0:00:00.000,0:00:02.772 Saluton al ĉiuj! Jen Evildea, via dio. 0:00:02.772,0:00:05.097 Hodiaŭ nokte mi volas priparoli temon, 0:00:05.097,0:00:08.046 kiu eble ĝenos kelkajn Esperantistojn 0:00:08.046,0:00:10.301 kaj eĉ koleriĝos aliajn, mi ne scias. 0:00:10.301,0:00:13.571 Nu, la temo de ĉi tiu videoblogo estas 0:00:13.571,0:00:16.347 ĉu Esperanto, kiam ĝi fariĝos 0:00:16.347,0:00:18.213 la dua lingvo de la tuta mondo, 0:00:18.213,0:00:20.574 detruos la aliajn mondajn lingvojn 0:00:20.574,0:00:21.939 aŭ savos ilin. 0:00:21.939,0:00:23.792 Mi simple volas diri nun, 0:00:23.792,0:00:26.479 antaŭ ol mi komencos mian paroladon 0:00:26.479,0:00:28.184 pri ĉi tiu temo, 0:00:28.184,0:00:31.892 ke ĝi ne temas pri la Esperantistoj mem. 0:00:31.892,0:00:34.289 La plejparto de la Esperantistoj, 0:00:34.289,0:00:35.308 kiujn mi konas, 0:00:35.308,0:00:36.992 fakte volas savi lingvojn. 0:00:36.992,0:00:39.493 Ekzemple, mi mem, mi laboras 0:00:39.493,0:00:42.240 kun la Sidneja Lingva Festivalo. 0:00:42.240,0:00:44.770 La plejparto de la estraro 0:00:44.770,0:00:47.080 de tiu festivala asocio 0:00:47.080,0:00:49.680 estas Esperantistoj. 0:00:49.680,0:00:51.878 Mi nun volas paroli 0:00:51.878,0:00:54.292 pri la naturo de dua lingvo. 0:00:54.292,0:00:56.899 Vere ne gravas ĉu estos Esperanto 0:00:56.899,0:00:58.510 aŭ ĉu estos aliaj lingvoj. 0:00:58.510,0:01:00.603 Kompreneble, Esperanto estas 0:01:00.603,0:01:04.173 la ĉefa lingvo aŭ preskaŭ la sola lingvo 0:01:04.173,0:01:05.320 de mia kanalo. 0:01:05.320,0:01:07.372 Mi kelkfoje uzas la anglan. 0:01:07.372,0:01:10.464 Ankaŭ ĝi kompreneble 0:01:10.464,0:01:12.799 estas grava por la estonteco 0:01:12.799,0:01:14.013 de Esperantujo. 0:01:14.013,0:01:16.921 Ni ĉiuj scias, ke en la nuntempa mondo, 0:01:16.921,0:01:19.360 ke iom post iom la angla 0:01:19.360,0:01:21.379 estingas aliajn lingvojn, 0:01:21.379,0:01:23.151 simple pro la fakto, 0:01:23.151,0:01:25.523 ke tiuj lingvoj estas malgrandaj 0:01:25.523,0:01:29.074 ekonomikaj kaj militfortecaj 0:01:29.074,0:01:31.188 aŭ potencaj, mi supozas. 0:01:31.188,0:01:33.938 Iom post iom aliaj lingvoj 0:01:33.938,0:01:36.061 estas detruataj de la angla. 0:01:36.061,0:01:38.852 Ne nur la angla detruas aliajn lingvojn. 0:01:38.852,0:01:41.020 Preskaŭ ĉiuj gravaj lingvoj 0:01:41.020,0:01:42.749 kaj grandaj lingvoj 0:01:42.749,0:01:44.654 detruas aliajn lingvojn. 0:01:44.654,0:01:45.758 Ekzemple, la ĉina. 0:01:45.758,0:01:47.750 Ĝi nun en-- aŭ ne la ĉina mem, 0:01:47.750,0:01:49.308 sed la mandarena. 