WEBVTT 00:00:00.000 --> 00:00:02.707 Saluton, kaj multan dankon, ke vi venis ĉi tien. 00:00:02.707 --> 00:00:04.066 Dankon ke vi invitis min. 00:00:04.066 --> 00:00:11.146 Do kiel eki? Ni diris, ke vi trafis milionojn kaj milionojn da homoj tra la mondo, 00:00:11.146 --> 00:00:15.352 kial via mesaĝo tiel bone efikas en Israelo? 00:00:15.352 --> 00:00:17.959 Kiel povas esti ke ĝi tiom atentokaptas en Israelo? 00:00:18.729 --> 00:00:28.538 Mi ne klare scias kial, sed tio, kion mi povas diri estas ke dum ĉiuj tiuj jaroj kiam mi parolis al dekmiloj da homoj 00:00:28.538 --> 00:00:34.407 mi rimarkis ke homoj kiuj mem estas subpremataj: judoj, hispan-usonanoj, inoj, nigruloj, 00:00:34.407 --> 00:00:39.692 pli bone komprenas tiun revolucion, en kiun mi engaĝiĝis, 00:00:39.692 --> 00:00:42.390 ĉar ili komprenas kio estas subpremado, ili ĝin spertis. 00:00:42.390 --> 00:00:46.440 Ili scias, kion signifas esti traktata kiel sengravulo, kvazaŭ ilia vivo valoras nenion. 00:00:46.440 --> 00:00:51.070 Jen kio miaopinie okazas ĉi tie, la juda popolo estis subpremita dum jarmiloj, 00:00:51.070 --> 00:00:54.551 ni komprenas subpremon kaj estas supozataj ĝin ne subteni. 00:00:54.551 --> 00:00:57.728 Mi nur reliefigas tion al ĉiuj, 00:00:57.728 --> 00:01:01.629 ĉar homoj ne konscias, kiom ili suferigas bestojn ĉiutage. 00:01:01.629 --> 00:01:08.057 Do kiam mi substrekas ke la steko, hamburgero, kokidaĵa sandviĉo, eskalopo kiun vi manĝas, 00:01:08.057 --> 00:01:13.756 tiuj viandopecoj, kiuj fontas el korpoj de vivantaj bestoj, kiuj ne volis esti murditaj, 00:01:13.756 --> 00:01:17.502 kiuj ne volis suferi kaj morti, kiuj ne volis esti turmentitaj, 00:01:17.502 --> 00:01:24.984 kaj ekde kiam mi klarigis tion al homoj, plejmulte el ili, tiuj menssanaj, logikaj, faras la elekton iĝi veganoj. 00:01:24.984 --> 00:01:31.028 Dum lastaj tagoj, kaj eĉ lastaj monatoj, mi havis okazon vidi multajn manifestaciojn en Tel-Avivo. 00:01:31.028 --> 00:01:36.090 homoj kiuj stratmarŝas kontraŭ murdado kaj konsumado de bestoj. 00:01:36.090 --> 00:01:42.873 Sed kiam mi pasas apud ili kaj rigardas iliajn ŝuojn, mi vidis ke ili estas el ledo... 00:01:42.873 --> 00:01:51.192 sekve mi diris al mi mem ke... kontraŭdiras tion ĉi tio. 00:01:51.192 --> 00:01:55.424 Kvazaŭ "Da ili mi ne manĝas, sed survestas". 00:01:55.424 --> 00:01:58.438 Ĉu tiuj homoj konscias pri tio? Ĉu ili scias tion? 00:01:58.438 --> 00:02:00.796 Aŭ ĉu estas pluraj moralaj normoj? 00:02:00.796 --> 00:02:02.169 Mi ne pensas ke tiuj homoj survestas ledajn ŝuojn, 00:02:02.169 --> 00:02:06.284 tio similas ledajn ŝuoj, ekzistas sintezita ledo kiu similas ledon 00:02:06.284 --> 00:02:09.286 samkiel ekzistas ŝajnkarnaĵoj kiuj similas veran viandon. 00:02:09.286 --> 00:02:14.296 Mi pensas ke multaj homoj malprave akuzas best-rajtajn aktivulojn surhavi ledon. 