"...pluiru al Japanio, ĉar kio okazus
se vi metus la plej furoran poŝvideoludilon
en la plej grandan burgerĉenon de la mondo?"
"...DSI-j, kiuj portas la 'M' de McDonald's,
venis kun unika DS-kartoĉoj,
kiuj enhavas programon de trejnado."
"...kaj Mike, kiel precize ili instruas
la membrojn de McD's per la...
kio ĝi estas, la 'NSDS' aŭ io simila?"
"La... la DS."
"Eble iu spektante ĉi tiun filmeton
scias pli ol ni.
Sed nuntempe...
La ludo de trejnado de McDonald's estas...
...mistero."
Dum la jaro 2010,
McDonald's Japan anoncis io surpriza.
Dum Marto de tiu jaro, la firmao malkaŝis
novegan programon por trejni parttempajn dungitojn de McDonald's:
kunlaborado por krei ekskluzivan programon
por la Nintendo DS.
Ĉi tiu modesta malgranda kartoĉo fariĝis
unu el la plej maloftaj ludoj de Nintendo DS
Hodiaŭ mi diros al vi la rakonton de ĉi tiu legenda ludo -
kaj kiel, dum Junio de 2020,
unu el la lastaj konataj kopioj malaperis
en la manojn de sennoma kolektanto eterne.
Nu, ĉi tiu programo estis grava por McDonald's Japan:
la firmao asertis, ke ĉi tiu kartoĉo ebligus ilin
trejni novajn dungitojn dum duoble pli rapide
ol kutime.
Ankaŭ estis grandega investado por la firmao:
ĉi tiu tuta peno
de fabriki kaj disdoni ĉi tiujn kartoĉojn
kostis al ili proksimume 200 milionojn da enoj -
aŭ 2 milionojn da dolaroj -
kaj tiu ne eĉ kalkulas la kosto de disvolvi la programon mem.
Kaj kvankam la titolo de la ludo ne estas vigle ekscita -
la oficiala nomo estas "eCrew Development Program" -
la enhavo de ĉi tiu kartoĉo estas fascina.
Laŭ nia malgranda scio, la ludo estis surprize fortika,
kun multe da karaktero, multe da propra grafiklaboro,
kaj eĉ iom da rudimenta tridemensieco
por la malgrandaj skatoloj, kiuj enhavas la hamburgerojn.
"Ĉi tiu ludo montras al trejnatoj kiel kunmeti
funtkvarona kun fromaĝo.
Vi ankaŭ povas lerni kiel kuiri fritojn
kaj purigi vian laborstacion."
- Kaj mi diras 'nia malgranda scio' ĉar,
dum la lasta jardeko,
ĉi tiu ludo estis perdita pro tempo.
Dum 10 jaroj nun,
ĉi tiu modesta malgranda blua kartoĉo
estis la Sankta Gralo por multaj kolektantoj de Nintendo.
Kvankam neniu scias precize
kiom da kopiojn estis fabrikitaj -
divenoj diversas de kelkaj centoj al kelkaj miloj -
unu afero estas certa:
ĉi tiu ludo, se vi eĉ povas nomi ĝin ludo,
estas tre valora.
Nu, ĉi tiu taktiko de preni io,
kiu allogas la junulojn de Japanio
kaj uzi ĝin kiel taktiko por varbado
estas io, kiun McDonald's Japan faris multfoje.
Inter la plej memorindaj ekzemploj estus ĉi tiu animestila