1 00:00:00,000 --> 00:00:01,314 Saluton al ĉiuj 2 00:00:01,314 --> 00:00:03,022 Jen Evildea. Via dio. 3 00:00:03,022 --> 00:00:05,682 Kaj hodiaŭ la plej freneza afero iam ajn 4 00:00:05,682 --> 00:00:06,749 okazis al mi kaj 5 00:00:06,749 --> 00:00:09,276 mi simple devas rakonti al vi pri ĝi 6 00:00:09,276 --> 00:00:12,443 Do, verŝajne vi jam scias, ke 7 00:00:12,443 --> 00:00:13,463 mi havas lernantojn 8 00:00:13,463 --> 00:00:14,970 Ĉu vi povas vidi, ke mi volas 9 00:00:14,970 --> 00:00:16,382 rakonti al vi pri ĝi 10 00:00:16,382 --> 00:00:17,861 Mi havas lernantojn 11 00:00:17,861 --> 00:00:19,241 kaj ili venas al mia domo 12 00:00:19,241 --> 00:00:21,200 kaj mi kutime instruas la anglan 13 00:00:21,200 --> 00:00:23,322 sed kelkajn fojojn ankaŭ ekzemple 14 00:00:23,322 --> 00:00:26,108 historion kaj aliajn interesajn aferojn 15 00:00:26,108 --> 00:00:28,909 Do, ekzemple mi havas unu lerantinon 16 00:00:28,909 --> 00:00:30,929 kaj ŝi venas ĉiudimanĉe kun ... 17 00:00:30,929 --> 00:00:34,600 ties panjo kaj ili sidas ĉe la tablo 18 00:00:34,600 --> 00:00:37,622 kun mi kaj ni simple tralegas tekston 19 00:00:37,622 --> 00:00:39,867 kaj dividas ĝin en partojn 20 00:00:39,867 --> 00:00:42,980 por kompreni ĉiun parton de la teksto 21 00:00:42,980 --> 00:00:45,510 ĉar ŝi ne povas tiom bone kompreni 22 00:00:45,510 --> 00:00:46,800 la tutan tekston. 23 00:00:46,800 --> 00:00:49,717 Ŝi povas kompreni ĉiun vorton individue 24 00:00:49,717 --> 00:00:51,996 sed ne en granda amaso 25 00:00:51,996 --> 00:00:54,003 Do, ŝi simple ne povas ... 26 00:00:54,003 --> 00:00:56,296 mi supozas entute kompreni la tekston 27 00:00:56,296 --> 00:00:57,964 Do, ni legas tekston 28 00:00:57,964 --> 00:01:00,226 kaj la hodiaŭa teksto temas pri 29 00:01:00,226 --> 00:01:02,947 voĉdonado en demokratio 30 00:01:02,947 --> 00:01:05,401 Do, ni legis ĝin kaj ŝi simple ne povis 31 00:01:05,401 --> 00:01:06,883 kompreni la tekston 32 00:01:06,883 --> 00:01:07,903 kaj ... mi devas diri 33 00:01:07,903 --> 00:01:11,460 Ŝi sidis tie apud mi kaj la panjo apud ŝi 34 00:01:11,460 --> 00:01:14,067 kaj ŝi simple rigardis la panjon 35 00:01:14,067 --> 00:01:15,844 kaj tiam rigardis min kaj diris 36 00:01:15,844 --> 00:01:19,390 "Mi ne povas kompreni voĉdonadon. 37 00:01:19,390 --> 00:01:20,184 Kiel ĝi funkcias?" 