00:02:14.296 --> 00:02:23.024 Vi estus surprizita: 50% el la marko "New Balance" veganas senelekte, 00:02:23.034 --> 00:02:26.942 Eĉ "Nike", kaj mi ne subtenas Najkon pro problemoj pri respekto al homaj rajtoj, 00:02:26.942 --> 00:02:31.118 sed eĉ ĉe Najko 50% el la ŝuoj estas el sintezita ledo. 00:02:31.118 --> 00:02:34.938 Do multaj homoj kredas ke veganoj kaj bestrajtaj aktivuloj surportas ledajn ŝuojn. 00:02:34.938 --> 00:02:38.497 Tamen povas esti alia klarigo: 00:02:38.497 --> 00:02:42.677 Iuj homoj, fakte plejparto el homoj ne naskiĝis veganaj, 00:02:42.677 --> 00:02:46.584 sed tiaj iĝis laŭflue de sia vivo. 00:02:46.584 --> 00:02:48.837 Do eble ili jam posedis ledajn ŝuojn, 00:02:48.837 --> 00:02:52.317 je tiu nivelo la fuŝo jam faritas, do kiucele ĵeti ilin rubujen? 00:02:52.317 --> 00:02:56.910 La fuŝo faritas kaj tiam vi ne konsciis pri la abomenaĵoj, al kiuj vi partoprenis, 00:02:56.910 --> 00:02:59.258 do eblas ke tiuj homoj daŭre vestas siajn malnovajn ledajn ŝuojn. 00:02:59.258 --> 00:03:03.634 Mi konsilas al homoj tion fari: vi povas uzi viajn vestaĵojn el bestohaŭto ĝistrive, 00:03:03.634 --> 00:03:06.847 aŭ vi povas ilin fordoni, jen tion mi faris kiam veganiĝis, 00:03:06.847 --> 00:03:10.481 mi simple ne eltenis plu surmeti bestan haŭton, tio naŭzis min. 00:03:10.481 --> 00:03:12.353 Interese estas ke vi parolas pri besta haŭto kaj ne pri ledo. 00:03:12.353 --> 00:03:17.177 Kaj ja pri tio temas. Ni ŝatas uzi eŭfemismojn, ebligas ili, ke tiuj abomenaĵoj estas plenumataj. 00:03:17.177 --> 00:03:20.562 Oni ĉiam volas diri "ledo" kiam temas pri bovohaŭto. 00:03:20.562 --> 00:03:25.284 Kaj oni volas diri... eĉ la vorto "lardo", kion signifas "lardo", ĉu vi celas porkokarnon? 00:03:25.284 --> 00:03:30.832 Do kiam ni ekpripensas kion ni vestas kaj kion ni manĝas, 00:03:30.832 --> 00:03:34.849 denove, tial mi diras ke sanmensaj homoj faros la elekton iĝi veganoj. 00:03:34.849 --> 00:03:37.803 Ne havas sencon. Mi klarigos alimaniere: 00:03:37.803 --> 00:03:41.575 mi ŝatas klarigi en kio temas pri la plej granda holokaŭsto ajniama 00:03:41.575 --> 00:03:43.561 kaj homoj nervoziĝas kiam mi uzas ĉi vorton. 00:03:43.561 --> 00:03:48.316 Mi devas diri, ke min ŝokas aŭdi vin paroli pri Holokaŭsto, kompari Holokaŭston al... 00:03:48.316 --> 00:03:51.650 kiel ĉiuj, kiuj ĉeestis vian prelegon, 00:03:51.650 --> 00:03:55.581 kaj aŭdi pri Holokaŭsto kompare kun bestoj... 00:03:55.581 --> 00:04:00.641 Estas iom... nu, ĉu vi scias? Mi eĉ ne estas judo, tamen tio vundas min. 00:04:00.641 --> 00:04:05.653 Lasu min klarigi en kio tiu Holokaŭsto estas eĉ pli terura. 00:04:05.653 --> 00:04:08.830 Mi mem estas ŝokita, ke oni komparas la homan Holokaŭston al tiu de bestoj, 00:04:08.830 --> 00:04:12.027 kiu estas la plej granda Holokaŭsto el tuta homara Historio. 