WEBVTT 00:00:00.500 --> 00:00:05.500 AUDVIDE.BLOGSPOT.COM prezentas 00:00:11.430 --> 00:00:13.180 Ne timu! 00:00:13.460 --> 00:00:17.030 Tio estas mi — malnova spirito Mbla. 00:00:17.420 --> 00:00:22.770 Mi estas tre malnova spirito. Homoj ĉiame ekscias ion novan, 00:00:23.580 --> 00:00:28.670 Kaj mi tiel malnoviĝis, ke mi forgesis eĉ tion, kion mi sciis antaŭe! 00:00:29.220 --> 00:00:34.640 Mi kaŝiĝis sur fundo de sekiĝinta puto en la pleja mezo de Afriko 00:00:34.700 --> 00:00:38.320 Kaj ekokupiĝis pri unu grava afero: 00:00:38.850 --> 00:00:43.880 Mi ŝajnigas, ke mi estas tre okupita, kaj ne havas tempon! 00:00:44.230 --> 00:00:48.260 Tio estas la plej bona metodo kaŝi, 00:00:48.410 --> 00:00:53.270 Ke vi scias nenion, kaj ke vi hontas. 00:00:53.840 --> 00:01:01.520 Sed unu antikvan historion mi tamen memorfiksis! 00:01:02.230 --> 00:01:05.650 Kaj nun mi ĝin al vi... 00:01:12.720 --> 00:01:16.020 Afriko! Afriko! 00:01:21.790 --> 00:01:26.060 Sur la bordoj de glata lago Ĉado 00:01:26.520 --> 00:01:32.550 Ekde fora tempo ekloĝis multe da diversaj birdoj kaj bestoj. 00:01:33.210 --> 00:01:40.800 Foje bestoj kaj birdoj decidis elekti reĝon por si. 00:01:41.630 --> 00:01:45.600 "Notu", diris bestoj kaj birdoj al la Leono. 00:01:45.860 --> 00:01:50.620 "Nun vi estas la reĝo de bestoj kaj vi penu esti 00:01:50.910 --> 00:01:59.900 La plej kuraĝa, la plej forta, la plej saĝa kaj la plej bela". 00:02:00.540 --> 00:02:03.690 Mi ne bezonas peni! 00:02:04.080 --> 00:02:08.140 Se vi elektis min la reĝo de bestoj, 00:02:09.140 --> 00:02:11.420 Do ĝuste mi estas... 00:02:11.710 --> 00:02:12.590 LA PLEJ 00:02:12.880 --> 00:02:13.800 LA PLEJ, PLEJ 00:02:14.050 --> 00:02:15.000 LA PLEJ, PLEJ, PLEJ 00:02:15.250 --> 00:02:16.210 LA PLEJ, PLEJ, PLEJ, PLEJ 00:03:17.580 --> 00:03:21.350 Bonan naskiĝtagon! Mi estas via panjo. 00:03:22.080 --> 00:03:24.320 Pa-njo... 00:03:27.680 --> 00:03:31.110 — Kaj kio estas mi? — Vi estas kolombo, mia birdeto! 00:03:31.620 --> 00:03:34.140 Ĉu tio bonas — esti kolombo? 00:03:34.810 --> 00:03:38.310 Tio estas la plej bona en la mondo! 00:03:43.620 --> 00:03:48.540 Bonan naskiĝtagon! Mi estas via patrino. 00:03:49.340 --> 00:03:51.350 Kaj kio estas mi? 00:03:51.810 --> 00:03:54.660 Vi estas krokodilo, etulo! 00:03:55.090 --> 00:03:59.990 Ĉu tio bonas — esti krokodilo? 00:04:00.240 --> 00:04:04.990 Tio estas la plej bona en la mondo! 00:04:05.520 --> 00:04:10.310 Ankaŭ ĉe la Leono kaj lia edzino Leonino 00:04:10.760 --> 00:04:16.630 Naskiĝis ido. Sed li demandis sian patrinon pri nenio, 00:04:17.340 --> 00:04:25.440 Ĉar leonidoj komencas vidi kaj aŭdi nur en dekdua tago. 00:04:56.590 --> 00:04:59.870 — Kio estas vi? — Mi estas kolombo! 00:05:00.150 --> 00:05:02.620 Kaj ĉu bonas esti kolombo? 00:05:02.750 --> 00:05:04.330 Rigardu! 00:05:15.960 --> 00:05:18.870 Do ankaŭ mi volas esti kolombo! 00:05:18.970 --> 00:05:21.530 — Ni flugu! — Ni flugu! 00:05:43.700 --> 00:05:48.080 — Kio estas vi? — Mi estas kolombo! 00:05:48.680 --> 00:05:53.080 Ne, ne! Li tute ne estas kolombo! Li ne scipovas flugi! 00:05:53.200 --> 00:05:57.830 — Kaj kio do estas vi? — Mi? Krokodilo. 