0:01:49.308,0:01:52.724 Ĝi nun estingas la lokajn dialektojn 0:01:52.724,0:01:53.716 en Ĉinio. 0:01:53.716,0:01:56.411 Mi simple volas paroli pri Esperanto. 0:01:56.411,0:01:59.086 Imagu-- ekzemple, nuntempe 0:01:59.086,0:02:00.869 Esperanto estas malgranda lingvo. 0:02:00.869,0:02:02.461 Ĝi fakte estas granda 0:02:02.461,0:02:04.521 kompare al la plejparto de la lingvoj, 0:02:04.521,0:02:07.482 sed kompare al la unuaj 0:02:07.482,0:02:09.389 kelkaj gravaj lingvoj, 0:02:09.389,0:02:11.241 al la unuaj cent lingvoj, 0:02:11.241,0:02:14.212 laŭ grandeco, mi supozas. 0:02:14.212,0:02:16.616 Ili estas tiom pli grandaj, 0:02:16.616,0:02:18.540 mi ne povas imagi. 0:02:18.540,0:02:20.948 Esperanto ankoraŭ estas malgranda, 0:02:20.948,0:02:23.374 sed ĝi rapide kreskas. 0:02:23.374,0:02:25.124 Imagu-- ekzemple, 0:02:25.124,0:02:27.051 mi simple volas priparoli 0:02:27.051,0:02:29.749 nerealan situacion. 0:02:29.749,0:02:32.671 Mi simple elektos hazardan situacion 0:02:32.671,0:02:33.799 el mia kapo. 0:02:33.799,0:02:36.110 Imagu estus urbo 0:02:36.110,0:02:38.350 inter Francio kaj Italio. 0:02:38.350,0:02:42.339 Tie, oni parolas la francan kaj la italan, 0:02:42.339,0:02:44.600 kaj imagu, ke ĉiuj homoj 0:02:44.600,0:02:47.962 lernus lerneje Esperanton. 0:02:47.962,0:02:50.002 Do, ĉiuj povas paroli 0:02:50.002,0:02:52.332 aŭ la italan aŭ la francan 0:02:52.332,0:02:54.329 aŭ eble ambaŭ lingvojn, 0:02:54.329,0:02:57.064 sed ĉiuj certe povas paroli Esperanton. 0:02:57.064,0:02:59.233 Do en la urbo, ĉiuj parolas 0:02:59.233,0:03:01.170 siajn proprajn lingvojn hejme, 0:03:01.170,0:03:03.293 kaj kiam ili eliras, 0:03:03.293,0:03:04.869 ili parolas la francan 0:03:04.869,0:03:06.753 kun francaj butikistoj, 0:03:06.753,0:03:08.950 sed kelkfoje ili renkontiĝus 0:03:08.950,0:03:11.128 kun italaj butikistoj, 0:03:11.128,0:03:12.720 kiuj ne konas la francan, 0:03:12.720,0:03:15.242 kaj tiam ili simple uzas Esperanton. 0:03:15.242,0:03:17.272 La celo de la lingvo, ĉu ne? 0:03:17.272,0:03:20.585 Imagu, ke ĉiuj el tiuj butikoj 0:03:20.585,0:03:22.771 volas reklami siajn varojn 0:03:22.771,0:03:25.091 al la francoj kaj la italoj. 0:03:25.091,0:03:27.885 Ili kompreneble starigas montrilojn 0:03:27.885,0:03:30.489 dulingvajn-- aŭ trilingvajn. 0:03:30.489,0:03:32.959 Do en la franca, en la itala, 0:03:32.959,0:03:34.584 kaj en Esperanto. 0:03:34.584,0:03:37.904 Iom poste, unu el la butikistoj 0:03:37.904,0:03:40.299 decidas, ke li volas savi iom da mono, 0:03:40.299,0:03:43.509 aŭ li simple ne vidas kialon por uzi 0:03:43.509,0:03:46.181 la francan, la italan, kaj Esperanton, 0:03:46.181,0:03:47.380 ĉar li ja scias, 0:03:47.380,0:03:49.355 ke ĉiuj parolas Esperanton 0:03:49.355,0:03:51.029 kiel duan lingvon. 