00:04:12.027 --> 00:04:18.919 Se vi iras al la plej proksima buĉejo, ke vi elprenas bestojn kaj anstataŭas ilin per judoj, 00:04:18.919 --> 00:04:21.284 vi rekreis Aŭŝvicon. 00:04:21.284 --> 00:04:28.780 Estas ekzakte same: vi havas konstruaĵon pensitan por senmembrigi, turmenti kaj murdi senkulpulojn. 00:04:28.780 --> 00:04:33.658 Inverse, ni faru vojaĝon 60, 70 jarojn retroen. 00:04:33.658 --> 00:04:38.272 Prenu Aŭŝvicon, prenu Birkenaŭon, forprenu la judojn kaj anstataŭu ilin per bovinoj kaj kokidoj, 00:04:38.272 --> 00:04:41.483 vi daŭre havas Holokaŭston. 00:04:41.483 --> 00:04:44.374 Fakte ni eĉ lernis kiel mortigi judojn, 00:04:44.374 --> 00:04:49.359 nazioj tion lernis studante la metodojn uzatajn en la vianda industrio. 00:04:49.359 --> 00:04:54.104 Ni lernis kiel turmenti kaj mortigi unu la alian ĉar ni trejniĝis antaŭe super bestoj. 00:04:54.104 --> 00:04:57.422 Sed bestoj inter si manĝas unu la alian, vi scias, kaj... 00:04:57.422 --> 00:05:00.988 Iuj bestoj. 75% el bestoj estas herbovoruloj. 00:05:00.988 --> 00:05:04.625 Sed, estas parto el la vivociklo... 00:05:04.625 --> 00:05:07.121 Ne, tio estas ciklo de turmento kaj morto. 00:05:07.121 --> 00:05:11.043 Kaj kiam vi vidas leonon manĝi zebron? 00:05:11.043 --> 00:05:15.991 Bone, sed mi rimarkis, ke vi surportas vestaĵojn kaj ke havas poŝtelefonon, komputilon... 00:05:15.991 --> 00:05:19.317 Estas malhoneste preni unusolan ekzemplon el leona konduto, kiun vi ŝatus reprodukti, 00:05:19.317 --> 00:05:21.612 kiam vi volas reprodukti neniun alian el leonaj kondutoj. 00:05:21.612 --> 00:05:24.619 Kiam du leonoj renkontiĝas, por sin saluti ili flaras la pugon. 00:05:24.619 --> 00:05:28.210 Kiam mi eniris ĉi salonon vi ne surgenuiĝis por priflari mian pugon. 00:05:28.210 --> 00:05:32.161 Nu, leonoj foje mortigas siajn bebojn, kiam ili ŝajnas tro malfortaj. 00:05:32.161 --> 00:05:36.803 Se homo mortigas sian bebon ĉar ne volas ĝin, lin oni malliberigas kaj juĝas pro murdo. 00:05:36.803 --> 00:05:41.702 Ĉu vi iros al juĝejo diri: "Sed, S-ro Juĝisto, leonoj mortigas siajn bebojn, kial ne rajtus ankaŭ mi?" 00:05:41.702 --> 00:05:44.335 Tiu komparo estas malhonesta. 00:05:44.335 --> 00:05:49.724 Vi ne estas leono. Kaj por via informo, leono estas karnovoruloj, ne homoj. 00:05:49.724 --> 00:05:51.644 Ni estas 100%-e herbovoruloj, dekape ĝispiede. 00:05:51.644 --> 00:05:56.062 Metu 2-jaran bebon en parko kun kuniklo kaj pomo 00:05:56.062 --> 00:05:59.892 kaj nun voku min kiam la bebo manĝas la kuniklon kaj ludas kun la pomo. 00:05:59.892 --> 00:06:04.605 Ni estas plene plantomanĝantoj, havas neniun instinkton karnovoran aŭ eĉ ĉiovoran. 