00:05:58.580 --> 00:06:02.360 Kaj ĉu al vi plaĉas esti krokodilo? 00:06:02.520 --> 00:06:04.360 Rigardu! 00:06:19.950 --> 00:06:25.840 Do ankaŭ mi estos krokodilo. 00:06:27.090 --> 00:06:33.040 Kiel vi estos krokodilo, se vi ne scipovas naĝi? 00:06:35.020 --> 00:06:38.040 Kio do estas mi? 00:07:19.680 --> 00:07:22.510 Kaj kio estas vi? 00:07:24.710 --> 00:07:28.060 Kiel vi timigis min! Mi estas Hieno. 00:07:28.290 --> 00:07:31.390 Vi estas Hieno? Kaj kio estas mi? 00:07:31.560 --> 00:07:35.560 Vi?... Vi estas Leono, 00:07:36.430 --> 00:07:41.550 — La reĝo de bestoj. — Kaj ĉu bonas esti la reĝo de bestoj? 00:07:44.430 --> 00:07:49.840 Tio estas la plej bona en la mondo! 00:07:50.190 --> 00:07:52.590 Ĉar la reĝo de bestoj 00:07:52.810 --> 00:08:03.580 Estas la plej kuraĝa, la plej forta, la plej saĝa kaj la plej bela. 00:08:06.890 --> 00:08:10.400 — Kial vi ridas? — Pro nervozeco. 00:08:10.690 --> 00:08:15.530 Kiam vi plenkreskos, ne forgesu, ke estis mi, kiu unua diris la veron al vi, 00:08:15.760 --> 00:08:18.750 Ho, la plej, plej, plej! Ĉu klaras? 00:08:22.750 --> 00:08:27.020 Mi estas la plej, plej, plej, plej! 00:08:45.140 --> 00:08:50.020 Mi estas la plej, plej, plej, plej! 00:08:50.710 --> 00:08:54.260 Mi okupitas, okupitas! Okupitas! 00:08:54.700 --> 00:08:56.260 Okupitas! 00:08:56.470 --> 00:08:59.440 Kiu respondas min? 00:09:00.410 --> 00:09:02.740 Ne estas via afero! 00:09:03.310 --> 00:09:07.810 — Kaj kio estas vi? — Mi? Leono. 00:09:08.500 --> 00:09:10.110 Kio?! 00:09:10.390 --> 00:09:15.890 La reĝo de bestoj! La plej kuraĝa, la plej forta, 00:09:16.690 --> 00:09:21.750 La plej saĝa kaj la plej bela! 00:09:27.400 --> 00:09:33.730 Vi estas la plej stulta! Foriru, tio estas mia puto. 00:09:33.920 --> 00:09:38.220 Diru, ho, Ne-Estas-Via-Afero, kial vi nomis min la plej stulta? 00:09:38.340 --> 00:09:42.070 Mi ne diros. Pripensu mem. Kaj se vi ne komprenos, 00:09:42.710 --> 00:09:45.890 Do iru kaj demandu... 00:09:47.040 --> 00:09:51.070 Iun alian. Kaj mi okupitas, okupitas! Okupitas! 00:09:52.000 --> 00:09:54.220 Okupitas! 00:10:28.190 --> 00:10:30.900 Kial vi mordis mian voston? 00:10:31.080 --> 00:10:34.690 Ĉar ĝi plej proksimis! Kaj nun mi restarigos spiron, 00:10:34.860 --> 00:10:37.450 Kaj mordos vian nazon! 00:10:38.040 --> 00:10:40.950 Ĉu efektive vi ne timas min? 00:10:41.220 --> 00:10:45.430 Mi timas neniun! Mi defendas mian formikejon! 00:10:45.810 --> 00:10:49.500 Ne mordu mian nazon! Mi kredas vin. 00:10:50.880 --> 00:10:53.680 Vi vere estas pli kuraĝa, ol mi. 00:10:54.020 --> 00:10:57.240 Sed mi estas la plej forta! 00:10:59.850 --> 00:11:03.520 Vi estas la plej stulta! 00:11:05.360 --> 00:11:08.760 Kial ankaŭ vi pensas, ke mi estas la plej stulta? 00:11:09.110 --> 00:11:12.790 Diru al mi, ho, kuraĝa Formiko... 00:11:13.160 --> 00:11:16.150 Mi ne diros! Pripensu mem. 00:11:16.430 --> 00:11:23.220 Kaj se vi ne komprenos, do trovu kalvan Elefanton kaj demandu lin, 00:11:23.400 --> 00:11:26.880 Se li ekvolos interparoli kun vi! 00:11:41.990 --> 00:11:44.850 Rigardu malantaŭen! 00:11:46.560 --> 00:11:49.460 Parolu pli laŭte. 00:11:49.900 --> 00:11:52.250 Saluton! 