Mi kreskis en Tajvano kie mia patro estis kaligrafo. Unu el miaj plej ŝatataj memoraĵoj estas pri mia patrino montrante la formon kaj belecon de la ĉinaj ideogramoj. De tiam, tiu nekredebla lingvo fascinas min. Bedaŭrinde, por fremduloj, ĝi ŝajnas tiel nepenetrebla kiel la Ĉinia Murego. Dum kelkaj jaroj, mi demandis min, ĉu mi eblus disfaligi tiun muregon, por ke kiu ajn volas kompreni kaj ĝui la belecon de tiu rafinita lingvo povu tion fari. Mi ekpripensis kiel nova, rapida metodo por lerni la ĉina povus utili. Je mia kvina jaro, mi eklernis kiel desegni ĉiun individuan strekon por ĉiu ideogramo laŭ la taŭga ordo. Mi lernis novajn ideogramojn ĉiutage dum la sekvantaj 15 jaroj. Sed ni havas nur kvin minutojn, do prefere ni volas pli rapidan metodon. Ĉinia klerulo kutime eblas kompreni 20 000 ideogramojn. Por baza legadpovo, oni bezonas nur 1000. La ĉefa 200 ebligas onin kompreni 40 elcenton de la baza legaĵaro -- sufiĉe por vojsignaloj, manĝokartoj, por la bazaj ideoj de retpaĝaroj aŭ gazetoj. Hodiaŭ, mi komencos per ok por demonstri kiel funckias la metodo. Ĉu vi pretas? Malfermu la buŝon kiel eble plej grande -- igu ĝin kvadrato. Jen buŝo. Jen iu, kiu piediras. Homo. La ideogramo por fajro montras homon levantan ambaŭ brakojn, kvazaŭ li freneze kriegus, "Helpu! Brulas mi!" -- Origine, ĝi devenas el la formo de flamoj, sed mi preferas mian vidmanieron. Elektu. Jen arbo. Arbo. Jen monto. La suno. La luno. La simbolo pri pordo similas al pordoj de drinkejoj en kinaĵoj pri la fora okcidento. Mi nomas tiujn ok radikvortoj. Ili estas ilvortoj, kiuj ebligas krei multajn aliajn ideogramojn. Homo. Kun alia malantaŭ, ĝi signifas "sekvi". Kiel asertas la proverbo, du estas kunuleco, sed tri, amaso. Etendante la brakojn ambaŭflanke, tiu homo diras: "Tiel grande". Ene de buŝo, tiu homo estas malliberulo, ĝuste kiel Jona en la baleno. Unu arbo estas arbo. Du estas arbareto. Per tri, oni kreas arbaron. Metu tabulon sub arbo... jen fondaĵo. Buŝo super arbo... jen "stultulo" (Ridoj) Facile memoreblas, ĉar parolpova arbo -- kia stultaĵo. Ĉu vi memoras pri la fajro? Du fajroj kune, kaj mi tre varmas. Tri kune, estas multe da flamoj. Metu fajron sub du arboj... "Brulado". Por ni, la suno estas fonto de prospero. Du sunoj kune signifas "Prospera". Tri kune, "Fajreroj". Kunigu la sunon kaj la lunon, jen "Klareco", sed ankaŭ "Morgaŭ", post tago kaj nokto. Leviĝas la suno ĉe la hozironto. Sunleviĝo. Pordo. Metu lignopecon malantaŭ, kaj jen bartrabo. Ĉi-flanke de la pordo, jen buŝo farante demandojn. Frap-frap... Ĉu iu ĉeestas? Tiu ĉi ulo ŝtelpaŝe eliras tra pordo. Li eskapas. Maldekstre estas virino. Du virinoj signifas "Disputo". (Ridoj) Tri virinoj, atentu, tio signifas "Adulto". Nu, ni ĵus vidis preskaŭ 30 ideogramojn. Per tiu ĉi metodo, la unuaj ok radikoj ebligos vin konstrui 32. La sekvanta aro de ok ideogramoj rezultigas 32 aldonajn. Do sen tro granda strebo vi povas lerni kelkcentojn da simboloj, same kiel faras okjaruloj en Ĉinio. Poste, per kunmetado de simboloj, oni faras frazojn. Ekzemple, kunmetante "Monton" kaj "Fajron", oni kreas "Fajrmonton", aŭ "Vulkanon". Japanio estas la lando de la leviĝanta suno. Jen "Suno" kaj "Deveno" kunmetitaj, ĉar Japanio kuŝas oriente de Ĉinio. Do, de kie ekaperas la suno? De Japanio. Kaj kio signifas "Homo" kaj Japanio"? "Japano". La simbolo maldekstre estas "Du montoj" stakigitaj unu sur la alian. En praa Ĉinio, ĝi signifis "Ekzilo", ĉar la imperiestroj kutimis ekzili siajn politikajn malamikojn transmontare. Hodiaŭ, "Ekzilo" fariĝis "Eliri". Buŝo dirante kien eliri estas "Elirejo". Kaj tiu ĉi bildo estas signalo por mi silenti kaj eliri tutsimple. Dankon. (Aplaŭdoj)