38 00:01:20,184 --> 00:01:22,263 kaj unue, kompreneble, mi provas 39 00:01:22,263 --> 00:01:26,976 klarigi al ŝi, kiel ĝi funkcias en la registaro 40 00:01:26,976 --> 00:01:28,019 sed tio tute ne helpis 41 00:01:28,019 --> 00:01:30,707 Do, tiam mi provis klarigi al ŝi 42 00:01:30,707 --> 00:01:32,635 per la lerneja sistemo 43 00:01:32,635 --> 00:01:35,151 kaj tiam ŝi iomete pli bone komprenis 44 00:01:35,151 --> 00:01:36,403 sed ne tiom bone 45 00:01:36,403 --> 00:01:39,714 Do, mi decidis, ke mi tute simpligus la aferon 46 00:01:39,714 --> 00:01:41,274 por ŝi kaj mi diris, 47 00:01:41,274 --> 00:01:44,360 "Imagu, ke nun mi, vi kaj via panjo - 48 00:01:44,360 --> 00:01:46,187 ni sidas en granda halo 49 00:01:46,187 --> 00:01:47,473 plena da homoj 50 00:01:47,473 --> 00:01:52,063 kaj ĉe la, mi supozas, la scenejo de la halo 51 00:01:52,063 --> 00:01:56,268 estas unu studento kaj li diras al ĉiuj aliaj 52 00:01:56,268 --> 00:02:01,953 "Vi povas, post nun, manĝi ĉokoladon aŭ fekaĵon" 53 00:02:01,953 --> 00:02:03,809 kaj kiam mi diras fekaĵon, mi uzis 54 00:02:03,809 --> 00:02:07,176 en la angla, aŭ mi elektis la vorton, "poo" 55 00:02:07,176 --> 00:02:09,099 kiu ne estas tiom terura vorto 56 00:02:09,099 --> 00:02:10,664 kaj mi diris, "vi povas manĝi 57 00:02:10,664 --> 00:02:13,300 ĉokoladon aŭ fekaĵon - vi havas du elektojn" 58 00:02:13,300 --> 00:02:14,942 kaj ŝi diris, "kompreneble, 59 00:02:14,942 --> 00:02:17,351 mi ne volas manĝi fekaĵon 60 00:02:17,351 --> 00:02:19,889 mi volus ĉokoladon" 61 00:02:19,889 --> 00:02:22,214 kaj mi diris, "jes, jes! Vi povas elekti!" 62 00:02:22,214 --> 00:02:24,928 kaj ŝi diris, "bone, do mi volas ĉokoladon" 63 00:02:24,928 --> 00:02:27,852 kaj mi diris, "Nu, ne nur vi povas elekti 64 00:02:27,852 --> 00:02:30,240 la tuta halo devas elekti" 65 00:02:30,240 --> 00:02:33,043 kaj ŝi tiam diris, "Do, mi elektus ĉokoladon 66 00:02:33,043 --> 00:02:34,069 li povas havi fekaĵon" 67 00:02:34,069 --> 00:02:37,974 kaj mi diris, "Ne, ne vi devas kune elekti. 68 00:02:37,974 --> 00:02:42,921 Do, imagu, ke kvindek procentoj de la halo 69 00:02:42,921 --> 00:02:44,981 elektus ekzemple ĉokoladon 70 00:02:44,981 --> 00:02:48,790 tiam, tio signifas, ke ne sufiĉe da homoj 71 00:02:48,790 --> 00:02:51,343 elektis ĝin. Do, sesdek homoj devas 72 00:02:51,343 --> 00:02:54,080 elekti ĉokoladon por, ke vi havu ĉokoladon 73 00:02:54,080 --> 00:02:57,798 kaj ŝi diris, "Ah mi pensas, ke mi komprenas" 74 00:02:57,798 --> 00:02:58,806 kaj mi diris, "Bone" 75 00:02:58,806 --> 00:03:02,458 kaj mi prenis tri pecojn da papero 76 00:03:02,458 --> 00:03:04,500 kaj mi diris, "Bone, vi devas skribi 77 00:03:04,500 --> 00:03:07,107 vian elekton sur ĉi tiun paperon" 78 00:03:07,107 --> 