MONTO DE DINOSAŬROJ Antaŭ multaj milionoj da jaroj Sur la Tero loĝis dinosaŭroj. Dinosaŭroj estis tre pacemaj animaloj. Ilia nekredebla forto garantiis al ili ĉiesan respekton. Kiel ajn strange tio estus, gigantaj dinosaŭroj Elŝeliĝadis el tiaj ovoj, ne pli grandaj, ol futbala pilko. Tio okazadis jene... Kiam aperis ovo, dinosaŭroj iris sur monton, pli proksimen al la suno, Kaj ebligis al ĝiaj vivdonantaj radioj fini la grandan sakramenton de naskiĝo. Tiel okazadis dum milionoj da jaroj... Sed la klimato komencis malboniĝi. Vetero iĝis ĉiam malpli bona dum ĉiu nova jarcento. Tamen ŝelo de dinosaŭra ovo havis mirindan econ: Pro influo de malvarmo la ŝelo iĝis pli dika, kreskigante ĉiam pli multe da tavoloj, Gardante la idon de eksteraj influoj. Kaj unu fojon... Instinkto diras al mi, ke estas tempo elŝeliĝi. He, ŝelo! Mi bezonas elŝeliĝi. Kial vi ne krevas? Mi gardas vin. Sed mi bezonas elŝeliĝi. Mi gardas vin. — Kion vi faras? — Mi kreskigas tavolon. Mi plenumas mian devon. Sed mi bezonas eliri. Mi ja devas vidi la sunon, eĉ malvarman!.. Mi petas vin... Ellasu min... Mi adaptiĝos. Honeste, mi adaptiĝos! Mi plenumas mian devon. Mi plenumas mian devon. Krevu! Krevu! Mi volas vidi la sunon! Mi volas vidi la sunon! Mi volas vidi la sunon! Mi plenumas mian devon. Mi plenumas mian devon. Mi plenumas mian devon. La devo estis plenumita. Rigardu. Dinosaŭroj ja formortis... FINO