Saluton al ĉiuj Jen Evildea. Via dio. Kaj hodiaŭ la plej freneza afero iam ajn okazis al mi kaj mi simple devas rakonti al vi pri ĝi Do, verŝajne vi jam scias, ke mi havas lernantojn Ĉu vi povas vidi, ke mi volas rakonti al vi pri ĝi Mi havas lernantojn kaj ili venas al mia domo kaj mi kutime instruas la anglan sed kelkajn fojojn ankaŭ ekzemple historion kaj aliajn interesajn aferojn Do, ekzemple mi havas unu lerantinon kaj ŝi venas ĉiudimanĉe kun ... ties panjo kaj ili sidas ĉe la tablo kun mi kaj ni simple tralegas tekston kaj dividas ĝin en partojn por kompreni ĉiun parton de la teksto ĉar ŝi ne povas tiom bone kompreni la tutan tekston. Ŝi povas kompreni ĉiun vorton individue sed ne en granda amaso Do, ŝi simple ne povas ... mi supozas entute kompreni la tekston Do, ni legas tekston kaj la hodiaŭa teksto temas pri voĉdonado en demokratio Do, ni legis ĝin kaj ŝi simple ne povis kompreni la tekston kaj ... mi devas diri Ŝi sidis tie apud mi kaj la panjo apud ŝi kaj ŝi simple rigardis la panjon kaj tiam rigardis min kaj diris "Mi ne povas kompreni voĉdonadon. Kiel ĝi funkcias?" kaj unue, kompreneble, mi provas klarigi al ŝi, kiel ĝi funkcias en la registaro sed tio tute ne helpis Do, tiam mi provis klarigi al ŝi per la lerneja sistemo kaj tiam ŝi iomete pli bone komprenis sed ne tiom bone Do, mi decidis, ke mi tute simpligus la aferon por ŝi kaj mi diris, "Imagu, ke nun mi, vi kaj via panjo - ni sidas en granda halo plena da homoj kaj ĉe la, mi supozas, la scenejo de la halo estas unu studento kaj li diras al ĉiuj aliaj "Vi povas, post nun, manĝi ĉokoladon aŭ fekaĵon" kaj kiam mi diras fekaĵon, mi uzis en la angla, aŭ mi elektis la vorton, "poo" kiu ne estas tiom terura vorto kaj mi diris, "vi povas manĝi ĉokoladon aŭ fekaĵon - vi havas du elektojn" kaj ŝi diris, "kompreneble, mi ne volas manĝi fekaĵon mi volus ĉokoladon" kaj mi diris, "jes, jes! Vi povas elekti!" kaj ŝi diris, "bone, do mi volas ĉokoladon" kaj mi diris, "Nu, ne nur vi povas elekti la tuta halo devas elekti" kaj ŝi tiam diris, "Do, mi elektus ĉokoladon li povas havi fekaĵon" kaj mi diris, "Ne, ne vi devas kune elekti. Do, imagu, ke kvindek procentoj de la halo elektus ekzemple ĉokoladon tiam, tio signifas, ke ne sufiĉe da homoj elektis ĝin. Do, sesdek homoj devas elekti ĉokoladon por, ke vi havu ĉokoladon kaj ŝi diris, "Ah mi pensas, ke mi komprenas" kaj mi diris, "Bone" kaj mi prenis tri pecojn da papero kaj mi diris, "Bone, vi devas skribi vian elekton sur ĉi tiun paperon" kaj ŝi diris, "Bone" Do, mi donis unu pecon de papero al ŝi kaj unu al la panjo kaj mi diris, "Bone, elektu sed ne montru al mi kion vi elektis" kaj ŝi diris, "Ho bone" kaj ŝi prenis ĝin tre kaŝe kaj komencis skribi ĉokoladon. Mi povas vidi per la movoj de la skribilo kaj ŝia panjo komencis skribi, mi supozis ĉokoladon kaj mi pensis "Bone, nun mi volas montri kio okazus se iu alia ne elektus ĉokoladon" Do, mi skribis fekaĵon kaj mi diris, "Bone, Metu vian paperon en la mezon de la tablo, Ne montru kion vi skribis ĉar ni devas sennomigi la elektojn" kaj ŝi diris, "Ho bone" Do, ĉiu metis la paperon en la mezon de la tablo kaj mi movis ĝin tiel kaj tiam mi prenis la unuan kaj ĝi diras "ĉokoladon" kaj mi diris, "Ah bone, do ni havas unu elekton por ĉokolado. Tio signifas, ke ni bezonas unu pli por havi ĉokoladon" kaj ŝi diris, "Ho bone, bone, bone" Ŝi komencis kompreni Do mi donis al ŝi ĉokoladon Ne ... ne veran ĉokoladon Mi donis al ŝi la paperon, kiu surhavis la vorton, ĉokolado kaj tiam mi elektis la duan kaj ĝi diris, "fekaĵon" kaj mi diris, "Uuuu unu homo elektis fekaĵon tio estas malbona" kaj tiam mi povis vidi la knabinon kaj ŝi iomete sidiĝis en la seĝo rekte kaj mi povis vidi, ke ŝiaj okuloj iomete pli grandiĝis ĉar ŝi pensis, "Ho fek' Kio okazus se iu elektus fekaĵon denove" kaj mi ... mi sidis tie kaj mi pensis "Ĉi tio estas tre amuza" kaj mi prenis la trian kaj mi pensis, "Ha estas la papero de la panjo, mi supozas" kaj mi vidas ĝin, kaj mi ŝokiĝis ĉar ĝi diris fekaĵon ŝajnas, ke la panjo havis la saman ideon kiel mi, kaj mi diris ĝi diras fekaĵon kaj la knabino diris, "mi ne volas fekaĵon mi ne volas manĝi fekaĵon" kaj mi povis vidi, ke ŝi tute ŝokiĝis kaj mi diris, "Ne, ne, ne tio ne signifas ... kompreneble, ni ne manĝos fekaĵon. Ne pensu tiel" kaj la panjo sidas tie kaj pensis ... kaj mi povis vidi, ke ŝi pensis "Ho fek' kiel mi faris tion" Estis la plej amuza afero ĉar la knabino sidis tie tre maltrankvile kaj pensis, "Ĉu mi devas manĝi fekaĵon" kaj post tiam mi decidis, ke mi ne plu farus tian ekzercon sed ŝi nun tre bone komprenas kiel funkcias voĉdonado kaj mi simple volas dividi tion kun vi Do, se vi ŝatis ĉi tiun filmeton Ŝatu ĝin Diskonigu ĝin Abonu mian kanalon se vi ankoraŭ ne abonis kaj mi vidos vin ĉiujn en la venonta filmo kaj se vi ne estos tie vi devas manĝi fekaĵon