AUDVIDE.BLOGSPOT.COM prezentas Ne timu! Tio estas mi — malnova spirito Mbla. Mi estas tre malnova spirito. Homoj ĉiame ekscias ion novan, Kaj mi tiel malnoviĝis, ke mi forgesis eĉ tion, kion mi sciis antaŭe! Mi kaŝiĝis sur fundo de sekiĝinta puto en la pleja mezo de Afriko Kaj ekokupiĝis pri unu grava afero: Mi ŝajnigas, ke mi estas tre okupita, kaj ne havas tempon! Tio estas la plej bona metodo kaŝi, Ke vi scias nenion, kaj ke vi hontas. Sed unu antikvan historion mi tamen memorfiksis! Kaj nun mi ĝin al vi... Afriko! Afriko! Sur la bordoj de glata lago Ĉado Ekde fora tempo ekloĝis multe da diversaj birdoj kaj bestoj. Foje bestoj kaj birdoj decidis elekti reĝon por si. "Notu", diris bestoj kaj birdoj al la Leono. "Nun vi estas la reĝo de bestoj kaj vi penu esti La plej kuraĝa, la plej forta, la plej saĝa kaj la plej bela". Mi ne bezonas peni! Se vi elektis min la reĝo de bestoj, Do ĝuste mi estas... LA PLEJ LA PLEJ, PLEJ LA PLEJ, PLEJ, PLEJ LA PLEJ, PLEJ, PLEJ, PLEJ Bonan naskiĝtagon! Mi estas via panjo. Pa-njo... — Kaj kio estas mi? — Vi estas kolombo, mia birdeto! Ĉu tio bonas — esti kolombo? Tio estas la plej bona en la mondo! Bonan naskiĝtagon! Mi estas via patrino. Kaj kio estas mi? Vi estas krokodilo, etulo! Ĉu tio bonas — esti krokodilo? Tio estas la plej bona en la mondo! Ankaŭ ĉe la Leono kaj lia edzino Leonino Naskiĝis ido. Sed li demandis sian patrinon pri nenio, Ĉar leonidoj komencas vidi kaj aŭdi nur en dekdua tago. — Kio estas vi? — Mi estas kolombo! Kaj ĉu bonas esti kolombo? Rigardu! Do ankaŭ mi volas esti kolombo! — Ni flugu! — Ni flugu! — Kio estas vi? — Mi estas kolombo! Ne, ne! Li tute ne estas kolombo! Li ne scipovas flugi! — Kaj kio do estas vi? — Mi? Krokodilo. Kaj ĉu al vi plaĉas esti krokodilo? Rigardu! Do ankaŭ mi estos krokodilo. Kiel vi estos krokodilo, se vi ne scipovas naĝi? Kio do estas mi? Kaj kio estas vi? Kiel vi timigis min! Mi estas Hieno. Vi estas Hieno? Kaj kio estas mi? Vi?... Vi estas Leono, — La reĝo de bestoj. — Kaj ĉu bonas esti la reĝo de bestoj? Tio estas la plej bona en la mondo! Ĉar la reĝo de bestoj Estas la plej kuraĝa, la plej forta, la plej saĝa kaj la plej bela. — Kial vi ridas? — Pro nervozeco. Kiam vi plenkreskos, ne forgesu, ke estis mi, kiu unua diris la veron al vi, Ho, la plej, plej, plej! Ĉu klaras? Mi estas la plej, plej, plej, plej! Mi estas la plej, plej, plej, plej! Mi okupitas, okupitas! Okupitas! Okupitas! Kiu respondas min? Ne estas via afero! — Kaj kio estas vi? — Mi? Leono. Kio?! La reĝo de bestoj! La plej kuraĝa, la plej forta, La plej saĝa kaj la plej bela! Vi estas la plej stulta! Foriru, tio estas mia puto. Diru, ho, Ne-Estas-Via-Afero, kial vi nomis min la plej stulta? Mi ne diros. Pripensu mem. Kaj se vi ne komprenos, Do iru kaj demandu... Iun alian. Kaj mi okupitas, okupitas! Okupitas! Okupitas! Kial vi mordis mian voston? Ĉar ĝi plej proksimis! Kaj nun mi restarigos spiron, Kaj mordos vian nazon! Ĉu efektive vi ne timas min? Mi timas neniun! Mi defendas mian formikejon! Ne mordu mian nazon! Mi kredas vin. Vi vere estas pli kuraĝa, ol mi. Sed mi estas la plej forta! Vi estas la plej stulta! Kial ankaŭ vi pensas, ke mi estas la plej stulta? Diru al mi, ho, kuraĝa Formiko... Mi ne diros! Pripensu mem. Kaj se vi ne komprenos, do trovu kalvan Elefanton kaj demandu lin, Se li ekvolos interparoli kun vi! Rigardu malantaŭen! Parolu pli laŭte. Saluton! Li ekaŭdis vin. Li rimarkis vin. Li ne koleras al vi. Li salutas vin. Respondu. Mi estas Leono, la reĝo de bestoj! La plej forta! Silentu! Panjo!.. — Vi savis min... — Ne danku. Ĉu vi komprenis, kial kalva Elefanto ekkoleris al vi? Mi komprenis, komprenis, Ke mi estas ne la plej kuraĝa kaj ne la plej forta. Tamen mi estas la plej saĝa kaj la plej bela! Ni, agloj, leviĝas tiel alten en la ĉielon, Ke ni tuŝas la sunon per flugilo. Supre estas nenio, krom la suno. Sed el tie videblas vasten... Aŭskultu kaj memorigu: Ne parolu, ke vi estas kuraĝa — vi renkontos pli kuraĝan, Ne parolu, ke vi estas forta — vi renkontos pli fortan, — Ne parolu, ke vi estas saĝa... — Mi renkontos pli saĝan. Vi komprenis min. Kaj tio estas la plej bona danko pro via savo. Adiaŭ! Mi forgesis demandi, kiu do estas la plej bela! Kaj aŭdinte leonan roradon, bestoj kaj birdoj alkuris kaj alflugis Al la bordoj de glata lago Ĉado. Aŭskultu kaj memorigu, kion mi diros al vi: Se iu el vi nomos min la plej, plej... Ĉu estis vi, kiu parolis, ke nia Leono estas la plej, plej, plej?.. Do... Ĉu estis vi, kiu parolis, ke Leono estas la plej, plej?.. Se iu el vi diros al mi, Ke mi estas la plej kuraĝa, la plej forta, la plej saĝa kaj la plej bela, Tiun mi disŝiros je pecojn! Ho, fortega Leono, reĝo de bestoj kaj birdoj! Mi ekamis vin ekde unua rigardo kaj mi volas esti via edzino. Mi ekamis vin ekde unua rigardo. Vi povas disŝiri min je pecojn, Tamen mi diros: vi estas la plej bela! Ne timu! La fortega Leono ne disŝiris la junan Leoninon je pecojn. Li nur ekridetis al ŝi per embarasita rideto — tiel ĉi. Ĉar li komprenis, ke tiu, kiun oni amas, Ĉiam estas la plej, plej, plej, plej... Kaj nun — foriru! Tio estas mia puto. FINO