0:00:06.964,0:00:09.744 Mi nomiĝas Ed'.[br]Mi prizorgas reklam-entreprenon. 0:00:09.913,0:00:12.543 Eĉ se mi ĉiam estus preferinta[br]esti filmdokumentisto. 0:00:12.712,0:00:14.897 Jen kial mi decidis[br]eki ĉi tiun projekton. 0:00:15.097,0:00:16.387 Pro tio kaj por Ĝeni', 0:00:16.575,0:00:19.065 amikino, kiun mi ĉiam konsideris[br]iom stranga, 0:00:19.255,0:00:20.875 ĉar ŝi ne manĝas bestojn. 0:00:21.051,0:00:22.931 Ĝeni', la cetero de la skipo kaj mi 0:00:23.164,0:00:25.304 sciis, ke tio ne estos tre facila. 0:00:25.793,0:00:27.753 "Ĉu ni povus paroli al vi dum momento?" 0:00:27.937,0:00:30.447 "Ni ŝatus filmi kelkajn bildojn..." 0:00:30.704,0:00:31.734 "Bildojn pri kio?" 0:00:31.954,0:00:34.864 "Ĉu vi estas bredejo[br]aŭ naskejo?" 0:00:38.985,0:00:41.915 "Saluton!? Ni iros[br]ĉe la alia flanko, ĉu bone?" 0:00:42.097,0:00:42.847 Bone. 0:00:42.997,0:00:44.307 Ni iru ĉe la alia flanko. 0:00:44.469,0:00:46.809 Sed mi havis neniun ideon[br]pri la konsekvencoj, 0:00:46.985,0:00:49.165 kiujn tiu projekto havos por mia vivo. 0:00:49.396,0:00:51.616 – Ĉesu filmi![br]– Atendu! 0:00:51.901,0:00:54.081 Ni ĝuste deziras peti[br]de vi permeson. 0:00:55.937,0:00:57.677 Ne, ne, ne! Aŭskultu! 0:00:57.839,0:00:58.589 Bone. 0:00:59.411,0:01:01.711 Eble mi devus ĉion klarigi[br]ekde la komenco. 0:01:02.658,0:01:05.708 Ĉio komenciĝis antaŭ 6 monatoj.[br]Mi ricevis alvokon de Ĝeni'. 0:01:05.844,0:01:08.264 Ŝi deziris, ke mi filmu[br]dokumenton por provi ŝanĝi 0:01:08.440,0:01:10.880 la kutimojn en socio,[br]kiu tiom suferigas bestojn. 0:01:11.119,0:01:13.099 Jes... Kial ni ilin traktas[br]tiamaniere 0:01:13.230,0:01:16.210 kaj kion ni povas fari[br]por harmonie vivi kun ili. 0:01:16.434,0:01:19.144 La unuaj aferoj, pri kiu mi pensis:[br]ŝinkosandviĉo, 0:01:19.332,0:01:21.082 nugetoj el kokidaĵo kaj patovoj. 0:01:21.291,0:01:23.211 Mi ankaŭ pensis, ke,[br]krom pri nutraĵoj, 0:01:23.399,0:01:26.411 mia vivo probable ne tiom[br]kaŭzas suferon al bestoj, 0:01:26.591,0:01:29.367 por kiuj mi konsideras min granda amiko. 0:01:29.548,0:01:32.877 Sed Ĝeni' diris al mi, ke ĉiutage[br]mi dormas sur kapkuseno el plumoj, 0:01:33.058,0:01:35.449 mi sapumas min per produktoj[br]testitaj ĉe musoj, 0:01:35.631,0:01:37.974 mi vestas lanon, kaj vestas[br]ŝuojn el bovina ledo. 0:01:38.166,0:01:40.421 Kaj mi eĉ ne jam eliris[br]de la propra hejmo... 0:01:40.617,0:01:41.354 Alidire, 0:01:41.551,0:01:43.581 ĉiutage,[br]mi dormas sur kapkuseno pluma, 0:01:43.786,0:01:46.209 mi sapumas min per produktoj[br]testitaj ĉe musoj, 0:01:46.393,0:01:48.903 mi vestas lanon, kaj surmetas[br]ŝuojn el bovina ledo. 0:01:49.426,0:01:51.407 Mi tamen kunsidas[br]kun la skipo de FAADA, 0:01:52.420,0:01:54.497 la fondaĵo[br]kun kiu Ĝeni' kunlaboras, 0:01:54.669,0:01:57.518 por ke ŝi diru al mi iom pli[br]pri tio kion ŝi havas enkape. 0:01:57.699,0:02:00.203 Ni volas montri la suferon[br]kiun ni kaŭzas al bestoj 0:02:00.390,0:02:01.826 dum niaj ĉiutagaj agadoj 0:02:01.976,0:02:04.237 kaj ni deziras kuraĝigi homojn[br]pripensi tion. 0:02:04.457,0:02:07.129 Nutraĵoj, vestaĵoj,[br]distraĵoj, 0:02:07.328,0:02:10.255 la ĉiutagaj produktoj[br]kiuj estas testitaj sur bestoj... 0:02:10.823,0:02:13.647 Pripensu tion: Dum la minuto[br]ekde kiam ni parolas, 0:02:14.077,0:02:16.238 pli ol 180.000 bestoj mortis 0:02:16.594,0:02:18.843 nur por ke homoj[br]konsumu ilin.[br] 0:02:19.196,0:02:20.786 Kaj sen kalkuli fiŝojn! 0:02:20.985,0:02:21.887 Do mi estis tie, 0:02:22.062,0:02:24.299 rigardante intervjuojn[br]kiujn mi ekfilmis 0:02:24.467,0:02:26.202 por fari dokumentfilmon[br]kiu ŝanĝos 0:02:26.356,0:02:28.462 la kutimojn pri konsumado[br]de la tuta socio. 0:02:28.880,0:02:31.640 La UNO-Organizaĵo[br]pri Nutrado kaj Agrikulturo 0:02:31.836,0:02:35.584 asertas, ke la bestprodukta industrio[br]produktas pli da forcej-efikaj gasoj 0:02:35.774,0:02:38.509 ol la tuta transporta industrio. 0:02:38.695,0:02:40.229 Kiam 10 homoj povas manĝi 0:02:40.379,0:02:42.315 vegetaran dieton[br]aŭ preskaŭ, 0:02:42.575,0:02:46.705 nur unu aŭ du homoj[br]povas manĝi karnan dieton. 0:02:47.842,0:02:49.152 Kostas nenion. 0:02:49.471,0:02:53.251 Ni simple devus ĉesi uzi bestojn. 0:02:53.461,0:02:55.321 Ni devas ĉesi suferigi ilin. 0:02:55.635,0:02:58.905 Tio ŝajnas simpla.[br]Sed problemis: 0:02:59.037,0:03:01.067 Mi ne sentis min koncernita[br]de tio. 0:03:01.318,0:03:02.898 HAMBURGERO + FROMAĜO + LARDO 0:03:03.013,0:03:04.893 Ĝeni' tute ne estis surprizita. 0:03:05.123,0:03:08.383 Laŭ ŝi,[br]konsciiĝo pro du kialoj malfacilas. 0:03:09.533,0:03:11.633 Kiam ni kutimas vidi militbildojn, 0:03:11.828,0:03:14.638 bildojn de malsato[br]kaj naturaj katastrofoj, 0:03:14.763,0:03:17.533 kiu havas tempon zorgi pro bestoj? 0:03:18.296,0:03:20.426 Kaj krome mankas al ni multaj informoj. 0:03:20.546,0:03:22.596 Oni kaŝas de ni informojn. Tute klare. 0:03:22.666,0:03:24.676 La industrioj, kiuj ekspluatas bestojn, 0:03:24.741,0:03:26.671 ne volas, ke oni vidu, kion ili faras. 0:03:26.771,0:03:28.851 Estas pli da porkoj ol homoj en Katalunio. 0:03:29.001,0:03:30.531 Ĉu vi iam vidis porkon? 0:03:30.711,0:03:32.851 Ne. Kaj estas pli da porkoj ol homoj. 0:03:33.076,0:03:34.906 Malliberigitaj en iliaj fabrikoj, 0:03:35.051,0:03:36.741 kiuj eĉ ne havas fenestrojn. 0:03:36.876,0:03:39.176 Se estas fenestroj,[br]ili estas fermitaj. 0:03:39.276,0:03:41.106 Ili ne volas, ke la homoj rimarku. 0:03:41.566,0:03:43.056 Mi povus kredi ĝin, 0:03:43.131,0:03:46.661 sed rakontantoj devas kredi tion,[br]kion ili rakontas. 0:03:46.916,0:03:50.036 Kaj se mi devis transdoni mesaĝon[br]por la bonfarto de la bestoj, 0:03:50.231,0:03:52.061 mi devis unue mem konvinkiĝi. 0:03:52.656,0:03:57.196 3000 bestoj en ĉiu sekundo[br]mortas por homa konsumo. 0:04:13.493,0:04:15.843 Ĉirkaŭ 600 milionoj da hundoj[br]vivas en la mondo. 0:04:16.013,0:04:17.523 Du trionoj vivas surstrate. 0:04:26.163,0:04:28.873 Ĉiujare 115 milionoj da bestoj[br]uziĝas en eksperimentoj 0:04:29.033,0:04:30.273 en laboratorioj tutmonde. 0:04:38.393,0:04:42.453 Oni mortigas 80 milionojn da bestoj[br]ĉiujare por ilia felo. 0:04:51.718,0:04:56.038 Pli ol 33% de la kaptitaj fiŝoj[br]uziĝas por nutri brutojn. 0:05:02.748,0:05:05.638 Proksimume 15.000 zoologiaj ĝardenoj[br]tra la mondo 0:05:05.983,0:05:10.043 tenas dekmilionojn da bestoj kaptitaj. 0:05:14.778,0:05:16.498 EMPATIO 0:05:16.723,0:05:20.223 Historio pri respekto al bestoj[br]rakontata de skeptikulo 0:05:22.958,0:05:24.168 Kie ni komencu? 0:05:25.023,0:05:26.043 Per la lano, 0:05:26.778,0:05:29.728 ankoraŭ lano kaj[br]ankoraŭ pli da lano, 0:05:31.723,0:05:32.633 gantoj 0:05:34.198,0:05:36.738 kaj ŝuoj el ledo. 0:05:38.488,0:05:42.988 Zonoj, ledo,[br]gantoj el ledo... 0:05:43.938,0:05:46.108 – Sed... vi portas zonon?[br]– Ne nun. 0:05:46.548,0:05:49.168 – Ho, ĉu vi vidas?[br]– Mi havas kelkajn tiajn, 0:05:49.378,0:05:51.908 – kiuj ne estas el ledo.[br]– Ho, formetu ilin. 0:05:53.293,0:05:56.093 Biskvitoj kun lakto,[br]cerealaĵoj kun lakto... 0:05:56.918,0:05:58.858 Sed mi ne metis la lakton kaj la ovojn 0:05:59.028,0:06:01.068 en la grupon de "mortaj bestoj",[br]ĉar... 0:06:01.246,0:06:02.856 Kaj la kor-konkoj en ladskatolo? 0:06:03.046,0:06:05.956 Ĉu vi metas ilin en la grupon[br]de "mortaj bestoj"? Tinuso... 0:06:06.191,0:06:07.281 Ĉion ĉi – jes. 0:06:07.507,0:06:09.867 Olivoj farĉitaj per anĉovoj: 0:06:10.232,0:06:11.462 mortaj bestoj. 0:06:11.792,0:06:14.562 Kokaĵa buljono: mortaj bestoj. 0:06:15.232,0:06:16.802 Nu mortaj... mi konsentas. 0:06:16.902,0:06:17.872 Jes, mortaj. 0:06:18.462,0:06:21.812 Niaj agoj kaj nuna vivmaniero[br]en industria socio, 0:06:22.167,0:06:26.167 havas pli malbonajn sekvojn[br]por ne-homaj bestoj 0:06:26.472,0:06:28.662 ol en la antaŭaj socioj. 0:06:28.942,0:06:32.022 Sed aliflanke tio restas[br]tre for de nia konscio. 0:06:33.807,0:06:34.867 Lakto. 0:06:35.202,0:06:37.762 Lakto kun perfekta mensog-reklamo. 0:06:38.177,0:06:39.477 Sed lakto estas: 0:06:39.952,0:06:43.422 Mi estas bovino, mi havas mamon,[br]oni melkas min kaj mi donas lakton. 0:06:43.557,0:06:45.757 Ne, mi donas lakton,[br]ĉar mi naskis bovidon. 0:06:45.887,0:06:48.357 Nun, se oni forprenas ĝin de mi[br]tuj post la naskiĝo, 0:06:48.457,0:06:49.837 mi havos lakton en mia mamo. 0:06:49.952,0:06:51.762 Sed estas lakto,[br]kiun la bovido trinku 0:06:51.821,0:06:53.891 dum la jaro,[br]dum kiu mi devus prizorgi ĝin. 0:06:54.806,0:06:55.966 Multaj homoj 0:06:56.086,0:06:57.866 agas ne pro malico,[br]sed pro nescio. 0:06:58.176,0:07:00.206 Oni diris al multaj homoj,[br]unue al mi, 0:07:00.901,0:07:02.751 ke ni havis moralan devon. 0:07:02.951,0:07:05.191 La bazajn moralajn principojn[br]ni jam konas. 0:07:05.416,0:07:07.166 Ĝuste informoj mankis al ni. 0:07:09.846,0:07:12.366 Ĉio ĉi estis ne nur multaj novaj informoj, 0:07:12.486,0:07:14.256 sed ankaŭ multaj sinoferoj. 0:07:14.421,0:07:16.181 Mi ne sentis emon fari ilin, 0:07:16.266,0:07:18.936 antaŭ ol mem vidi,[br]ke la aferoj estas tiom malbonaj, 0:07:19.096,0:07:20.096 kiom Ĝeni' diris. 0:07:20.481,0:07:23.111 Kaj ĉar ŝajne la fakto[br]neniam esti vidinta porkon 0:07:23.246,0:07:24.656 estis problemo laŭ ŝi, 0:07:24.766,0:07:27.666 mi plej unue iris rigardi kelkajn. 0:07:36.801,0:07:38.721 Por iu, kiu neniam vidis porkon, 0:07:38.991,0:07:40.851 tio estis iom ŝoka komenco. 0:07:44.791,0:07:48.091 En tia bredejo povas esti[br]pli ol 4500 porkoj, 0:07:48.966,0:07:52.436 kaj ĉiu disponas malpli ol 1 m² da spaco 0:07:52.751,0:07:54.481 dum sia tuta vivo. Ĉiam. 0:07:54.821,0:07:56.561 Nu, ĝis kiam oni mortigas ilin... 0:07:56.776,0:08:00.116 Aŭ ili mortas pro la kondiĉoj,[br]en kiuj oni bredas ilin... 0:08:08.341,0:08:09.501 Kaj malgraŭ tio 0:08:09.581,0:08:11.681 mi ankoraŭ ne certis,[br]ke mi povas elekti 0:08:11.776,0:08:14.256 inter ne manĝi mian[br]ĉiumatenan ŝinkosandviĉon 0:08:14.396,0:08:16.166 kaj tio, ke la porkoj suferas. 0:08:17.966,0:08:19.076 Devus esti maniero, 0:08:19.176,0:08:21.056 por ke mi plu ŝtopu min per ŝinko, 0:08:21.126,0:08:22.916 sen ke la porkoj suferu pro tio. 0:08:22.966,0:08:25.336 Aŭ por ke ili almenaŭ[br]ne havu tiel mizeran vivon. 0:08:25.446,0:08:28.406 Antaŭ ol forlasi la grandegan plezuron[br]de miaj matenmanĝoj, 0:08:28.556,0:08:31.076 mi iris vidi aliajn formojn[br]de porkobredado. 0:08:31.311,0:08:32.121 Nu, fakte, 0:08:32.266,0:08:33.706 mi provis iri vidi ilin. 0:08:34.346,0:08:35.926 – Bonan tagon.[br]– Bonan tagon. 0:08:36.731,0:08:39.371 Ĉu vi estas ekologia porko-bredejo? 0:08:40.486,0:08:42.676 Ni havas kelkajn, jes. 0:08:43.116,0:08:45.696 – Pardonu?[br]– Jes, daŭrigu. 0:08:46.569,0:08:50.039 Mi faras dokumentfilmon[br]pri la rilato inter homoj kaj bestoj, 0:08:50.519,0:08:52.399 kaj ni vizitis intensajn bredejojn, 0:08:52.534,0:08:55.104 sed estus interese viziti ankaŭ[br]ekologian bredejon. 0:08:57.854,0:09:00.144 Sed neniu emis malfermi al ni sian pordon. 0:09:00.334,0:09:03.174 Eble ĉar tio, kio laŭ ni estas digna vivo, 0:09:03.364,0:09:04.994 por porko ne estas tia. 0:09:05.304,0:09:07.954 Ĉiukaze mi malkovris,[br]ke pli ol 98% de la bestoj, 0:09:08.049,0:09:09.789 kiujn oni konsumas en Hispanio, 0:09:09.874,0:09:11.394 devenas de intensa bredejo. 0:09:11.639,0:09:14.859 Tio signifas, ke nur 2 el 100[br]devenas de ekologiaj bredejoj. 0:09:19.729,0:09:22.429 Sed ĉu ĉiuj konsumataj bestoj[br]vivas tiel mizere? 0:09:22.659,0:09:26.329 Kio pri la bovinoj, kiujn mi vidas[br]paŝti sin somere sur la herbejoj? 0:09:26.524,0:09:28.344 Kio pri la kaproj kaj aliaj bestoj, 0:09:28.529,0:09:30.300 kiuj devenas de intensaj bredejoj? 0:09:30.440,0:09:32.849 Ili povas al mi fermi la pordojn [br]de siaj bredejoj, 0:09:32.969,0:09:35.441 sed ili ne povas malpermesi al mi[br]iri montsupren. 0:09:35.904,0:09:39.158 – Do, ĉu ili suferas?[br]– Ne, ili ne ŝajnas. 0:09:39.710,0:09:43.190 Vi mortigas unu el tiuj bovidoj,[br]kaj ĝia viando estas tiom bona. 0:09:43.510,0:09:45.170 Ĝi estas nekredeble bona. 0:09:45.485,0:09:48.115 Vi prenas tranĉilon[br]kaj la steko tranĉiĝas kiel... 0:09:48.251,0:09:50.871 Ĉu oni ne povas mortigi ilin[br]kiam ili estas maljunaj? 0:09:51.037,0:09:52.452 Ĉu kiam ili estas mortantaj? 0:09:52.584,0:09:54.574 Oni lasas ilin vivi[br]kaj poste manĝas ilin? 0:09:54.708,0:09:56.648 Ne, ĉar la viando [br]ne plu estas sama. 0:09:56.793,0:09:59.903 Ĉar manĝi ilin kiam ili estas maljunaj,[br]ili estas maldikaj kaj... 0:10:00.320,0:10:03.660 Tie ĉi la naskoj estas naturaj,[br]la sterkado estas natura, 0:10:04.349,0:10:06.009 tute estas natura. 