00:06:04.605 --> 00:06:10.919 Kaj fiziologie, nia makzelo moviĝas maldekstre-dekstren por dispremi la nutraĵojn, kiam vi maĉas vi estas 100%-e herbovorulo. 00:06:10.919 --> 00:06:15.217 Se vi estus karnovorulo, kiel leono, via makzelo moviĝus nur desupre suben tiele, por deŝiri kaj engluti. 00:06:15.217 --> 00:06:18.187 Se vi ŝvitas el haŭtoporoj por malvarmiĝi, tio signifas ke vi estas herbovorulo. 00:06:18.187 --> 00:06:22.925 Kio estas via ĉefa celo? Ĉar plejparto de la homoj ne iĝos veganoj. 00:06:22.925 --> 00:06:27.984 Dependas kiam vi metas la demandon. Maljusteco ne povas daŭri eterne. 00:06:27.984 --> 00:06:30.591 La mondo iĝos vegana iun tagon. 00:06:30.591 --> 00:06:31.753 Ĉu vi vere kredas tion? 00:06:31.753 --> 00:06:35.034 Sammaniere kiel inoj iam atingos egalecon kun viroj. 00:06:35.034 --> 00:06:41.826 Kaj ke iun tagon, ĉiuj subpremoj estos venkitaj. Maljusteco ne povas eterne ekzisti. 00:06:41.826 --> 00:06:48.062 Ŝajnas nesupereble, ne miskomprenu min, mi batalas sur la unuaj linioj de la fronto, eblus pensi ke tio neeblas. 00:06:48.062 --> 00:06:56.172 Sed ne forgesu ke necesis 400 jaroj por konvinki blankulojn en Usono ĉesi posedadon de nigruloj. 00:06:56.172 --> 00:07:01.251 Vi komprenos kial tio postulas tioman tempon, ni eĉ ne sukcesas konduti bonintence unu al la alia. 00:07:01.251 --> 00:07:05.144 Ni eĉ malpli sukcesas trakti bonintence kokidojn, porkojn, meleagrojn aŭ insektojn de la planedo. 00:07:05.144 --> 00:07:08.637 Sed mi estas konvinkita, ke ni sukcesos konduti bonintence unu al alia, 00:07:08.637 --> 00:07:11.745 kiam ni estos lernintaj respekti bestojn. 00:07:11.745 --> 00:07:17.613 Fakte, mi sentas malkomforte ĉar mi manĝis bifstekon tagmeze 00:07:17.613 --> 00:07:28.164 sed tamen, mi ne estas 100%-e konvinkita ke mi devus ĉesi manĝi viandon dum mia tuta vivocetero. 00:07:28.164 --> 00:07:33.822 Ne ke mi manĝas viandon ĉiutage, sed mi ŝatas mian stekon en mia telero unufoje semajne. 00:07:33.822 --> 00:07:41.806 Do vi havas 2 minutojn por konvinki min manĝi viandon... unufojon monate. 00:07:42.676 --> 00:07:47.622 Mi ne volas konvinki vin manĝi da unufoje monate, mi volas vin konvinki neniam ajn remanĝi tion. 00:07:47.622 --> 00:07:50.781 Endas ke vi metu vin en la lokon de la besto. 00:07:50.781 --> 00:07:55.750 Imagu ke vi estis seksperfortita por gravediĝi, 00:07:55.750 --> 00:08:00.494 iu perfortis vin por gravedigi vin. 00:08:00.494 --> 00:08:03.687 Vi naskas idon, kiun oni ŝtelas de vi je la naskiĝo, 00:08:03.687 --> 00:08:08.439 Tiu bebo estas grasigita per sojo, tritiko, maizo, aveno, 00:08:08.439 --> 00:08:13.480 poste oni premmetas ĝin en koncetrejecan kamionon por ĝin konduki ĝis buĉejo, 00:08:13.480 --> 00:08:18.353 ĝi troviĝas pendigita kun kapo malsupren, plenkonscia, antaŭ ĉiuj aliaj anoj de ĝia specio, 00:08:18.353 --> 00:08:25.192 hurlanta, timigita, terurita, dum tranĉilo trapikas ĝian gorĝon. 