Saluton al ĉiuj, jen Evildea, via Dio!
Kaj hodiaŭ nokte, mi volas diskuti ion
kiun mi pripensis longe kaj fakte diskutis
kun mia edzino, sed ne diris en ĉi tiu kanalo.
Sed unue mi simple volas diri ke nun estas
post la noktomezo. Mia edzino estas en la
lito. Miaj bopatroj estas en la lito.
Kaj mi estas sur la sofo pensante pri la estoneco.
Kaj fakte lastatempe mi ne povis ne pensi
pri ĝi ĉar vere ĝi estas ege grava por mia estoneco.
Kaj versaĵne se vi spektas mian kanalon dum
longe, vi versaĵne scias ke mi intencas havi infanon
en la venonta jaro. Aŭ ne havi sed naskigi
infanon en la venonta jaro.
Mi devas esti iom zorgema pri mia uzo de verboj
Do, la plano estas ke januaro, mi komencos
starigi familion. Mi ne scias kiel diri tion
sen saĵne tre stranga, sed tio estas la plano
Sed dum kelkaj monatoj, mi kaj mia edzino
diskutis la temon multaj kaj ni ambaŭ
volas havi infanon.
Sed ni ambaŭ ne volas havi infanon.
Estas ege malfacile problemo por ni ĉar
ni ne volas infanon ĵuste nun,
ĉar exemple mi volas vojaĝi ĉirkaŭ la mondo
Mia edzino same volas.
Ni volas pli kreskigi niajn karierojn
kaj tiel plu
Estas multaj de aliaj aferoj kiun ni volas
unue fari, sed estas alia problemo.
Mi pli kaj pli maljuniĝas
Kaj ni scias ke la plej facile jaroj
por naskado, nun iom post iom, malaperas.
Kaj kompreneble tion multe okupas niajn mensojn
lastatempe. Kaj eĉ leviĝas la temo
ĉu ni havu infanon estontece
kaj mi multe diskutis ĝin kun ŝi,
kaj ial tre ege volas havi infanon
ekde mi estis infano mem
Unu momento, mi devas ŝanĝi la pozicion
de la kamerao, estas iom stranga nuntempe.
Do, ekde mi estis infano, mi ĉiam imagis familion
kiel patron, patrinon kaj infanon.
Se familio ne havas infanon, ĝi ne vere
estas familio.
Kaj mi ne scias kial mi pensas tiel,
miaj gepatroj tute ne edukis min tiel,
mi simple kreskis tiel kaj komencis tiel
kaj kompreneble en la ĉina kulturo,
havi infanon estas unu el la plej gravaj aferoj
do vi povas imagi ke ŝia patrino kaj patro
diras "Kiam venos la infano? Kiam venos la infano?"
Kaj la mia eĉ diras "Ĉu vi intencas havi infanon?"
"Baldaŭ? Baldaŭe?"
Kaj ni ĉiam diras "Jes, jes ni intencas
Ni intencas, simple atendu iomete."
Sed lastatempe ni multe diskutis la temo
versaĵne vi vidis la videoblogon kie ni vizitis
la domon de niaj amikoj,
kaj kiam ni estis tie fakte tio ne vere helpis
ĉar la patro de tiu junulino Ling Ling
Li fakte diris al mi, se vi volas kreskigi
vian karerion, havi ion ajn aŭ fari ion ajn,
faru ĝin feke nun!
Ĉar vi ne povas fari ĝin post la infano
kaj kompreneble tio timigis min multege
kaj eĉ timigis mian edzinon
kaj estas multaj da aliaj aferoj sed,
Ni tute, ne tute mi mensogas kiam mi diras tion
Mi ne volas infanon nun,
sed mi timas ke se ni atendos tro longe
ni ne povos havi ĝin estontece.
Estas vera timo.
Mi ankoraŭ estas sufiĉa juna, mia edzino
ankoraŭ estas sufiĉa juna, fakte mi ne diris
ĉi tion antaŭe en ĉi tiu kanalo, kaj mi
esperas ke vi ĉiuj ne diros ĉi tiun en Fejsbuko.
Almenaŭ ne en la angla
Sed mia edzino estas iomete pli aĝa ol mi
Ne tiom multe, simple iomete
Do ŝi kompreneble havas verajn timojn
pri ĉu ŝi havu la bebon nun aŭ ĉu estontecen?
Kaj jes, jen la plej grava problemo nuntempa
Kaj mi scias ke mi devas fari elekton
kaj ŝi devas fari elekton
kaj vi ĉiuj, vi ne povas elekti por mi.
Sed ĝi vere okupas miajn pensojn lastatempe
Kaj mi simple volas dividi tion kun vi
ĝi estas tio kiun mi pripensas
En alia novaĵo, ĉi semajnfino
estos bonega semajnfino ĉar sabate,
mi iros al jutuba kunveno kaj mi filmos tion
Dimanĉe mi iros al Zamenhofa Tago kaj
la Zamenhofa Tago okazos dimanĉe ĉar fakte
la vera Zamenhofa Tago okazos dum la semajno
kaj ni ne volas kunveni dum la semajno
do ni intencas havi ĝin dimanĉe.
Do, fakte vi povas spekti Zamenhofan Tagon
antaŭ la vera Zamenhofa Tago.
Kaj vendrednokte mi intencas iri al
blogo grupo eble mi povas trovi iun kiu
volas kunlabori kun mi.
Jes tio estas ĉio!
Pardonu min se tiu ĉi filmeton enuigas vin
ĉiujn, sed jen la fino do se vi ŝatas ĝin
ŝatu ĝin, diskonigu ĝin, abonu mian kanalon
se vi ankoraŭ ne abonis
kaj mi vidos vin ĉiujn en la venonta filmo
Kaj se vi ne estos tie, mi trovos vin kaj
mi enmetos iun en vian pugon
Kaj kiel ĉiam mi volas danki miajn
donacantojn ĉe Patreon, sed antaŭ ol mi
faros tiun, mi simple volas diri ke ĉiu
dolaro kiun vi povas donaci al mia kanalo
monate vere helpas kreskiĝi ĝin.
Kaj tiuj estas . . .
Kaj mi vidos vin ĉiujn en la venonta filmo