0:10:06.247,0:10:07.287 Tie ĉi la bovinoj 0:10:07.471,0:10:10.431 naskas siajn idojn[br]kaj restas kun ili dum 4 monatoj, 0:10:10.608,0:10:12.168 ĝis la disiĝo... 0:10:12.325,0:10:13.665 Ĉu ili disiĝas je 4 monatoj? 0:10:13.819,0:10:17.719 Jes, kaj poste ili estas maliberigitaj[br]kaj nutritaj per pajlo por dikiĝi. 0:10:17.900,0:10:20.820 – Kaj en la intensaj bredejoj?[br]– En la intensaj bredejoj, 0:10:21.037,0:10:24.297 ili estas nutritaj[br]ekde la naskiĝo... 0:10:24.524,0:10:27.674 Ili povas iri ien[br]por kapti la lakton... 0:10:28.033,0:10:29.413 sed estas malsame. 0:10:29.654,0:10:33.194 Ĉiuokaze,[br]ĉu la maniero mortigi ilin estas sama? 0:10:33.494,0:10:36.474 Kiam ili estas venditaj,[br]ili iras al la buĉejo. 0:10:36.644,0:10:39.004 Ĉu en la samaj buĉejoj?[br]Ĉu ili estas streĉitaj? 0:10:39.240,0:10:41.820 Dum la vojaĝo,[br]la ŝafidoj estas streĉitaj. 0:10:42.130,0:10:45.840 Ili ŝvitas, kaj ĉiu tiu ŝvito[br]eniras la viandon. 0:10:46.467,0:10:48.017 Se ili ne estus mortigitaj, 0:10:48.195,0:10:50.195 ili vivus[br]ege pli longe, ĉu ne? 0:10:50.356,0:10:53.106 Ili vivus[br]ĝis ĉirkaŭ 12 aŭ 13 jaroj. 0:10:53.391,0:10:57.211 Bone, kaj ili estas mortigitaj[br]kiam ili estas ĉirkaŭ 8-jaraj? 0:10:57.613,0:11:03.183 La ŝafidoj je 4 monatoj[br]kaj la bovidoj je 8-9 monatoj. 0:11:03.443,0:11:05.743 Sed vi ankaŭ diras[br]ke tio estas natura, ĉu ne? 0:11:06.083,0:11:07.133 Jes, estas natura. 0:11:07.386,0:11:09.596 Kaj mi dubas, ke iu, kiu[br]manĝas nur legomojn 0:11:10.073,0:11:12.673 povas ne havi[br]nutrajn mankojn. 0:11:12.968,0:11:15.798 La vero estas, ke sendepende de[br]la fino de tiu historio, 0:11:15.987,0:11:17.757 mi ne imagis min manĝi[br]nur legomojn... 0:11:17.941,0:11:19.891 Almenaŭ mi sciis[br]ke mi ĉiam povos frandi 0:11:20.101,0:11:22.351 kelkajn ĉipsojn, olivojn kaj bieron. 0:11:22.647,0:11:24.357 Sed mi ne pensis pri tio tiam 0:11:24.548,0:11:27.638 kiam mi rigardis bovinojn,[br]ŝafojn kaj ŝafidojn... 0:11:27.824,0:11:29.484 Mi komencis fari[br]mensan mapon.... 0:11:29.644,0:11:30.574 Ĝis nun, mi lernis 0:11:30.730,0:11:33.180 ke ekzistas intensa agrikulturo[br]kaj iu malintensa. 0:11:33.374,0:11:35.384 Alidire, manĝi porkon[br]ekŝajnis al mi 0:11:35.550,0:11:37.750 malpli etike ol manĝi[br]bovinojn aŭ ŝafidojn. 0:11:37.900,0:11:38.700 Eĉ se, certe, 0:11:38.858,0:11:42.378 grava demando[br]devus esti solvita: morto. 0:11:42.772,0:11:46.932 Kaj parto de mia skipo[br]estis laboranta pri tio. 0:11:47.376,0:11:49.096 – Nenio.[br]– Ĉu vere? 0:11:49.208,0:11:52.008 Jam mi telefonis al kvin...[br]Estas nekredeble. 0:11:52.169,0:11:55.049 Ĉu estas tiom malfacile[br]enigi kameraon en buĉejon? 0:11:55.274,0:11:58.594 Por dokumento pri[br]besta sufero, jes... 0:11:58.818,0:12:01.858 Do pensu pri maniero tion montri[br]sen eniri. 0:12:09.161,0:12:13.161 Sed mi ne pretis[br]tiel facile kapitulaci... 0:12:13.416,0:12:15.276 Kameraoj ne estas permesitaj. 0:12:15.620,0:12:19.620 Ĉu estas iu preciza kialo,[br]kiu ebligus al mi kompreni tion? 0:12:20.457,0:12:22.247 Hum... sekundon. 0:12:23.190,0:12:25.310 Sciu, vi devas kompreni 0:12:26.488,0:12:30.488 ke multaj homoj ne ŝatas[br]tion, kion ni faras ĉi tie. 0:12:31.145,0:12:35.145 Kompreneble, ne agrablas vidi bestojn[br]kiuj estas mortigataj. 0:12:35.335,0:12:38.365 Nu do, homo eble ne ŝatas tion,[br]sed estas ja tio, kio okazas... 0:12:38.536,0:12:41.326 Do homoj devas scii tion,[br]kio okazas, ĉar je la fino... 0:12:41.774,0:12:43.664 Kompreneble. Mi ne certas... 0:12:44.051,0:12:46.871 ke la homoj interesiĝas[br]malkovri tion, kio okazas. 0:12:47.433,0:12:49.333 Ne multe utilis, ke mi[br]memstare vokis. 0:12:49.459,0:12:51.689 Sed, almenaŭ,[br]mi povis paroli kun salajrulo 0:12:51.830,0:12:54.350 kiu bonvolis klarigi al mi[br]tion, kio okazas interne. 0:12:54.512,0:12:56.662 Salajrulo kiu, krome,[br]estas bestkuracisto. 0:12:56.870,0:12:59.200 Bone, parto D2, kapto 1. 0:12:59.510,0:13:02.710 Mortigisto mortigas la bestojn,[br]kiuj vivas kaj tute sanas, 0:13:03.725,0:13:05.465 kaj li detranĉas iliajn membrojn. 0:13:05.620,0:13:07.990 Oni elektromortigas, pendigas,[br]sensangigas ilin. 0:13:08.120,0:13:09.930 Vi do sensangigas ilin ankoraŭ vivaj? 0:13:10.060,0:13:12.500 Oni sensangigas ilin vivaj[br]kaj elektromortigas. 0:13:12.670,0:13:15.040 Ĉe la specioj, kiujn oni elektromortigas, 0:13:15.250,0:13:18.660 eblas, ke ili rekonsciiĝas. 0:13:19.780,0:13:23.780 sed besto vidas vin elektromortigi[br]la beston antaŭ ĝi, ĉu ne? 0:13:24.035,0:13:26.285 Ili povas vidi la aliajn,[br]sed ili ne konscias. 0:13:26.445,0:13:29.495 Estis kazoj, ĉe kiuj bestoj provis fuĝi[br]aŭ vere fuĝis... 0:13:29.720,0:13:33.880 Mi ne kredas, ke fuĝo[br]estas simptomo de suferado. 0:13:34.205,0:13:37.215 En la staloj de la buĉejoj[br]kiel en la staloj de la bredejoj, 0:13:37.375,0:13:39.755 la bestoj ricevas serion de stimuloj. 0:13:39.965,0:13:42.285 Iujn ili ŝatas pli,[br]iujn malpli. 0:13:42.795,0:13:47.725 Kaj ekde la momento, kiam oni enfermas ilin,[br]oni fariĝas mastro de ilia sorto. 0:13:48.535,0:13:50.775 Sed kio komencis serioze[br]maltrankviligi min, 0:13:50.949,0:13:52.219 ne estis kiel ili mortis, 0:13:52.384,0:13:55.524 sed tio, kion mi malkovris[br]pri la vivkondiĉoj de tiuj bovinoj, 0:13:55.689,0:13:58.729 kokoj, meleagroj kaj[br]aliaj bredejaj bestoj. 0:14:00.109,0:14:01.929 En Eŭropo, pri kiu oni supozas 0:14:02.239,0:14:04.589 la plej favoran juran sistemon[br]de la mondo, 0:14:04.874,0:14:08.304 porkoj kun 110 kg[br]vivas en spacoj de po 1 m². 0:14:08.754,0:14:11.714 Iom pli ol la vulpoj,[br]kiujn oni kreskigas pro ilia felo. 0:14:11.889,0:14:14.479 La kokinoj havas spacon[br]pli malgrandan ol A4-folion, 0:14:14.619,0:14:18.619 kaj la ovodemetantaj kokinoj havas la[br]ekvivalenton de A4-folio + du glu-slipetoj. 0:14:18.849,0:14:22.379 Ne por dormi aŭ por produkti.[br]Sed por vivi. Ĉiam. 0:14:22.774,0:14:24.874 Multaj homoj diras, ke ni ne scias, 0:14:25.019,0:14:27.119 kion la bestoj bezonas aŭ volas. 0:14:27.319,0:14:31.319 Ni scias, kion ili volas:[br]vivi en paco, en sekureco. 0:14:31.909,0:14:35.359 Ili volas vivi sen timo kaj sen anksio. 0:14:35.869,0:14:39.699 Se vi konas la bestojn,[br]se vi havas hundon aŭ katon, 0:14:40.624,0:14:44.904 vi scias, ke bestoj suferas. 0:14:45.614,0:14:49.614 Vi povis esti vidatestanto,[br]ke bestoj suferas. 0:14:49.879,0:14:53.359 Sed se vi neniam vidis beston,[br]malfacilas zorgi pro tio. 0:14:53.959,0:14:56.669 Mi ne kredas esti dirinta al vi,[br]ke mi havis hundon... 0:14:56.809,0:14:57.849 Ŝi nomiĝis Sami. 0:14:57.984,0:14:59.484 Se vi neniam vivis kun besto, 0:14:59.609,0:15:00.979 povas esti, ke vi ne scias, 0:15:01.124,0:15:03.024 ke ĉiu hundo havas propran personecon. 0:15:03.164,0:15:04.594 Ili suferas, zorgas, ludas. 0:15:04.739,0:15:05.989 Ili timas, ili kontentas. 0:15:06.139,0:15:07.519 Mi almenaŭ ne sciis tion. 0:15:07.669,0:15:08.609 Nek mi sciis, 0:15:08.749,0:15:11.409 ke ili ludas kaj[br]lasas siajn harojn en la tuta loĝejo, 0:15:11.542,0:15:13.202 ke ili kelkfoje disŝiras kusenojn 0:15:13.342,0:15:14.792 aŭ urinas meze de la kuirejo, 0:15:14.902,0:15:17.532 kaj ke ili volas esti[br]en la centro de atento, ĝuste kiam 0:15:17.657,0:15:19.687 vi volas rigardi vian plej ŝatatan serion. 0:15:19.807,0:15:20.917 Mi supozas, ke pro tio 0:15:21.057,0:15:22.797 kaj ĉar mi ne povis okupiĝi pri ŝi, 0:15:22.912,0:15:25.272 mi 5 jarojn post la adopto[br]donis ŝin al geamikoj. 0:15:25.387,0:15:28.237 Jes, mi scias, ke mi estas terura homo. 0:15:29.582,0:15:32.922 Feliĉe, mi vidas ŝin kelkfoje, kaj 0:15:33.107,0:15:34.817 oni dirus, ke Sami pardonis min. 0:15:35.677,0:15:38.937 Mi povas kompreni,[br]ke se hundo havas sentojn, 0:15:39.142,0:15:42.252 do estas certe, ke ankaŭ porko,[br]bovino aŭ kokino ilin havas. 0:15:42.492,0:15:43.612 Kaj certe 0:15:43.757,0:15:45.247 mi neniam kapablus manĝi Sami, 0:15:45.362,0:15:47.652 nek enfermi ŝin tutvive en kaĝo. 0:15:49.157,0:15:51.537 Tamen estas io,[br]pri kio la plej multaj el ni 0:15:51.677,0:15:53.107 ne pensas ĉiutage. 0:15:53.492,0:15:54.752 Ni iras al la ĉiovendejo 0:15:55.007,0:15:57.827 kaj ni ne asocias, ke tiu steko[br]estis parto de Sami-bovino, 0:15:57.987,0:15:59.887 ke la ŝinko estis parto de Sami-porko, 0:16:00.032,0:16:02.232 aŭ ke la kokaĵ-nugetoj[br]devenas de Sami-kokino, 0:16:02.392,0:16:04.262 aŭ de kiel ajn nomiĝas viaj dombestoj. 0:16:04.487,0:16:05.537 Alivorte, 0:16:05.707,0:16:08.037 ni manĝas bestojn,[br]kiuj povus esti niaj, 0:16:08.382,0:16:11.082 ĝuste ĉar ni ne establis[br]emociajn ligojn kun ili. 0:16:11.302,0:16:15.142 Ĝuste ĉar ili ne estas hundoj, katoj[br]... aŭ niaj. 0:16:15.977,0:16:18.477 La plej multaj inter ni ne elektas konscie 0:16:19.007,0:16:21.027 manĝi porkojn, sed ne hundojn. 0:16:21.502,0:16:23.692 La plej multaj el ni ne pensas,[br]pro kiu kialo 0:16:23.867,0:16:26.047 ni manĝas certajn bestojn, sed ne aliajn. 0:16:26.252,0:16:28.612 Aŭ kial ni entute manĝas bestojn. 0:16:28.977,0:16:31.897 Oni povus diri,[br]ke ni heredis kredsistemon. 0:16:32.162,0:16:35.052 En nia epoko,[br]karnismo estas kredsistemo, kiu regas. 0:16:35.277,0:16:38.397 Tio signifas: nevidebla kaj disvastigita. 0:16:38.527,0:16:41.637 Bone, mi kredas, ke estas tempo[br]por klarigi kelkajn nociojn. 0:16:42.442,0:16:43.502 Veganoj estas homoj, 0:16:43.597,0:16:45.927 kiuj ne utiligas[br]besto-devenajn produktojn. 0:16:45.992,0:16:48.112 Ili ne manĝas viandon,[br]ili ne manĝas fiŝojn, 0:16:48.192,0:16:50.282 nek ovojn nek laktoproduktojn[br]nek mielon. 0:16:50.377,0:16:51.587 Ne, eĉ mielon ne plu. 0:16:51.707,0:16:53.537 Ili ne portas ledajn ŝuojn aŭ zonojn, 0:16:53.582,0:16:54.782 nek lanon nek silkon. 0:16:55.097,0:16:58.267 Vegetaranoj estas tiuj,[br]kiuj ne konsumas mortajn bestojn. 0:16:58.392,0:17:00.992 Tio signifas, ke ili manĝas[br]nek viandon nek fiŝaĵon. 0:17:01.102,0:17:03.512 Sed ili manĝas ovojn,[br]lakton kaj laktoproduktojn, 0:17:03.702,0:17:06.422 ĉar eĉ se la besto suferis[br]por produkti tiujn manĝaĵojn, 0:17:06.512,0:17:07.582 ĝi ne estas morta. 0:17:07.687,0:17:09.107 Ili pli zorgas pro la morto, 0:17:09.177,0:17:10.667 ol pro la suferoj dum la vivo. 0:17:10.912,0:17:12.612 Kaj krome estas "normalaj" homoj. 0:17:12.777,0:17:15.157 Eĉ se la besto-defendantoj[br]nomas nin "karnistoj", 0:17:15.307,0:17:17.677 mi supozas,[br]ke ili ne ŝatas porti etiketon, 0:17:17.792,0:17:18.852 ĉar ni ne portas tian. 0:17:19.007,0:17:20.157 Efektive, 0:17:20.247,0:17:22.777 la karnistoj estas homoj,[br]kiuj manĝas bestojn. 0:17:22.882,0:17:24.692 Aŭ uzas bestodevenajn produktojn 0:17:24.777,0:17:27.997 sen zorgi pro la doloro aŭ sufero,[br]kiujn ni kaŭzas al ili 0:17:28.127,0:17:29.807 sub diversaj pretekstoj. 0:17:30.077,0:17:31.337 Ke "estas normale", 0:17:31.562,0:17:34.402 ke "bestoj manĝas bestojn",[br]ke "ankaŭ laktukoj suferas", 0:17:35.027,0:17:36.657 kaj aliaj aferoj tiuspecaj... 0:17:36.922,0:17:39.522 Ha! Mi forgesis...[br]estas ankaŭ la "duonvegetaranoj". 0:17:39.647,0:17:42.157 Ili estas homoj, kiuj sentas sin[br]iomete en la mezo, 0:17:42.242,0:17:44.172 kaj kiujn ĉiuj rigardas suspekteme. 0:17:44.302,0:17:46.942 La karnistoj, ĉar ili kredas,[br]ke temas pri vegetaranoj, 0:17:47.062,0:17:49.642 Kaj la vegetaranoj aŭ veganoj,[br]ĉar ili kredas, ke fakte 0:17:49.737,0:17:50.947 ili estas sentaŭguloj, 0:17:51.047,0:17:53.547 ĉar ili manĝas ĉion,[br]sed nur de tempo al tempo. 0:17:53.675,0:17:56.595 Kio estas kvazaŭ diri,[br]ke en normala tempo vi neniun mortigas, 0:17:56.700,0:17:58.810 sed de tempo al tempo,[br]havante koleratakon, 0:17:58.905,0:18:00.385 vi mortigas fiŝon aŭ porkon. 0:18:00.515,0:18:02.845 La vero estas, ke se mi devus[br]ĉesi esti karnisto, 0:18:02.980,0:18:04.890 eble plej facilus iĝi duonvegetarano. 0:18:05.035,0:18:07.135 Tre duonvegetara.[br]Hiper-mega-duonvegetara. 0:18:07.305,0:18:08.915 Preskaŭ-ne-ano, efektive. 0:18:09.310,0:18:10.470 Sed ne. 0:18:10.615,0:18:13.315 Mia engaĝiĝo en la projekto[br]devis iom profundiĝi... 0:18:14.175,0:18:15.125 Ĉu bone? 0:18:15.455,0:18:16.775 – Ĉu bone?[br]– Tre bone. 0:18:17.002,0:18:19.232 Mi bone resurmetis mian bienan T-ĉemizon 0:18:19.396,0:18:21.616 kaj iris por vidi[br]kiel bestoj kondutas 0:18:21.788,0:18:23.572 kiam ili ne sentas sin minacataj. 