0:03:51.029,0:03:53.811 Do, li simple starigas montrilon, 0:03:53.811,0:03:55.610 kiu nur uzas Esperanton. 0:03:55.610,0:03:58.114 Kompreneble, la francoj vidas ĝin, 0:03:58.114,0:03:59.340 ili povas legi ĝin, 0:03:59.340,0:04:01.464 ĉar ili studis Esperanton lerneje. 0:04:01.464,0:04:03.682 La italoj povas legi ĝin; 0:04:03.682,0:04:04.829 ne estas problemo. 0:04:04.829,0:04:07.681 Kelkaj aliaj butikoj vidas, 0:04:07.681,0:04:10.778 ke mankas spaco en la menuoj, 0:04:10.778,0:04:11.849 kaj tiel plu. 0:04:11.849,0:04:14.089 Ili simple decidas uzi nur Esperanton. 0:04:14.089,0:04:15.818 Ĝi estas la dua lingvo 0:04:15.818,0:04:17.578 de la tuta komunumo. 0:04:17.578,0:04:19.609 Jes, kelkaj parolas la francan, 0:04:19.609,0:04:21.472 kaj jes, kelkaj parolas la italan. 0:04:21.472,0:04:22.838 Vere ne gravas. 0:04:22.838,0:04:23.961 Simple uzu Esperanton. 0:04:23.961,0:04:26.358 Do imagu, en tiu situacio, 0:04:26.358,0:04:27.785 ke iom post iom, 0:04:27.785,0:04:30.118 preskaŭ ĉiuj montriloj, ŝildoj, 0:04:30.118,0:04:31.241 en la urbeto 0:04:31.241,0:04:34.033 nur havas Esperantajn tekstojn, 0:04:34.033,0:04:37.203 ĉar ili ne bezonas uzi tri lingvojn 0:04:37.203,0:04:38.324 samtempe. 0:04:38.324,0:04:41.033 Eble la loka registaro diras, 0:04:41.033,0:04:42.470 ke vi devas uzi ĝin, 0:04:42.470,0:04:44.734 sed vere imagu, 0:04:44.734,0:04:46.260 ke en la plejparto de la mondo, 0:04:46.260,0:04:47.820 ke tio ne okazos. 0:04:47.820,0:04:50.290 Imagu nun, ke ĉiuj montriloj 0:04:50.290,0:04:51.822 estas nur en Esperanto, 0:04:51.822,0:04:53.790 sed homoj en la strato 0:04:53.790,0:04:55.229 povas paroli la francan, 0:04:55.229,0:04:56.416 kaj la italan. 0:04:56.416,0:04:59.708 Imagu tiam, ke estos edziĝo 0:04:59.708,0:05:03.759 inter francino kaj italo. 0:05:03.759,0:05:08.581 Ili kunvenas kaj havas bebon, 0:05:08.581,0:05:10.052 kaj tiam, ili pensas, 0:05:10.052,0:05:12.724 "Nu, ni ambaŭ parolas Esperanton. 0:05:12.724,0:05:14.192 Vi parolas la francan; 0:05:14.192,0:05:15.250 mi parolas la italan. 0:05:15.250,0:05:17.441 Ni ĉiam kune parolas Esperanton. 0:05:17.441,0:05:20.358 La loka dua lingvo estas Esperanton. 0:05:20.358,0:05:22.079 Ni simple instruos Esperanton 0:05:22.079,0:05:23.338 al la infano." 0:05:23.338,0:05:24.536 Ne intence! 0:05:24.536,0:05:26.128 Eble ni simple parolas ĝin, 0:05:26.128,0:05:28.532 ĉar ĝi estas la plej konvena lingvo. 