Saluton al ĉiuj. Jen Evildea, via dio Hodiaŭ mi estas tiom ege feliĉa Fakte estas du ĉefaj kialoj por mia feliĉeco Mi prezentos ilin al vi kaj post tio mi volas prezenti al vi novan proponon Do, ne pensu, ke ĉi tiu filmo simple temas pri mia feliĉeco Do, kio estas la kialoj La unua kialo estas tio, ke niaj kuzoj en la hispanaj landoj ĉirkaŭ la mondo finfine povas lerni esperanton per Duolingo Kiom multe da monatoj ni atendis tiun kurson Estas freneze! Fakte mi tute forgesis pri ĝi, ĉar laste tempe mi multe prilaboris Amikumu, kaj mi just simple, simple mi simple forgesis pri ĝi kaj mi preskaŭ komencis paroli angle tiam, do vi aŭdis anglan vorton. Simple forgesu pri ĝi! Do, jes, mi estas tre ege feliĉa pri tio krom unu afero! Ili decidis publikigi la kurson dum mi dormis Do, kiam mi vekiĝis ĉi-matene iris al la nececejo kaj faris miajn nececaĵojn eh, mi simple vidis per mia poŝtelefono, - ne per la nececaĵoj - ke estas novaĵoj pri nova afero Ah jes! Duolingo simple decidis publiki ilian kurson dum mi dormas! kaj des pli bone ĉiuj aliaj esperantaj jutubistoj jam faris filmon pri tio! Do Do, mi eĉ ne povas vere fari freŝan filmon pri ĝi Do mi simple sidas tie dum mi fekas kaj pensas fek' ahh, estas tre aĉa afero ke mi loĝas en Australio - li ridas - mi devas... Ĉiuj aliaj povas havi la novaĵojn pli frue ol mi do, fek' al tio Ah, kaj nun, nun, nunnunnun: la dua kaj la plej grava ĉefa afero por mi fakte la Duolingo kurso estas treege grava afero, sed por mi estas des pli grava afero kaj tio estas la fakto ke UEA, la Universala Esperanto-Asocio Do la asocio por homoj kaj aliplanedanoj finfine decidas ke ili volas fariĝi la oficiala sponsoro de Amikumu Kiom bonege estas tio! ffffahhhh Mi volas fivortumi tiam, ĉar ehhh, estas estas kvazaŭ oni decidis konstrui ponton inter la tradicia movado kaj la nova movado, ĉar kiam UEA kaj ni povas kunlabori, tio signifas, ke ambaŭ movadoj fortiĝos multege! Do mi estas tiom multe feliĉa pri tio, mi eĉ ne povas esprimi min. Eh, estas... simple estas pruvo. Pruvo ke Amikumu havas kaj havos tre brilan estontecon kiam la plej grava, plej prestiĝa, plej forta plej potenca, plej grava denove asocio en la mondo decidas, ke, Jes, ili subtenos vian firmaon. Tio signifas, ke vi faros ion bonan, ĉu ne? Do mi estas tre feliĉa pri tio kaj mi volas nun peti ke vi ĉiuj simple iru al la paĝoj de UEA, ĉe Fejsbuko, ĉe Twitero kaj simple sendu mesaĝojn al ili kaj diri: "Multajn dankojn pro via subteno de Amikumu!", ĉar ĉi tiu momento fakte estas tre grava momento en la historio de la nova ehm, moderna esperanto-movado mi supozas, ĉar du tre gravaj, laŭ mi, tre gravaj grupoj nun povos kunlabori kaj mi kredas, ke tio fortigos la tuton de esperantujo. Do mi tre feliĉas pri tio kaj mi petas ke almenaŭ diru dankojn al la Asocio por simple montri al ili, ke ni vere estas feliĉaj pri tio. Ah, kaj nun mi volas prezenti la proponon. Vere ne estas propono. Estas ideo Do. Jen mia retpoŝtadreso. richard@amikumu.com Mi volos, ke vi ĉiuj faru filmon pri Amikumu Ne devas esti longa filmo, sed faru filmon kaj faru ĝin en via denaska lingvo kaj simple diru kelkajn aferojn Kio estas Amikumu Kial ĝi estas grava. Kiel oni povas helpi nin Eh, kaj aliajn aferojn Vi povas elekti la temojn de via filmeto Kaj, se vi havas Jutuban kanalon alŝutu ĝin al Jutubo sed se vi ne havas Jutuban kanalon, sendu ĝin al mia retpoŝtadreso ĉi tie, ĉi tie! richard@amikum.com kaj mi alŝutos ĝin al niaj sociaj retejoj ah, kaj mi esperas, ke tiam vi kompreneble povas diskonigi ĝin al viaj amikoj kaj tiam eble ĝi ehm, virusiĝos inter viaj amikoj kaj eble ekstere ili, ĉar mi kredas, ke estas grava ke ni prezentu, ke Amikumu estas por ĉiuj lingvoj Do, se ni faros filmojn en niaj denaskaj lingvoj ahm, tiu estus bona pruvo de tio, ĉu ne? Ĝi pruvas, ke Amikumu ne simple estos eta afero por esperantistoj Do tio estas ĉio Ah, mi kredas ke mi nun estas laca kaj mi devas dormi Ah, do se vi ŝatis ĉi tiun filmeton: ŝatu ĝin, diskonigu ĝin, abonu mian kanalon se vi ankoraŭ ne abonis! kaj mi vidos vin ĉiujn en la venonta filmo kaj se vi ne estas tie Elmo trovos vin. (Elmo: Jes mi trovos vin kaj kaj, kara mia, mi faros aferojn, kiujn vi ne ŝatos -Li ridas timigante- Kaj kiel ĉiam mi volas danki miajn donacanton ĉe Patreon, sed ankaŭ vi povas fariĝi Patreon-subtenanto se vi deziras. Estas ligilo en la priskribo sube Miaj ĝisnunaj donacantoj estas Alex, Chuck Smith ....