WEBVTT 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Nia firmao posedas novan strategian iniciaton kiu celas al pliigo de merkata penetro, maksimumigo de marka lojaleco, kaj plibonigo de nemateria valoraĵoj. 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 En la serĉo por ĉi tiuj celoj, ni komencis novan projekton, 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 por kiu ni bezonas sep ruĝajn liniojn. 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Mi komprenas ke via firmao povas helpi nin en ĉi tiu afero. 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Kompreneble! 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Jen Walter kiu estos la projektestro. Walter, ni povas atingi ĉi tion, ĉu ne? 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Jes, kompreneble. 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Anderson, ĉi tie, estas nia fakulo pri ĉiuj aferoj rilate al desegnado de ruĝaj linioj. 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Ni kunvenigis lin hodiaŭ por dividi lian profesian opinion. 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Plezuras renkonti vin! Nu, vi ĉiuj konas min. 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Jen Justine, nia firmaa dizajna specialisto. 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Saluton... 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Ni postulas, ke vi desegnu sep ruĝajn liniojn. 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Ĉiuj strikte perpendiklaj; iuj en verda inko kaj iuj en travidebla. Vi povas fari? 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Ne. Bedaŭrinde, ne... 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Oni ne hastu Anderson. La tasko estas metita, kaj sekve devas esti atingota. 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Finfine, vi estas fakulo. 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 La termino "ruĝa linio" implicas ke la koloro de la linio estas ruĝa. Desegni ruĝan linion per verda inko estas... 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 nu, se ne tute malebla, estas almenaŭ preskaŭ neebla. 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Ho kion eĉ signifas "neebla"?! 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Mi volas diri ke iuj homoj suferas kolorblindecon, 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 do por ili la linia koloro ne gravas, 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 sed mi certas ke la celpubliko de via projekto ne konsistas sole el tiaj homoj. 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Do principe ja estas eblas. 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Simpligante, linio desegneblas per ia ajn inko. 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Sed por ruĝa linio, vi devas uzi ruĝan inkon. 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Kaj se ni desengas ilin per blua inko? 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Ĝi ankoraŭ ne sukcesos. Se vi uzas bluan inkon, vi kreos bluajn liniojn. 99:59:59.999 --> 99:59:59.999 Kaj kion ĝuste vi dirvolis, kiam vi priparolis pri la travidebla inko? 99:59:59.999 --> 99:59:59.999