Saluton al ĉiuj
Jen Evildea. Via Dio.
kaj hodiaŭ ni moviĝas al nova hotelo
sed samtempe kaptos tiun buson
kiu gvidos nin ĉirkaŭ
la vidindaĵojn ĉi tie
Do, ni faros tion kaj kompreneble
vi devas veni kun mi
Do, mi ne tute certas
sed mi kredas, ke ĉi tiu
buso estas nur por ni
Ŝajnas, ke neniu venos kun ni
Do, ni havos la tutan buson por ni
Ho fek'
Kio estas tio?
Ĉu mi aspektas bela?
Do, ni ĵus alvenis al la unua
loko de nia ĉiceronado
Do, tre baldaŭ vi vidos ponton
kaj ĝi ne aspektas tiom interesa
sed la historio pri
la ponto estas iom interesa
Do, tie estas la ponto
kaj laŭ nia gvidisto, maljunulino
elpagis por konstrui ĝin
antaŭ ol ŝi pagis por ĝi,
ne estis ponto ĉi tie
kaj ŝi konstruis ĝin por helpi
la infanojn de ĉi tiu vilaĝo
ŝi precipe faris tion ĉar
ŝi mem ne havis infanojn
kaj ŝi ŝatis ludi kun la infanoj
Do, kiel vi povas vidi
la ponto estas tre malnova
ĝi estas el ligno
Estas infano tie
kaj estas donacejo tie
kaj mia bopatro jam donacis
la donacejo simple estas por, ke
ili povas plibonigi la ponton kaj
ripari ĝin kiam ĝi malnoviĝas
Do, ĉi tiu vilaĝo estis fondita
en 14-a jarcento
do, ĝi estas sufiĉe malnova
sed laŭ nia gvidisto, homoj kompreneble
loĝis en ĉi tiu loko multe
pli frue ol tiam
sed ili ne scias kiam homoj
unue enmoviĝis
en ĉi tiun lokon
Do, mi supozas, ke ĉi tio
estas tradicia bazaro
en vilaĝo, ĉi tie.
Estas tiom multe da fruktoj
kaj legomoj ĉie ĉirkaŭ mi
kaj tie estas vestaĵoj
kaj estas homo ĉe la enirejo kaj
li laŭte blekas pri io, mi ne scias.
La fiŝoj ankoraŭ vivas
Mi ne scias, kia speco de fiŝo, tio estis
kiun mi ĵus montris al vi
ĉar mi vidis ĝin ĉie en la lagoj ĉi tie
ĝi estas ia mikso inter fiŝo kaj angilo
Estas tiom multe da kokidoj ĉi tie
Mi esperas, ke ili ne intencas manĝi ilin
Mi ĵus demandis tiun vjetnaminon
ĉu ili manĝas la kokidojn
kaj, kompreneble, ŝi ne komprenis min
sed ... ŝi ne komprenis miajn vortojn
sed ŝi komprenis miajn mangestojn, tion
kaj ŝi kapjesis entuziasme tiel
Ha, mia edzino denove trovis ĉapelojn
Ĉu vi volas aĉeti ĉapelon?
Ili nun marĉandas pri la prezo
Ili havas kapsikojn
tio estas malbona; mi devas fuĝi
Diru saluton!
Saluton!
Kiel vi?
Kiel vi!
Kiel vi fartas?
Ŝi ĵus diris tutan frazon en Esperanto!
Mia edzino nun estas malantaŭ mi
kaj ŝi marĉandas pri novaj ŝuoj
Ŝi jam havas sufiĉe multe da ŝuoj
Ŝi ne bezonas novajn!
Vi estas tre lindaj!
Venu ĉi tien!
Venu al paĉjo
Mi volas manĝi vin!
Ne mi tion ne volas fari
Mia bopatro ĵus atentigis
min pri ĉi tio, ke
la ponto enhavas etajn pecojn de vitro
kiu estas el boteloj
eĉ estas partoj el tasoj
ekzemple, ĉi tio kaj ĉi tio
preskaŭ la tuta flanko
ĉi tie estas el tasoj
kaj ĉi tio estas el vitro
Mi simple volas montri
al vi ĉi tiun pirogon
ĉar ĝi aspektas interesa kaj
vere ĝi estas tre vjetnamstila
Do, la vilaĝo ĉi tie estas
tiom malgranda, ke
ni fakte povas trapasi
la tutan urbon per piedo
ene de kvin minutoj
kaj ĉirkaŭ ĝi ĉie estas kampoj de rizo
Vi povas vidi tie kaj tie - simple ĉie
Do, ni estas sur la strando nun
laŭ nia vjetnama gvidisto
ĉi tiu strando estas
la plej fama en Vjetnamio
sed kompare al Aŭstralio, ĝi estas nenio!