0:05:28.532,0:05:31.087 Tiam, la infano kreskas 0:05:31.087,0:05:33.076 kaj edukiĝas 0:05:33.076,0:05:35.607 kaj nur parolas Esperanton. 0:05:35.607,0:05:37.140 Ĉiuj el ilia amikoj 0:05:37.140,0:05:38.856 eble parolas la francan 0:05:38.856,0:05:39.959 aŭ la italan, 0:05:39.959,0:05:42.552 sed ĉiuj el ili komprenas Esperanton. 0:05:42.552,0:05:43.959 Do iom post iom, 0:05:43.959,0:05:46.657 la infanoj, kiam ili ludas kune, 0:05:46.657,0:05:48.240 simple uzas Esperanton, 0:05:48.240,0:05:51.752 kaj ne plu uzas la francan aŭ la italan. 0:05:51.752,0:05:54.095 Verŝajne, ĉiuj el ili komprenos ĝin, 0:05:54.095,0:05:56.947 sed ili simple elektus uzi Esperanton. 0:05:56.947,0:06:00.378 Kiam ili fariĝus plenkreskuloj, 0:06:00.378,0:06:03.618 la ĉefa lingvo de tiu grupo 0:06:03.618,0:06:05.712 de estintaj infanoj 0:06:05.712,0:06:07.137 nun estas Esperanto, 0:06:07.137,0:06:09.720 kaj ĉiuj uzas Esperanton kune. 0:06:09.720,0:06:12.514 Post unu aŭ du generacioj, 0:06:12.514,0:06:15.480 ili ne plu vidas kialon por instrui 0:06:15.480,0:06:17.289 la francan lerneje 0:06:17.289,0:06:18.940 aŭ la italan lerneje. 0:06:18.940,0:06:20.637 Mi scias, ke en Francujo, 0:06:20.637,0:06:24.501 laŭ la konstitucio de la ŝtato, 0:06:24.501,0:06:27.397 vi devas instrui la francan, 0:06:27.397,0:06:29.296 sed ĉi tiu simple estas 0:06:29.296,0:06:32.021 elpensita situacio. 0:06:32.021,0:06:32.948 Imagu tiam, 0:06:32.948,0:06:35.918 ke ĉiuj el ili parolas Esperanton, 0:06:35.918,0:06:38.027 kelkaj ankoraŭ konas la francan 0:06:38.027,0:06:39.039 aŭ la italan, 0:06:39.039,0:06:40.488 sed ili principe uzas ĝin 0:06:40.488,0:06:42.758 kun siaj geavoj. 0:06:42.758,0:06:46.852 Nun, la plej grava lingvo 0:06:46.852,0:06:49.122 ne plu simple estas la dua lingvo, 0:06:49.122,0:06:50.896 Esperanto, sed ĝi nun estas 0:06:50.896,0:06:53.156 la ĉefa lingvo de la komunumo. 0:06:53.156,0:06:54.858 Multaj homoj ankoraŭ 0:06:54.858,0:06:57.447 konas la francan kaj la italan, 0:06:57.447,0:07:00.748 sed Esperanto nun regas la pozicio 0:07:00.748,0:07:02.478 de la lingvo de la komunumo, 0:07:02.478,0:07:05.218 la lingvo de la loka ekonomio, 0:07:05.218,0:07:08.187 kaj verŝajne poste, 0:07:08.187,0:07:09.609 de la lingvo de la ŝtato. 0:07:09.609,0:07:12.099 Nun imagu, pli grande. 0:07:12.099,0:07:14.735 Iom post iom-- 0:07:14.735,0:07:16.797 ekzemple, ĉi tiu en Aŭstralio. 0:07:16.797,0:07:19.276 Ni ĉiuj parolas la anglan. 0:07:19.276,0:07:22.191 Ekzemple, mi kreas filmon, 0:07:22.191,0:07:23.536 kaj mi volas vendi ĝin 0:07:23.536,0:07:25.116 al la restaĵo de la mondo. 