Saluton al ĉiuj, jen Evildea, via Dio! Kaj hodiaŭ nokte, mi volas diskuti ion kiun mi pripensis longe kaj fakte diskutis kun mia edzino, sed ne diris en ĉi tiu kanalo. Sed unue mi simple volas diri ke nun estas post la noktomezo. Mia edzino estas en la lito. Miaj bopatroj estas en la lito. Kaj mi estas sur la sofo pensante pri la estoneco. Kaj fakte lastatempe mi ne povis ne pensi pri ĝi ĉar vere ĝi estas ege grava por mia estoneco. Kaj versaĵne se vi spektas mian kanalon dum longe, vi versaĵne scias ke mi intencas havi infanon en la venonta jaro. Aŭ ne havi sed naskigi infanon en la venonta jaro. Mi devas esti iom zorgema pri mia uzo de verboj Do, la plano estas ke januaro, mi komencos starigi familion. Mi ne scias kiel diri tion sen saĵne tre stranga, sed tio estas la plano Sed dum kelkaj monatoj, mi kaj mia edzino diskutis la temon multaj kaj ni ambaŭ volas havi infanon. Sed ni ambaŭ ne volas havi infanon. Estas ege malfacile problemo por ni ĉar ni ne volas infanon ĵuste nun, ĉar exemple mi volas vojaĝi ĉirkaŭ la mondo Mia edzino same volas. Ni volas pli kreskigi niajn karierojn kaj tiel plu Estas multaj de aliaj aferoj kiun ni volas unue fari, sed estas alia problemo. Mi pli kaj pli maljuniĝas Kaj ni scias ke la plej facile jaroj por naskado, nun iom post iom, malaperas. Kaj kompreneble tion multe okupas niajn mensojn lastatempe. Kaj eĉ leviĝas la temo ĉu ni havu infanon estontece kaj mi multe diskutis ĝin kun ŝi, kaj ial tre ege volas havi infanon ekde mi estis infano mem Unu momento, mi devas ŝanĝi la pozicion de la kamerao, estas iom stranga nuntempe. Do, ekde mi estis infano, mi ĉiam imagis familion kiel patron, patrinon kaj infanon. Se familio ne havas infanon, ĝi ne vere estas familio. Kaj mi ne scias kial mi pensas tiel, miaj gepatroj tute ne edukis min tiel, mi simple kreskis tiel kaj komencis tiel kaj kompreneble en la ĉina kulturo, havi infanon estas unu el la plej gravaj aferoj do vi povas imagi ke ŝia patrino kaj patro diras "Kiam venos la infano? Kiam venos la infano?" Kaj la mia eĉ diras "Ĉu vi intencas havi infanon?" "Baldaŭ? Baldaŭe?" Kaj ni ĉiam diras "Jes, jes ni intencas Ni intencas, simple atendu iomete." Sed lastatempe ni multe diskutis la temo versaĵne vi vidis la videoblogon kie ni vizitis la domon de niaj amikoj, kaj kiam ni estis tie fakte tio ne vere helpis ĉar la patro de tiu junulino Ling Ling Li fakte diris al mi, se vi volas kreskigi vian karerion, havi ion ajn aŭ fari ion ajn, faru ĝin feke nun! Ĉar vi ne povas fari ĝin post la infano kaj kompreneble tio timigis min multege kaj eĉ timigis mian edzinon kaj estas multaj da aliaj aferoj sed, Ni tute, ne tute mi mensogas kiam mi diras tion Mi ne volas infanon nun, sed mi timas ke se ni atendos tro longe ni ne povos havi ĝin estontece. Estas vera timo. Mi ankoraŭ estas sufiĉa juna, mia edzino ankoraŭ estas sufiĉa juna, fakte mi ne diris ĉi tion antaŭe en ĉi tiu kanalo, kaj mi esperas ke vi ĉiuj ne diros ĉi tiun en Fejsbuko. Almenaŭ ne en la angla Sed mia edzino estas iomete pli aĝa ol mi Ne tiom multe, simple iomete Do ŝi kompreneble havas verajn timojn pri ĉu ŝi havu la bebon nun aŭ ĉu estontecen? Kaj jes, jen la plej grava problemo nuntempa Kaj mi scias ke mi devas fari elekton kaj ŝi devas fari elekton kaj vi ĉiuj, vi ne povas elekti por mi. Sed ĝi vere okupas miajn pensojn lastatempe Kaj mi simple volas dividi tion kun vi ĝi estas tio kiun mi pripensas En alia novaĵo, ĉi semajnfino estos bonega semajnfino ĉar sabate, mi iros al jutuba kunveno kaj mi filmos tion Dimanĉe mi iros al Zamenhofa Tago kaj la Zamenhofa Tago okazos dimanĉe ĉar fakte la vera Zamenhofa Tago okazos dum la semajno kaj ni ne volas kunveni dum la semajno do ni intencas havi ĝin dimanĉe. Do, fakte vi povas spekti Zamenhofan Tagon antaŭ la vera Zamenhofa Tago. Kaj vendrednokte mi intencas iri al blogo grupo eble mi povas trovi iun kiu volas kunlabori kun mi. Jes tio estas ĉio! Pardonu min se tiu ĉi filmeton enuigas vin ĉiujn, sed jen la fino do se vi ŝatas ĝin ŝatu ĝin, diskonigu ĝin, abonu mian kanalon se vi ankoraŭ ne abonis kaj mi vidos vin ĉiujn en la venonta filmo Kaj se vi ne estos tie, mi trovos vin kaj mi enmetos iun en vian pugon Kaj kiel ĉiam mi volas danki miajn donacantojn ĉe Patreon, sed antaŭ ol mi faros tiun, mi simple volas diri ke ĉiu dolaro kiun vi povas donaci al mia kanalo monate vere helpas kreskiĝi ĝin. Kaj tiuj estas . . . Kaj mi vidos vin ĉiujn en la venonta filmo