HERAKLO ĈE ADMETO
Heraklo estas la plej granda
el la herooj de antikva Helenio.
La dekdu laboroj, faritaj de li en servo
ĉe reĝo de Mikenoj Eŭrisfeo,
Gloris lin en la historio.
Sed ankaŭ estas konataj
multaj aliaj liaj heroaĵoj,
Povas esti, pli valoraj por ni,
vivantaj en la dudeka jarcento.
Pri unu el ili
rakontas ĉi tiu filmo.
Mojroj, diinoj de la sorto,
profetis baldaŭan morton por mi.
Malmulte mi vivis.
Min timigas tiel rapide lasi la teran vivon.
Ho, Apolono, mi petegas vin:
diru per la buŝo de Pitio,
Ĉu povas mi eviti ĉi tiun morton,
tiel fruan?
Vi povas
Liberigi vin de morto,
Se en la lasta horo de via vivo
Iu konsentos propravole
anstataŭ vi
Iri en la malhelan regnon de Hadeso.
Ho, Apolono, kian feliĉon vi donacas
al mi! Mi ne mortos!
Mi ne mortos!
— Admeto...
— Mi estas savita, Alkesto!
Mi ne mortos.
Mi vivos. Apolono donis
feliĉan profetaĵon.
Tuj kiam vi elŝipiĝis,
ni sciis ĉion.
Onidiro kuris antaŭ vi.
La tuta urbo scias.
Ĉiuj viaj amikoj...
— Ŝajne, muziko...
— Jes. Mi ordonis, ke oni festu.
Kaj la festo daŭros semajnon.
Mi ne iros en la regnon de ombroj,
se iu alia
Konsentos fari tion anstataŭ mi.
— Hermeso?
— Kiel vi vidas, ĉi tie vi ne trovos savonton.
Iru tra la mondo.
Ĝi grandas.
Estas homoj, kies vivo himuligas
kaj mizeras. Pli malbonas, ol Tartaro!
Ili mem ofte diras tiel...
Jes! En milito homoj ne domaĝas
alian vivon, nek sian propran.
Tie morto festas.
Tie vi trovos tion, kion vi serĉas.
Mi ĉiam venkis!
Ankaŭ ĉi-foje mi ne pereos!
Estos la malamiko,
kiu pereos pro ĉi tiu glavo!
Ankaŭ mi batalas por venki!
Mia fidela gardanto estas la ŝildo!
Al tiu, kiu decidis lasi propravole la mondon,
sensencas iri en batalon,
Li ne baru la vojon al aliaj!
Antaŭen, fratoj!
Venko!
Venko, Admeto!
Miaj herooj-militistoj,
Atena mem naskis ilin.
Rigardu, rigardu, Admeto:
Nin Niko flugila akompanas!
Ni venkis!
Rigardu, rigardu,
Admeto!
Estu longaj viaj tagoj en la mondo,
bona homo, por la bono vivu kune kun vi.
Por mi nelonge restis vivi.
Mi nomiĝas Admeto.
Admeto... Admeto...
Ho, mi aŭdis.
Vi mortos antaŭtempe.
Jes, jes, mi aŭdis.
Malgaja estas via sorto.
Sed se iu konsentus iri
en Tartaron anstataŭ mi,
Mi estus savita.
Diru, ĉu estas homo,
pli malfeliĉa ol vi?
Vi ne havas domon,
nek homon proksiman...
Malsata, pelata de plebo, diru:
por kio estas tia vivo?
Ankaŭ mi foje estas feliĉa...
Nokte mi malvarmas, kiel hundo survoje.
Kaj matene la suno min varmigas,
birdoj kantas...
Tiam mi estas feliĉa nur pro penso,
ke mi vivas ankoraŭ...
Ne...
Propravole en Tartaron mi ne iros.
Ne...
Admeto?..
Por ĉiuj ne gravas, ke mi mortos.
Mortos.