0:07:25.116,0:07:27.241 Nu, mi scias, ke en Usono, 0:07:27.241,0:07:29.532 kelkaj homoj-- ne kelkaj. 0:07:29.532,0:07:30.972 Ĉiuj parolas la anglan, 0:07:30.972,0:07:33.000 sed me ankaŭ scias, ke nun, 0:07:33.000,0:07:34.836 ĉiuj parolas Esperanton, 0:07:34.836,0:07:36.423 kiel duan lingvon. 0:07:36.423,0:07:38.616 Kaj mi scias, ke en Ĉinio, 0:07:38.616,0:07:40.831 ĉiuj parolas Esperanton 0:07:40.831,0:07:42.200 kiel duan lingvon, 0:07:42.200,0:07:43.969 sed ili parolas la ĉinan 0:07:43.969,0:07:45.550 kiel la ĉefan lingvon. 0:07:45.550,0:07:48.488 Nun, multaj el ili povas uzi Esperanton, 0:07:48.488,0:07:50.439 kaj ĝi fakte estas la ĉefa lingvo 0:07:50.439,0:07:52.339 de kelkaj familioj. 0:07:52.339,0:07:54.267 Sed mi volas vendi mian filmon. 0:07:54.267,0:07:56.116 Ĉu mi elektu la anglan, 0:07:56.116,0:07:57.359 kiu estas la ĉefa lingvo 0:07:57.359,0:07:58.856 en kelkaj partoj de la mondo? 0:07:58.856,0:08:01.155 Aŭ ĉu mi nun uzu Esperanton, 0:08:01.155,0:08:03.164 kiu iom post iom fariĝas 0:08:03.164,0:08:04.976 la plej grava lingvo 0:08:04.976,0:08:06.977 de kelkaj mondpartoj, 0:08:06.977,0:08:09.040 simple pro la fakto, 0:08:09.040,0:08:10.891 ke ĝi iom post iom 0:08:10.891,0:08:12.382 prenis tiun postenon? 0:08:12.382,0:08:14.641 Ne, mi simple farus miajn filmojn 0:08:14.641,0:08:16.216 en Esperanto. 0:08:16.216,0:08:17.736 Do iom post iom, 0:08:17.736,0:08:19.539 ne nur la ekonomio 0:08:19.539,0:08:21.681 uzos Esperanton kiel duan lingvon, 0:08:21.681,0:08:23.776 sed la filmindustrio uzos ĝin. 0:08:23.776,0:08:26.566 Poste, multe pli da homoj 0:08:26.566,0:08:28.480 eble vidos la aliajn lingvojn 0:08:28.480,0:08:30.865 kiel lingvojn de la pasinteco. 0:08:30.865,0:08:32.241 Ni ne plu bezonas ilin, 0:08:32.241,0:08:35.179 ĉar ni ĉiuj parolas Esperanton nun. 0:08:35.179,0:08:36.500 Do, vi povas imagi, 0:08:36.500,0:08:38.468 post cent, ducent jaroj, 0:08:38.468,0:08:39.906 mi ne scias kiom longe, 0:08:39.906,0:08:41.396 mi simple parolaĉas. 0:08:41.396,0:08:43.927 Sed imagu, ke nun la tuta mondo 0:08:43.927,0:08:45.142 uzas Esperanton 0:08:45.142,0:08:46.550 kiel la duan lingvon. 0:08:46.550,0:08:48.310 Ili ne nur uzas ĝin 0:08:48.310,0:08:50.334 en internaciaj komunikiloj, 0:08:50.334,0:08:52.818 ili uzas en urboj, en butikoj, 0:08:52.818,0:08:57.230 kaj eĉ kiel la ĉefa lingvo de familioj 0:08:57.230,0:08:59.037 en diversaj mondpartoj. 0:08:59.037,0:09:00.389 Iom post iom, 0:09:00.389,0:09:03.455 kiam ekzemple Ĉinio uzus Esperanton 0:09:03.455,0:09:05.379 preskaŭ ĉie, 0:09:05.379,0:09:07.436 kaj Usono preskaŭ ĉie, 0:09:07.436,0:09:08.537 la restaĵo de la mondo 0:09:08.537,0:09:10.100 simple sekvus. 