0:18:23.725,0:18:26.337 Tio signifas, kiam ili ne estas [br]traktataj kiel aĵoj 0:18:26.506,0:18:29.583 kaj ili ne sentas,[br]ke ili estos voritaj de homo. 0:18:29.913,0:18:31.532 Tio ĉi estas "Hogar-ProVegan". 0:18:31.654,0:18:33.702 Temas pri ŝirmejo,[br]kie ni savas bestojn, 0:18:33.825,0:18:36.873 aparte tiujn, kiuj estis mistraktitaj[br]pro la nutraĵ-industrio, 0:18:37.023,0:18:39.343 kaj kie ili povas pasigi[br]la ceteron de sia vivo: 0:18:39.472,0:18:41.086 jen kial ĝi estas nomata hejmo. 0:18:41.201,0:18:44.011 Do iru ni renkonti kelkajn el ili.[br]– Jes, iru ni suben. 0:18:44.178,0:18:45.492 Jen la domo de Felikso. 0:18:46.477,0:18:48.834 Kaj jen Kamilo,[br]la plej bona amikino de Felikso, 0:18:49.232,0:18:51.642 ŝi estas tre babilema kaj aktiva. 0:18:51.988,0:18:54.026 – Estas ŝafo, ĉu ne?[br]– Jes, estas ŝafo. 0:18:54.502,0:18:56.745 Multaj homoj kredas[br]ke ŝafoj ne havas voston 0:18:57.128,0:19:00.561 sed ili povas havi tre belajn,[br]kiujn ili uzas por komuniki. 0:19:00.769,0:19:06.235 En la bredejoj, ŝafistoj ilin fortranĉas[br]ĉu per simpla tondilo, 0:19:06.691,0:19:09.542 ĉu uzante kaŭĉukan ringon... 0:19:10.124,0:19:11.332 Tio estas tre doloriga. 0:19:11.442,0:19:13.974 Ĉio tio, por ke ili povu esti[br]tonditaj pli facile. 0:19:14.135,0:19:16.651 kaj por ke la viroj povu[br]pli facile seksrajdi inojn. 0:19:16.914,0:19:18.867 Iuj bestoj estas ekspluatataj, 0:19:19.014,0:19:21.333 tenataj en malbonaj[br]kondiĉoj, kaj mortigataj. 0:19:21.488,0:19:24.042 sed aliaj, kiel ekzemple bovinoj[br]aŭ kokinoj, ekzemple, 0:19:24.194,0:19:26.806 simple donas lakton aŭ ovojn,[br]kio estas natura, ĉu ne? 0:19:26.993,0:19:29.070 "Laktobovino" estas vorto[br]kiun ni inventis. 0:19:29.209,0:19:31.014 Laktobovinoj estas patrinoj,[br]jen ĉio. 0:19:31.123,0:19:33.495 Kiam bovino havas lakton,[br]estas pro bebo. 0:19:34.360,0:19:37.260 Rigardu la mamon de Lucilo. 0:19:37.427,0:19:39.663 – Apenaŭ eblas ĝin vidi.[br]– Ne eblas ĝin vidi. 0:19:40.289,0:19:43.257 Kiam ili diras, ke bovinoj[br]havas ĝisgenue pendan mamon 0:19:43.413,0:19:45.882 kaj ke ili devas esti melkitaj,[br]tio estas mensogo. 0:19:46.339,0:19:49.538 Ili donas al ili multe da hormonoj,[br]multe da medikamentoj, 0:19:49.685,0:19:52.544 ili donas al ili specialan nutraĵon,[br]kiu igas ilin produkti 0:19:52.704,0:19:54.081 pli da lakto ol konvenas. 0:19:54.538,0:19:57.041 Kaj kio pri la kokinoj?[br]Ĉu la sama rakonto? 0:19:57.310,0:20:00.467 Ĉar kompreneble,[br]se la kokinoj demetas ovojn... 0:20:00.860,0:20:06.237 Kokinoj, fiziologie,[br]demetus 10 ĝis 12 ovojn jare. 0:20:06.891,0:20:08.601 Pro genetika selektado 0:20:08.798,0:20:11.201 tiom ekstrema dum[br]pasintaj du jarcentoj, 0:20:11.472,0:20:14.409 ili nun demetas[br]350 ovojn jare. 0:20:14.633,0:20:17.382 Temas pri genetika malsano. 0:20:17.604,0:20:19.594 Besto de tiu grandeco, 0:20:19.685,0:20:23.719 kiu kreas kaj puŝas eksteren[br]ion tiel grandan el sia korpo, 0:20:23.871,0:20:25.074 ne povas vivi. 0:20:25.188,0:20:27.252 Ili devus vivi ĝis 12-14 jaroj, 0:20:27.378,0:20:29.848 sed post unu jaro[br]kaj duono ili jam estas maljunaj. 0:20:29.999,0:20:32.359 La industrioj de ovoj kaj de lakto[br]estas verŝajne 0:20:32.499,0:20:34.279 la plej perfortaj industrioj. 0:20:34.484,0:20:36.674 La plej multaj homoj ne subtenus 0:20:37.719,0:20:40.149 tian perforton al senkulpaj bestoj. 0:20:40.934,0:20:46.264 Karnismo kontraŭas humanajn valorojn[br]de kompato kaj justeco. 0:20:48.954,0:20:52.124 Sed jes, la bestoj en libereco[br]kondutas kiel hundoj. 0:20:52.284,0:20:53.834 Aŭ ĉu eble estas male? 0:20:54.089,0:20:55.819 Bone, estas fakto, ke mi observis 0:20:55.971,0:20:59.106 samajn reagojn kaj emociojn[br]kiel ĉe Sami', mia antaŭa hundino. 0:20:59.740,0:21:00.593 Grimpu! 0:21:02.915,0:21:04.123 Nu, preskaŭ ĉiujn. 0:21:07.937,0:21:10.488 Por iu, kiu ne havis multajn[br]kontaktojn kun bestoj, 0:21:10.655,0:21:13.249 mi pensas ke mi komencas[br]sufiĉe bone rilati kun ili. 0:21:13.612,0:21:14.332 Por homoj, 0:21:14.681,0:21:18.955 la distingo inter proksimaj grupoj[br]kaj ekstergrupoj estas tre grava. 0:21:19.204,0:21:20.221 Tiusence, 0:21:20.384,0:21:23.147 ni estas kapablaj inkluzivi[br]en tiun proksiman grupon 0:21:23.365,0:21:24.678 nehomajn animalojn. 0:21:24.916,0:21:27.098 Tiel okazas kun dombestoj. 0:21:27.611,0:21:30.174 Ili estas konsiderataj[br]kiel membroj de la familio. 0:21:30.235,0:21:32.990 La hundo de la domo[br]estas kvazaŭ la avo. 0:21:33.249,0:21:38.071 Kaj tamen, ŝajnas,[br]ke ni lokas ĉiujn bestojn, 0:21:38.359,0:21:43.652 escepte de dombestoj,[br]en tiuj foraj grupoj. 0:21:43.813,0:21:46.324 Sed kiam mi kredis, ke Ĝeni'[br]kondukas min al templo 0:21:46.519,0:21:47.582 de amo kaj bestoj, 0:21:47.931,0:21:49.377 mi konsciiĝis ke por ŝi, 0:21:49.966,0:21:53.010 ne ĉio estas rozkolora[br]en la mondo de dombestoj. 0:21:53.605,0:21:56.326 – Ili estas ĉarmaj...[br]– Jes, ĉarmaj ili estas... 0:21:56.590,0:21:57.644 Kion vi celas? 0:21:58.346,0:22:01.162 Ne ĉio, kion ili travivis, estas ĉarma. 0:22:01.345,0:22:03.410 Multaj hundoj vendataj[br]en la bestovendejoj 0:22:03.574,0:22:06.589 venas el tio, kion oni nomas[br]"hundobredejoj" en Orienta Eŭropo. 0:22:06.785,0:22:10.264 – Ĉi tiu havas voston, strange.[br]– Kial do strangas ke li havas voston? 0:22:10.413,0:22:13.667 Normale, la hundoj el tiu raso[br]havas tonditajn orelojn kaj voston, 0:22:13.828,0:22:16.720 kaj ni daŭrigas ne demandi al ni[br]ĉu tio estas logika aŭ ne. 0:22:17.383,0:22:19.909 Ĉiuj hundoj devenas[br]de lupoj, origine. 0:22:20.150,0:22:24.998 do ĉiuj, kiuj malplej[br]similas al lupo 0:22:26.590,0:22:28.976 estas absurdaĵoj. 0:22:29.454,0:22:31.996 Ekzistas hundoj,[br]kiuj eĉ muzelon ne havas. 0:22:32.366,0:22:34.513 Ni kreas bestojn[br]kun spirproblemoj, 0:22:34.661,0:22:35.714 aŭ haŭtproblemoj, 0:22:35.901,0:22:38.195 ĉar ni volas, ke ilia haŭto[br]estu multfalda... 0:22:38.400,0:22:40.889 – Ĉu ĉar tio belas?[br]– Jes, ĉar ili estas amuzaj, 0:22:41.094,0:22:44.793 malsamaj, originalaj.[br]Temas pri "modaĵoj". 0:22:45.402,0:22:46.902 Mi pensas ke tio ne bonas. 0:22:47.172,0:22:48.838 Ni devas rekonsideri 0:22:49.068,0:22:51.229 ĉu ni devas reprodukti iujn rasojn 0:22:51.566,0:22:52.870 kaj kiel ni tion faras. 0:22:55.088,0:22:57.039 Por Ĝeni', bestejoj 0:22:57.226,0:22:59.617 estas tre malsamaj disde[br]iu vendejo... 0:22:59.902,0:23:02.578 Ne estas neonaj lumoj,[br]ne estas specialaj rabatoj. 0:23:03.462,0:23:06.281 – Saluton.[br]– Saluton, kiel vi fartas? Mi estas Ed'. 0:23:06.817,0:23:08.897 – Mi estas Rosa'.[br]– Saluton. 0:23:09.855,0:23:11.391 Kio estas tio? Kia sceno. 0:23:11.595,0:23:13.892 – Ĉu vi jam venis al best-azilo?[br]– Neniam. 0:23:14.037,0:23:16.637 Jes, homoj pensas[br]ke ili malsamas disde tiuj 0:23:16.801,0:23:18.174 kiuj troviĝas iliahejme, 0:23:18.332,0:23:19.871 sed estas la samaj. 0:23:21.628,0:23:23.339 De kie venas ĉiuj tiuj bestoj? 0:23:23.644,0:23:25.829 Plejmulto el ili[br]estis trovitaj surstrate. 0:23:26.012,0:23:27.412 Iuj posedantoj ilin alportas 0:23:27.622,0:23:29.298 ĉar ili ne kapablas [br]prizorgi ilin. 0:23:29.488,0:23:31.740 Ĉu ili alvokas vin[br]kaj diras "mi ĝin ne volas"? 0:23:31.898,0:23:35.728 Ja. "Mi ne povas konservi ĉi tiun hundon",[br]"Mi ne plu deziras ĉi hundon", 0:23:35.894,0:23:40.692 "Mi transloĝiĝis", "mi gravedas",[br]"Mi naskis infanon"... 0:23:41.074,0:23:42.343 Mi pensas ke homoj 0:23:42.522,0:23:45.287 kiuj lasas sian hundon al best-azilo,[br]pensas ĝin ne forlasi. 0:23:45.464,0:23:47.049 Kaj ili tamen ĝin ankaŭ forlasas. 0:23:47.334,0:23:48.670 Best-azilo ne estas herbejo, 0:23:48.900,0:23:51.324 kie hundoj feliĉas kaj[br]kuradas dum la tuta tago. 0:23:51.543,0:23:53.218 Foje ili alvokas kaj diras al vi: 0:23:53.413,0:23:56.173 "Mi ne havas spacon ĉar[br]mi translokiĝis al apartamento." 0:23:56.371,0:23:58.014 "li estos multe pli bone tie". 0:23:58.191,0:24:01.965 En kaĝo de 8 m²,[br]ĉu ili bonŝancas? 0:24:02.210,0:24:03.815 Tio ne estas pli bona situacio. 0:24:03.998,0:24:07.413 – Kiom da hundoj vi nun havas?[br]– Ĉirkaŭ 200. 0:24:07.580,0:24:09.607 Kelkiuj reiris al[br]sia posedanto 0:24:09.759,0:24:10.863 ĉar ili havas blaton. 0:24:11.118,0:24:13.166 Sed por tiuj, kiuj ne havas, 0:24:13.369,0:24:16.359 estas neniu rimedo por ekscii[br]kiu estas la posedanto. 0:24:16.502,0:24:18.214 Ĉiuj tiuj kazoj estas traŭmatigaj 0:24:18.360,0:24:20.807 ĉar ĉiuj hundoj, kiujn ni vidis,[br]iam vivis en hejmo. 0:24:20.947,0:24:22.340 Eble ili dormis sur sofo. 0:24:22.488,0:24:25.490 99% el ili antaŭe vivis[br]en domo. 0:24:25.830,0:24:27.678 Ĉu ĉiuj tiuj hundoj estos adoptitaj? 0:24:28.022,0:24:30.021 La bonŝanculoj. 0:24:30.366,0:24:32.746 Tiuj ne bonŝancaj restos ĉi tie[br]ĝis sia morto 0:24:33.056,0:24:35.728 natura aŭ pro malsano. 0:24:36.599,0:24:39.563 Iuj hundoj vivas ĉi tie de 6 jaroj. 0:24:39.772,0:24:41.933 Estas parkejo por hundoj. 0:24:42.062,0:24:43.046 Rubejo por hundoj. 0:24:43.185,0:24:45.265 Ĉu rubejo por hundoj?[br]Mi ne volis diri tion. 0:24:45.397,0:24:48.073 Jes, sed vi venas rekapti tion,[br]kion vi lasis en parkejo. 0:24:48.196,0:24:51.059 De kiam la hundo estas ekloĝinta,[br]estas neniu diferenco 0:24:51.233,0:24:53.633 inter hundo,[br]kiun vi edukas ekde bebaĝo 0:24:53.800,0:24:56.463 kaj hundo,[br]kiun vi savkaptas el best-azilo. 0:24:56.616,0:24:59.857 La sola diferenco estas, ke[br]vi sentos vin pli bona individuo. 0:25:01.662,0:25:04.832 Kaj mi rigardis ilin de la alia flanko[br]de la kaĝo, pensante 0:25:05.065,0:25:07.255 "Mi kunportos vin hejmen." 0:25:07.978,0:25:11.698 Jes, mi jam diris al vi:[br]mi estas terura homo. 0:25:12.370,0:25:16.500 Empation oni atingas ankaŭ tra la edukado. 0:25:16.839,0:25:22.049 Iuj homoj kapablas empatii 0:25:22.711,0:25:25.511 ekde la naskiĝo. 0:25:26.031,0:25:27.181 Kaj aliaj ne. 0:25:27.440,0:25:29.860 Oni scias ekzemple, ke iuj homoj 0:25:30.286,0:25:31.766 tute ne havas empation. 0:25:32.136,0:25:35.176 Psikiatroj nomas ilin psikopatiuloj. 0:25:35.522,0:25:37.302 Bone, mi estas iom nesentema... 0:25:37.435,0:25:39.325 Sed mi ne konsideras min psikopatiulo. 0:25:39.410,0:25:41.350 De kie venas tiu manko de empatio? 0:25:46.815,0:25:49.645 Rerigardante la influojn,[br]kiujn mi ricevis kiel infano, 0:25:49.849,0:25:52.739 kaj tiujn, kiujn multaj infanoj ricevas, 0:25:52.809,0:25:55.489 mi konstatas, ke nuntempe[br]ekde la tago de nia naskiĝo, 0:25:55.615,0:25:57.955 oni prezentas al ni[br]falsitan bildon pri la realo, 0:25:58.067,0:26:00.267 pri la bestoj, kiuj vivas[br]feliĉe kaj komforte 0:26:00.400,0:26:02.840 en zoologiaj ĝardenoj,[br]cirkoj kaj best-aziloj. 0:26:18.395,0:26:21.155 Jen kial tiom ŝokis min[br]vidi la laboron de Roĝero. 0:26:21.300,0:26:26.160 En libroj por infanoj[br]oni ĉiam montras ilin feliĉaj, 0:26:26.290,0:26:29.560 parolantaj kun siaj geamikoj... 0:26:30.027,0:26:33.117 Mi ekkonsciis pri tiu mensogo, 0:26:33.473,0:26:37.063 ke oni ne maltrankviliĝu,[br]ke ĉio estas en ordo. 0:26:37.279,0:26:40.079 Kaj mi komencis paroli kun redaktoroj 0:26:40.235,0:26:42.495 kaj malakceptis iujn projektojn, 0:26:42.637,0:26:45.587 ĉar mi rifuzis mensogi. 0:26:47.343,0:26:48.663 Se vi volas krei libron, 0:26:48.779,0:26:51.889 en kiu vi parolas pri bestoj en bredejo,[br]en kiu ili estas feliĉaj, 0:26:52.018,0:26:54.358 anstataŭigu la vorton "bredejo"[br]per "best-azilo". 0:26:54.530,0:26:57.620 Estas la sama afero, kaj pli reala[br]ol tio, kion vi volis eldiri. 0:26:57.681,0:26:58.731 Tiom simple estas. 0:26:58.869,0:27:00.169 Surpapere aspektis facile, 0:27:00.287,0:27:02.297 sed ŝanĝi siajn kutimojn en la vera vivo 0:27:02.392,0:27:03.722 estis multe pli malfacile. 0:27:03.898,0:27:05.578 Jen kial mi reiris al la muntejo, 0:27:05.666,0:27:07.726 por provi trovi helpon en la intervjuoj, 0:27:07.841,0:27:09.911 kiujn mi filmis por la dokumentfilmo. 0:27:10.280,0:27:12.200 La faktoroj, kiuj influis 0:27:12.367,0:27:15.107 kaj plu influas[br]nian rigardon al la bestoj, 0:27:15.227,0:27:19.227 estas klare la religio 0:27:20.324,0:27:26.154 kaj tradicio, kiu ekas ĉe Aristotelo,[br]se ne pli frue, 0:27:27.112,0:27:29.092 kiuj havis enorman efikforton. 0:27:29.559,0:27:32.019 Ni eliras de vidpunkto, kiu diras al ni, 0:27:32.233,0:27:34.723 ke la homoj situas pinte de la hierarkio, 0:27:34.833,0:27:38.833 ke la aliaj specioj estas malsuperaj, 0:27:39.016,0:27:42.656 Ni havas certajn kapablojn,[br]kiujn la aliaj bestoj ne havas, 0:27:42.756,0:27:46.756 same kiel la aliaj bestoj havas kapablojn,[br]kiujn ni ne havas. 