Kaj neniam mi estos plu
en ĉi tiu mondo.
— Hermeso, kio estas ĉi tio?
— Oni vin entombigas.
Venis via lasta tago.
— Kiu estas tiu?
— Tanato, dio de morto.
— Kion li volas?
— Trinki la oferan sangon.
Li tion faros kaj animo via tuj foriros
tien, de kie oni ne revenas.
Ne...
Mi ankoraŭ havas tagon.
Lastan tagon.
Ĝi estas mia.
Venis mia lasta tago.
Vivu, Admeto!
Mi iros en la regnon de mortintoj anstataŭ vi.
Vi vivos...
Alkesto!
Kiam vi diris: "Vivu, Admeto",
Mi eksentis
Kvazaŭ via animo
Tuŝis la mian.
Jes, jes.
Mi eksentis ĉi tiun tuŝon.
Kie estas mia amiko Admeto?
Komencu tagmanĝon sola.
Li venos baldaŭ.
Kie estas mia amiko Admeto?
Li petas pardonon.
Li venos baldaŭ.
— Ho, Hermeso...
— Ĉu vi solas? Ĉu enuas?
Mi nenion komprenas: oni regalas
bonege, sed la mastroj forestas,
Kaj la servistoj estas kvazaŭ
ombroj en la subtera regno...
Aha, mi invitas vin kuŝiĝi
ĉe la tablo!
Ĉu vi ne oponos, se mi estos
kun la amikoj?
Bonege!
Vinisto, vinon por ĉiuj!
Kio estas al vi? Ĉi vi malgajas?
Do kuŝiĝu ĉe la tablo, mi mem verŝos por vi!
Ho, fremdlandano...
Edzino de Admeto, Alkesto...
Kial do oni ne diris tuj?!
— Admeto ordonis al ili silenti.
— Silenti pri morto de Alkesto?
Jes. Por ne malgajigi vian ripozon
per siaj larmoj kaj tristo.
Aĥ, Admeto...
— Ni daŭrigu nian festenon!
— Ne, necesas ion fari.
— Ne eblas ŝanĝi la sorton.
— Ne eblas ŝanĝi la sorton...
Jes. Tro malfruas, Heraklo.
Jam la dioj de Tartaro atendas oferojn por si.
Jam al la kuŝejo de Alkesto flugas
Tanato, por ŝian animon deapartigi
Kaj forpreni por ĉiam
en Tartaron.
Ebligu al mi trinki
la oferan sangon!
Inferna ido!..
Vi ne ricevos tian animon.
— Kion vi volas?
— La animon de Alkesto.
Aĉa karnulo!..
Admeto, Admeto!
Ĉi tien iras la hieraŭa gasto.
Heraklo?
Heraklo, ni pensis, ke vi forveturis.
Ni bedaŭris, ke ni ne adiaŭis.
Ankaŭ por mi bedaŭrindis
forveturi sen adiaŭo.
Ho, jen kio.
Kune kun mi estas virino.
Mi donacas ŝin al vi, Admeto,
kiel dankon pro via gastamo.
Ne, ne, ne, ne, ne, ne...
Admeto, mi ĵuras al vi — en la tuta mondo
vi ne trovos pli belegan!
Almenaŭ rigardu ŝin —
kia virino estas antaŭ vi!
Admeto, Admeto!
Rigardu:
Tiu ja estas via Alkesto!
Viva... Ho, dioj...
Rigardu, rigardu, Admeto!
Kial ŝi silentas?
Ĉu tio ĉi ne estas ombro?
Ŝi ne parolos tri tagojn kaj noktojn.
Oni faru elaĉetan oferon al la dioj.
Heraklo!
Vi savis ŝin...
Ho, granda filo de Zeŭso,
vi revenigis gajon de la vivo por mi.
— Restu kun ni.
— Aĥ, la ĉevaloj de Diomedo!
Mi devas hasti laŭ la ordono
de Eŭrisfeo.
FINO