0:09:10.100,0:09:11.236 Vi povas imagi, 0:09:11.236,0:09:13.736 ke Esperanto iom post iom 0:09:13.736,0:09:16.190 fariĝus la plej grava lingvo, 0:09:16.190,0:09:20.610 kaj kio okazus al la tradiciaj lingvoj, 0:09:20.610,0:09:21.909 la naturaj lingvoj? 0:09:21.909,0:09:24.108 Ili simple iom post iom 0:09:24.108,0:09:27.817 estingiĝus ĉar la postaj generacioj 0:09:27.817,0:09:29.493 ne plu vidas kialon 0:09:29.493,0:09:30.888 por lerni ilin. 0:09:30.888,0:09:32.359 Nu, mi simple volas diri nun 0:09:32.359,0:09:34.536 pro la fakto, ke la tuta mondo 0:09:34.536,0:09:37.327 estas konektita pere la interreto. 0:09:37.327,0:09:40.567 Tiuj lingvoj, jes, eble mortos, 0:09:40.567,0:09:42.742 sed ni ankoraŭ havos 0:09:42.742,0:09:44.741 registrojn de ili. 0:09:44.741,0:09:46.761 Vi povas ankoraŭ aŭskulti 0:09:46.761,0:09:49.490 tiujn lingvojn en ĉiu situacio, 0:09:49.490,0:09:50.886 simple pro la interreto, 0:09:50.886,0:09:53.597 kaj pro historiaj kopioj 0:09:53.597,0:09:54.886 de la lingvo. 0:09:54.886,0:09:56.917 Sed ĝi ne plu estus 0:09:56.917,0:10:00.616 la lingvo de ĉiutaga komunikado. 0:10:00.616,0:10:03.091 Mi simple volas levi tiun temon, 0:10:03.091,0:10:05.260 ĉar mi scias, ke multaj homoj diras, 0:10:05.260,0:10:06.998 ke "Ho, Esperanto povas savi 0:10:06.998,0:10:08.697 aliajn lingvojn!" 0:10:08.697,0:10:10.395 Mi simple volas 0:10:10.395,0:10:13.341 iom kontraŭstari tiun ideon. 0:10:13.341,0:10:15.206 Jes, ĝi povas. 0:10:15.206,0:10:16.675 Ne la lingvo mem, 0:10:16.675,0:10:18.090 sed la Esperantistoj, 0:10:18.090,0:10:19.060 ĉar la plejparto 0:10:19.060,0:10:21.090 de la nuntempaj Esperantistoj 0:10:21.090,0:10:23.195 amas aliajn lingvojn 0:10:23.195,0:10:24.549 kaj volas savi ilin. 0:10:24.549,0:10:26.381 Fakte, la plejparto de la Esperantistoj 0:10:26.381,0:10:28.746 estas multe pli protektemaj 0:10:28.746,0:10:30.631 ol la ĝenerala publiko. 0:10:30.631,0:10:34.829 Sed imagu, kiam postaj generacioj 0:10:34.829,0:10:36.975 komencus uzi Esperanton pli kaj pli, 0:10:36.975,0:10:39.360 kaj tiam, homoj komencus lerni ĝin, 0:10:39.360,0:10:41.389 ne pro idealismaj kialoj, 0:10:41.389,0:10:43.622 sed pro ekonomikaj kialoj, 0:10:43.622,0:10:46.411 pro diversaj aliaj kialoj 0:10:46.411,0:10:48.807 aŭ simple pro konveneco 0:10:48.807,0:10:50.318 de la lingvo. 0:10:50.318,0:10:52.220 Ni povas imagi tiam, 0:10:52.220,0:10:55.556 ke la aliaj lingvoj rapide mortos, 0:10:55.556,0:10:57.327 simple pro tio, 0:10:57.327,0:10:59.857 ke ili ne plu estas konvenaj. 