Saluton al ĉiuj! Jen Evildea, via dio.
Hodiaŭ nokte mi volas priparoli temon,
kiu eble ĝenos kelkajn Esperantistojn
kaj eĉ koleriĝos aliajn, mi ne scias.
Nu, la temo de ĉi tiu videoblogo estas
ĉu Esperanto, kiam ĝi fariĝos
la dua lingvo de la tuta mondo,
detruos la aliajn mondajn lingvojn
aŭ savos ilin.
Mi simple volas diri nun,
antaŭ ol mi komencos mian paroladon
pri ĉi tiu temo,
ke ĝi ne temas pri la Esperantistoj mem.
La plejparto de la Esperantistoj,
kiujn mi konas,
fakte volas savi lingvojn.
Ekzemple, mi mem, mi laboras
kun la Sidneja Lingva Festivalo.
La plejparto de la estraro
de tiu festivala asocio
estas Esperantistoj.
Mi nun volas paroli
pri la naturo de dua lingvo.
Vere ne gravas ĉu estos Esperanto
aŭ ĉu estos aliaj lingvoj.
Kompreneble, Esperanto estas
la ĉefa lingvo aŭ preskaŭ la sola lingvo
de mia kanalo.
Mi kelkfoje uzas la anglan.
Ankaŭ ĝi kompreneble
estas grava por la estonteco
de Esperantujo.
Ni ĉiuj scias, ke en la nuntempa mondo,
ke iom post iom la angla
estingas aliajn lingvojn,
simple pro la fakto,
ke tiuj lingvoj estas malgrandaj
ekonomikaj kaj militfortecaj
aŭ potencaj, mi supozas.
Iom post iom aliaj lingvoj
estas detruataj de la angla.
Ne nur la angla detruas aliajn lingvojn.
Preskaŭ ĉiuj gravaj lingvoj
kaj grandaj lingvoj
detruas aliajn lingvojn.
Ekzemple, la ĉina.
Ĝi nun en-- aŭ ne la ĉina mem,
sed la mandarena.
Ĝi nun estingas la lokajn dialektojn
en Ĉinio.
Mi simple volas paroli pri Esperanto.
Imagu-- ekzemple, nuntempe
Esperanto estas malgranda lingvo.
Ĝi fakte estas granda
kompare al la plejparto de la lingvoj,
sed kompare al la unuaj
kelkaj gravaj lingvoj,
al la unuaj cent lingvoj,
laŭ grandeco, mi supozas.
Ili estas tiom pli grandaj,
mi ne povas imagi.
Esperanto ankoraŭ estas malgranda,
sed ĝi rapide kreskas.
Imagu-- ekzemple,
mi simple volas priparoli
nerealan situacion.
Mi simple elektos hazardan situacion
el mia kapo.
Imagu estus urbo
inter Francio kaj Italio.
Tie, oni parolas la francan kaj la italan,
kaj imagu, ke ĉiuj homoj
lernus lerneje Esperanton.
Do, ĉiuj povas paroli
aŭ la italan aŭ la francan
aŭ eble ambaŭ lingvojn,
sed ĉiuj certe povas paroli Esperanton.
Do en la urbo, ĉiuj parolas
siajn proprajn lingvojn hejme,
kaj kiam ili eliras,
ili parolas la francan
kun francaj butikistoj,
sed kelkfoje ili renkontiĝus
kun italaj butikistoj,
kiuj ne konas la francan,
kaj tiam ili simple uzas Esperanton.
La celo de la lingvo, ĉu ne?
Imagu, ke ĉiuj el tiuj butikoj
volas reklami siajn varojn
al la francoj kaj la italoj.
Ili kompreneble starigas montrilojn
dulingvajn-- aŭ trilingvajn.
Do en la franca, en la itala,
kaj en Esperanto.
Iom poste, unu el la butikistoj
decidas, ke li volas savi iom da mono,
aŭ li simple ne vidas kialon por uzi
la francan, la italan, kaj Esperanton,
ĉar li ja scias,
ke ĉiuj parolas Esperanton
kiel duan lingvon.
Do, li simple starigas montrilon,
kiu nur uzas Esperanton.
Kompreneble, la francoj vidas ĝin,
ili povas legi ĝin,
ĉar ili studis Esperanton lerneje.
La italoj povas legi ĝin;
ne estas problemo.
Kelkaj aliaj butikoj vidas,
ke mankas spaco en la menuoj,
kaj tiel plu.
Ili simple decidas uzi nur Esperanton.
