Saluton al ĉiuj Jen Evildea. Via Dio. kaj hodiaŭ ni moviĝas al nova hotelo sed samtempe kaptos tiun buson kiu gvidos nin ĉirkaŭ la vidindaĵojn ĉi tie Do, ni faros tion kaj kompreneble vi devas veni kun mi Do, mi ne tute certas sed mi kredas, ke ĉi tiu buso estas nur por ni Ŝajnas, ke neniu venos kun ni Do, ni havos la tutan buson por ni Ho fek' Kio estas tio? Ĉu mi aspektas bela? Do, ni ĵus alvenis al la unua loko de nia ĉiceronado Do, tre baldaŭ vi vidos ponton kaj ĝi ne aspektas tiom interesa sed la historio pri la ponto estas iom interesa Do, tie estas la ponto kaj laŭ nia gvidisto, maljunulino elpagis por konstrui ĝin antaŭ ol ŝi pagis por ĝi, ne estis ponto ĉi tie kaj ŝi konstruis ĝin por helpi la infanojn de ĉi tiu vilaĝo ŝi precipe faris tion ĉar ŝi mem ne havis infanojn kaj ŝi ŝatis ludi kun la infanoj Do, kiel vi povas vidi la ponto estas tre malnova ĝi estas el ligno Estas infano tie kaj estas donacejo tie kaj mia bopatro jam donacis la donacejo simple estas por, ke ili povas plibonigi la ponton kaj ripari ĝin kiam ĝi malnoviĝas Do, ĉi tiu vilaĝo estis fondita en 14-a jarcento do, ĝi estas sufiĉe malnova sed laŭ nia gvidisto, homoj kompreneble loĝis en ĉi tiu loko multe pli frue ol tiam sed ili ne scias kiam homoj unue enmoviĝis en ĉi tiun lokon Do, mi supozas, ke ĉi tio estas tradicia bazaro en vilaĝo, ĉi tie. Estas tiom multe da fruktoj kaj legomoj ĉie ĉirkaŭ mi kaj tie estas vestaĵoj kaj estas homo ĉe la enirejo kaj li laŭte blekas pri io, mi ne scias. La fiŝoj ankoraŭ vivas Mi ne scias, kia speco de fiŝo, tio estis kiun mi ĵus montris al vi ĉar mi vidis ĝin ĉie en la lagoj ĉi tie ĝi estas ia mikso inter fiŝo kaj angilo Estas tiom multe da kokidoj ĉi tie Mi esperas, ke ili ne intencas manĝi ilin Mi ĵus demandis tiun vjetnaminon ĉu ili manĝas la kokidojn kaj, kompreneble, ŝi ne komprenis min sed ... ŝi ne komprenis miajn vortojn sed ŝi komprenis miajn mangestojn, tion kaj ŝi kapjesis entuziasme tiel Ha, mia edzino denove trovis ĉapelojn Ĉu vi volas aĉeti ĉapelon? Ili nun marĉandas pri la prezo Ili havas kapsikojn tio estas malbona; mi devas fuĝi Diru saluton! Saluton! Kiel vi? Kiel vi! Kiel vi fartas? Ŝi ĵus diris tutan frazon en Esperanto! Mia edzino nun estas malantaŭ mi kaj ŝi marĉandas pri novaj ŝuoj Ŝi jam havas sufiĉe multe da ŝuoj Ŝi ne bezonas novajn! Vi estas tre lindaj! Venu ĉi tien! Venu al paĉjo Mi volas manĝi vin! Ne mi tion ne volas fari Mia bopatro ĵus atentigis min pri ĉi tio, ke la ponto enhavas etajn pecojn de vitro kiu estas el boteloj eĉ estas partoj el tasoj ekzemple, ĉi tio kaj ĉi tio preskaŭ la tuta flanko ĉi tie estas el tasoj kaj ĉi tio estas el vitro Mi simple volas montri al vi ĉi tiun pirogon ĉar ĝi aspektas interesa kaj vere ĝi estas tre vjetnamstila Do, la vilaĝo ĉi tie estas tiom malgranda, ke ni fakte povas trapasi la tutan urbon per piedo ene de kvin minutoj kaj ĉirkaŭ ĝi ĉie estas kampoj de rizo Vi povas vidi tie kaj tie - simple ĉie Do, ni estas sur la strando nun laŭ nia vjetnama gvidisto ĉi tiu strando estas la plej fama en Vjetnamio sed kompare al Aŭstralio, ĝi estas nenio! Tamen, mi honeste devas diri, ke ĝi estas longega strando vi eĉ ne povas vidi la finon de ĝi kaj strange ĝi estas sufiĉe pura tio estas tre malofta ĉi tie Kutime, sur la flanko de vojoj kaj ĉirkaŭ ĉie estas rubaĵo, sed ĉi tie sur ĉi tiu strando, ne