Saluton al ĉiuj
Jen Evildea. Via dio.
Kaj hodiaŭ la plej freneza afero iam ajn
okazis al mi kaj
mi simple devas rakonti al vi pri ĝi
Do, verŝajne vi jam scias, ke
mi havas lernantojn
Ĉu vi povas vidi, ke mi volas
rakonti al vi pri ĝi
Mi havas lernantojn
kaj ili venas al mia domo
kaj mi kutime instruas la anglan
sed kelkajn fojojn ankaŭ ekzemple
historion kaj aliajn interesajn aferojn
Do, ekzemple mi havas unu lerantinon
kaj ŝi venas ĉiudimanĉe kun ...
ties panjo kaj ili sidas ĉe la tablo
kun mi kaj ni simple tralegas tekston
kaj dividas ĝin en partojn
por kompreni ĉiun parton de la teksto
ĉar ŝi ne povas tiom bone kompreni
la tutan tekston.
Ŝi povas kompreni ĉiun vorton individue
sed ne en granda amaso
Do, ŝi simple ne povas ...
mi supozas entute kompreni la tekston
Do, ni legas tekston
kaj la hodiaŭa teksto temas pri
voĉdonado en demokratio
Do, ni legis ĝin kaj ŝi simple ne povis
kompreni la tekston
kaj ... mi devas diri
Ŝi sidis tie apud mi kaj la panjo apud ŝi
kaj ŝi simple rigardis la panjon
kaj tiam rigardis min kaj diris
"Mi ne povas kompreni voĉdonadon.
Kiel ĝi funkcias?"
kaj unue, kompreneble, mi provas
klarigi al ŝi, kiel ĝi funkcias en la registaro
sed tio tute ne helpis
Do, tiam mi provis klarigi al ŝi
per la lerneja sistemo
kaj tiam ŝi iomete pli bone komprenis
sed ne tiom bone
Do, mi decidis, ke mi tute simpligus la aferon
por ŝi kaj mi diris,
"Imagu, ke nun mi, vi kaj via panjo -
ni sidas en granda halo
plena da homoj
kaj ĉe la, mi supozas, la scenejo de la halo
estas unu studento kaj li diras al ĉiuj aliaj
"Vi povas, post nun, manĝi ĉokoladon aŭ fekaĵon"
kaj kiam mi diras fekaĵon, mi uzis
en la angla, aŭ mi elektis la vorton, "poo"
kiu ne estas tiom terura vorto
kaj mi diris, "vi povas manĝi
ĉokoladon aŭ fekaĵon - vi havas du elektojn"
kaj ŝi diris, "kompreneble,
mi ne volas manĝi fekaĵon
mi volus ĉokoladon"
kaj mi diris, "jes, jes! Vi povas elekti!"
kaj ŝi diris, "bone, do mi volas ĉokoladon"
kaj mi diris, "Nu, ne nur vi povas elekti
la tuta halo devas elekti"
kaj ŝi tiam diris, "Do, mi elektus ĉokoladon
li povas havi fekaĵon"
kaj mi diris, "Ne, ne vi devas kune elekti.
Do, imagu, ke kvindek procentoj de la halo
elektus ekzemple ĉokoladon
tiam, tio signifas, ke ne sufiĉe da homoj
elektis ĝin. Do, sesdek homoj devas
elekti ĉokoladon por, ke vi havu ĉokoladon
kaj ŝi diris, "Ah mi pensas, ke mi komprenas"
kaj mi diris, "Bone"
kaj mi prenis tri pecojn da papero
kaj mi diris, "Bone, vi devas skribi
vian elekton sur ĉi tiun paperon"
kaj ŝi diris, "Bone"
Do, mi donis unu pecon de papero al ŝi
kaj unu al la panjo
kaj mi diris, "Bone, elektu sed ne montru
al mi kion vi elektis"
kaj ŝi diris, "Ho bone" kaj
ŝi prenis ĝin tre kaŝe kaj
komencis skribi ĉokoladon.
Mi povas vidi per la movoj de la skribilo
kaj ŝia panjo komencis skribi,
mi supozis ĉokoladon
kaj mi pensis "Bone, nun mi volas
montri kio okazus se iu alia
ne elektus ĉokoladon"
Do, mi skribis fekaĵon
kaj mi diris, "Bone,
Metu vian paperon
en la mezon de la tablo,
Ne montru kion vi skribis
ĉar ni devas sennomigi la elektojn"
kaj ŝi diris, "Ho bone"
Do, ĉiu metis la paperon
en la mezon de la tablo
kaj mi movis ĝin tiel
kaj tiam mi prenis la unuan
kaj ĝi diras "ĉokoladon"
kaj mi diris, "Ah bone, do
ni havas unu elekton por ĉokolado.
Tio signifas, ke ni bezonas unu pli
por havi ĉokoladon"
kaj ŝi diris, "Ho bone, bone, bone"
Ŝi komencis kompreni
Do mi donis al ŝi ĉokoladon
Ne ... ne veran ĉokoladon
Mi donis al ŝi la paperon,
kiu surhavis la vorton, ĉokolado
kaj tiam mi elektis la duan
kaj ĝi diris, "fekaĵon"
kaj mi diris, "Uuuu unu homo elektis fekaĵon
tio estas malbona"
kaj tiam mi povis vidi la knabinon
kaj ŝi iomete sidiĝis en la seĝo rekte
kaj mi povis vidi, ke ŝiaj okuloj
iomete pli grandiĝis
ĉar ŝi pensis, "Ho fek'
Kio okazus se iu elektus fekaĵon denove"
kaj mi ... mi sidis tie kaj mi pensis
"Ĉi tio estas tre amuza"
kaj mi prenis la trian kaj
mi pensis, "Ha estas la papero de la panjo,
mi supozas"
kaj mi vidas ĝin, kaj mi ŝokiĝis
ĉar ĝi diris fekaĵon
ŝajnas, ke la panjo havis la saman ideon
kiel mi, kaj mi diris
ĝi diras fekaĵon
kaj la knabino diris, "mi ne volas fekaĵon
mi ne volas manĝi fekaĵon"
kaj mi povis vidi, ke ŝi tute ŝokiĝis
kaj mi diris, "Ne, ne, ne tio ne signifas ...
kompreneble, ni ne manĝos fekaĵon.
Ne pensu tiel"
kaj la panjo sidas tie kaj pensis ...
kaj mi povis vidi, ke ŝi pensis
"Ho fek' kiel mi faris tion"
Estis la plej amuza afero
ĉar la knabino sidis tie
tre maltrankvile kaj pensis,
"Ĉu mi devas manĝi fekaĵon"
kaj post tiam mi decidis, ke
mi ne plu farus tian ekzercon
sed ŝi nun tre bone komprenas
kiel funkcias voĉdonado
kaj mi simple volas dividi tion kun vi
Do, se vi ŝatis ĉi tiun filmeton
Ŝatu ĝin
Diskonigu ĝin
Abonu mian kanalon se vi ankoraŭ ne abonis
kaj mi vidos vin ĉiujn en la venonta filmo
kaj se vi ne estos tie
vi devas manĝi fekaĵon