WEBVTT 00:00:09.305 --> 00:00:15.209 Proksimume 365 milionoj da homoj havas la anglan kiel gepatran lingvon. 00:00:16.609 --> 00:00:20.710 Pli ol du miliardoj da aliaj lernas kaj parolas la anglan 00:00:20.711 --> 00:00:23.059 kiel duan aŭ trian lingvon. 00:00:24.376 --> 00:00:26.082 Se vi regas la anglan 00:00:26.083 --> 00:00:31.535 vi povas komprenigi vin al preskaŭ 2,5 miliardoj da homoj. 00:00:32.485 --> 00:00:36.838 Kial vi bezonus lerni iun alian fremdan lingvon? 00:00:36.839 --> 00:00:41.143 Ĉu tio ne estas nur ridinda tempomalŝparo? 00:00:41.144 --> 00:00:45.382 Nelson Mandelo estis furioze kritikita 00:00:45.383 --> 00:00:49.112 de sudafrikanoj pro tio, ke li parolis afrikanse. 00:00:50.022 --> 00:00:51.488 Li respondis: 00:00:51.489 --> 00:00:55.225 "Se vi parolas al homo en lingvo, kiun li komprenas, 00:00:56.055 --> 00:00:57.613 tio iras al lia kapo. 00:00:59.023 --> 00:01:02.040 Se vi parolas al li en lia propra lingvo, 00:01:02.720 --> 00:01:04.312 tio iras al lia koro." 00:01:05.391 --> 00:01:06.661 Do jen la afero: 00:01:06.662 --> 00:01:09.330 se vi volas konvinki iun, 00:01:09.331 --> 00:01:11.705 vi bezonas paroli al lia koro. 00:01:13.185 --> 00:01:14.973 Papoj scias tion. 00:01:14.974 --> 00:01:18.884 Johano Paŭlo la dua flue parolis dekon da lingvoj 00:01:18.885 --> 00:01:22.343 kaj dekojn da aliaj iom pli elementnivele. 00:01:22.953 --> 00:01:26.591 Kien ajn li iris, li salutis la homojn 00:01:26.592 --> 00:01:30.847 per almenaŭ kelkaj frazoj en ilia denaska lingvo; 00:01:30.848 --> 00:01:35.845 kaj tio estis grava ŝlosilo por lia populareco. 00:01:37.395 --> 00:01:39.804 Homoj kun fremda bopatrino 00:01:39.805 --> 00:01:43.265 aŭ estonta bopatrino ankaŭ scias tion. 00:01:44.005 --> 00:01:46.406 Ili povas paroli angle kun sia koramikino, 00:01:46.407 --> 00:01:50.552 sed kiam ili volas bonan rilaton kun la panjo de la knabino, 00:01:51.222 --> 00:01:55.181 junuloj pretas lerni la plej strangajn lingvojn, 00:01:55.185 --> 00:01:56.872 inkluzive de la nederlanda. 00:01:56.876 --> 00:01:58.668 (Ridado) 00:01:58.676 --> 00:02:01.104 Kaj la lertaĵo kutime sukcesas. 00:02:01.974 --> 00:02:03.300 Kial? 00:02:04.030 --> 00:02:09.044 Nu, nia denaska lingvo tute interplektiĝis kun 00:02:09.045 --> 00:02:13.050 nia personeco, nia identeco. 00:02:13.051 --> 00:02:17.694 Nia tute persona historio profunde enradikiĝis, 00:02:17.695 --> 00:02:20.727 trempiĝis en nia patrina lingvo. 00:02:21.451 --> 00:02:27.648 Tiom da memoraĵoj kaj sentoj estas konektitaj al vortoj, esprimoj, 00:02:28.764 --> 00:02:31.642 eĉ al la gramatiko, kun kiu ni kreskis. 00:02:32.646 --> 00:02:37.141 Se vi lernas la lingvon de aliuloj, 00:02:37.142 --> 00:02:40.350 vi montras vin sincere interesita 00:02:40.351 --> 00:02:44.168 pri ilia vivo, ilia personeco, 00:02:44.959 --> 00:02:47.585 Kiu bopatrino estus ne flatita? 00:02:48.711 --> 00:02:52.581 Kiam vi aŭdas vian propran lingvon, vi sentas vin konekata. 00:02:53.834 --> 00:02:55.617 Kiam vi vojaĝas, 00:02:55.618 --> 00:02:59.592 kaj estas parolinta fremdan lingvon dum tagoj aŭ semajnoj, 00:03:00.642 --> 00:03:03.011 enirinte la aviadilon, 00:03:03.012 --> 00:03:06.279 kie la personaro salutas vin en via propra lingvo, 00:03:06.280 --> 00:03:08.408 vi scias, ke vi rehejmiĝas. 