0:10:59.857,0:11:02.907 Do, mi simple volas levi tiun temon, 0:11:02.907,0:11:04.710 kaj ankaŭ vi volas demandi vin, 0:11:04.710,0:11:07.240 kion vi opinias pri tiu ideo. 0:11:07.240,0:11:09.628 Mi pensas, ke vere 0:11:09.628,0:11:11.782 tio verŝajne okazos, 0:11:11.782,0:11:13.809 se Esperanto atingus 0:11:13.809,0:11:16.510 la plej gravan postenon 0:11:16.510,0:11:19.080 de lingvoj, mi supozas. 0:11:19.080,0:11:21.499 Se ĝi ne atingos tion, 0:11:21.499,0:11:23.666 eble la angla simple prenos 0:11:23.666,0:11:26.017 tiun postenon aŭ tiun pozicion 0:11:26.017,0:11:27.320 inter de la lingvoj. 0:11:27.320,0:11:28.987 Sed mi kredas, ke Esperanto 0:11:28.987,0:11:30.968 povas pli rapide preni ĝin 0:11:30.968,0:11:31.957 ol la angla, 0:11:31.957,0:11:34.550 ĉar la angla estas ege malfacila lingvo, 0:11:34.550,0:11:36.906 sed pro la facileco de Esperanto 0:11:36.906,0:11:39.600 kaj pro la ideoj de la lingvo mem. 0:11:39.600,0:11:43.319 Ĝi fakte povas, se ni ne estus zorgemaj, 0:11:43.319,0:11:45.695 mortigi ĉiujn aliajn lingvojn, 0:11:45.695,0:11:47.998 senintence, rapide, 0:11:47.998,0:11:51.789 multe pli rapide ol aliaj, naturaj lingvoj. 0:11:51.789,0:11:53.671 Mi simple volas levi tiun temon, 0:11:53.671,0:11:55.672 kaj vidi viajn-- aŭ ne vidi, 0:11:55.672,0:11:58.547 legi viajn komentojn pri ĝi, 0:11:58.547,0:11:59.987 do simple skribu sube 0:11:59.987,0:12:02.048 se vi havas viajn proprajn ideojn. 0:12:02.048,0:12:06.007 Jen ĉio! Do se vi ŝatis ĉi tiun paroladon, 0:12:06.007,0:12:07.776 ŝatu ĝin, diskonigu ĝin, 0:12:07.776,0:12:09.037 abonu mian kanalon, 0:12:09.037,0:12:10.297 se vi ankoraŭ ne abonis, 0:12:10.297,0:12:11.735 kaj vi vidos vin ĉiujn 0:12:11.735,0:12:13.005 en la venonta filmo. 0:12:13.005,0:12:14.209 Kaj se vi ne estos tie, 0:12:14.209,0:12:15.587 mi trovos vin 0:12:15.587,0:12:18.278 kaj mi mortigos vian familian lingvon! 0:12:18.278,0:12:21.035 (fia ridado) 0:12:21.035,0:12:22.460 Kiel ĉiam, mi volas danki 0:12:22.460,0:12:23.848 miajn donecantojn ĉe Patreon, 0:12:23.848,0:12:25.308 kaj tiuj estas: Robert Poort, 0:12:25.308,0:12:26.697 Alexander Tollefson, Koltarm, 0:12:26.697,0:12:28.001 Tommy Linsley, Ludisto, 0:12:28.001,0:12:29.197 Shayne Power, Jzknuckles, 0:12:29.197,0:12:31.054 Sarah SC, Lupe, Robert Nielson, 0:12:31.054,0:12:32.324 kaj Slava Shklyaev. 0:12:32.324,0:12:33.989 Se vi volas donaci al mia kanalo 0:12:33.989,0:12:35.916 por ke ĝi pliboniĝu estontecen, 0:12:35.916,0:12:38.010 vi povas pere la ligilo sube 0:12:38.010,0:12:39.645 en mia priskribo.