WEBVTT 00:00:57.540 --> 00:01:02.990 MONTO DE DINOSAŬROJ 00:01:13.140 --> 00:01:16.200 Antaŭ multaj milionoj da jaroj 00:01:17.430 --> 00:01:20.740 Sur la Tero loĝis dinosaŭroj. 00:01:44.560 --> 00:01:47.660 Dinosaŭroj estis tre pacemaj animaloj. 00:01:47.920 --> 00:01:52.880 Ilia nekredebla forto garantiis al ili ĉiesan respekton. 00:02:32.350 --> 00:02:35.420 Kiel ajn strange tio estus, gigantaj dinosaŭroj 00:02:35.700 --> 00:02:40.580 Elŝeliĝadis el tiaj ovoj, ne pli grandaj, ol futbala pilko. 00:02:52.450 --> 00:02:55.350 Tio okazadis jene... 00:04:01.190 --> 00:04:06.050 Kiam aperis ovo, dinosaŭroj iris sur monton, pli proksimen al la suno, 00:04:06.300 --> 00:04:12.500 Kaj ebligis al ĝiaj vivdonantaj radioj fini la grandan sakramenton de naskiĝo. 00:05:11.950 --> 00:05:15.700 Tiel okazadis dum milionoj da jaroj... 00:05:38.700 --> 00:05:41.360 Sed la klimato komencis malboniĝi. 00:05:41.360 --> 00:05:44.730 Vetero iĝis ĉiam malpli bona dum ĉiu nova jarcento. 00:05:58.280 --> 00:06:04.200 Tamen ŝelo de dinosaŭra ovo havis mirindan econ: 00:06:04.700 --> 00:06:10.170 Pro influo de malvarmo la ŝelo iĝis pli dika, kreskigante ĉiam pli multe da tavoloj, 00:06:10.650 --> 00:06:14.820 Gardante la idon de eksteraj influoj. 00:06:16.320 --> 00:06:18.910 Kaj unu fojon... 00:06:31.350 --> 00:06:36.120 Instinkto diras al mi, ke estas tempo elŝeliĝi. 00:06:47.850 --> 00:06:53.770 He, ŝelo! Mi bezonas elŝeliĝi. Kial vi ne krevas? 00:06:54.320 --> 00:06:57.930 Mi gardas vin. 00:07:00.360 --> 00:07:02.720 Sed mi bezonas elŝeliĝi. 00:07:03.270 --> 00:07:07.070 Mi gardas vin. 00:07:08.120 --> 00:07:12.370 — Kion vi faras? — Mi kreskigas tavolon. 00:07:12.620 --> 00:07:16.510 Mi plenumas mian devon. 00:07:17.940 --> 00:07:20.160 Sed mi bezonas eliri. 00:07:20.330 --> 00:07:24.240 Mi ja devas vidi la sunon, eĉ malvarman!.. 00:07:25.610 --> 00:07:29.580 Mi petas vin... Ellasu min... 00:07:30.410 --> 00:07:34.580 Mi adaptiĝos. Honeste, mi adaptiĝos! 00:07:35.510 --> 00:07:38.700 Mi plenumas mian devon. 00:07:39.300 --> 00:07:42.930 Mi plenumas mian devon. 00:07:43.990 --> 00:07:49.590 Krevu! Krevu! Mi volas vidi la sunon! 00:07:50.020 --> 00:07:53.610 Mi volas vidi la sunon! 00:07:53.860 --> 00:07:57.110 Mi volas vidi la sunon! 00:07:57.450 --> 00:08:00.000 Mi plenumas mian devon. 00:08:00.310 --> 00:08:03.740 Mi plenumas mian devon. 00:08:04.780 --> 00:08:10.240 Mi plenumas mian devon. 00:08:18.110 --> 00:08:20.730 La devo estis plenumita. 00:08:55.060 --> 00:08:56.860 Rigardu. 00:08:57.320 --> 00:09:00.650 Dinosaŭroj ja formortis... 00:09:12.330 --> 00:09:13.330 FINO