0:27:47.595,0:27:50.015 Inter ili, ni atribuas grandan gravecon 0:27:50.872,0:27:53.572 al certaj formoj de konscio kaj rezonado, 0:27:53.891,0:27:56.411 kaj al la ekzisto[br]de artikulaciata lingvo... 0:27:56.635,0:27:59.495 Jen afero certe grava, 0:27:59.687,0:28:02.267 sed kiu malfeliĉe[br]ofte metas nin en pozicion, 0:28:02.885,0:28:07.165 kiun mi nomas la "speciisma narcisismo". 0:28:07.532,0:28:11.392 Neniu biologo dirus,[br]ke homoj estas superaj al la aliaj bestoj. 0:28:11.570,0:28:12.800 ĉar ĉiam estas aferoj, 0:28:12.910,0:28:15.770 kiujn la bestoj povas fari,[br]kaj kiujn ni mem ne povas fari. 0:28:16.091,0:28:21.571 Tamen, la nocio de supereco[br]malfermas la pordon al mistraktado. 0:28:23.219,0:28:25.099 Ĉi-momente, ĉirkaŭ la tuta planedo 0:28:25.320,0:28:28.990 la ne-homaj bestoj estas konsiderataj[br]en la juro kiel aferoj. 0:28:29.166,0:28:31.866 Ili disponas pri neniu rajto. 0:28:32.257,0:28:35.617 Kaj laŭ la leĝo ili ekzistas[br]nur por la utilo 0:28:35.959,0:28:38.869 de tiuj kiel ni,[br]kiuj estas juraj personoj. 0:28:40.364,0:28:43.364 Ne estas iu ajn valida morala kriterio, 0:28:43.670,0:28:48.040 kiu apartigas ĉiujn homojn[br]disde ĉiuj bestoj. 0:28:48.461,0:28:50.131 Se ni kredas, ke la rajtoj 0:28:50.369,0:28:54.919 dependas de la kapablo senti doloron, 0:28:55.434,0:28:58.274 ankaŭ la bestoj povas senti doloron[br]kaj do havas rajtojn. 0:28:58.644,0:29:00.274 Se, aliflanke, 0:29:00.673,0:29:05.023 oni devas havi altan nivelon de rezonado[br]por havi rajtojn, 0:29:05.547,0:29:08.947 do tiam certaj homoj,[br]ekzemple beboj 0:29:09.083,0:29:11.313 aŭ intelekte postiĝintaj homoj 0:29:11.491,0:29:12.821 ne havus rajtojn. 0:29:13.175,0:29:15.105 Kaj kvankam la argumentoj ŝajnis raciaj, 0:29:15.283,0:29:17.433 ne estis facile rilatigi min[br]al la mesaĝoj, 0:29:17.562,0:29:19.112 kiuj alvenis el mia ĉirkaŭaĵo. 0:29:19.593,0:29:21.693 La teorio estas unu afero,[br]la praktiko alia. 0:29:21.953,0:29:24.053 En la praktiko[br]oni ne povas plendi ĉiutage: 0:29:24.178,0:29:26.728 "gorĝdoloro", "malvarmumo",[br]doloro tie, doloro tie ĉi. 0:29:26.997,0:29:28.617 Teruras min vidi bestojn suferi, 0:29:29.416,0:29:31.226 sed aliflanke, 0:29:31.703,0:29:35.343 se vi ne volas manĝi stekon,[br]kokaĵon aŭ aliajn tiaĵojn, 0:29:36.091,0:29:38.761 la elektebloj estas vere limigitaj. 0:29:39.051,0:29:42.791 Vi povas manĝi melonon, sed ne ŝinkon,[br]se vi pensas tiel. 0:29:43.018,0:29:45.958 Terpomoj, karotoj...[br]Kaj ĉu legomoj ne suferas? 0:29:46.338,0:29:48.918 Kiam mi vidas beban kapsikidon[br]meze de kapsiko, 0:29:49.097,0:29:50.137 tio tre doloras min. 0:29:50.280,0:29:51.940 Ĝi estas la bebo de la kapsiko. 0:29:52.086,0:29:53.036 Ĉu vi seriozas? 0:29:53.248,0:29:56.738 Vi vere pensas, ke ili suferas samnivele:[br]laktuko kaj... 0:29:57.200,0:29:59.950 Jes, ĉar la virinoj ĉe la ĝardenvendejo[br]diris al mi, 0:30:00.099,0:30:01.219 ke plantoj suferas. 0:30:01.368,0:30:04.138 Plantoj ne havas limban sistemon,[br]Panjo, mi petas vin... 0:30:04.306,0:30:05.786 Jen tio, kion ili diris al mi. 0:30:05.915,0:30:07.885 Kaj mi ne sciis, kiel pruvi la malon. 0:30:08.090,0:30:10.240 Sed mi komprenis tre rapide,[br]ke la senkulpiĝoj 0:30:10.435,0:30:12.555 pro konsumo de bestoj estas[br]ĉiam la samaj. 0:30:13.339,0:30:16.229 Kaj ili havis ĉiujn koherajn respondojn[br]de la fakuloj, 0:30:16.395,0:30:18.665 kiujn mi pridemandis[br]por la dokumentfilmo... 0:30:18.905,0:30:21.675 "BESTOJ MANĜAS BESTOJN" 0:30:21.846,0:30:25.166 Aliaj bestoj manĝas bestojn:[br]oni nomas ilin karnovoruloj. 0:30:25.378,0:30:28.148 Ni ne estas karnovoruloj.[br]Ni estas laŭnature ĉiomanĝuloj, 0:30:28.424,0:30:30.484 sed ni povas ankaŭ[br]– estante homaj bestoj – 0:30:30.656,0:30:32.786 elekti libere niajn nutraĵojn. 0:30:32.926,0:30:34.776 "ESTAS NATURE" 0:30:34.953,0:30:36.593 Ne estas natura rilato. 0:30:36.716,0:30:38.276 Estas rilato, en kiu, laŭ mi, 0:30:38.384,0:30:39.684 la besto estas kiel ŝuo, 0:30:39.796,0:30:41.396 kiun mi uzas kaj poste forĵetas. 0:30:41.503,0:30:43.393 Se mi ne povas uzi ĝin,[br]mi ne volas ĝin. 0:30:43.489,0:30:47.219 "ESTAS PLI GRAVAJ AFEROJ,[br]POR KIUJ BATALI" 0:30:47.464,0:30:50.764 Ni devus maltrankviliĝi pro la malsato[br]kaj pro la tuttera malriĉeco, 0:30:50.979,0:30:53.119 infanoj, kiuj mortas[br]pro malsato kaj militoj. 0:30:53.249,0:30:54.029 Absolute. 0:30:54.131,0:30:55.541 Kaj zorgi pro la bestoj 0:30:55.738,0:30:58.608 ne malhelpas min zorgi pro tiuj problemoj. 0:30:58.884,0:31:01.244 Fakte, ambaŭ ofte koincidas. 0:31:01.995,0:31:04.365 Kiom mi lernis pri la respekto al bestoj, 0:31:04.785,0:31:07.665 tiom mi ekrespektis[br]ankaŭ iliajn defendantojn. 0:31:07.903,0:31:09.683 Antaŭ ol komenci ĉi tiun projekton, 0:31:09.777,0:31:11.857 mi ne sciis, ke Einstein[br]ne manĝis bestojn. 0:31:11.996,0:31:15.026 Nek Leonardo da Vinĉi,[br]Edison, Pitagoro, Plutarko. 0:31:15.191,0:31:16.051 Efektive, 0:31:16.190,0:31:18.380 antaŭ ol eklabori je[br]ĉi tiu dokumentfilmo, 0:31:18.566,0:31:20.336 mi eĉ ne sciis, kiu estis Plutarko. 0:31:21.274,0:31:23.454 Sed min komencis obsedi la malkovro, 0:31:23.545,0:31:25.435 ĝis kia ekstremo povas iri vivmaniero, 0:31:25.591,0:31:27.141 kiu ne kaŭzas suferon al bestoj. 0:31:27.243,0:31:29.493 Kaj laŭ tio, kion mi trovis en interreto, 0:31:29.661,0:31:32.811 ĝi inkluzivas pli ol tio,[br]kion Ĝeni' priparolis kun mi ĝis nun. 0:31:33.804,0:31:36.634 Se ni serioze prezentas al ni[br]la besto-demandon, 0:31:36.758,0:31:40.568 ni devas repripensi la konduton[br]de la socio ĝenerale. 0:31:40.894,0:31:43.314 Modo, kiu ne utiligas kosmetikaĵojn? 0:31:43.594,0:31:47.114 Oni testas lipruĝojn, ŝampuojn. 0:31:47.758,0:31:49.948 Bestoj ilin glutas... 0:31:50.333,0:31:53.674 Ni devas ŝanĝi tiom da[br]kutimoj kaj kondutoj 0:31:54.064,0:31:56.127 ke estas pli komforte[br]rigardi aliflanken. 0:31:56.512,0:31:59.492 Sciencistoj uzas bestojn[br]por testi 0:31:59.857,0:32:02.220 enormajn kvantojn[br]da purigproduktoj, 0:32:02.690,0:32:05.601 kosmetikaĵoj, nutraĵoj[br]kaj medicinaj produktoj, 0:32:06.476,0:32:09.351 kaj ankaŭ industriaj[br]kaj agrikulturaj ĥemiaĵoj, 0:32:09.657,0:32:12.810 nutraĵoj por bestoj,[br]alkoholo kaj tabakaĵoj. 0:32:13.828,0:32:16.826 Uzado de katoj,[br]hundoj, musoj, 0:32:17.249,0:32:20.683 kunikloj, fiŝoj, birdoj,[br]simioj kaj aliaj bienaj bestoj 0:32:20.844,0:32:23.356 ne enkalkulas la fakton[br]ke ili povas senti 0:32:23.497,0:32:25.170 fizikan doloron, 0:32:25.320,0:32:27.834 timon, deprimiĝon kaj malkomforton. 0:32:28.660,0:32:31.625 Resume,[br]pli ol 115 milionoj da bestoj 0:32:31.812,0:32:33.433 estas uzataj por eksperimentoj 0:32:33.668,0:32:35.599 en laboratorioj[br]dise sur la planedo. 0:32:36.183,0:32:40.930 95% de la medikamentoj, kiuj montris[br]multpromesajn rezultojn ĉe bestoj 0:32:41.082,0:32:44.152 fiaskas ĉe homoj. 0:32:44.513,0:32:46.501 Kaj tio estas eĉ pli malbona en Usono, 0:32:46.696,0:32:49.149 kie pli ol 100.000 homoj[br]mortas ĉiujare 0:32:49.520,0:32:52.269 pro produktoj, kiuj estis testitaj[br]ĉe bestoj. 0:32:52.461,0:32:55.354 Ja ekzistas alternativoj 0:32:55.640,0:32:59.712 kiuj venas de esplorcentroj[br]grandfamaj. 0:33:00.161,0:33:03.161 Toksologiaj studoj per kulturado, 0:33:03.689,0:33:06.791 tiel je skalo ĉela kiel[br]je skalo de tuta organo, 0:33:07.089,0:33:09.591 ekzistas epidemiologiaj studoj... 0:33:10.478,0:33:12.708 Je tiu stadio mi estis aŭdinta[br]tiom da aferoj 0:33:12.856,0:33:14.405 ke mi pensis,[br]ke estus bona ideo 0:33:14.541,0:33:17.201 inviti Ĝeni', Ĝovana' [br]de FAADA, por vesperumo... 0:33:17.378,0:33:20.025 Kaj ankaŭ mian kuzon Ĥavi',[br]kuirartan kritikiston 0:33:20.165,0:33:21.852 kaj ŝatanton de virbovaj bataloj; 0:33:22.125,0:33:24.381 Lŭison, mia ĉef-kukistan amikon; 0:33:24.572,0:33:27.443 Agus', doktorinon pri edukado, 0:33:27.663,0:33:31.465 Maj', ĥemiiston kaj[br]fakulon pri gastronomio, 0:33:31.755,0:33:34.655 kaj Pedron, la plej pragmatisman[br]el miaj amikoj. 0:33:41.179,0:33:42.685 Ni ĉiuj sidis[br]ĉirkaŭ la tablo 0:33:42.826,0:33:45.782 kun nutraĵoj ĉiaspecaj,[br]atendante ke mi lanĉu la debaton. 0:33:45.914,0:33:49.582 Kaj mi malfermis la buŝon por meti[br]la ununuran demandon de la tuta vespero... 0:33:50.095,0:33:51.776 Kial vi manĝas bestojn? 0:33:51.999,0:33:56.265 Ĉar ili estas resursoj,[br]kiujn Naturo provizas al ni 0:33:56.403,0:33:57.840 kaj do mi manĝas ilin. 0:33:57.985,0:33:59.696 – Bestoj manĝas bestojn.[br]– Precize! 0:33:59.838,0:34:02.961 Estas kiel en savano kiam vi vidas[br]leonon kiu manĝas gazelon... 0:34:03.098,0:34:06.518 Omleto el terpomoj estas[br]ja multe pli bona ol ĉi tiu omleto. 0:34:06.914,0:34:09.751 Do vi diras nun al mi,[br]ke gusto, frandeco, 0:34:09.943,0:34:13.941 pli gravas ol la tuta sufero[br]kiun necesigis tiu omleto. 0:34:14.088,0:34:17.094 Estas nur tio, ke se vi pensas pri tio,[br]vi ne plu povas vivi. 0:34:17.266,0:34:19.744 Nutraĵindustrio ja estas[br]vere perforta. 0:34:19.928,0:34:22.977 La maniero, kiel bestoj estas traktataj,[br]estas vere brutala. 0:34:23.068,0:34:25.695 Sed tio ne estas kialo por mi,[br]ke mi ĉesu manĝi bestojn. 0:34:25.838,0:34:27.486 Mi konsentas, kiel Lŭis' diris, 0:34:27.638,0:34:29.961 se por la sama prezo,[br]besto ne bezonas suferi, 0:34:30.097,0:34:31.894 do estas pli bone ke ĝi ne suferu. 0:34:32.029,0:34:34.806 Ne eblas manĝi beston,[br]sen ke ĝi suferus. 0:34:35.068,0:34:38.275 Ĉiu besto, ĉiu el ili,[br]batalis por sia vivo en la buĉejo. 0:34:39.457,0:34:42.279 Jes, sed tio ne estas sufiĉa kialo[br]por ne manĝi ilin, ĉu? 0:34:42.593,0:34:45.863 Ni ne venis por provi[br]vin konvinki. 0:34:46.193,0:34:49.821 Tio, kion ni deziras, estas montri [br]realon, kiu estas kaŝita de ni. 0:34:49.992,0:34:53.387 Ĉu eblus, ekzemple, ŝanĝi [br]la manieron, kiel ni mortigas bestojn? 0:34:53.501,0:34:57.233 Buĉado estas la malplej grava parto,[br]gravas precipe la vivo de tiuj bestoj, 0:34:57.361,0:34:59.994 kiuj vivas en kaĝoj,[br]en kiuj ili eĉ ne povas returni sin 0:35:00.089,0:35:02.266 Certe, sed se tiuj bestoj[br]vivus tute libere... 0:35:02.382,0:35:03.401 Kun la nuna demando, 0:35:03.514,0:35:05.969 se vi ĉiuj deziras manĝi viandon[br]por la matenmanĝo, 0:35:06.095,0:35:07.857 por la tagmanĝo kaj vespermanĝo, 0:35:08.011,0:35:09.712 ili devas meti ilin en fabrikojn. 0:35:10.269,0:35:12.643 Mi ne pensas, ke manĝi[br]bestojn estas la problemo, 0:35:12.799,0:35:15.345 sed la maniero,[br]kiel ni uzas tiujn bestojn. 0:35:16.293,0:35:19.961 Kaj la bredejo, kie bovinoj[br]estas ĉiuj unu sur la aliaj 0:35:20.097,0:35:21.261 kaj ne povas eliri, 0:35:21.390,0:35:24.385 aŭ la kokinoj, kiuj estas[br]enfermitaj, kaj ne povas eliri... 0:35:24.509,0:35:27.368 Se ni deziras ĉiovendejojn[br]plenajn je ovoj kaj mafinoj... 0:35:27.499,0:35:30.405 aŭ estas farite tiel,[br]kio ŝajnas al mi tre perforta, 0:35:30.689,0:35:34.410 aŭ ne estos tiom multe[br]da ovoj kaj mafinoj en ĉiovendejoj. 0:35:34.677,0:35:37.266 Mi ankaŭ pensas, ke finfine,[br]ĉio estas tre internigita: 0:35:37.426,0:35:39.010 "Mi aĉetas por mi vestaĵojn", 0:35:39.154,0:35:41.121 "Mi manĝas viandon",[br]almenaŭ por mi 0:35:41.294,0:35:44.114 Mi ne scias, mi havas[br]aliajn problemojn por prizorgi 0:35:44.282,0:35:45.587 – ne ofendiĝu pri tio – 0:35:45.776,0:35:48.570 sed mi havas mil aliajn aferojn[br]kiujn mi devas pripensi. 0:35:48.722,0:35:50.647 Mi estas membro de[br]la bestĝardena klubo. 0:35:50.793,0:35:52.964 Mi povas ĝin viziti[br]tiom ofte, kiom deziras, 0:35:53.383,0:35:56.138 mi komprenas ke tio ne estas[br]plej bona situacio por besto, 0:35:56.332,0:35:57.638 vi simple rigardu ilin. 0:35:57.826,0:35:59.899 Mi ankaŭ veturis al Kenjo[br]kaj ne estas same, 0:36:00.050,0:36:01.382 ne necesas esti fakulo. 0:36:01.570,0:36:04.474 Sed estas maniero, por homoj[br]kiuj ne povas veturi al Kenjo, 0:36:04.590,0:36:05.396 vidi elefanton. 0:36:05.569,0:36:08.061 Sed vi instruas al via filino 0:36:08.616,0:36:12.305 ke tiuj ne plej bonaj kondiĉoj[br]estas normalaj, 0:36:12.548,0:36:13.449 akcepteblaj. 0:36:13.610,0:36:17.225 Ŝi pensos: "se mia patro kondukas[br]min tien, ne devas esti tiel terura". 0:36:17.443,0:36:20.111 Kaj vi instruas al ŝi, ke[br]kapti beston 0:36:20.283,0:36:22.760 kaj ĝin forpreni el ĝia natura loĝloko 0:36:22.948,0:36:25.557 por ĝin malliberigi[br]estas bona afero, estas normala. 