00:11:56.610 --> 00:11:59.760 Li ekaŭdis vin. 00:12:03.100 --> 00:12:06.390 Li rimarkis vin. 00:12:10.130 --> 00:12:13.930 Li ne koleras al vi. 00:12:17.350 --> 00:12:20.410 Li salutas vin. 00:12:22.920 --> 00:12:24.500 Respondu. 00:12:24.600 --> 00:12:28.800 Mi estas Leono, la reĝo de bestoj! La plej forta! 00:12:29.180 --> 00:12:32.050 Silentu! 00:12:53.060 --> 00:12:54.910 Panjo!.. 00:13:11.550 --> 00:13:15.960 — Vi savis min... — Ne danku. 00:13:17.740 --> 00:13:22.950 Ĉu vi komprenis, kial kalva Elefanto ekkoleris al vi? 00:13:23.520 --> 00:13:25.740 Mi komprenis, komprenis, 00:13:26.030 --> 00:13:29.780 Ke mi estas ne la plej kuraĝa kaj ne la plej forta. 00:13:30.020 --> 00:13:33.900 Tamen mi estas la plej saĝa kaj la plej bela! 00:13:38.680 --> 00:13:44.120 Ni, agloj, leviĝas tiel alten en la ĉielon, 00:13:45.190 --> 00:13:48.280 Ke ni tuŝas la sunon per flugilo. 00:13:49.800 --> 00:13:54.080 Supre estas nenio, krom la suno. 00:13:55.130 --> 00:13:59.200 Sed el tie videblas vasten... 00:14:01.360 --> 00:14:04.850 Aŭskultu kaj memorigu: 00:14:06.300 --> 00:14:11.090 Ne parolu, ke vi estas kuraĝa — vi renkontos pli kuraĝan, 00:14:12.110 --> 00:14:17.490 Ne parolu, ke vi estas forta — vi renkontos pli fortan, 00:14:18.170 --> 00:14:23.420 — Ne parolu, ke vi estas saĝa... — Mi renkontos pli saĝan. 00:14:25.060 --> 00:14:33.000 Vi komprenis min. Kaj tio estas la plej bona danko pro via savo. 00:14:35.560 --> 00:14:37.590 Adiaŭ! 00:14:42.230 --> 00:14:46.780 Mi forgesis demandi, kiu do estas la plej bela! 00:15:25.800 --> 00:15:32.560 Kaj aŭdinte leonan roradon, bestoj kaj birdoj alkuris kaj alflugis 00:15:32.620 --> 00:15:36.640 Al la bordoj de glata lago Ĉado. 00:15:41.290 --> 00:15:44.720 Aŭskultu kaj memorigu, kion mi diros al vi: 00:15:44.890 --> 00:15:50.440 Se iu el vi nomos min la plej, plej... 00:15:51.130 --> 00:15:57.130 Ĉu estis vi, kiu parolis, ke nia Leono estas la plej, plej, plej?.. 00:15:57.900 --> 00:15:59.510 Do... 00:16:03.560 --> 00:16:08.480 Ĉu estis vi, kiu parolis, ke Leono estas la plej, plej?.. 00:16:15.260 --> 00:16:19.140 Se iu el vi diros al mi, 00:16:19.270 --> 00:16:25.340 Ke mi estas la plej kuraĝa, la plej forta, la plej saĝa kaj la plej bela, 00:16:25.710 --> 00:16:29.090 Tiun mi disŝiros je pecojn! 00:16:38.550 --> 00:16:42.670 Ho, fortega Leono, reĝo de bestoj kaj birdoj! 00:16:46.190 --> 00:16:53.360 Mi ekamis vin ekde unua rigardo kaj mi volas esti via edzino. 00:17:43.570 --> 00:17:46.980 Mi ekamis vin ekde unua rigardo. 00:17:47.700 --> 00:17:51.980 Vi povas disŝiri min je pecojn, 00:17:52.470 --> 00:17:58.260 Tamen mi diros: vi estas la plej bela! 00:17:59.000 --> 00:18:01.450 Ne timu! 00:18:01.660 --> 00:18:06.800 La fortega Leono ne disŝiris la junan Leoninon je pecojn. 00:18:07.540 --> 00:18:14.220 Li nur ekridetis al ŝi per embarasita rideto — tiel ĉi. 00:18:15.170 --> 00:18:19.220 Ĉar li komprenis, ke tiu, kiun oni amas, 00:18:20.030 --> 00:18:26.620 Ĉiam estas la plej, plej, plej, plej... 00:18:28.930 --> 00:18:32.070 Kaj nun — foriru! 00:18:32.730 --> 00:18:35.590 Tio estas mia puto. 00:18:36.750 --> 00:18:39.710 FINO