00:03:08,468 kaj ŝi diris, "Bone" 79 00:03:08,468 --> 00:03:11,106 Do, mi donis unu pecon de papero al ŝi 80 00:03:11,106 --> 00:03:12,126 kaj unu al la panjo 81 00:03:12,126 --> 00:03:14,990 kaj mi diris, "Bone, elektu sed ne montru 82 00:03:14,990 --> 00:03:16,664 al mi kion vi elektis" 83 00:03:16,664 --> 00:03:18,668 kaj ŝi diris, "Ho bone" kaj 84 00:03:18,668 --> 00:03:20,510 ŝi prenis ĝin tre kaŝe kaj 85 00:03:20,510 --> 00:03:22,042 komencis skribi ĉokoladon. 86 00:03:22,042 --> 00:03:24,227 Mi povas vidi per la movoj de la skribilo 87 00:03:24,227 --> 00:03:26,526 kaj ŝia panjo komencis skribi, 88 00:03:26,526 --> 00:03:27,574 mi supozis ĉokoladon 89 00:03:27,574 --> 00:03:30,206 kaj mi pensis "Bone, nun mi volas 90 00:03:30,206 --> 00:03:32,677 montri kio okazus se iu alia 91 00:03:32,677 --> 00:03:34,044 ne elektus ĉokoladon" 92 00:03:34,044 --> 00:03:35,078 Do, mi skribis fekaĵon 93 00:03:35,078 --> 00:03:36,462 kaj mi diris, "Bone, 94 00:03:36,462 --> 00:03:37,684 Metu vian paperon 95 00:03:37,684 --> 00:03:39,968 en la mezon de la tablo, 96 00:03:39,968 --> 00:03:43,232 Ne montru kion vi skribis 97 00:03:43,232 --> 00:03:46,169 ĉar ni devas sennomigi la elektojn" 98 00:03:46,169 --> 00:03:47,214 kaj ŝi diris, "Ho bone" 99 00:03:47,214 --> 00:03:49,685 Do, ĉiu metis la paperon 100 00:03:49,685 --> 00:03:51,106 en la mezon de la tablo 101 00:03:51,106 --> 00:03:52,411 kaj mi movis ĝin tiel 102 00:03:52,411 --> 00:03:54,012 kaj tiam mi prenis la unuan 103 00:03:54,012 --> 00:03:55,737 kaj ĝi diras "ĉokoladon" 104 00:03:55,737 --> 00:03:57,186 kaj mi diris, "Ah bone, do 105 00:03:57,186 --> 00:03:59,766 ni havas unu elekton por ĉokolado. 106 00:03:59,766 --> 00:04:01,789 Tio signifas, ke ni bezonas unu pli 107 00:04:01,789 --> 00:04:03,301 por havi ĉokoladon" 108 00:04:03,301 --> 00:04:04,660 kaj ŝi diris, "Ho bone, bone, bone" 109 00:04:04,660 --> 00:04:06,585 Ŝi komencis kompreni 110 00:04:06,585 --> 00:04:08,540 Do mi donis al ŝi ĉokoladon 111 00:04:08,540 --> 00:04:09,578 Ne ... ne veran ĉokoladon 112 00:04:09,578 --> 00:04:11,224 Mi donis al ŝi la paperon, 113 00:04:11,224 --> 00:04:14,368 kiu surhavis la vorton, ĉokolado 114 00:04:14,368 --> 00:04:16,978 kaj tiam mi elektis la duan 115 00:04:16,978 --> 00:04:18,895 kaj ĝi diris, "fekaĵon" 116 00:04:18,895 --> 00:04:21,934 kaj mi diris, "Uuuu unu homo elektis fekaĵon 117 00:04:21,934 --> 00:04:23,559 tio estas malbona" 118 00:04:23,559 --> 00:04:25,509 kaj tiam mi povis vidi la knabinon 119 00:04:25,509 --> 00:04:30,070 