0:36:25.712,0:36:28.643 Ŝi ankoraŭ tro junas,[br]sed pli poste, mi povas klarigi al ŝi 0:36:28.773,0:36:30.966 ke tio ne estas bonaj kondiĉoj[br]por la bestoj, 0:36:31.066,0:36:33.013 ke ili ne povas facile[br]reprodukti sin. 0:36:33.145,0:36:34.977 Ili ne havas plej bonajn kondiĉojn. 0:36:35.106,0:36:37.192 Sed vi ja devas fari ion[br]sabate posttagmeze, 0:36:37.320,0:36:39.340 kaj bestoĝardeno estas tre bona... 0:36:46.252,0:36:47.770 Tio ne estas malbona ideo. 0:36:47.999,0:36:50.540 Tial ni sabate posttagmeze[br]iris al bestoĝardeno. 0:36:50.766,0:36:53.946 Estas loko, kie oni ekspozicias[br]sovaĝbestojn malliberigitajn. 0:36:54.144,0:36:54.899 Tio signifas: 0:36:55.069,0:36:58.342 kie ni povas observi bestojn,[br]kiuj ne havas sian naturan konduton. 0:36:59.886,0:37:02.248 Kun iomete da bambuoj 0:37:02.440,0:37:05.407 rigardu, ĝi estas kun barilo[br]por malhelpi, ke ili ĝin rompu. 0:37:05.650,0:37:07.524 kaj iom da papermaĉaĵo 0:37:07.735,0:37:10.198 ne eblas reprodukti[br]loĝlokon de tiuj bestoj. 0:37:10.355,0:37:12.264 – Ĉu ĝi estas vera roko?[br]– Ne. 0:37:12.493,0:37:15.208 Mi scias ke en aliaj instalaĵoj[br]estas papermaĉaĵo. 0:37:18.935,0:37:20.173 Por ursoj ekzemple, 0:37:20.278,0:37:22.950 plej malbone por ili estas[br]instali ilin en fosaĵon. 0:37:23.825,0:37:27.117 La akvo estas vere malpura.[br]– Nu, sed estas la sola, kiun ili havas. 0:37:27.307,0:37:30.075 Se ĝi estas malpura aŭ ne...[br]ili tamen devas bani sin. 0:37:30.230,0:37:32.777 Ĉu vi jam demandis vin mem[br]kial ili ne forflugas? 0:37:32.919,0:37:36.242 En tiuj malfermitaj ejoj,[br]por eviti ilian fuĝon, 0:37:36.385,0:37:39.635 – oni fortondas parton el iliaj flugiloj?[br]– Ĉu serioze? 0:37:39.850,0:37:42.918 Jes, tio estus ekvivalento de mano[br]por homo, ekde la pojno. 0:37:43.137,0:37:45.123 Kaj tiel ili ne povas flugi. 0:37:45.342,0:37:49.419 Tial, se ili etendus la flugilojn,[br]eblus tion klare vidi. 0:37:50.526,0:37:52.681 Ĝeni' kondukis min ankaŭ al la delfenejo. 0:37:52.826,0:37:54.564 Akvaj malliberejoj vere malgrandaj. 0:37:54.690,0:37:56.531 Multege pli etaj, ol la natura loĝloko 0:37:56.660,0:37:58.343 de orcinoj, balenoj kaj delfenoj, 0:37:58.515,0:38:01.717 kiuj kompreneble ne ridetas.[br]Nur estas la formo de ilia makzelo. 0:38:02.141,0:38:05.200 Mi ne kredas, ke ilia vivo[br]mallibere vere plezurigas ilin. 0:38:07.859,0:38:10.969 Sed krom tio, kion mi povis vidi,[br]aŭ kion rakontis al mi Ĝeni', 0:38:11.166,0:38:13.476 mi volis paroli kun iu, kiu estadis 0:38:13.724,0:38:16.534 ĉiutage en zoologia ĝardeno aŭ delfenejo. 0:38:17.095,0:38:20.325 Vi diras, ke vi eklaboris en delfenejo 0:38:20.533,0:38:22.333 por helpi la bestojn, ĉu ne? 0:38:22.531,0:38:24.621 Mi iris tien, ĉar mi amegis la bestojn. 0:38:24.821,0:38:28.511 Alveninte, la unua laboro,[br]kiun mi faris en tiu zoologia ĝardeno 0:38:28.691,0:38:32.051 estis mortigi dingon, aŭstralian hundon. 0:38:32.268,0:38:37.268 Ĝia "kulpo", ĝia "krimo" estis, ke mankis[br]instalaĵo por ĝi. 0:38:37.578,0:38:40.458 Tie mi rimarkis, ke tio estas[br]la plej malbona loko, 0:38:40.608,0:38:41.948 en kiun mi povus enfali. 0:38:42.095,0:38:43.835 Sed jen la loko, kie mi reflektis: 0:38:44.022,0:38:47.082 "Bone, mi provos fari, por ke estu[br]kiel eble malplej malbone." 0:38:47.232,0:38:49.802 Kaj post 30 jaroj mi konstatas,[br]ke tio estas neebla. 0:38:49.942,0:38:52.442 Ke la sola maniero, per kiu[br]ili ne sentu sin malbone, 0:38:52.589,0:38:54.589 estas, ke zoologiaj ĝardenoj ne ekzistu. 0:38:54.699,0:38:58.299 Sed ili havas la pozitivan aspekton,[br]ke ili protektas la speciojn, ĉu ne? 0:38:58.419,0:39:00.779 Ĉu ne konservo de specioj,[br]esploroj, observado? 0:39:00.939,0:39:01.659 Ne, tute ne. 0:39:01.803,0:39:03.943 Sed mi kredas, ke la homoj pensas ĉi tion: 0:39:04.120,0:39:06.940 "Mi iras al la zoologia ĝardeno,[br]ĉar mi amas la bestojn. 0:39:07.130,0:39:09.530 Jen la granda paradigmo,[br]kiun ni devas rompi: 0:39:09.740,0:39:12.500 ĉar mi amas bestojn,[br]mi devas ne iri al zoologia ĝardeno. 0:39:12.747,0:39:13.997 Ni eniras eraran rondon: 0:39:14.147,0:39:16.257 "Mi tenas vin en kaptiteco", 0:39:16.417,0:39:19.207 "kaj la sola kialo, pro kiu[br]vi meritas la kaptitecon" 0:39:19.317,0:39:23.317 "estas, ke vi estas bela vidaĵo,[br]originala, spektinda, ktp." 0:39:24.274,0:39:27.484 Se ni kapablas meti nin[br]en la lokon de la besto, 0:39:27.814,0:39:29.934 ni komprenas, ke tio estas malbona. 0:39:30.084,0:39:33.374 Kaj kia estas la traktado[br]fare de besto-trejnisto? 0:39:33.564,0:39:34.884 Oni eniras dinamikon, 0:39:35.054,0:39:38.284 en kiu oni eĉ ne plu rimarkas,[br]ke oni mistraktas la beston. 0:39:38.474,0:39:43.214 Kie kelkfoje la streĉo tiom grandas,[br]ke oni povas ankaŭ bati ĝin. 0:39:43.704,0:39:47.184 La unua ekzerco, kiun mi lernis 0:39:47.414,0:39:50.814 por la delfenoj, kiun miaj tiamaj kolegoj[br]instruis al mi, 0:39:51.064,0:39:55.564 estis irigi ilin de unu baseno al alia,[br]batante ilin per bastono. 0:39:55.774,0:40:01.374 Kaj oni faras tion. Mi, kiu amis[br]la bestojn. Kaj plu amas ilin... 0:40:08.734,0:40:10.694 Rigardante la grandegecon de la maro, 0:40:10.824,0:40:12.864 mi ne povis eviti pensi pri la diferenco 0:40:13.034,0:40:14.814 inter la natura loĝloko de orcino, 0:40:14.968,0:40:16.308 de baleno aŭ delfeno, 0:40:16.518,0:40:19.448 kaj la basenoj, kiujn oni trudas al ili[br]en la delfenejoj. 0:40:19.658,0:40:22.828 Eble nia amo al la bestoj[br]kondamnas ilin al la plejmalbono. 0:40:22.995,0:40:26.475 Ni ŝatas observi ilin, interagi kun ili,[br]nutri ilin... 0:40:26.762,0:40:28.772 Kaj tiucele ni enfermas ilin en kaĝojn, 0:40:28.942,0:40:30.792 trejnas ilin, por ke ili amuzu nin, 0:40:30.932,0:40:33.982 kaj ni pagas por vidi ilin fari[br]ekzercojn kaj montri kondutojn, 0:40:34.162,0:40:37.012 kiuj tute malsamas de tio,[br]kion ili farus en la naturo. 0:40:49.922,0:40:52.162 Nia amo al la bestoj 0:40:52.389,0:40:55.699 estas pli tio, ke ni interesiĝas pri ili, 0:40:55.903,0:40:58.113 pri tio, ke ili plezurigas nin. 0:40:58.243,0:41:00.563 Sed malofte ni imagas nin en ilia loko. 0:41:00.793,0:41:04.373 Ekzistas spektakloj, kiuj kunimplicas[br]torturadon kaj morton de bestoj, 0:41:04.533,0:41:06.913 kiel la taŭrobataloj en Hispanio. 0:41:07.480,0:41:10.310 Zoologiaj ĝardenoj ne malproksimas[br]de daŭra torturado. 0:41:10.680,0:41:15.430 Estas tute senprave, ke pro la amo,[br]kiun oni havas por besto 0:41:15.730,0:41:19.530 oni submetas ĝin al vivstilo,[br]kiu ne konvenas al tiu specio. 0:41:20.067,0:41:22.777 Ankaŭ la turisma industrio[br]ofte uzas bestojn 0:41:23.097,0:41:25.127 por doni plej intensajn travivaĵojn 0:41:25.357,0:41:27.697 kaj sentojn de aŭtentikeco al turistoj. 0:41:28.077,0:41:30.537 Kaleŝoj, rajdado sur elefanto aŭ dromedaro 0:41:30.687,0:41:32.407 aŭ renkontiĝoj kun sovaĝaj bestoj 0:41:32.557,0:41:33.747 kiel tigroj aŭ simioj 0:41:33.887,0:41:36.047 por ekhavi ŝatklakojn en sociaj retejoj. 0:41:36.211,0:41:39.061 Tio estas kondutoj damaĝaj[br]por la bestoj, kiuj suferas ilin. 0:41:39.171,0:41:42.191 Denove, nia manko de empatio[br]kontribuas al besta suferado. 0:41:43.291,0:41:46.331 Ekzistas socia edukado, kiu malhelpas ĝin. 0:41:46.661,0:41:50.361 Mi pensas ekzemple pri la taŭrobataloj[br]aŭ multe da festoj, 0:41:50.691,0:41:54.171 en kiuj de tute juna aĝo[br]partoprenas infanoj. 0:41:54.431,0:41:57.451 Oni diras al ili, ke tio estas tradicioj[br]plenaj de valoroj, 0:41:57.561,0:41:59.091 kio estas malvera. 0:41:59.261,0:42:01.111 Tradicio estas tio, kion ni heredis, 0:42:01.268,0:42:02.328 ĉu bona, ĉu malbona. 0:42:02.478,0:42:03.868 Kaj dank' al nia klereco 0:42:04.028,0:42:05.928 ni povas preterpasi tiujn tradiciojn. 0:42:09.468,0:42:11.498 Mi forgesis rakonti al vi ion kuriozan, 0:42:11.608,0:42:13.328 kio okazis ĉe la vespermanĝo ĉe mi. 0:42:13.425,0:42:15.575 Post la manĝo mi montris[br]kelkajn videaĵojn. 0:42:15.685,0:42:17.755 Kiel okazas, kiam oni vizitas geamikojn 0:42:17.885,0:42:19.485 kaj montras fotojn de la ferioj, 0:42:19.565,0:42:20.995 sed temis pri besta suferado 0:42:21.102,0:42:24.102 en porviandaj bredejoj, por ilia ledo[br]aŭ pro eksperimentoj. 0:42:24.242,0:42:26.612 Mallonge: ĉio, kion mi ŝatus montri al vi, 0:42:26.922,0:42:29.832 sed pri kio mi promesis al FAADA,[br]ke mi ne faros tion. 0:42:29.986,0:42:32.366 Kaj jes, Ĝeni' komentis ilin por ni. 0:42:32.696,0:42:34.306 Jen la kastrado de porkoj. 0:42:34.546,0:42:37.416 Oni kastras ilin permane[br]per speco de tenajlo, 0:42:37.620,0:42:38.740 sen anestezo... 0:42:38.950,0:42:41.390 Jen la muelilo por virseksaj kokidoj. 0:42:41.590,0:42:44.010 Neniu favoras tion, aŭ ĉu?[br]Se ili vidis tion... 0:42:44.330,0:42:48.080 Ankaŭ la porkoj vivas, mordante[br]la stangojn aŭ mordante sin reciproke. 0:42:48.220,0:42:50.030 Jen kial oni detranĉas ilian voston, 0:42:50.170,0:42:53.160 – por ke ili ne mordu ilin.[br]– Jes, por ke ili ne mordu ilin. 0:42:53.310,0:42:56.530 Bone, pri la taŭrobataloj mi kredas,[br]ke mi ne devas diri multon... 0:42:56.690,0:42:58.920 Ni ne vidas ĉi tiujn bildojn en televido, 0:42:59.070,0:43:02.240 ĉar kiam la virbovo komencas vomi sangon,[br]ili ŝanĝas la bildkapton. 0:43:02.561,0:43:04.861 Jen bredejoj por feloj. 0:43:05.321,0:43:06.101 Jen vulpoj, 0:43:06.221,0:43:09.301 kaj kiu ne havas vulpan mantelon,[br]kredas ne kontribui al tio. 0:43:09.425,0:43:13.045 Sed 90% de la vulpoj estas bredataj[br]por fari borderojn de kapuĉoj. 0:43:13.237,0:43:15.207 Ekzistas surogato, kaj la homoj pensas: 0:43:15.354,0:43:18.814 "por la malmulto, kion tio kostis,[br]tio devas esti surogata materialo". 0:43:19.134,0:43:21.774 Sed ne, kelkfoje felo kostas malpli[br]ol la surogato. 0:43:23.068,0:43:26.218 Kaj la buĉmetodoj estas elpensitaj[br]por ne difekti la felon, 0:43:26.388,0:43:29.558 laŭ manieroj, kiujn vi povas imagi:[br]sufokado, elektromortigado... 0:43:29.765,0:43:31.125 Merdon... 0:43:31.365,0:43:35.365 Jen ili elŝiras plumojn el anasoj. 0:43:35.865,0:43:37.715 Kial ili faras tion, dum ili vivas? 0:43:37.895,0:43:41.895 Ĉar tiumaniere unu ansero[br]povas doni plumojn kvarfoje. 0:43:42.085,0:43:44.125 – La plumoj rekreskas?[br]– Jes. 0:43:45.005,0:43:48.695 Ĉi tio estas por malhelpi, ke la bovidoj[br]mamsuĉu de siaj patrinoj. 0:43:48.875,0:43:51.325 Ili metas ajutojn por povi[br]melki la patrinon, 0:43:51.605,0:43:54.055 kaj tiel ŝi ne povas[br]mamnutri sian bovidon. 0:43:54.425,0:43:58.025 Kia frenezaĵo, ĉu ne?[br]Ni estas frenezaj... 0:44:01.665,0:44:04.205 Kaj ĉu oni ne povas diskonigi tion? 0:44:04.405,0:44:05.665 Tion ni provas fari, 0:44:06.305,0:44:10.305 sed en la amaskomunikiloj[br]estas sufiĉe da cenzuro. 0:44:10.855,0:44:13.805 Kaj krom tio, neniu interesiĝas vidi tion. 0:44:13.985,0:44:15.875 Estas multe da homoj, kiuj... 0:44:16.015,0:44:18.105 Bone, ni estis 8,[br]kaj nun ni estas pli ol... 0:44:18.235,0:44:21.015 Sed ne kredu, ke estas pro tio,[br]ke ili ne volas vidi ĝin. 0:44:21.185,0:44:22.945 Ili lacegis.[br]Ili ne volis vidi ĝin. 0:44:24.792,0:44:26.532 – Ĉu vere?[br]– Mi certigas al vi. 0:44:28.012,0:44:29.492 Pli facilas ne rigardi. 0:44:29.862,0:44:31.232 Sed mi ja vidis ĝin. 0:44:31.572,0:44:35.062 Venis la momento por transiri[br]de informiĝo al agado. 0:44:40.892,0:44:43.232 Post la trarigardo de Ĝeni'[br]tra mia vestoŝranko, 0:44:43.392,0:44:45.712 mi ne povis ne demandi:[br]kiel vestiĝas homoj, 0:44:45.864,0:44:48.604 kiuj volas respekti ĉiujn vivantojn. 0:44:48.939,0:44:52.219 Kaj plej grave...[br]Kie estas miaj ŝuoj: 0:44:52.641,0:44:55.761 Mi havis pantalonojn, ĉemizojn,[br]t-ĉemizojn kaj ŝtrumpetojn 0:44:55.920,0:44:57.490 liberajn de ĉia besta suferado. 0:44:57.682,0:44:59.612 Sed ne jakojn kaj ŝuojn. 0:44:59.822,0:45:02.142 Jen kial mi proksimiĝis[br]al vendejo de vestaĵoj, 0:45:02.272,0:45:04.212 kie ĉiuj vendaĵoj ne devenis de bestoj, 0:45:04.319,0:45:05.829 por povi solvi mian problemon. 0:45:05.969,0:45:08.379 La vero estas, ke kiam mi rigardis[br]la lanajn ĉapojn 0:45:08.489,0:45:11.219 kaj la ledajn ŝuojn kaj mansakojn,[br]kiuj ne estis el ledo, 0:45:11.356,0:45:13.066 tio ne ŝajnis al mi granda ofero. 0:45:13.236,0:45:15.716 La vestaĵoj sen besta sufero[br]ŝajnis sufiĉe normalaj. 0:45:15.866,0:45:17.006 NE VIA PATRINO.[br]NE VIA LAKTO. 