00:08:25.192 --> 00:08:26.660 Oni dispecigas ĝin... 00:08:26.660 --> 00:08:28.600 Kio pravigas tion? 00:08:28.600 --> 00:08:31.301 Kaj ne temas pri via steko. Vi ĵus diris "mia steko", 00:08:31.301 --> 00:08:34.807 vortoj gravas, ĉi tie. Tiu steko neniam estis via. 00:08:34.807 --> 00:08:37.086 Tiu steko estas eŭfemismo, parenteze, por mencii bovan karnon, 00:08:37.086 --> 00:08:39.204 kaj tiu karno apartenas al alia vivulo. 00:08:39.204 --> 00:08:43.616 De kie venas ke homoj posedas kaj kontrolas aliajn vivulojn? 00:08:43.616 --> 00:08:48.790 Kaj de kie ni estas la specio plej speciala iam ajn ekzistinta sur Tero? 00:08:48.790 --> 00:08:54.107 Dum en realo, ni estas la plej malspeciala specio iam ajn ekzistinta sur ĉi planedo. 00:08:54.107 --> 00:09:01.118 Ĉu vi scias ke se homa specio malaperus, tio profitus al ĉiuj aliaj ekzistantaj specioj? 00:09:01.118 --> 00:09:08.801 Ĉu vi ankaŭ scias ke se abeloj malaperus (pri kio parolas komunikiloj de jardekoj), la mondo disfalus? 00:09:08.801 --> 00:09:13.475 Se formikoj estus formortigitaj, la tuta sistemo disfalus. 00:09:13.475 --> 00:09:16.919 Por diri al vi kiom esencaj por la planedo estas formikoj kaj abeloj. 00:09:16.919 --> 00:09:25.234 Kiel eblas al ni pensi, ke ni valoras pli ol ili, dum ili vivogravas por la planedo, kaj ni absolute ne. 00:09:25.554 --> 00:09:27.157 Ni estas turmentantoj, ni estas subpremantoj. 00:09:27.157 --> 00:09:29.463 Kaj laŭ vi de kie tio venas? 00:09:29.463 --> 00:09:31.868 - Ĉu tio aroganteco? - Jes. 00:09:31.868 --> 00:09:36.159 Mi ne certas, mi ne scias kio troviĝas en ni, krom morto kaj turmento kaj murdo. 00:09:36.159 --> 00:09:39.631 Mi pensas ke kiam oni englutas perforton, eliĝas sekve perforto. 00:09:39.631 --> 00:09:43.945 Kiam oni konsumas diskriminacion kaj morton, oni elŝvitas la samajn teruraĵojn. 00:09:43.945 --> 00:09:45.910 Iuj povus diri la samon pri vi. 00:09:45.910 --> 00:09:51.046 Ili povus diri ke vi estas aroganta kaj ke vi pensas scii ĉion pli bone ol ĉiuj aliaj, 00:09:51.046 --> 00:09:55.696 ke vi pensas esti pli bona ol ni, 00:09:55.696 --> 00:09:57.472 kaj, fakte,... kiel diri... 00:09:57.472 --> 00:10:05.142 mi estas supozita kulpanta kaj vi estas juĝanta. 00:10:05.142 --> 00:10:08.824 Vidu, estas du specoj de homoj, tiuj, kiuj juĝas, kaj tiuj kiuj mensogas ĉi rilate. 00:10:08.824 --> 00:10:13.785 Ni juĝas homojn ĉiutage, ni juĝas homojn kiuj perfortas infanojn, ni juĝas seksperfortulojn, ni juĝas naziojn, 00:10:13.785 --> 00:10:16.251 ni juĝas murdintojn. 00:10:16.251 --> 00:10:19.318 Kaj mi bedaŭras por la manĝantoj de viando, laktaĵoj kaj ovaĵoj, 00:10:19.318 --> 00:10:23.077 sed veganoj estas pli etikaj ol ili, larĝe. 