kaj ŝi iomete sidiĝis en la seĝo rekte 120 00:04:30,070 --> 00:04:32,255 kaj mi povis vidi, ke ŝiaj okuloj 121 00:04:32,255 --> 00:04:34,564 iomete pli grandiĝis 122 00:04:34,564 --> 00:04:36,288 ĉar ŝi pensis, "Ho fek' 123 00:04:36,288 --> 00:04:40,253 Kio okazus se iu elektus fekaĵon denove" 124 00:04:40,253 --> 00:04:42,523 kaj mi ... mi sidis tie kaj mi pensis 125 00:04:42,523 --> 00:04:44,054 "Ĉi tio estas tre amuza" 126 00:04:44,054 --> 00:04:45,822 kaj mi prenis la trian kaj 127 00:04:45,822 --> 00:04:48,104 mi pensis, "Ha estas la papero de la panjo, 128 00:04:48,104 --> 00:04:49,551 mi supozas" 129 00:04:49,551 --> 00:04:51,882 kaj mi vidas ĝin, kaj mi ŝokiĝis 130 00:04:51,882 --> 00:04:53,934 ĉar ĝi diris fekaĵon 131 00:04:53,934 --> 00:04:56,420 ŝajnas, ke la panjo havis la saman ideon 132 00:04:56,420 --> 00:04:58,793 kiel mi, kaj mi diris 133 00:04:58,793 --> 00:05:01,338 ĝi diras fekaĵon 134 00:05:01,338 --> 00:05:04,751 kaj la knabino diris, "mi ne volas fekaĵon 135 00:05:04,751 --> 00:05:07,117 mi ne volas manĝi fekaĵon" 136 00:05:07,117 --> 00:05:09,518 kaj mi povis vidi, ke ŝi tute ŝokiĝis 137 00:05:09,518 --> 00:05:11,657 kaj mi diris, "Ne, ne, ne tio ne signifas ... 138 00:05:11,657 --> 00:05:14,443 kompreneble, ni ne manĝos fekaĵon. 139 00:05:14,443 --> 00:05:15,985 Ne pensu tiel" 140 00:05:15,985 --> 00:05:17,999 kaj la panjo sidas tie kaj pensis ... 141 00:05:17,999 --> 00:05:19,710 kaj mi povis vidi, ke ŝi pensis 142 00:05:19,710 --> 00:05:21,610 "Ho fek' kiel mi faris tion" 143 00:05:21,610 --> 00:05:23,137 Estis la plej amuza afero 144 00:05:23,137 --> 00:05:25,577 ĉar la knabino sidis tie 145 00:05:25,577 --> 00:05:27,548 tre maltrankvile kaj pensis, 146 00:05:27,548 --> 00:05:30,686 "Ĉu mi devas manĝi fekaĵon" 147 00:05:30,686 --> 00:05:33,665 kaj post tiam mi decidis, ke 148 00:05:33,665 --> 00:05:38,119 mi ne plu farus tian ekzercon 149 00:05:38,119 --> 00:05:40,676 sed ŝi nun tre bone komprenas 150 00:05:40,676 --> 00:05:42,733 kiel funkcias voĉdonado 151 00:05:42,733 --> 00:05:44,804 kaj mi simple volas dividi tion kun vi 152 00:05:44,804 --> 00:05:47,048 Do, se vi ŝatis ĉi tiun filmeton 153 00:05:47,048 --> 00:05:47,581 Ŝatu ĝin 154 00:05:47,581 --> 00:05:49,074 Diskonigu ĝin 155 00:05:49,074 --> 00:05:51,105 Abonu mian kanalon se vi ankoraŭ ne abonis 156 00:05:51,105 --> 00:05:52,903 kaj mi vidos vin ĉiujn en la venonta filmo 157 00:05:52,903 --> 00:05:55,099 kaj se vi ne estos tie 158 00:05:55,099 --> 00:05:57,474 vi devas manĝi fekaĵon