0:45:17.173,0:45:17.983 Preskaŭ ĉiuj... 0:45:18.133,0:45:21.183 Ŝuoj, zonoj, mansakoj, ĉapoj,[br]monujoj kaj alispecaj aferoj, 0:45:21.277,0:45:22.817 pri kiuj ni kutime ne pensas, 0:45:22.947,0:45:27.087 ke ili estas faritaj el la haŭto de porko,[br]kuniklo, bovino, kato, kaj el ŝafa lano... 0:45:27.297,0:45:29.827 La ŝafoj ne vere suferas.[br]Kiel okazas ĉe ili? 0:45:29.947,0:45:32.107 Ĉiam la sama demando:[br]la ŝafinoj ne suferas. 0:45:32.247,0:45:36.177 Sed estas falsa ideo, ke la besto[br]ne mortas, do ne suferas. 0:45:36.341,0:45:38.771 Ĉar ne temas pri la scio,[br]ĉu la besto mortas aŭ ne, 0:45:38.918,0:45:41.218 sed kiel la besto vivas[br]kaj kiel oni traktas ĝin. 0:45:41.358,0:45:43.788 Kaj neniel estas logike,[br]ke besto venas en la mondon 0:45:43.978,0:45:45.928 bezonante, ke iu tondu ĝiajn harojn. 0:45:46.108,0:45:47.858 Se vi opinias tion, estas ridinde... 0:45:48.348,0:45:50.768 Kiam ni anstataŭigas[br]ion bestodevenan en produkto, 0:45:50.908,0:45:52.818 ĉi-kaze en vestaĵoj, 0:45:53.108,0:45:56.118 ĉu tio ne signifas,[br]ke oni uzas finfine pli da petrolo? 0:45:56.498,0:45:57.278 Ne, tute ne. 0:45:57.488,0:46:00.438 Mi jam kredas,[br]ke oni devas forĵeti la ideon, 0:46:00.738,0:46:03.368 ke io el ledo aŭ lano[br]– io bestodevena – 0:46:03.488,0:46:05.628 estas malpli polua ol io surogata. 0:46:05.798,0:46:07.058 Estas tute malĝuste. 0:46:07.258,0:46:08.348 – Ĉu vere?[br]– Jes. 0:46:08.528,0:46:11.348 La bestekspluata industrio[br]estas unu el la plej poluantaj. 0:46:11.508,0:46:14.268 Mi bezonis konfirmi tion.[br]Mi iris viziti tanejon. 0:46:14.418,0:46:17.098 Kaj jes, kiel mi, vi imagas,[br]ke viaj ŝuoj kaj jakoj 0:46:17.298,0:46:18.358 defalis de arbo. 0:46:18.548,0:46:20.248 Mi havas malbonan novaĵon por vi. 0:46:20.398,0:46:22.038 La procedo de ledo-farado 0:46:22.168,0:46:24.278 uzas enorman kvanton da kemiaj substancoj 0:46:24.475,0:46:25.555 kaj tunojn da akvo. 0:46:25.715,0:46:29.715 Oni devas bone distingi[br]inter "toksa" kaj "polua". 0:46:30.545,0:46:33.755 Nia akvo estas poluita.[br]Buljono de kokaĵo ankaŭ. 0:46:33.905,0:46:37.035 Se ni prenas buljonon de kokaĵo[br]el la ĉiovendejo 0:46:37.525,0:46:41.525 kaj analizas ĝin[br]laŭ kriterioj de poluiteco, 0:46:42.835,0:46:46.325 ni vidas bizaran aferon:[br]ke ĝi havas la samajn trajtojn 0:46:46.655,0:46:50.655 kiel la akvo ellasita el ledo-fabrikoj. 0:46:50.865,0:46:54.865 – Nia akvo estas poluita, ne toksa.[br]– Bone, bone. 0:46:55.645,0:46:58.825 Krom decidi neniam plu[br]trinki buljonon de kokaĵo, 0:46:58.995,0:47:02.165 mi ankaŭ lernis strangajn aferojn...[br]kaj iom naŭzajn. 0:47:02.325,0:47:04.405 Ke el ledo-restaĵoj oni povas fari ankaŭ 0:47:04.585,0:47:06.175 konditoraĵojn aŭ kosmetikaĵojn, 0:47:06.325,0:47:08.425 medikamentajn kapsulojn, gelatenon, gluon. 0:47:08.575,0:47:11.185 kaj ege multe da artikloj,[br]pri kiuj vi neniam imagus, 0:47:11.325,0:47:12.595 ke ili devenas de bestoj. 0:47:12.712,0:47:15.922 Sed verdire mi ne havis la impreson,[br]ke la leda industrio 0:47:16.072,0:47:18.172 respondecas pro la besta suferado. 0:47:18.312,0:47:21.262 Neniam oni mortigas beston[br]por havi ĝian haŭton. 0:47:21.369,0:47:25.369 La haŭto estas kromprodukto[br]de la nutraĵ-industrio, 0:47:25.789,0:47:29.789 kiun la tanisto recikligas[br]por fari produktojn utilajn por la socio. 0:47:32.079,0:47:34.019 Oni oferas la beston pro ĝia viando 0:47:34.119,0:47:36.509 kaj oni ne lasos flanke la[br]haŭton de tiu besto. 0:47:36.599,0:47:39.069 Sed Ĝeni' rakontis al mi,[br]ke la industrio de haŭtoj 0:47:39.169,0:47:41.539 ne plu estas recikliganto[br]de la nutraĵ-industrio 0:47:41.649,0:47:44.359 pro tio, ke ĝi bredas ilin[br]por fari produktojn el haŭto. 0:47:44.459,0:47:47.249 Kaj la komerco de haŭtoj[br]premisas la bredadon en kaptiteco 0:47:47.349,0:47:49.639 kaj oferi pli ol 70 milionojn[br]da bestoj ĉiujare. 0:47:49.729,0:47:52.629 Ŝi rakontis al mi, ke la vivo[br]de lutreoloj, vulpoj, ĉinĉiloj, 0:47:52.716,0:47:55.086 sed ankaŭ de hundoj kaj katoj[br]bredataj en kaĝoj 0:47:55.216,0:47:56.606 por ekspluati ilian haŭton, 0:47:56.703,0:47:59.653 estas la malo de tio,[br]kion oni povus opinii digna vivo. 0:47:59.793,0:48:00.993 En siaj etaj kaĝoj 0:48:01.130,0:48:03.420 la bestoj klare montras signojn de streso. 0:48:03.590,0:48:07.590 Nenormalaj kondutoj, kanibalismo,[br]ankaŭ memmutilado. 0:48:08.590,0:48:12.590 La unua paŝo al konsciiĝo[br]estas ekrimarki, ke 0:48:12.750,0:48:15.920 objektive tio, kion mi faras,[br]kaj tio, kion mi ĉesas fari, 0:48:16.240,0:48:18.720 ne efikas nur al la homoj ĉirkaŭ mi, 0:48:18.867,0:48:22.867 sed ankaŭ al homoj kaj bestoj[br]vivantaj malproksime de mi. 0:48:23.187,0:48:25.197 Kaj jen mi estis rigardanta etikedojn 0:48:25.364,0:48:26.314 de ĉio ektrovita. 0:48:26.454,0:48:29.234 Ĉar kiel mi konstatis,[br]la unua reflekso, kiun oni akiras, 0:48:29.384,0:48:32.474 kiam oni decidas vivi, provante ne[br]malbone efiki al la besta vivo, 0:48:32.598,0:48:33.858 estas rigardi etikedojn. 0:48:34.005,0:48:36.265 Kaj tio estis nur unu afero,[br]kiun mi devis ŝanĝi 0:48:36.385,0:48:37.855 por eviti bestan suferadon. 0:48:37.992,0:48:40.362 Pro tio, kaj ankaŭ por[br]plibonigi la vivkvaliton 0:48:40.479,0:48:41.619 de nia propra specio. 0:48:41.729,0:48:43.609 Oni konsciiĝas, ke la vianda industrio 0:48:43.739,0:48:46.049 estas la ĉefa kaŭzanto de klimata varmiĝo. 0:48:46.149,0:48:48.339 La metano ellasita de la bovinoj[br]kaj la sterko 0:48:48.469,0:48:51.269 farita de ili tutmonde[br]egalas al la efiko 0:48:51.389,0:48:53.649 de 33 milionoj da aŭtoj. 0:48:53.829,0:48:56.319 La forcej-efikaj gasoj[br]produktataj de la brutaro 0:48:56.409,0:48:58.449 konsistigas 37% de la entuta metano, 0:48:58.713,0:49:02.653 75% de la nitrata oksido kaj[br]74% de la amoniako en la atmosfero. 0:49:04.541,0:49:06.251 Kaj tio sen konsideri, 0:49:06.398,0:49:08.988 ke ĉi tiu sektoro estas[br]la ĉefa ekspluatanto, 0:49:09.188,0:49:11.288 kiu kontribuas al la senarbarigo, 0:49:11.515,0:49:13.905 kiu rolas esence en la klimata ŝanĝiĝo. 0:49:14.355,0:49:17.205 Kiam oni parolas pri senarbarigo[br]en la kolektiva imago, 0:49:17.472,0:49:21.472 ni ĉiam pensas pri la ekspluatado[br]de tropikaj arbaroj, pri papero ktp. 0:49:21.952,0:49:24.562 Sed en la realo, se oni enfokusigas[br]la 4 ĉefajn kaŭzojn 0:49:24.772,0:49:27.472 de tropika senarbarigo,[br]la plej gravajn en la mondo, 0:49:27.659,0:49:30.799 la unua kaŭzo, tute antaŭ ĉiuj[br]la plej grava el ĉiuj, 0:49:30.946,0:49:33.656 estas la transformado de terenoj[br]por nutri la brutaron. 0:49:33.986,0:49:37.986 La ekskrementoj povas polui la akvon[br]per la nitrata ellavaĵo, 0:49:38.756,0:49:40.766 kaj en malpli alta grado per la fosfato, 0:49:41.064,0:49:43.244 kiuj povas fine alveni[br]en la subgrundan akvon. 0:49:43.444,0:49:46.414 Kaj kiam ni havas tre altan nivelon[br]de nitrato en la akvo, 0:49:46.599,0:49:47.949 tiu akvo ne plu trinkeblas. 0:49:49.238,0:49:51.298 Ke la akvo estas ĉiam pli rara resurso, 0:49:51.416,0:49:53.926 kaj ke ni baldaŭ devos[br]komenci porciumi ĝian uzadon, 0:49:54.070,0:49:55.430 estas nediskutebla fakto. 0:49:56.714,0:50:00.424 Aktuale, ekhavi akvon estas problemo[br]por 748 milionoj da homoj, 0:50:01.038,0:50:03.958 kaj ĉiutage 4000 infanoj mortas[br]pro mankanta aliro al akvo 0:50:04.335,0:50:07.005 kaj pro malsanoj ligitaj kun akvokvalito. 0:50:11.375,0:50:14.215 Krome, 30% de la[br]sensala akvo de la planedo 0:50:14.515,0:50:16.765 destiniĝas al intensa bestobredado, 0:50:16.985,0:50:19.915 kiu krome estas[br]la ĉefa kaŭzo de ĝia poluo. 0:50:22.655,0:50:24.785 60-oble pli da akvo necesas 0:50:25.012,0:50:27.642 por produkti 1 kg da viando[br]ol 1 kg da tritiko. 0:50:28.472,0:50:31.952 Aŭ 28-oble pli da akvo[br]ol por produkti 1 kg da rizo. 0:50:32.122,0:50:34.022 Aŭ alimaniere dirite, mezume 0:50:34.182,0:50:36.382 oni bezonas 1135 litrojn da akvo ĉiutage 0:50:36.542,0:50:38.322 por nutri veganon, 0:50:39.412,0:50:42.672 kaj 15.141 litrojn[br]por nutri viandokonsumanton. 0:50:43.432,0:50:47.092 14.000 litrojn da akvo pli.[br]Ĉiutage. Popersone. 0:50:52.612,0:50:54.932 Mi kapablis malhavi[br]spektaklojn kun bestoj. 0:50:55.072,0:50:56.702 Kaj oni ne parolas pri ŝampuado... 0:50:56.839,0:50:58.569 Mi povis ŝanĝi mian vestiĝmanieron, 0:50:58.709,0:51:01.249 sen ke tio efikus al mia publika bildo[br]aŭ mia monujo. 0:51:01.369,0:51:03.979 Aparte de tio, la vera celo[br]estis ŝanĝi mian nutron. 0:51:04.129,0:51:07.309 Kaj mi jam maltrankviliĝis pri tio,[br]ĉu mi povas havi sanan vivon 0:51:07.429,0:51:08.339 sen manĝi bestojn. 0:51:08.489,0:51:10.929 Sed mi havis perfektan[br]pretekston por ekscii ĝin. 0:51:11.076,0:51:13.656 Mi do prenis mian fotilon[br]kaj veturis al malsanulejo. 0:51:13.796,0:51:16.416 Ĉi tiu socio konsumas[br]pli da bestaj proteinoj 0:51:16.453,0:51:17.713 ol necesas. 0:51:17.963,0:51:21.963 Tio utilas por nenio kaj kaŭzas[br]nur kardio-vaskulajn problemojn, 0:51:23.813,0:51:27.343 kanceron kaj aliajn malsanojn. 0:51:27.493,0:51:29.943 Ĉu ekzistas studoj,[br]kiuj montras, ke la kancero 0:51:30.150,0:51:32.200 kaj la konsumo de viando estas ligitaj? 0:51:32.330,0:51:36.330 La rilato inter viando-konsumo[br]kaj kancero de la kojlo 0:51:36.567,0:51:38.887 estas konata nun jam de pluraj jaroj. 0:51:39.497,0:51:42.277 Ekzistas ankaŭ rilato inter la[br]mamkancero ĉe virinoj 0:51:42.597,0:51:45.457 kaj la konsumo de grasoj,[br]precipe de saturitaj grasoj. 0:51:45.634,0:51:48.134 La malignaj kanceraj ĉeloj[br]estas instigataj evolui 0:51:48.374,0:51:50.664 pro la acideco, kiu ĉeestas en ilia medio, 0:51:50.784,0:51:54.144 kaj unu el la faktoroj, kiuj povas[br]reĝustigi la nivelon de acideco, 0:51:54.464,0:51:56.334 estas la nutra reĝimo. 0:51:56.534,0:51:58.454 La homo ne estas origine karnovora. 0:51:58.674,0:52:01.824 Ŝajnas, ke homoj iĝis tiaj pli malfrue, 0:52:01.944,0:52:04.644 kaj, sekve, ilia organismo 0:52:04.944,0:52:07.904 ne estis adaptita al tiu viando-konsumo, 0:52:08.214,0:52:11.674 nek la dentoj[br]nek la longo de la nutrokanalo. 0:52:11.824,0:52:15.264 Ĉe la plej multaj popoloj[br]ĉasantoj-plukantoj, kiuj ekzistas, 0:52:15.984,0:52:19.334 98% de la rikoltataj proteinoj[br]devenas de plukado 0:52:19.474,0:52:20.384 kaj ne de ĉasado. 0:52:20.514,0:52:22.924 Tio bone montras,[br]ke ni ne estas karnovoruloj. 0:52:25.994,0:52:28.184 La unua afero, kiun mi faru, komencante 0:52:28.324,0:52:30.224 reĝimon ne bazitan sur besta suferado, 0:52:30.371,0:52:32.331 estas ellitiĝi duonan horon pli frue. 0:52:32.461,0:52:34.411 Mi kutimas matenmanĝi en rapidmanĝejoj, 0:52:34.518,0:52:36.338 kie oni donas nur sandviĉojn omletajn, 0:52:36.472,0:52:38.122 kun fromaĝo aŭ malvarma viando. 0:52:38.252,0:52:39.552 Mi bezonos pli da tempo 0:52:39.679,0:52:41.699 por prepari miajn matenmanĝojn hejme. 0:52:43.169,0:52:45.129 Rostpanon kun tomatoj aŭ avokado. 0:52:46.789,0:52:48.779 Cerealaĵojn kun bananoj kaj avena lakto. 0:52:50.876,0:52:53.953 Rostpanon kun tomatoj kaj avokado.[br]Cerealaĵojn kun bananoj.[br] 0:52:54.082,0:52:57.728 Aŭ rostpanon kun tomatoj kaj avokado.[br]Ankoraŭ cerealaĵojn kun bananoj. 0:53:00.027,0:53:03.497 Bone, mi imagas ke iom post iom[br]mi trovos aliajn opciojn. 0:53:06.756,0:53:09.564 Kaj plie, ne manĝi viandon[br]estas ekologie... 0:53:09.657,0:53:11.255 Sed Ĝeni' ne multe[br]fidis al mi. 0:53:11.443,0:53:13.597 Ŝi do kondukis min[br]en veganan restoracion 0:53:13.852,0:53:15.777 esperante, ke tio[br]iom inspiros min. 0:53:17.408,0:53:19.393 – Do, kia verdikto?[br]– Jes, mi ja ŝatas. 0:53:20.051,0:53:23.431 Mi devas agnoski,[br]ke estas tre bonguste. 0:53:23.643,0:53:26.484 Kaj se mi nun forigas viandon[br]el miaj nutraĵoj, 0:53:26.670,0:53:28.739 ĉu mi daŭre havos[br]ekvilibran dieton? 0:53:29.035,0:53:31.653 Ĉu vere estas ekvilibra dieto[br]manĝi viandon? 0:53:31.810,0:53:34.251 Mi supozas ke ĝis nun[br]mi havis ekvilibran dieton 0:53:34.383,0:53:36.605 ĉar miaj medicinaj analizoj[br]ĉiam estis bonaj. 0:53:36.790,0:53:37.526 Ja certe. 0:53:37.721,0:53:40.591 Ĉu mi simple eligas viandon[br]kaj daŭrigas pri cetero? 0:53:40.743,0:53:43.791 Ne, vi etendu la spektron[br]de nutraĵoj: 0:53:44.729,0:53:50.330 fruktoj, legomoj, semoj, tritiko,[br]floroj, spicoj, algoj... 0:53:51.130,0:53:56.750 Sed ankaŭ fabacoj, cerealoj,[br]tuberoj, verdaj folioj... 0:53:56.957,0:53:58.970 Kiujn tri konsilojn[br]vi donus a mi 0:53:59.100,0:54:00.973 koncerne kuiradon? 0:54:01.173,0:54:04.205 La unua, ĉar estas io[br]nova por vi, 0:54:04.408,0:54:07.604 estus enketi, lerni,[br]kursi, 0:54:07.737,0:54:10.150 serĉadi tra reto kaj[br]informi vin per libroj... 