00:10:23.077 --> 00:10:28.371 Kompreneble, same kiel iu kiu ne seksperfortas estas pli etika ol iu kiu seksperfortas, 00:10:28.371 --> 00:10:35.093 homo kiu ne mortigas porkojn, kokidojn aŭ meleagroj estas pli bona ol homo kiu mortigas kaj turmentas bovinojn, porkojn, kokidojn aŭ meleagrojn. 00:10:35.093 --> 00:10:46.993 Ĉu vi estas diranta ke homo kiu ne mortigas birdojn, kokidojn, bovinojn, porkojn kaj ne manĝas viandon... ne povas seksperforti iun? 00:10:46.993 --> 00:10:48.949 ke li ne povas murdi iun? 00:10:48.949 --> 00:10:51.418 Ne estas eĉ unu vegano en iu ajn malliberejo de l' mondo. 00:10:51.418 --> 00:10:54.353 Trovu pro mi veganan seksperfortulon, mi ŝategus aŭdi lian rakonton. 00:10:54.353 --> 00:11:03.015 Malliberejoj plenas je infanperfortuloj, seksperfortuloj, murdintoj, ŝtelistoj kaj rabistoj kiuj konsumas viandon kaj bestajn produktojn. 00:11:03.015 --> 00:11:08.536 Fakte mi eĉ iros pli foren; ni antaŭe parolis pri sano: trovu por mi malsanulejon plena de veganoj malsanaj, 00:11:08.536 --> 00:11:13.736 Mi mem vidas nur malliberejojn plenaj je kormalsanuloj, kanceruloj, diabetuloj, de homoj kiuj suferas pro ostoporeco, renaj problemoj, ktp. 00:11:13.736 --> 00:11:19.257 Ĉiuj tiuj malsanoj fontas el bestaj proteinoj kiuj estas la ĉefa kaŭzo de la plej grandaj malsanoj kiuj trafas nin. 00:11:19.257 --> 00:11:24.331 Aldone al ĉiuj grasoj el bestaj produktloj, kolesterolo, saturitaj grasoj, transaj... 00:11:24.331 --> 00:11:25.859 Kaj kio pri Hitlero vegetarano? 00:11:25.859 --> 00:11:28.092 Hitlero ne estis vegetarano, tio estas kompleta mensogo, 00:11:28.092 --> 00:11:30.750 Tio estas plena mensogo inventita de Gebelso, lia ministro pri propagando. 00:11:30.750 --> 00:11:32.647 Hitlero havis multan povon, ĉu ne? 00:11:32.647 --> 00:11:37.461 Se tiel, kial li ne trudus veganismon se reale li estis vegano aŭ vegetarano? 00:11:37.461 --> 00:11:42.332 Ĉu vi scias ke Himlero, tiu kiu elpensis gasĉambrojn, estis kokidbredisto? 00:11:42.332 --> 00:11:46.697 Li volis formortigi judojn. Temas pri tute alia dimensio. 00:11:46.697 --> 00:11:50.269 Bone. Du el liaj biografiistoj, Albert' Spir' (Speer) kaj Robert' Pejn' (Payne), 00:11:50.269 --> 00:11:54.383 aludis ke Hitlero ŝategis hepataĵ-buletojn kaj kolombidaĵon. 00:11:54.383 --> 00:11:59.810 Lia kuirestro Diano Lukaso (Lucas) publikigis libron en 1964, "La libro de frandemula kuirarto", 00:11:59.810 --> 00:12:04.388 en kiu ŝi listigas la preferatajn receptojn de Hitlero, ĉiuj bazitaj sur viando. 00:12:04.388 --> 00:12:07.563 Jen la povo de propagando, la Gebelsa povo, kiu daŭre bone fartas. 00:12:07.563 --> 00:12:10.564 Ĉu vi scias kial homoj pensas, ke Hitlero estis vegetarano? 00:12:10.564 --> 00:12:13.205 Gebelso volis kredigi, ke Hitlero estas same pacema 00:12:13.205 --> 00:12:16.574 kiel aliulo tiuepoka amata kaj adorata: 00:12:16.574 --> 00:12:18.981 ties nomo: Mahandas' Gandhi'. 