1 00:00:00,500 --> 00:00:05,500 AUDVIDE.BLOGSPOT.COM prezentas 2 00:00:11,430 --> 00:00:13,180 Ne timu! 3 00:00:13,460 --> 00:00:17,030 Tio estas mi — malnova spirito Mbla. 4 00:00:17,420 --> 00:00:22,770 Mi estas tre malnova spirito. Homoj ĉiame ekscias ion novan, 5 00:00:23,580 --> 00:00:28,670 Kaj mi tiel malnoviĝis, ke mi forgesis eĉ tion, kion mi sciis antaŭe! 6 00:00:29,220 --> 00:00:34,640 Mi kaŝiĝis sur fundo de sekiĝinta puto en la pleja mezo de Afriko 7 00:00:34,700 --> 00:00:38,320 Kaj ekokupiĝis pri unu grava afero: 8 00:00:38,850 --> 00:00:43,880 Mi ŝajnigas, ke mi estas tre okupita, kaj ne havas tempon! 9 00:00:44,230 --> 00:00:48,260 Tio estas la plej bona metodo kaŝi, 10 00:00:48,410 --> 00:00:53,270 Ke vi scias nenion, kaj ke vi hontas. 11 00:00:53,840 --> 00:01:01,520 Sed unu antikvan historion mi tamen memorfiksis! 12 00:01:02,230 --> 00:01:05,650 Kaj nun mi ĝin al vi... 13 00:01:12,720 --> 00:01:16,020 Afriko! Afriko! 14 00:01:21,790 --> 00:01:26,060 Sur la bordoj de glata lago Ĉado 15 00:01:26,520 --> 00:01:32,550 Ekde fora tempo ekloĝis multe da diversaj birdoj kaj bestoj. 16 00:01:33,210 --> 00:01:40,800 Foje bestoj kaj birdoj decidis elekti reĝon por si. 17 00:01:41,630 --> 00:01:45,600 "Notu", diris bestoj kaj birdoj al la Leono. 18 00:01:45,860 --> 00:01:50,620 "Nun vi estas la reĝo de bestoj kaj vi penu esti 19 00:01:50,910 --> 00:01:59,900 La plej kuraĝa, la plej forta, la plej saĝa kaj la plej bela". 20 00:02:00,540 --> 00:02:03,690 Mi ne bezonas peni! 21 00:02:04,080 --> 00:02:08,140 Se vi elektis min la reĝo de bestoj, 22 00:02:09,140 --> 00:02:11,420 Do ĝuste mi estas... 23 00:02:11,710 --> 00:02:12,590 LA PLEJ 24 00:02:12,880 --> 00:02:13,800 LA PLEJ, PLEJ 25 00:02:14,050 --> 00:02:15,000 LA PLEJ, PLEJ, PLEJ 26 00:02:15,250 --> 00:02:16,210 LA PLEJ, PLEJ, PLEJ, PLEJ 27 00:03:17,580 --> 00:03:21,350 Bonan naskiĝtagon! Mi estas via panjo. 28 00:03:22,080 --> 00:03:24,320 Pa-njo... 29 00:03:27,680 --> 00:03:31,110 — Kaj kio estas mi? — Vi estas kolombo, mia birdeto! 30 00:03:31,620 --> 00:03:34,140 Ĉu tio bonas — esti kolombo? 31 00:03:34,810 --> 00:03:38,310 Tio estas la plej bona en la mondo! 32 00:03:43,620 --> 00:03:48,540 Bonan naskiĝtagon! Mi estas via patrino. 33 00:03:49,340 --> 00:03:51,350 Kaj kio estas mi? 34 00:03:51,810 --> 00:03:54,660 Vi estas krokodilo, etulo! 35 00:03:55,090 --> 00:03:59,990 Ĉu tio bonas — esti krokodilo? 36 00:04:00,240 --> 00:04:04,990 Tio estas la plej bona en la mondo! 37 00:04:05,520 --> 00:04:10,310 Ankaŭ ĉe la Leono kaj lia edzino Leonino 38 00:04:10,760 --> 00:04:16,630 Naskiĝis ido. Sed li demandis sian patrinon pri nenio, 39 00:04:17,340 --> 00:04:25,440 Ĉar leonidoj komencas vidi kaj aŭdi nur en dekdua tago. 40 00:04:56,590 --> 00:04:59,870 — Kio estas vi? — Mi estas kolombo! 41 00:05:00,150 --> 00:05:02,620 Kaj ĉu bonas esti kolombo? 42 00:05:02,750 --> 00:05:04,330 Rigardu! 43 00:05:15,960 --> 00:05:18,870 Do ankaŭ mi volas esti kolombo! 44 00:05:18,970 --> 00:05:21,530 — Ni flugu! — Ni flugu! 45 00:05:43,700 --> 00:05:48,080 — Kio estas vi? — Mi estas kolombo! 46 00:05:48,680 --> 00:05:53,080 Ne, ne! Li tute ne estas kolombo! Li ne scipovas flugi! 47 00:05:53,200 --> 00:05:57,830 — Kaj kio do estas vi? — Mi? Krokodilo. 