Ĝi estas la dua lingvo
de la tuta komunumo.
Jes, kelkaj parolas la francan,
kaj jes, kelkaj parolas la italan.
Vere ne gravas.
Simple uzu Esperanton.
Do imagu, en tiu situacio,
ke iom post iom,
preskaŭ ĉiuj montriloj, ŝildoj,
en la urbeto
nur havas Esperantajn tekstojn,
ĉar ili ne bezonas uzi tri lingvojn
samtempe.
Eble la loka registaro diras,
ke vi devas uzi ĝin,
sed vere imagu,
ke en la plejparto de la mondo,
ke tio ne okazos.
Imagu nun, ke ĉiuj montriloj
estas nur en Esperanto,
sed homoj en la strato
povas paroli la francan,
kaj la italan.
Imagu tiam, ke estos edziĝo
inter francino kaj italo.
Ili kunvenas kaj havas bebon,
kaj tiam, ili pensas,
"Nu, ni ambaŭ parolas Esperanton.
Vi parolas la francan;
mi parolas la italan.
Ni ĉiam kune parolas Esperanton.
La loka dua lingvo estas Esperanton.
Ni simple instruos Esperanton
al la infano."
Ne intence!
Eble ni simple parolas ĝin,
ĉar ĝi estas la plej konvena lingvo.
Tiam, la infano kreskas
kaj edukiĝas
kaj nur parolas Esperanton.
Ĉiuj el ilia amikoj
eble parolas la francan
aŭ la italan,
sed ĉiuj el ili komprenas Esperanton.
Do iom post iom,
la infanoj, kiam ili ludas kune,
simple uzas Esperanton,
kaj ne plu uzas la francan aŭ la italan.
Verŝajne, ĉiuj el ili komprenos ĝin,
sed ili simple elektus uzi Esperanton.
Kiam ili fariĝus plenkreskuloj,
la ĉefa lingvo de tiu grupo
de estintaj infanoj
nun estas Esperanto,
kaj ĉiuj uzas Esperanton kune.
Post unu aŭ du generacioj,
ili ne plu vidas kialon por instrui
la francan lerneje
aŭ la italan lerneje.
Mi scias, ke en Francujo,
laŭ la konstitucio de la ŝtato,
vi devas instrui la francan,
sed ĉi tiu simple estas
elpensita situacio.
Imagu tiam,
ke ĉiuj el ili parolas Esperanton,
kelkaj ankoraŭ konas la francan
aŭ la italan,
sed ili principe uzas ĝin
kun siaj geavoj.
Nun, la plej grava lingvo
ne plu simple estas la dua lingvo,
Esperanto, sed ĝi nun estas
la ĉefa lingvo de la komunumo.
Multaj homoj ankoraŭ
konas la francan kaj la italan,
sed Esperanto nun regas la pozicio
de la lingvo de la komunumo,
la lingvo de la loka ekonomio,
kaj verŝajne poste,
de la lingvo de la ŝtato.
Nun imagu, pli grande.
Iom post iom--
ekzemple, ĉi tiu en Aŭstralio.
Ni ĉiuj parolas la anglan.
Ekzemple, mi kreas filmon,
kaj mi volas vendi ĝin
al la restaĵo de la mondo.
Nu, mi scias, ke en Usono,
kelkaj homoj-- ne kelkaj.
Ĉiuj parolas la anglan,
sed me ankaŭ scias, ke nun,
ĉiuj parolas Esperanton,
kiel duan lingvon.
Kaj mi scias, ke en Ĉinio,
ĉiuj parolas Esperanton
kiel duan lingvon,
sed ili parolas la ĉinan
kiel la ĉefan lingvon.
Nun, multaj el ili povas uzi Esperanton,
kaj ĝi fakte estas la ĉefa lingvo
de kelkaj familioj.
Sed mi volas vendi mian filmon.
Ĉu mi elektu la anglan,
kiu estas la ĉefa lingvo
en kelkaj partoj de la mondo?
Aŭ ĉu mi nun uzu Esperanton,
kiu iom post iom fariĝas
la plej grava lingvo
de kelkaj mondpartoj,
simple pro la fakto,
ke ĝi iom post iom
prenis tiun postenon?
Ne, mi simple farus miajn filmojn
en Esperanto.
Do iom post iom,
ne nur la ekonomio
uzos Esperanton kiel duan lingvon,
sed la filmindustrio uzos ĝin.
Poste, multe pli da homoj
eble vidos la aliajn lingvojn
kiel lingvojn de la pasinteco.