0:54:10.360,0:54:13.809 Mia dua konsilo estus[br]forgesi viajn antaŭajn kutimojn 0:54:13.989,0:54:17.328 kaj laste, plenigi vian[br]fridujon per legomoj. 0:54:17.513,0:54:20.010 Tiel, kiam vi malsatos,[br]vi manĝos legomojn. 0:54:20.207,0:54:22.339 Sed mi jam manĝas. 0:54:22.532,0:54:24.292 Nu, vi manĝos multe pli,[br]vi vidos! 0:54:24.596,0:54:29.748 Kaj ili alportos al vi ĉion[br]kion via korpo bezonas. 0:54:30.295,0:54:33.610 Sed onidire oni estas[br]malpli fortika, ŝajne. 0:54:33.748,0:54:35.244 Ne, mi havas multe da energio. 0:54:35.451,0:54:38.285 Fruktoj kaj ankaŭ aliaj nutraĵoj[br]alportas al vi energion. 0:54:38.794,0:54:42.815 Hodiaŭ ekzistas[br]multaj veganaj sportistoj. 0:54:50.059,0:54:51.851 Ĉu do vi estas triatlonisto? 0:54:52.070,0:54:53.460 Mi dirus, ke biatlonisto. 0:54:53.682,0:54:57.682 – Ho jes, kurado kaj biciklado.[br]– Kurado, biciklado, denove kurado. 0:54:58.402,0:55:00.252 Ĉu vi jam gajnis ĉampionecojn? 0:55:00.539,0:55:03.319 Mi gajnis kelkajn ĉampionecojn. 0:55:03.624,0:55:07.374 Mi gajnis la ĉampionecon de Hispanio[br]en mia aĝkategorio. 0:55:07.864,0:55:10.844 Kaj mi estas la kvara en la mondo 0:55:11.154,0:55:13.714 kaj la kvina en Eŭropo en mia aĝkategorio. 0:55:13.794,0:55:17.654 – Do sufiĉe kontenta.[br]– Kaj ĉio sen manĝi viandon? 0:55:17.861,0:55:19.401 Jes, ĉio sen manĝi viandon. 0:55:19.595,0:55:21.975 Ĉu delonge vi havas tiun manĝreĝimon? 0:55:22.115,0:55:24.065 – Jam de 6 jaroj.[br]– Ni haltu, ĉar... 0:55:24.385,0:55:26.545 alie mi ne povas sekvi la ritmon. 0:55:26.695,0:55:29.835 – Necesas fari tion longe, ĉu ne?[br]– Pli-malpli 6 jarojn, jes. 0:55:29.992,0:55:32.552 – Kaj vi neniam malfortiĝis en 6 jaroj?[br]– Neniam. 0:55:32.732,0:55:36.172 Nek fromaĝo, nek ovoj.[br]Nek lakto, nek mielo. 0:55:36.602,0:55:39.472 Kaj via trejnisto kion diras? 0:55:39.662,0:55:41.872 Ĉar tio estis via persona elekto, ĉu ne? 0:55:42.472,0:55:44.012 Jes, estis mia elekto. 0:55:44.162,0:55:46.332 Ĉiuj diris al mi, ke mi ne faru tion, 0:55:46.479,0:55:48.049 ke fari ĝin estas komplikite. 0:55:48.169,0:55:51.749 – Kaj mi montris kun sukceso, ke ne.[br]– Kaj viaj atingoj ne malaltiĝis? 0:55:51.896,0:55:55.106 Ne, estas pli la malo.[br]Mi sentas min pli bone interne. 0:55:55.976,0:55:59.296 Kaj vi ne malpeziĝis?[br]Tio estas unu el miaj timoj... 0:55:59.606,0:56:03.186 Ke mi limigos mian manĝadon[br]por komenci malpeziĝi... 0:56:03.356,0:56:05.856 Vi timas limigi vian dieton?[br]Estas male. 0:56:06.236,0:56:08.096 Nova kampo malfermiĝas al vi. 0:56:08.336,0:56:10.616 Oni emas vidi la veganan mondon jene, 0:56:10.926,0:56:13.686 sed ĝi estas spektakla mondo[br]de fruktoj, de legomoj... 0:56:13.866,0:56:16.566 Se mia patrino vidus vin,[br]ŝi dirus, ke vi maldikas. 0:56:16.753,0:56:18.743 Jes, maldika, mi pezas 57-58 kg. 0:56:18.933,0:56:20.563 Sed tiom mi pezis jam antaŭe. 0:56:20.810,0:56:24.810 – Bone, mi ne malpeziĝos?[br]– Mi kredas, ke via pezo restos la sama. 0:56:25.740,0:56:28.370 – Ĉu ni denove kuru?[br]– Jes, certe, mi estus ravita. 0:56:28.580,0:56:30.790 – Ĉu ni faru la tutan vojon?[br]– Se vi volas! 0:56:31.007,0:56:33.787 Ĉesigu viajn rakontojn! Vi tro maldikas. 0:56:34.244,0:56:35.594 Manĝu vian viandon! 0:56:35.741,0:56:39.141 Kaj ĝuste en la momento, kiam mi pensis,[br]ke mia patrino eble pravas, 0:56:39.311,0:56:40.781 mi ricevis mesaĝon de Ĝeni'. 0:56:58.671,0:57:02.671 Veraj viroj ne faras malbonon al bestoj.[br]Vi estas poltrono! 0:57:02.921,0:57:05.501 Tio iĝas iom bizara... Mi amegas tion! 0:57:17.811,0:57:19.691 Kaj tiel mi alteriĝis en Berlino, 0:57:19.861,0:57:22.071 diskutante kun la[br]plej forta viro de Germanio 0:57:22.231,0:57:24.081 kaj unu el la plej fortaj de la mondo, 0:57:24.231,0:57:27.011 kiu, krom tio, ne manĝas bestojn[br]jam de 6 jaroj. 0:57:27.241,0:57:28.711 Kiel li diras en interreto, 0:57:28.971,0:57:31.731 la plej fortaj bestoj de la planedo[br]estas herbovoruloj, 0:57:31.898,0:57:35.898 goriloj, bizonoj, elefantoj... kaj li... 0:57:42.158,0:57:43.418 Vi devas esti Patriko. 0:57:43.678,0:57:46.168 – Bonan tagon, jes, vi estas Ed'?[br]– Jes. 0:57:46.318,0:57:50.318 – Kiom vi suprenlevas?[br]– Jen, tiu devas havi 80 kg. 0:57:50.638,0:57:52.828 – Jes.[br]– Tio estas nur mia varmiĝa ekzerco. 0:57:52.938,0:57:55.038 – Via varmiĝa?[br]– Jes, nur por komenci. 0:57:55.195,0:57:57.605 Kio estas la plej granda pezo,[br]kiun vi iam levis? 0:57:57.775,0:57:59.605 Mia persona rekordo estas 200 kg. 0:57:59.802,0:58:02.422 – 200?[br]– Jes, kaj en konkurso 190. 0:58:02.662,0:58:05.342 Mi diros tion al mia patrino,[br]ĉar ŝi diras al mi: 0:58:05.522,0:58:08.962 "Se vi ne manĝos bestojn,[br]vi estos pli malforta, pli maldika..." 0:58:09.192,0:58:11.532 – Ĉu vere?[br]– Tion panjoj ĉiam pensas. 0:58:11.742,0:58:12.722 Estas amuze, 0:58:15.372,0:58:17.882 ĉar kiam mi diris al mia patrino:[br]"Mi iĝos vegano", 0:58:18.142,0:58:19.242 ŝi preskaŭ freneziĝis. 0:58:19.392,0:58:21.472 Antaŭ tio mi estis vegetarano[br]jam 6 jarojn, 0:58:21.639,0:58:23.799 do ŝi sciis, kio estas tio: vegetarano. 0:58:23.899,0:58:27.399 Sed kiam mi diris al ŝi:[br]"neniuj laktoproduktoj, neniuj ovoj", 0:58:27.559,0:58:28.739 ŝi tute freneziĝis. 0:58:28.889,0:58:31.109 – Ĉu vere?[br]– Jes, kaj la plej amuza afero 0:58:31.259,0:58:33.099 estis, ke mi simple diris al ŝi: 0:58:33.259,0:58:35.189 "Tio iros bone, fidu min." 0:58:35.379,0:58:38.279 Mi ne provis konvinki ŝin[br]kaj nun ŝi estas vegano. 0:58:38.839,0:58:40.799 – Ho bone, ŝi estas vegano?[br]– Jes. 0:58:40.969,0:58:44.969 La problemo de multaj homoj estas,[br]ke kiam ili pensas pri planta dieto, 0:58:45.179,0:58:47.249 ili pensas, ke temas nur pri verdaĵoj. 0:58:47.469,0:58:49.549 Ili pensas pri salatoj, laktuko, legomoj. 0:58:49.719,0:58:52.279 Kaj, efektive,[br]tio ne estas bonaj proteinfontoj. 0:58:52.469,0:58:56.239 Sed se oni inkluzivas sekajn legomojn,[br]fabojn, lentojn, pizojn, 0:58:58.769,0:59:00.129 nuksojn kaj oleoplantojn... 0:59:00.286,0:59:02.426 estas multe da bonaj proteinfontoj. 0:59:02.656,0:59:04.056 Ekzemple arakidoj. 0:59:04.323,0:59:07.103 Estas po 25 gramoj da proteino[br]en 100 gramoj. 0:59:07.263,0:59:08.853 Pli ol unu steko enhavas. 0:59:08.973,0:59:11.703 Estas ja tre facile.[br]Necesas havi la ĝustajn manĝaĵojn. 0:59:11.923,0:59:14.803 Eraro, kiun la homoj kelkfoje faras,[br]estas pensi: 0:59:15.220,0:59:16.650 "Tiu homo estas tre forta" 0:59:16.790,0:59:18.620 "kaj li estas vegano; estas bizare." 0:59:18.740,0:59:22.740 Kaj ili pensas, ke mi estis jam forta[br]kaj muskoloza, antaŭ ol veganiĝi. 0:59:22.930,0:59:25.760 Sed ne estas vere. 0:59:25.910,0:59:29.910 Antaŭe mi pezis nur 115 kg 0:59:31.490,0:59:34.610 kaj nun mi estas ĉe 135 kg. 0:59:34.790,0:59:38.020 Mi ja estas pli peza ol antaŭe,[br]sed ankaŭ pli forta. 0:59:38.240,0:59:40.220 Se vi neniam provas alian aferon, 0:59:40.430,0:59:42.830 vi neniam scios,[br]ĉu ĝi funkcias eĉ pli bone. 0:59:43.060,0:59:46.420 Mi scias nun, ke la vegana dieto[br]pli taŭgas por mi 0:59:46.600,0:59:49.620 ol vegetara aŭ ĉiomanĝa. 0:59:52.620,0:59:54.130 – Saluton.[br]– Ĝeni'. 0:59:54.280,0:59:55.480 – Ĉu ĉio bona?[br]– Jes. 0:59:55.668,0:59:58.388 Mi nun provas fari kikeran omleton. 0:59:58.938,1:00:00.278 – Kaj?[br]– Nu, mi ne scias. 1:00:00.628,1:00:03.118 Estas same kiel fari[br]omleton el ovoj, ĉu ne? 1:00:03.448,1:00:05.538 Unuflanke oni fritas la terpomojn 1:00:05.735,1:00:08.695 kaj aliflanke oni miksas[br]la kikeran farunon kun akvo, 1:00:08.982,1:00:12.042 ĝis kiam oni havas konsistencon[br]kiel ĉe batitaj ovoj, 1:00:12.282,1:00:13.132 pli aŭ malpli. 1:00:13.302,1:00:17.302 Poste mi miksas la terpomojn[br]for de la flamo kun tiu miksaĵo 1:00:19.702,1:00:22.812 kaj mi remetas ĝin en la paton[br]por fari la omleton. 1:00:36.752,1:00:39.492 – Saluton.[br]– Mi ne scias, ĉu mi bone faris. 1:00:39.619,1:00:40.489 Diru al mi... 1:00:40.709,1:00:42.829 Al kio tio devas simili? 1:00:43.039,1:00:46.239 Ĝi devus simili al vera omleto. 1:00:47.469,1:00:50.649 Jes... Kio okazis?[br]Ĉu vi ne sukcesis? 1:00:53.979,1:00:55.979 Mi ne scias,[br]ne estas tiom facile, ĉu? 1:00:56.159,1:00:58.519 Fari omleton el kikera faruno[br]ne tiom facilas. 1:00:58.716,1:01:00.466 Ĝi ne similas... 1:01:01.123,1:01:03.623 Ĝi ne similas al la alia omleto... 1:01:03.753,1:01:07.753 – Ĉu vi gustumis ĝin?[br]– Ĝi ne estas malbona. 1:01:08.063,1:01:10.243 "Ne malbona". Tio estas bona signo. 1:01:10.343,1:01:12.463 Ne malbona, sed mi devas ekzerci. 1:01:12.683,1:01:15.773 Kaj kiam mi opiniis,[br]ke ne manĝi bestojn signifus malsati, 1:01:15.993,1:01:17.993 mi malkovris, ke estas precize male. 1:01:18.153,1:01:19.563 Forigi viandon el mia dieto 1:01:19.753,1:01:22.813 estis la plej efika kaj rapida maniero[br]por fini la malsaton 1:01:22.963,1:01:23.763 en la mondo. 1:01:24.163,1:01:28.163 Pli ol 50% de la greno kaj[br]80% de la sojo rikoltataj en la mondo 1:01:28.643,1:01:30.623 destiniĝas al nutrado de bestoj. 1:01:31.603,1:01:33.883 Kaj dume, 1/5 de la homa loĝantaro 1:01:34.513,1:01:36.473 – 1.500.000.000 homoj – 1:01:36.683,1:01:38.783 ne havas sufiĉe por manĝi. 1:01:39.263,1:01:42.923 10% de la greno aktuale destinata[br]al bredataj bestoj 1:01:43.103,1:01:44.793 sufiĉus por kontentigi 1:01:45.023,1:01:47.053 la kaloriajn bezonojn de tiu 1/5, 1:01:47.200,1:01:49.310 kio forigus la malsaton en la mondo. 1:01:51.140,1:01:52.700 Tial, ke oni bezonas 1:01:52.820,1:01:55.800 pli ol 10 kg da greno[br]por produkti 1 kg da bovaĵo, 1:01:57.040,1:01:59.570 4 kg da greno[br]por produkti 1 kg da porkaĵo, 1:01:59.820,1:02:02.810 2 kg da greno[br]por produkti 1 kg da kokaĵo, 1:02:02.990,1:02:06.630 pli ol 2 kg da greno[br]por produkti 1 kg da fiŝaĵo el bredejo. 1:02:08.937,1:02:12.007 Alivorte, oni bezonas mezume[br]5 kg da planta proteino 1:02:12.797,1:02:14.977 por produkti 1 kg da besta proteino. 1:02:15.997,1:02:18.547 Se la greno bezonata de unu bredata besto 1:02:18.777,1:02:22.197 irus rekte al la homoj, 1:02:22.407,1:02:24.987 5 homoj povus manĝi ĝissate. 1:02:25.197,1:02:27.557 Do forte ligiĝas malsato[br]kaj homa subnutriteco 1:02:28.687,1:02:30.957 kun la viandokonsumo de[br]riĉaj homgrupoj. 1:02:31.347,1:02:34.087 Kaj tio sen eĉ konsideri[br]la suferadon, kiun ĝi kaŭzas. 1:02:36.567,1:02:39.547 Sed Ed', kiam vi matenmanĝos[br]kun grava kliento, 1:02:39.927,1:02:43.537 ĉu vi kondukos lin al vegetara restoracio[br]por manĝi salaton? 1:02:46.187,1:02:48.417 Mi ne estas konvinkita. 1:02:49.207,1:02:51.607 Se estus nur la viando, mi komprenus. 1:02:51.797,1:02:55.257 Sed vi devas flankenmeti ankaŭ la fiŝon[br]– ankaŭ ĝi estas besto, 1:02:55.377,1:02:59.377 kaj vi devas ankaŭ preterlasi[br]la anĉovojn, la tinuson... 1:02:59.547,1:03:02.967 Laŭ mi tio estas granda limigo.[br]Mi ne scias, kion kuiri por vi. 1:03:03.184,1:03:04.874 Ups! La fiŝaĵo... 1:03:05.081,1:03:07.101 Fakte, mi eĉ ne pensis pri la fiŝaĵo. 1:03:07.951,1:03:10.311 Homoj ne havas empation kun la fiŝoj. 1:03:10.461,1:03:13.531 Oni ĉiam tendencas kredi,[br]ke la oceano estas senfina, 1:03:13.758,1:03:15.628 kaj ankaŭ ĝiaj resursoj. 1:03:15.848,1:03:19.458 Sed lastatempaj studoj jam montris,[br]ke estas problemo en la oceanoj, 1:03:19.608,1:03:22.578 ke la populacioj de fiŝoj multe reduktiĝis 1:03:22.808,1:03:25.828 – je 90% falis la populacio de fiŝoj 1:03:26.018,1:03:28.318 inter 1950 kaj hodiaŭ. 1:03:29.128,1:03:31.608 Estas fakto. Se ni daŭrigos en tiu ritmo, 1:03:31.798,1:03:35.798 studoj montris, ke en 2048 la oceano[br]estos malplena – sen fiŝoj – 1:03:36.988,1:03:40.328 kaj aliaj regionoj estos[br]koloniigitaj de meduzoj. 1:03:40.528,1:03:43.458 Tio estas sekvo de[br]la aktuala superekspluatado, 1:03:43.618,1:03:45.458 kiu neniigas la grandajn fiŝojn. 1:03:45.908,1:03:47.898 Kaj ŝajnas, ke la fiŝkulturejoj 1:03:47.998,1:03:49.738 ne plu estas bona alternativo. 1:03:49.955,1:03:52.965 La plej multaj fiŝaj specioj[br]bredataj en akvokulturo 1:03:53.835,1:03:54.785 estas karnovoruloj. 1:03:55.105,1:03:57.685 Do la plejmulto de ilia nutraĵo 1:03:58.515,1:04:02.515 estas aliaj fiŝoj. 1:04:03.135,1:04:05.665 Kaj por akiri tiujn fiŝojn[br]oni devas plu fiŝkapti 1:04:05.855,1:04:08.465 kaj per tio malbone efiki[br]al la sovaĝa populacio. 1:04:08.625,1:04:11.345 Se oni parolas pri la[br]ĝenerala profilo de fiŝkulturejo, 1:04:11.505,1:04:13.765 temas pri basenoj loĝataj[br]tre dense de fiŝoj. 