00:12:18.981 --> 00:12:22.584 Gandhi' estis vegetarano do Gebelso diris: "Hej, vidu, Hitler' estas kiel Gandhi'!" 00:12:22.584 --> 00:12:26.181 "Ankaŭ li amas bestojn, ilin respektas kaj li estas vegetarano." 00:12:26.571 --> 00:12:27.550 Li ne estis. 00:12:27.550 --> 00:12:31.732 Kaj por via informo, ĉiuj koncentrejejoj ankaŭ ŝirmis buĉejojn. 00:12:33.582 --> 00:12:37.672 Kaj kiam aliancitaj fortoj alvenis por liberigi judojn kaj ciganojn, 00:12:37.672 --> 00:12:40.149 ili lasis bestojn malantaŭ si. 00:12:40.149 --> 00:12:43.404 Jen kial mi parolas pri la plej granda el ĉiuj Holokaŭstoj kaj kiu daŭras plu ankoraŭ hodiaŭ. 00:12:43.404 --> 00:12:46.905 La besta holokaŭsto jam okazis multe antaŭ la juda Holokaŭsto, 00:12:46.905 --> 00:12:48.957 ĝi disvolviĝis dum la juda Holokaŭsto, 00:12:48.957 --> 00:12:51.358 kaj ĝi daŭre okazas nun, plu. 00:12:51.358 --> 00:12:55.015 Nur kiel informo, ĉiun sekundon de ĉiu minuto de ĉiu horo de ĉiu tago, 00:12:55.015 --> 00:12:57.806 femaloj estas seksperfortataj por esti gravedigitaj, 00:12:57.806 --> 00:12:59.793 ĉiun sekundon bestoj estas masakritaj, 00:12:59.793 --> 00:13:02.952 60 miliardoj da bestoj estas masakritaj ĉiun jaron. 00:13:02.952 --> 00:13:05.513 Ĉu vi akceptas, aŭ ĉu vi povas kompreni 00:13:05.513 --> 00:13:07.957 ke homoj konsideras vin teroristo? 00:13:07.957 --> 00:13:10.287 Kompreneble, kiel vi volas, ke ili min nomus? 00:13:12.077 --> 00:13:15.150 Ili nokte ne dormus se konsiderus min kompatema homo, 00:13:15.150 --> 00:13:17.280 ĉar mi defias ilin. 00:13:17.850 --> 00:13:21.915 Se ni reiras en la pasinton kaj rigardas la homojn, kiujn oni nun admiras 00:13:21.915 --> 00:13:28.555 ni ĉiuj konsentas: Gandhi', Marteno Luter-Kingo, Roza Parks', Cezar' Ĉavez'... 00:13:28.555 --> 00:13:33.903 Ilin oni ne ŝatis dumvive, ili estis malestimataj, volis estigi ŝanĝojn, grandajn ŝanĝojn. 00:13:33.903 --> 00:13:40.029 Nur pli poste la socio rigardas revoluciajn aktivulojn pensante: 00:13:40.029 --> 00:13:44.753 Estis ja bonulo, li provis alporti pacon kaj justecon. 00:13:44.753 --> 00:13:48.748 Mi provas alporti kompatemon al ĉi mondo, estas freneze trakti min teroristo. 00:13:48.748 --> 00:13:54.352 Kaj se mi estas nomita teroristo por savi bestojn, kiel do nomi tiujn, kiuj turmentas kaj mortigas kaj manĝas bestojn? 00:13:55.524 --> 00:13:59.597 Lastan aferon, restas 30 sekundoj. Kion vi manĝis tagmeze? 00:13:59.597 --> 00:14:05.122 Mi manĝis veganan eskalopon kun vegana burgero en vegana Ŝaŭarmo-resto' urba, mia preferata restoracio. 00:14:05.654 --> 00:14:09.948 Do vegana eskalopo, vegana ŝaŭarmo, vegana burgero. 00:14:10.708 --> 00:14:13.902 Geri' multan dankon. - Dankon.