Tamen, mi honeste devas diri, ke
ĝi estas longega strando
vi eĉ ne povas vidi la finon de ĝi
kaj strange ĝi estas sufiĉe pura
tio estas tre malofta ĉi tie
Kutime, sur la flanko de vojoj
kaj ĉirkaŭ ĉie
estas rubaĵo, sed ĉi tie sur
ĉi tiu strando, ne estas
Mi ŝatas kiel montoj aspektas
Vi ne bezonas ombrelon
ne estas tiom brile
Mi ĝojas, ke hodiaŭ estas sufiĉe nube, ke
la suno ne bruligas mian kapon
mian kalviĝantan kapon ĉar
tio estus malbona afero
se mi subite ekhavus kanceron,
kiam mi estus en Vjetnamio, ĉu ne?
Sed vere, mi tre ŝatus naĝi
sed mi ne havas la ĝustajn
vestaĵojn hodiaŭ
Kaj tuj kiam mi diras, ke
estas sufiĉe nube hodiaŭ
la suno ekaperas kvazaŭ ĝi volas diri
fek' al vi Evildea
Do, mi ĵus aĉetis glaciaĵon
ĉar nun sufiĉe varmiĝas
Ho, fek' al mi
Mi eĉ ne scias kien mi promenas
Rigardu ĉi tion
Mi tre ŝatas kiel la arboj
dise simple sidas ĉi tie
Ili estas tre interesaj
Mi scivolas, kia speco
de arbo, ĉi tio estas
Kaj nun ni iras al la tria loko
Do, ni ĵus alvenis al la tria loko
Ni nun estas sur la kulmino
de ia monto ĉi tie
Do, jen kien ni iras nun
Mi devas esti iom zorgema ĉi tie
ĉar mi ne volas, ke iu aŭto
surveturigu min
Laŭ nia gvidisto, ĉi tiu
turo estis konstruita
de la usona armeo dum la vjetnama milito
Do, ĉi tiu parto de Vjetnamio
estas tre interesa
ĉar estas multe da malnovaj konstruaĵoj
konstruaĵoj kiuj estis faritaj
de vjetnamo-imperiestroj,
estas konstruaĵoj de la franca imperio
aŭ la franca registaro
kaj ankaŭ estas ĉi tiu konstruaĵo
kiu estis farita de la usona armeo
Do, ĝi simple estas interesa
kaj stranga miksaĵo
de diversaj konstruaĵoj de ĉirkaŭ la mondo
Estas ie, konstruaĵo tie,
ĝi aspektas usona
eble ĝi estas loko, kie oni metis pafilon
por ke kiam vi vidus la malamikojn
veni de tie, vi povas
kompreneble pafi ilin
Mi vere volas trovi enirejon por ĝi
Ŝajnas, ke ĝi estas tie
Ho fek' mi dubas, ke eniri tien
Ho fek'
Ĉu vi povas vidi ion ajn?
Mi nur povas vidi
la ekranon de mia kamerao
Do, mi esperas, ke
ĝi estas interesa por vi
Mi tute ne povas trovi la pordon por ĝi
Do, mi nun intencas grimpi
sur la tegmenton
kaj espereble mi povas
eniri ĝin per la tegmento
ĉar mi povas vidi etan truon tie
sed mi ne scias kiom granda ĝi estas
Ha fek' ne estas truo!
Do, esplorinte ĉion,
ni nun iras al la kvara loko
aŭ la kvina ... mi jam forgesas
Tre baldaŭ ni iros al granda monto
fakte, eble vi povas vidi ĝin
ĝi estas tie
sed antaŭ ol ni iros tien,
ni devas uzi la necesejon
Do, dum mia atendas mian edzinon
ĉar ŝi estas en la necesejo
Mi simple volas esplori
la skulptaĵojn ĉi tie
ĉar ili estas tre delikataj
Rigardu ilin
Ĉi tiu leono aspektas kvazaŭ oni ĵus
enŝovis bastonon en lian pugon
Rigardu tiujn okulojn
Kion vi volas?
Vi volas, ke mi enmetu mian
fingron en vian nazon?
Jes, tion mi povas fari
Rigardu kion vi povas fari
Ĉi tio estas mirinda
La akvo puŝas ĝin sufiĉe multe
por ke ĉi tiu simple sidas tie
kvazaŭ ne estas gravito
Rigardu
kaj tiam, vi povas haltigi ĝin
kaj movi ĝin alidirekten
Estas tre mojosa, ĉu ne?
Do, ni ĵus alvenis al la lasta
loko por nia ĉiĉeronado
Ni devas aĉeti biletojn nun
Do, la edzino kun la familio tion faras
kaj tiam, ni komencas grimpi la monton
Oni skulptis la murojn en ĉi tiu kaverno
Estas skulptaĵoj kaj ili simple
estas parto de la muro mem
Bonvenon al la kaverno de la Vesperta Viro
Rigardu la lumon
Ho, ĝi estas tiel mistera
Mia edzino nun preĝas al la sankta Budao
ĉar ŝi volas naski filon
La plej fortan, plej belan,
plej mojosan filon iam ajn
Jen kio okazas, kiam oni krokodilas
Ĉi tiu parto de la kaverno nomiĝas
La pordego al la infero
Evildea, ne iru al la lumo!