1:04:13.935,1:04:15.695 La individuoj ne havas spacon. 1:04:15.815,1:04:18.535 Ili frotiĝas unu al la alia, estas batoj 1:04:18.672,1:04:20.762 kaj kontaktvundiĝoj inter la fiŝoj mem 1:04:20.982,1:04:23.022 kaj kontraŭ la septoj de la baseno. 1:04:23.249,1:04:25.399 Kaj kiel por la bestoj de la industrio, 1:04:25.619,1:04:29.389 la koncentriĝo implicata[br]de tiu agrikultura metodo, 1:04:29.869,1:04:32.249 la besto-denseco ktp., 1:04:32.389,1:04:35.929 estigas malsanojn, kiuj devas esti[br]terapiataj per antibiotikoj 1:04:36.099,1:04:38.569 kaj aliaj kontraŭparazitaj substancoj, 1:04:38.736,1:04:41.356 kiuj fine ektroviĝas en la medio. 1:04:41.436,1:04:44.696 Do ni efikas al la sovaĝaj populacioj 1:04:44.843,1:04:46.713 por nutri la kulturatajn fiŝojn, 1:04:46.873,1:04:49.963 kaj ni aldonas toksajn substancojn[br]al la sovaĝaj fiŝoj. 1:04:50.093,1:04:52.883 Sed ĉu vi povus manĝi bestojn,[br]se oni traktus ilin bone? 1:04:52.983,1:04:54.243 Oni ne traktas ilin bone. 1:04:54.333,1:04:56.673 Sed se oni traktus ilin bone,[br]ĉu vi manĝus ilin? 1:04:56.793,1:04:58.773 Ne, ĉar por mi tio rilatas al koncepto. 1:04:58.863,1:05:01.303 Mi ne bezonas tion kaj[br]mi ne volas utiligi bestojn, 1:05:01.373,1:05:03.623 nek por manĝi, nek por vestiĝi,[br]nek por amuziĝi. 1:05:03.693,1:05:06.383 Jes, sed temas precize pri tio.[br]Se la bestoj ne suferas, 1:05:06.443,1:05:08.583 tiukaze tio estus parto de la vivciklo,[br]ĉu ne? 1:05:08.723,1:05:11.473 – Mi provas konvinkiĝi, sed...[br]– Vi ne provas konvinkiĝi. 1:05:11.563,1:05:14.343 Jam de monatoj vi serĉas[br]pretekstojn por ne konvinkiĝi. 1:05:14.423,1:05:17.733 Sed precize tion faros la homoj,[br]kiuj spektos la dokumentfilmon. 1:05:17.823,1:05:19.983 Mi povas enmeti fonmuzikon[br]kaj peri emociojn, 1:05:20.073,1:05:20.993 doni informojn... 1:05:21.093,1:05:23.603 sed mi kredas, ke finfine[br]la homoj malkonektiĝos... 1:05:23.693,1:05:25.093 Bone, mi montros al vi ion. 1:05:28.033,1:05:29.923 Ankaŭ mi rajdis sur ĉevalo, 1:05:30.023,1:05:32.533 mi farigis foton kun la bestoj,[br]kiujn mi renkontis, 1:05:32.663,1:05:33.933 kaj mi manĝis bestojn. 1:05:34.050,1:05:35.010 Kaj farante ĉion ĉi, 1:05:35.140,1:05:38.120 mi kredis esti tiu, kiu pli ol[br]ĉiu en la mondo amas bestojn. 1:05:38.250,1:05:40.830 Fakte, jen unu el la unuaj kampanjoj,[br]kiujn mi faris: 1:05:40.960,1:05:42.450 "se vi devas manĝi ovojn", 1:05:42.550,1:05:45.880 "ili estu almenaŭ ekologiaj ovoj,[br]aŭ de libere vivantaj kokinoj", 1:05:46.010,1:05:47.700 "aŭ kiel ajn oni nomas ilin". 1:05:47.860,1:05:50.670 Sed en la realo oni rimarkas,[br]ke ili ne estas tiom sennocaj 1:05:50.780,1:05:51.840 kiom oni povus kredi. 1:05:52.030,1:05:56.030 Oni sekse specigas la kokidojn,[br]oni mortigas la virseksajn kokidojn, 1:05:56.510,1:05:58.740 oni detranĉas la bekojn de la kokinoj, 1:05:58.880,1:06:02.050 oni mortigas ilin, kiam ili[br]ne plu estas produktivaj. 1:06:02.250,1:06:05.530 Ne eblas manĝi bestojn,[br]sen ke ili suferus. 1:06:05.800,1:06:08.640 Efektive, la sola opcio,[br]por ke la bestoj ne suferu, 1:06:08.790,1:06:09.920 estas ne manĝi ilin. 1:06:10.020,1:06:12.600 Sed Ĝeni' kondukis min ĉi tien[br]ne nur por paroli. 1:06:12.701,1:06:14.491 Ŝi volis igi min rigardi, kio okazas 1:06:14.591,1:06:17.321 al la ovodemetantaj kokinoj[br]kaj la virseksaj kokidoj. 1:06:17.481,1:06:20.341 Nur ĉar la virseksuloj[br]de tiu specio ne estas konsumataj. 1:06:20.478,1:06:23.678 Kaj tiu procezo, kiu mortigas[br]280 milionojn da virkokidoj ĉiujare, 1:06:23.829,1:06:25.749 okazas same, ĉu la kokoj 1:06:25.919,1:06:28.719 vendiĝas al intensaj bredejoj[br]aŭ al ekologiaj. 1:06:29.159,1:06:32.229 Mi vetas, ke vin konsolas la promeso,[br]kiun mi faris al vi, 1:06:32.386,1:06:34.656 ne montri al vi hororigajn bildojn, ĉu ne? 1:06:35.136,1:06:37.306 Sed kiel travivas tiuj homoj,[br]kiuj provas vivi 1:06:37.393,1:06:40.853 sen fari malbonon al bestoj? 1:06:41.173,1:06:44.413 Sekaj legomoj kaj sekaj fruktoj[br]estas bonegaj proteinfontoj. 1:06:45.323,1:06:48.033 Lentoj, spinaco, tutgrajnaĵoj, betoj, 1:06:48.313,1:06:50.313 migdaloj, juglandoj, pistakoj, 1:06:50.493,1:06:54.033 vinberoj kaj mangoj estas[br]fero-riĉaj manĝaĵoj. 1:06:54.193,1:06:56.803 Sekaj fruktoj kaj nuksoj,[br]sekaj legomoj kaj migdaloj, 1:06:56.963,1:06:59.073 sojfaboj, fazeoloj, brasiko, 1:06:59.230,1:07:01.420 florbrasiko kaj brokoloj enhavas kalcion. 1:07:01.600,1:07:04.230 Kaj sekaj fruktoj, sekaj legomoj[br]kaj tutgrajnaĵoj 1:07:04.367,1:07:05.377 enhavas zinkon. 1:07:05.517,1:07:08.617 Oni trovas ankaŭ omega-3[br]en nuksoj kaj linsemoj. 1:07:09.057,1:07:11.957 Kaj vitaminon B12 oni povas akiri[br]el diversaj gistoj, 1:07:12.121,1:07:15.471 el nutraĵ-suplementoj aŭ manĝaĵoj[br]riĉigitaj per tiu vitamino. 1:07:17.661,1:07:22.341 Kaj mia fridujo rapide ŝanĝiĝis[br]de tia... al tia... 1:07:23.031,1:07:25.631 kaj miaj pladoj komencis pleniĝi 1:07:25.818,1:07:29.458 de migdaloj, sekaj legomoj,[br]grenoj kaj verdaj legomoj... 1:07:38.888,1:07:41.168 En la realo, manĝi sen suferigi bestojn 1:07:41.258,1:07:43.218 ne estis tiom bizare, kiom mi pensis. 1:07:43.375,1:07:45.275 Kaj ĉefe, estis multe pli facile 1:07:45.415,1:07:47.875 kaj pli sanige ol mi antaŭe imagus. 1:07:57.875,1:08:01.225 Mi ne manĝis bestojn de kelkaj tagoj[br]kaj... ĉio estis en ordo. 1:08:01.345,1:08:03.815 Ĝis tiu momento mi ne estis[br]pli pala ol antaŭe... 1:08:03.965,1:08:06.465 Kaj jes, mi devis preni[br]suplementon de vitamino B12, 1:08:06.595,1:08:08.305 sed tio ne estis unu plia tablojdo, 1:08:08.435,1:08:11.125 sed nur tiu, kiu anstataŭis[br]la kontraŭacidan tablojdon, 1:08:11.225,1:08:14.045 kiun mi prenis ĝis tiam. 1:08:15.405,1:08:18.355 DU SEMAJNOJN PLI POSTE 1:08:23.925,1:08:27.005 Kaj tamen mi estis tro kutimita[br]al dieto de difinita speco 1:08:27.555,1:08:29.215 por pensi pri alternativoj, 1:08:29.392,1:08:31.942 kiam mi revenis malsata[br]hejmen post la laboro... 1:08:38.522,1:08:40.912 Kial, eĉ konsciante pri la[br]sekvoj de niaj agoj 1:08:41.052,1:08:42.132 por la vivo de bestoj, 1:08:42.289,1:08:45.509 malfacilas por ni esti konsekvencaj[br]kaj ŝanĝi niajn kutimojn? 1:08:53.899,1:08:57.899 Kiam la homoj komencas pensi[br]pri la bestoj en bredejoj, 1:08:58.099,1:09:00.639 ili troviĝas en stato,[br]kiun la psikologoj nomas 1:09:00.849,1:09:02.129 "kogna disonanco". 1:09:02.209,1:09:04.619 Tio signifas, ke iumaniere ili povas vidi, 1:09:05.039,1:09:07.409 ke estas eraro trakti ilin tiel, 1:09:07.579,1:09:10.699 sed malgraŭ ĉio ili kutimas manĝi bestojn 1:09:10.846,1:09:13.716 kaj ili ne volas ŝanĝi tiun kutimon. 1:09:14.646,1:09:18.646 Do ili plu faras tion. 1:09:19.876,1:09:23.876 Se ni evoluis kiel specio,[br]tio okazis pro la edukado. 1:09:24.046,1:09:27.396 Edukado estas la motoro,[br]kiu plibonigas nin. 1:09:27.686,1:09:31.686 Ĝi estas la motoro, kiu ebligas al ni[br]evolui morale kaj etike. 1:09:33.676,1:09:34.396 Eble. 1:09:34.573,1:09:38.133 Eble la momento alvenis,[br]por ke mi reiru al la lernejo. 1:09:38.253,1:09:40.473 Kaj cetere por ekscii,[br]ĉu ni ĉiuj naskiĝas kun 1:09:40.603,1:09:42.403 la sama nivelo de empatio al bestoj. 1:09:42.573,1:09:44.933 Kial tiom malfacilas esti konsekvenca? 1:09:45.070,1:09:48.260 Finfine, eble la helpo,[br]kiun mi bezonis, estis psikologia. 1:09:49.100,1:09:52.000 Bonan tagon, Ed', envenu.[br]Ĉu vi bone fartas? 1:09:52.214,1:09:54.244 – Jes.[br]– Envenu kaj sidiĝu, se vi volas. 1:09:58.054,1:10:00.304 Kiam ni naskiĝas, 1:10:00.554,1:10:04.554 la infanoj havas lerton, 1:10:04.794,1:10:06.074 kiu nomiĝas biofilio, 1:10:06.214,1:10:09.454 kaj ĝi estas ennaskita[br]emocia ligiĝo al aliaj vivantaĵoj. 1:10:09.921,1:10:12.791 Pro scivolemo, ĉar la vivo[br]kondukas nin tiudirekte... 1:10:13.281,1:10:16.741 Estas ankaŭ natura mekanismo[br]diri al ni mem: "Jes, mi scias," 1:10:16.871,1:10:20.101 "ke tio ne estas bona.[br]Mi ne devus fari ĝin." 1:10:20.188,1:10:23.518 Okazas al mi tiu malkonektiĝo.[br]Mi ĝuste nun faras dokumentfilmon, 1:10:23.645,1:10:24.905 mi iras al la bredejoj, 1:10:25.032,1:10:27.862 mi vidas la kondiĉojn,[br]per kiuj la bestoj estas traktataj, 1:10:27.982,1:10:31.282 sed kiam mi venas hejmen vespere,[br]mi manĝas ŝinkan sandviĉon. 1:10:31.412,1:10:33.132 Kiam vi asimilas sciojn, 1:10:33.249,1:10:35.829 vi asimilas ankaŭ manieron[br]koncentri la sciojn 1:10:35.939,1:10:38.419 kaj integri ilin kun tio,[br]kion vi jam havas. 1:10:38.559,1:10:41.009 Vi manĝas tiumaniere jam de longa tempo. 1:10:41.119,1:10:43.449 Do samtempe dum vi asimilas tiujn sciojn, 1:10:43.586,1:10:45.546 ankaŭ via morala evoluo progresas. 1:10:45.686,1:10:47.236 Iom post iom, en certa momento 1:10:47.376,1:10:49.346 vi ne povos ĉion remeti en tirkeston. 1:10:49.456,1:10:51.046 Ĉar tio reaperos 1:10:51.193,1:10:53.883 kiel speco de fulmobato, 1:10:54.023,1:10:55.543 ĉar vi sufiĉe da fojoj[br]havos tiujn bildojn. 1:10:55.700,1:10:57.380 Kaj vi integros tiujn bildojn. 1:10:58.907,1:11:00.577 Oni dirus, ke kelkfoje 1:11:00.734,1:11:04.064 mi prioritatigas la bestan bonfarton[br]super la homa bonfarto. 1:11:04.174,1:11:06.784 Mi neniam pli aprezus la vivon de besto 1:11:07.174,1:11:09.054 ol la vivon de infano. 1:11:09.331,1:11:14.681 Sed mi neniam hezitus pli aprezi la[br]vivon de besto ol kapricon de infano. 1:11:15.181,1:11:17.851 Esti besto proponita kiel donaco,[br]por ke infano 1:11:17.991,1:11:19.321 faru al ĝi, kion ĝi volas, 1:11:19.438,1:11:21.848 kiun ĝi povas lasi malsatmorti,[br]ĉar ne nutras ĝin. 1:11:22.008,1:11:26.008 La fundamento estas respekti tiujn,[br]kiuj ne povas defendi sin. 1:11:26.398,1:11:27.738 Kiam ni sukcesos fari tion, 1:11:27.875,1:11:29.865 ne plu estos perforto en la mondo. 1:11:34.425,1:11:36.195 – Bonan tagon.[br]– Bonan tagon. 1:11:38.565,1:11:41.205 – Ĉu mi rajtas?[br]– Bonan tagon, kiel vi fartas? 1:11:41.705,1:11:44.345 – Kiel vi fartas?[br]– Tre bone, kaj vi? 1:11:45.055,1:11:47.105 Kiel ĉe vi? Kiel progresas la projekto? 1:11:47.225,1:11:49.325 La projekto bone,[br]ankaŭ la dokumentfilmo... 1:11:49.475,1:11:51.675 Mi komprenas vin,[br]kaj mi kredas, ke vi pravas. 1:11:51.805,1:11:54.325 Sed mi kredas ankaŭ,[br]ke la batalo estas perdita. 1:11:54.475,1:11:56.365 Cetere, ne temas pri batalo, Ed'. 1:11:56.592,1:11:59.512 Ni volas montri la bestan suferon,[br]kiun ni kaŭzas, 1:11:59.589,1:12:02.369 kaj kiun ni plej ofte faras nekonscie. 1:12:02.576,1:12:05.716 Jes, sed vi volas, ke la dokumentfilmo[br]utilu iucele, ĉu ne? 1:12:06.056,1:12:09.086 Ke la homoj kaŭzu dum sia vivo[br]malpli da besta suferado? 1:12:09.216,1:12:11.016 Jes, certe, sed ĉe la fino 1:12:11.133,1:12:13.283 ĝuste en ni mem troviĝas la ŝanĝiĝo. 1:12:13.480,1:12:16.650 Kaj ĉiu el ni povas decidi,[br]ĉu malkonektiĝi de la realo, 1:12:16.840,1:12:20.340 aŭ konsciiĝi pri tio,[br]kio okazas ĉe la bestoj... 1:12:20.850,1:12:24.850 Ni devus ĉesi 1:12:26.040,1:12:29.490 trudi ne necesan suferadon[br]al nehomaj bestoj. 1:12:29.790,1:12:33.790 Kaj mi kredas, ke la plej grava paŝo,[br]kiun ĉiu unuopulo povas fari, 1:12:35.630,1:12:38.570 estas ĉesi konsumi ilin. 1:12:39.040,1:12:43.040 Ĉar ĝi estas je multaj gradoj[br]la plej granda ekspluatado farata de homoj 1:12:43.194,1:12:44.694 al bestoj. 1:12:46.364,1:12:49.614 Multaj homoj en la mondo manĝas bestojn, 1:12:49.754,1:12:51.254 ĉar ili elektas fari tion 1:12:51.394,1:12:52.974 kaj ne ĉar ili bezonas. 1:12:53.154,1:12:55.224 Kaj kiam kutimo fariĝas opcio, 1:12:55.324,1:12:59.324 ĝi alprenas etikan dimension,[br]kiun ĝi ne havis antaŭe. 1:12:59.614,1:13:03.244 Estas nia devo[br]elprovi tiujn opciojn. 1:13:03.774,1:13:05.964 kaj, ideale, elekti la malplej malbonan. 1:13:06.104,1:13:07.374 Ĉar ni povas. 1:13:07.494,1:13:08.784 Ĉu vi deziras iomete pli? 1:13:08.913,1:13:11.093 – Kio estos poste?[br]– Mi faris por vi stekon. 1:13:11.207,1:13:13.267 – Ne, Panjo. Ĉu serioze?[br]– Vi estas incita! 1:13:13.397,1:13:15.457 Kaj la leonoj, kion ili manĝas?[br]Ni vidas... 1:13:15.567,1:13:18.467 Bone, kaj ursoj estas ĉiomanĝuloj[br]kaj ili manĝas viandon 1:13:18.574,1:13:19.784 kaj fiŝojn kaj mielon. 1:13:19.924,1:13:22.554 Finfine, ne temis nur pri empatio, 1:13:22.791,1:13:24.351 sed antaŭ ĉio pri la volo. 1:13:26.931,1:13:28.471 En ĉiu kazo evidentiĝis, 1:13:29.061,1:13:31.941 ke certe ne temas nur pri mi. 1:15:11.071,1:15:15.151 Subtekstoj de: Paŭlino Gaborit,[br]Vito Markovo, Geri Mikle