Kirk Citron: Kaj nun, la veraj novaĵoj
-
0:01 - 0:04Ni dronas en novaĵoj.
-
0:04 - 0:06Nur Reuters publikigas
-
0:06 - 0:083,5 milionojn da novaĵraportoj ĉiujare.
-
0:08 - 0:10Kaj tio estas nur unu fonto.
-
0:11 - 0:13Mia demando estas: kiom multaj el tiuj raportoj
-
0:13 - 0:15vere gravos en longtempa perspektivo?
-
0:16 - 0:19Tio estas la ideo ĉirkaŭ The Long News.
-
0:19 - 0:21Ĝi estas projekto de Fondaĵo The Long Now,
-
0:21 - 0:23kiu estis fondita de TED-anoj, inkluzive de
-
0:23 - 0:25Kevin Kelly kaj Stewart Brand.
-
0:25 - 0:27Kaj ni serĉas novaĵojn, kiuj povas esti gravaj ankoraŭ
-
0:27 - 0:30post 50 aŭ 100 aŭ 10 mil jaroj.
-
0:31 - 0:34Kaj kiam oni rigardas al la novaĵoj laŭ tiu filtrilo,
-
0:34 - 0:36sufiĉe multaj perdiĝas survoje.
-
0:37 - 0:40Por preni la pintajn novaĵojn de AP lastjare,
-
0:40 - 0:43ĉu tiuj plu gravos post jardeko?
-
0:43 - 0:45Aŭ tiuj ĉi?
-
0:45 - 0:48Aŭ tiuj?
-
0:48 - 0:50Ĉu vere?
-
0:50 - 0:53Ĉu tio plu gravos post 50 aŭ 100 jaroj?
-
0:54 - 0:56Okej, tio estis iel mojosa.
-
0:56 - 0:58(Ridoj)
-
0:58 - 1:00Sed la pinta raporto de la lasta jaro estis ekonomio,
-
1:00 - 1:03kaj mi simple vetas, ke tio, pli aŭ malpli frue,
-
1:03 - 1:06tiu specifa recesio fariĝos malnovaĵo.
-
1:06 - 1:08Do kiaj raportoj povos
-
1:08 - 1:10esti signifaj por la estonteco?
-
1:11 - 1:13Nu, ni prenu sciencon.
-
1:14 - 1:16Iam, etaj robotoj
-
1:16 - 1:18iros tra niaj sangofluoj riparante aferojn.
-
1:18 - 1:20Tiu iamo jam alvenis se vi estas muso.
-
1:20 - 1:22Kelkaj antaŭnelongaj raportoj:
-
1:22 - 1:25nanoabeloj fulmmortigas tumorojn per vera abela veneno;
-
1:25 - 1:28oni sendas genojn en la cerbon;
-
1:28 - 1:31roboto estas kreita por trakuri la homan korpon.
-
1:32 - 1:35Kio pri rimedoj? Kiel ni nutros naŭ miliardojn da homoj.
-
1:35 - 1:38Ni havas problemojn por nutri la nunajn ses miliardojn.
-
1:38 - 1:41Kaj ni aŭdis hieraŭ, ke estas pli ol unu miliardo da malsatantoj.
-
1:41 - 1:44Britio malsatos sen genetike modifitaj kultivaĵoj.
-
1:45 - 1:48Bill Gates, bonŝance, investis unu miliardon en agrikulturan esploradon.
-
1:50 - 1:52Kio pri tutmonda politiko?
-
1:52 - 1:55La mondo estos tre malsama kiam kaj se Ĉinio starigos la prioritatojn
-
1:55 - 1:57kaj ili povas.
-
1:57 - 2:00Ili superis Usonon kiel la plej granda aŭto-merkato en la mondo,
-
2:00 - 2:03ili superis Germanion kiel la plej granda eksportanto,
-
2:04 - 2:06kaj ili ekfaras DNA-testojn ĉe infanoj
-
2:06 - 2:08por difini ties karieron.
-
2:09 - 2:12Ni trovas ĉiajn manierojn puŝi la limojn de tio, kion ni scias.
-
2:12 - 2:14Kelkaj antaŭnelongaj eltrovoj:
-
2:14 - 2:16Estas formiko-kolonio el Argentino, kiu jam
-
2:16 - 2:19svarmis al ĉiu kontinento, escepte de Antarkto;
-
2:20 - 2:23ekzistas memregata robota sciencisto, kiu faris eltrovon --
-
2:23 - 2:26baldaŭ la scienco eble ne plu bezonos nin,
-
2:26 - 2:28kaj nek la vivo eble bezonos nin;
-
2:28 - 2:31mikrobo vekiĝas post 120 mil jaroj.
-
2:31 - 2:33Ŝajnas, ke kun aŭ sen ni,
-
2:33 - 2:35la vivo daŭros.
-
2:35 - 2:37Sed mia preferata lastjara raporto el Long News
-
2:37 - 2:40estis tiu ĉi: akvo trovita en la luno.
-
2:40 - 2:43Tio igas multe pli facile instali kolonion tie.
-
2:43 - 2:45Kaj se NASA ne faras, Ĉinio povas,
-
2:45 - 2:48aŭ iu en tiu ĉi ĉambro povas subskribi grandan ĉekon.
-
2:48 - 2:50Mia mesaĝo estas:
-
2:50 - 2:52en longdaŭra perspektivo, kelkaj novaĵraportoj
-
2:52 - 2:54estas pli gravaj ol aliaj.
-
2:54 - 2:58(Aplaŭdoj)
- Title:
- Kirk Citron: Kaj nun, la veraj novaĵoj
- Speaker:
- Kirk Citron
- Description:
-
Kiom da nuntempaj novaĵoj plu gravos post 100 jaroj? La “Long News”-projekto de Kirk Citron arigas raportojn kiuj ne nur hodiaŭ gravas, sed kiuj resonos dum la venontaj jardekoj – eĉ jarcentoj. En TED2010, li elstarigas freŝdatajn novaĵojn kiuj eble konstruos nian estontecon.
- Video Language:
- English
- Team:
closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 03:01
![]() |
Jenny Zurawell approved Esperanto subtitles for And now, the real news | |
![]() |
James Piton added a translation |