Ni ne plu bezonas ilin,
ĉar ni ĉiuj parolas Esperanton nun.
Do, vi povas imagi,
post cent, ducent jaroj,
mi ne scias kiom longe,
mi simple parolaĉas.
Sed imagu, ke nun la tuta mondo
uzas Esperanton
kiel la duan lingvon.
Ili ne nur uzas ĝin
en internaciaj komunikiloj,
ili uzas en urboj, en butikoj,
kaj eĉ kiel la ĉefa lingvo de familioj
en diversaj mondpartoj.
Iom post iom,
kiam ekzemple Ĉinio uzus Esperanton
preskaŭ ĉie,
kaj Usono preskaŭ ĉie,
la restaĵo de la mondo
simple sekvus.
Vi povas imagi,
ke Esperanto iom post iom
fariĝus la plej grava lingvo,
kaj kio okazus al la tradiciaj lingvoj,
la naturaj lingvoj?
Ili simple iom post iom
estingiĝus ĉar la postaj generacioj
ne plu vidas kialon
por lerni ilin.
Nu, mi simple volas diri nun
pro la fakto, ke la tuta mondo
estas konektita pere la interreto.
Tiuj lingvoj, jes, eble mortos,
sed ni ankoraŭ havos
registrojn de ili.
Vi povas ankoraŭ aŭskulti
tiujn lingvojn en ĉiu situacio,
simple pro la interreto,
kaj pro historiaj kopioj
de la lingvo.
Sed ĝi ne plu estus
la lingvo de ĉiutaga komunikado.
Mi simple volas levi tiun temon,
ĉar mi scias, ke multaj homoj diras,
ke "Ho, Esperanto povas savi
aliajn lingvojn!"
Mi simple volas
iom kontraŭstari tiun ideon.
Jes, ĝi povas.
Ne la lingvo mem,
sed la Esperantistoj,
ĉar la plejparto
de la nuntempaj Esperantistoj
amas aliajn lingvojn
kaj volas savi ilin.
Fakte, la plejparto de la Esperantistoj
estas multe pli protektemaj
ol la ĝenerala publiko.
Sed imagu, kiam postaj generacioj
komencus uzi Esperanton pli kaj pli,
kaj tiam, homoj komencus lerni ĝin,
ne pro idealismaj kialoj,
sed pro ekonomikaj kialoj,
pro diversaj aliaj kialoj
aŭ simple pro konveneco
de la lingvo.
Ni povas imagi tiam,
ke la aliaj lingvoj rapide mortos,
simple pro tio,
ke ili ne plu estas konvenaj.
Do, mi simple volas levi tiun temon,
kaj ankaŭ vi volas demandi vin,
kion vi opinias pri tiu ideo.
Mi pensas, ke vere
tio verŝajne okazos,
se Esperanto atingus
la plej gravan postenon
de lingvoj, mi supozas.
Se ĝi ne atingos tion,
eble la angla simple prenos
tiun postenon aŭ tiun pozicion
inter de la lingvoj.
Sed mi kredas, ke Esperanto
povas pli rapide preni ĝin
ol la angla,
ĉar la angla estas ege malfacila lingvo,
sed pro la facileco de Esperanto
kaj pro la ideoj de la lingvo mem.
Ĝi fakte povas, se ni ne estus zorgemaj,
mortigi ĉiujn aliajn lingvojn,
senintence, rapide,
multe pli rapide ol aliaj, naturaj lingvoj.
Mi simple volas levi tiun temon,
kaj vidi viajn-- aŭ ne vidi,
legi viajn komentojn pri ĝi,
do simple skribu sube
se vi havas viajn proprajn ideojn.
Jen ĉio! Do se vi ŝatis ĉi tiun paroladon,
ŝatu ĝin, diskonigu ĝin,
abonu mian kanalon,
se vi ankoraŭ ne abonis,
kaj vi vidos vin ĉiujn
en la venonta filmo.
Kaj se vi ne estos tie,
mi trovos vin
kaj mi mortigos vian familian lingvon!
(fia ridado)
Kiel ĉiam, mi volas danki
miajn donecantojn ĉe Patreon,
kaj tiuj estas: Robert Poort,
Alexander Tollefson, Koltarm,
Tommy Linsley, Ludisto,
Shayne Power, Jzknuckles,
Sarah SC, Lupe, Robert Nielson,
kaj Slava Shklyaev.
Se vi volas donaci al mia kanalo
por ke ĝi pliboniĝu estontecen,
vi povas pere la ligilo sube
en mia priskribo.