48 00:05:58,580 --> 00:06:02,360 Kaj ĉu al vi plaĉas esti krokodilo? 49 00:06:02,520 --> 00:06:04,360 Rigardu! 50 00:06:19,950 --> 00:06:25,840 Do ankaŭ mi estos krokodilo. 51 00:06:27,090 --> 00:06:33,040 Kiel vi estos krokodilo, se vi ne scipovas naĝi? 52 00:06:35,020 --> 00:06:38,040 Kio do estas mi? 53 00:07:19,680 --> 00:07:22,510 Kaj kio estas vi? 54 00:07:24,710 --> 00:07:28,060 Kiel vi timigis min! Mi estas Hieno. 55 00:07:28,290 --> 00:07:31,390 Vi estas Hieno? Kaj kio estas mi? 56 00:07:31,560 --> 00:07:35,560 Vi?... Vi estas Leono, 57 00:07:36,430 --> 00:07:41,550 — La reĝo de bestoj. — Kaj ĉu bonas esti la reĝo de bestoj? 58 00:07:44,430 --> 00:07:49,840 Tio estas la plej bona en la mondo! 59 00:07:50,190 --> 00:07:52,590 Ĉar la reĝo de bestoj 60 00:07:52,810 --> 00:08:03,580 Estas la plej kuraĝa, la plej forta, la plej saĝa kaj la plej bela. 61 00:08:06,890 --> 00:08:10,400 — Kial vi ridas? — Pro nervozeco. 62 00:08:10,690 --> 00:08:15,530 Kiam vi plenkreskos, ne forgesu, ke estis mi, kiu unua diris la veron al vi, 63 00:08:15,760 --> 00:08:18,750 Ho, la plej, plej, plej! Ĉu klaras? 64 00:08:22,750 --> 00:08:27,020 Mi estas la plej, plej, plej, plej! 65 00:08:45,140 --> 00:08:50,020 Mi estas la plej, plej, plej, plej! 66 00:08:50,710 --> 00:08:54,260 Mi okupitas, okupitas! Okupitas! 67 00:08:54,700 --> 00:08:56,260 Okupitas! 68 00:08:56,470 --> 00:08:59,440 Kiu respondas min? 69 00:09:00,410 --> 00:09:02,740 Ne estas via afero! 70 00:09:03,310 --> 00:09:07,810 — Kaj kio estas vi? — Mi? Leono. 71 00:09:08,500 --> 00:09:10,110 Kio?! 72 00:09:10,390 --> 00:09:15,890 La reĝo de bestoj! La plej kuraĝa, la plej forta, 73 00:09:16,690 --> 00:09:21,750 La plej saĝa kaj la plej bela! 74 00:09:27,400 --> 00:09:33,730 Vi estas la plej stulta! Foriru, tio estas mia puto. 75 00:09:33,920 --> 00:09:38,220 Diru, ho, Ne-Estas-Via-Afero, kial vi nomis min la plej stulta? 76 00:09:38,340 --> 00:09:42,070 Mi ne diros. Pripensu mem. Kaj se vi ne komprenos, 77 00:09:42,710 --> 00:09:45,890 Do iru kaj demandu... 78 00:09:47,040 --> 00:09:51,070 Iun alian. Kaj mi okupitas, okupitas! Okupitas! 79 00:09:52,000 --> 00:09:54,220 Okupitas! 80 00:10:28,190 --> 00:10:30,900 Kial vi mordis mian voston? 81 00:10:31,080 --> 00:10:34,690 Ĉar ĝi plej proksimis! Kaj nun mi restarigos spiron, 82 00:10:34,860 --> 00:10:37,450 Kaj mordos vian nazon! 83 00:10:38,040 --> 00:10:40,950 Ĉu efektive vi ne timas min? 84 00:10:41,220 --> 00:10:45,430 Mi timas neniun! Mi defendas mian formikejon! 85 00:10:45,810 --> 00:10:49,500 Ne mordu mian nazon! Mi kredas vin. 86 00:10:50,880 --> 00:10:53,680 Vi vere estas pli kuraĝa, ol mi. 87 00:10:54,020 --> 00:10:57,240 Sed mi estas la plej forta! 88 00:10:59,850 --> 00:11:03,520 Vi estas la plej stulta! 89 00:11:05,360 --> 00:11:08,760 Kial ankaŭ vi pensas, ke mi estas la plej stulta? 90 00:11:09,110 --> 00:11:12,790 Diru al mi, ho, kuraĝa Formiko... 91 00:11:13,160 --> 00:11:16,150 Mi ne diros! Pripensu mem. 92 00:11:16,430 --> 00:11:23,220 Kaj se vi ne komprenos, do trovu kalvan Elefanton kaj demandu lin, 93 00:11:23,400 --> 00:11:26,880 Se li ekvolos interparoli kun vi! 94 00:11:41,990 --> 00:11:44,850 Rigardu malantaŭen! 95 00:11:46,560 --> 00:11:49,460 Parolu pli laŭte. 96 00:11:49,900 --> 00:11:52,250 Saluton! 