estas Mi ŝatas kiel montoj aspektas Vi ne bezonas ombrelon ne estas tiom brile Mi ĝojas, ke hodiaŭ estas sufiĉe nube, ke la suno ne bruligas mian kapon mian kalviĝantan kapon ĉar tio estus malbona afero se mi subite ekhavus kanceron, kiam mi estus en Vjetnamio, ĉu ne? Sed vere, mi tre ŝatus naĝi sed mi ne havas la ĝustajn vestaĵojn hodiaŭ Kaj tuj kiam mi diras, ke estas sufiĉe nube hodiaŭ la suno ekaperas kvazaŭ ĝi volas diri fek' al vi Evildea Do, mi ĵus aĉetis glaciaĵon ĉar nun sufiĉe varmiĝas Ho, fek' al mi Mi eĉ ne scias kien mi promenas Rigardu ĉi tion Mi tre ŝatas kiel la arboj dise simple sidas ĉi tie Ili estas tre interesaj Mi scivolas, kia speco de arbo, ĉi tio estas Kaj nun ni iras al la tria loko Do, ni ĵus alvenis al la tria loko Ni nun estas sur la kulmino de ia monto ĉi tie Do, jen kien ni iras nun Mi devas esti iom zorgema ĉi tie ĉar mi ne volas, ke iu aŭto surveturigu min Laŭ nia gvidisto, ĉi tiu turo estis konstruita de la usona armeo dum la vjetnama milito Do, ĉi tiu parto de Vjetnamio estas tre interesa ĉar estas multe da malnovaj konstruaĵoj konstruaĵoj kiuj estis faritaj de vjetnamo-imperiestroj, estas konstruaĵoj de la franca imperio aŭ la franca registaro kaj ankaŭ estas ĉi tiu konstruaĵo kiu estis farita de la usona armeo Do, ĝi simple estas interesa kaj stranga miksaĵo de diversaj konstruaĵoj de ĉirkaŭ la mondo Estas ie, konstruaĵo tie, ĝi aspektas usona eble ĝi estas loko, kie oni metis pafilon por ke kiam vi vidus la malamikojn veni de tie, vi povas kompreneble pafi ilin Mi vere volas trovi enirejon por ĝi Ŝajnas, ke ĝi estas tie Ho fek' mi dubas, ke eniri tien Ho fek' Ĉu vi povas vidi ion ajn? Mi nur povas vidi la ekranon de mia kamerao Do, mi esperas, ke ĝi estas interesa por vi Mi tute ne povas trovi la pordon por ĝi Do, mi nun intencas grimpi sur la tegmenton kaj espereble mi povas eniri ĝin per la tegmento ĉar mi povas vidi etan truon tie sed mi ne scias kiom granda ĝi estas Ha fek' ne estas truo! Do, esplorinte ĉion, ni nun iras al la kvara loko aŭ la kvina ... mi jam forgesas Tre baldaŭ ni iros al granda monto fakte, eble vi povas vidi ĝin ĝi estas tie sed antaŭ ol ni iros tien, ni devas uzi la necesejon Do, dum mia atendas mian edzinon ĉar ŝi estas en la necesejo Mi simple volas esplori la skulptaĵojn ĉi tie ĉar ili estas tre delikataj Rigardu ilin Ĉi tiu leono aspektas kvazaŭ oni ĵus enŝovis bastonon en lian pugon Rigardu tiujn okulojn Kion vi volas? Vi volas, ke mi enmetu mian fingron en vian nazon? Jes, tion mi povas fari Rigardu kion vi povas fari Ĉi tio estas mirinda La akvo puŝas ĝin sufiĉe multe por ke ĉi tiu simple sidas tie kvazaŭ ne estas gravito Rigardu kaj tiam, vi povas haltigi ĝin kaj movi ĝin alidirekten Estas tre mojosa, ĉu ne? Do, ni ĵus alvenis al la lasta loko por nia ĉiĉeronado Ni devas aĉeti biletojn nun Do, la edzino kun la familio tion faras kaj tiam, ni komencas grimpi la monton Oni skulptis la murojn en ĉi tiu kaverno Estas skulptaĵoj kaj ili simple estas parto de la muro mem Bonvenon al la kaverno de la Vesperta Viro Rigardu la lumon Ho, ĝi estas tiel mistera Mia edzino nun preĝas al la sankta Budao ĉar ŝi volas naski filon La plej fortan, plej belan, plej mojosan filon iam ajn Jen kio okazas, kiam oni krokodilas Ĉi tiu parto de la kaverno nomiĝas La pordego al la infero Evildea, ne iru al la lumo!