97 00:11:56,610 --> 00:11:59,760 Li ekaŭdis vin. 98 00:12:03,100 --> 00:12:06,390 Li rimarkis vin. 99 00:12:10,130 --> 00:12:13,930 Li ne koleras al vi. 100 00:12:17,350 --> 00:12:20,410 Li salutas vin. 101 00:12:22,920 --> 00:12:24,500 Respondu. 102 00:12:24,600 --> 00:12:28,800 Mi estas Leono, la reĝo de bestoj! La plej forta! 103 00:12:29,180 --> 00:12:32,050 Silentu! 104 00:12:53,060 --> 00:12:54,910 Panjo!.. 105 00:13:11,550 --> 00:13:15,960 — Vi savis min... — Ne danku. 106 00:13:17,740 --> 00:13:22,950 Ĉu vi komprenis, kial kalva Elefanto ekkoleris al vi? 107 00:13:23,520 --> 00:13:25,740 Mi komprenis, komprenis, 108 00:13:26,030 --> 00:13:29,780 Ke mi estas ne la plej kuraĝa kaj ne la plej forta. 109 00:13:30,020 --> 00:13:33,900 Tamen mi estas la plej saĝa kaj la plej bela! 110 00:13:38,680 --> 00:13:44,120 Ni, agloj, leviĝas tiel alten en la ĉielon, 111 00:13:45,190 --> 00:13:48,280 Ke ni tuŝas la sunon per flugilo. 112 00:13:49,800 --> 00:13:54,080 Supre estas nenio, krom la suno. 113 00:13:55,130 --> 00:13:59,200 Sed el tie videblas vasten... 114 00:14:01,360 --> 00:14:04,850 Aŭskultu kaj memorigu: 115 00:14:06,300 --> 00:14:11,090 Ne parolu, ke vi estas kuraĝa — vi renkontos pli kuraĝan, 116 00:14:12,110 --> 00:14:17,490 Ne parolu, ke vi estas forta — vi renkontos pli fortan, 117 00:14:18,170 --> 00:14:23,420 — Ne parolu, ke vi estas saĝa... — Mi renkontos pli saĝan. 118 00:14:25,060 --> 00:14:33,000 Vi komprenis min. Kaj tio estas la plej bona danko pro via savo. 119 00:14:35,560 --> 00:14:37,590 Adiaŭ! 120 00:14:42,230 --> 00:14:46,780 Mi forgesis demandi, kiu do estas la plej bela! 121 00:15:25,800 --> 00:15:32,560 Kaj aŭdinte leonan roradon, bestoj kaj birdoj alkuris kaj alflugis 122 00:15:32,620 --> 00:15:36,640 Al la bordoj de glata lago Ĉado. 123 00:15:41,290 --> 00:15:44,720 Aŭskultu kaj memorigu, kion mi diros al vi: 124 00:15:44,890 --> 00:15:50,440 Se iu el vi nomos min la plej, plej... 125 00:15:51,130 --> 00:15:57,130 Ĉu estis vi, kiu parolis, ke nia Leono estas la plej, plej, plej?.. 126 00:15:57,900 --> 00:15:59,510 Do... 127 00:16:03,560 --> 00:16:08,480 Ĉu estis vi, kiu parolis, ke Leono estas la plej, plej?.. 128 00:16:15,260 --> 00:16:19,140 Se iu el vi diros al mi, 129 00:16:19,270 --> 00:16:25,340 Ke mi estas la plej kuraĝa, la plej forta, la plej saĝa kaj la plej bela, 130 00:16:25,710 --> 00:16:29,090 Tiun mi disŝiros je pecojn! 131 00:16:38,550 --> 00:16:42,670 Ho, fortega Leono, reĝo de bestoj kaj birdoj! 132 00:16:46,190 --> 00:16:53,360 Mi ekamis vin ekde unua rigardo kaj mi volas esti via edzino. 133 00:17:43,570 --> 00:17:46,980 Mi ekamis vin ekde unua rigardo. 134 00:17:47,700 --> 00:17:51,980 Vi povas disŝiri min je pecojn, 135 00:17:52,470 --> 00:17:58,260 Tamen mi diros: vi estas la plej bela! 136 00:17:59,000 --> 00:18:01,450 Ne timu! 137 00:18:01,660 --> 00:18:06,800 La fortega Leono ne disŝiris la junan Leoninon je pecojn. 138 00:18:07,540 --> 00:18:14,220 Li nur ekridetis al ŝi per embarasita rideto — tiel ĉi. 139 00:18:15,170 --> 00:18:19,220 Ĉar li komprenis, ke tiu, kiun oni amas, 140 00:18:20,030 --> 00:18:26,620 Ĉiam estas la plej, plej, plej, plej... 141 00:18:28,930 --> 00:18:32,070 Kaj nun — foriru! 142 00:18:32,730 --> 00:18:35,590 Tio estas mia puto. 143 00:18:36,750 --> 00:18:39,710 FINO