00:03:10.478 --> 00:03:14.450 Se gepatraj lingvoj havus aromojn, 00:03:14.451 --> 00:03:18.680 mi kredas, ke ili odorus kiel kukoj, 00:03:18.681 --> 00:03:21.103 kaj bonfartiga kokosupo, 00:03:21.773 --> 00:03:23.828 kaj de avina tualetakvo 00:03:24.668 --> 00:03:27.941 eble iom de tineglobetoj. 00:03:28.742 --> 00:03:34.000 Tio tre eble estas la kialo, pro kiu konstruitaj lingvoj, 00:03:34.001 --> 00:03:40.301 kia Esperanto, ne sukcesis tiel vaste, kiel atendiĝis. 00:03:41.212 --> 00:03:44.212 Kvankam ili estas saĝe projektitaj, 00:03:44.213 --> 00:03:46.995 kaj simplaj, facile lerneblaj, 00:03:48.334 --> 00:03:53.085 neniu lando iam adoptis planlingvon kiel propran. 00:03:53.948 --> 00:03:58.939 Same kiel fremda lingvo sisteme instruota 00:03:58.940 --> 00:04:02.564 vaste kaj dum longa tempo 00:04:03.414 --> 00:04:05.161 kvankam tio estis provita. 00:04:05.831 --> 00:04:11.871 Sed iel, malgraŭ la malfacilaĵoj pri naturaj lingvoj - 00:04:11.872 --> 00:04:15.434 la ĉagrenaj malregulecoj, 00:04:15.435 --> 00:04:20.154 la malkongruo inter literumo kaj prononco, 00:04:20.156 --> 00:04:24.694 kelkfoje absurda malsimpleco de la gramatiko - 00:04:25.655 --> 00:04:27.304 sed malgraŭ ĉio ĉi 00:04:28.304 --> 00:04:34.192 ni preferas lerni lingvojn, kiuj nature kreskis kun homoj. 00:04:35.812 --> 00:04:39.654 Planlingvoj alparolas la kapon. 00:04:40.774 --> 00:04:44.772 Naturaj lingvoj odoras kuke. 00:04:46.056 --> 00:04:51.981 Por Nelson Mandela lerni la afrikansan estis "koni vian malamikon". 00:04:51.982 --> 00:04:56.910 Li diris "Vi sciu ilian lingvon kaj iliajn pasiojn 00:04:56.911 --> 00:05:00.243 kaj esperojn kaj timojn, se vi volas venki ilin." 00:05:01.073 --> 00:05:03.644 Tion li faris. Tio efikis. 00:05:04.724 --> 00:05:08.186 Sed ne ĉiam temas pri malamikoj, ĉu? 00:05:09.254 --> 00:05:12.111 Tio aplikeblas al ĉiaj homaj rilatoj. 00:05:13.445 --> 00:05:17.746 Kaj mi estos la lasta por aserti ke bopatrinoj estas malamikoj - 00:05:17.747 --> 00:05:18.983 laŭ difino. 00:05:19.833 --> 00:05:22.762 Antaŭ sep aŭ ok jaroj 00:05:22.763 --> 00:05:25.642 mi veturis tra Pollando kun mia familio. 00:05:27.172 --> 00:05:31.413 La butikoj estis fermotaj, kaj ni bezonis aĉeti nutraĵon. 00:05:32.257 --> 00:05:35.692 Finfine ni vidis vendejegon je la alia flanko de la strato. 00:05:36.908 --> 00:05:41.637 La sola maniero por iri tien estis U-turni. 00:05:41.638 --> 00:05:43.328 Tion mi do faris. 00:05:44.368 --> 00:05:46.578 Tio verŝajne estis danĝera. 00:05:47.528 --> 00:05:49.696 Tio certe estis kontraŭleĝa. 00:05:52.065 --> 00:05:57.638 Sur la parkejo, eĉ antaŭ ol mi povis haltigi la motoron - 00:05:58.238 --> 00:06:00.053 mi aŭdis frapetojn. 00:06:01.250 --> 00:06:06.096 Mi do malsuprenigis la vitroplaton; kaj du okulparoj aperis. 00:06:07.624 --> 00:06:11.963 Ĉiu okulparo apartenis al policisto. 00:06:13.296 --> 00:06:17.564 Nu, mi ne povas pretendi iun nivelon de flueco en la pola 00:06:17.565 --> 00:06:19.255 iam ajn, 00:06:19.985 --> 00:06:23.526 sed mi kutime kapablis simple konversacii. 00:06:24.336 --> 00:06:27.780 Tamen en tiu stato kun kulpa konscienco, 00:06:28.620 --> 00:06:31.755 antaŭ du reprezentantoj de la leĝo en uniformo 00:06:33.175 --> 00:06:38.315 ĉiu sencoplena pola vorto, kiun mi iam sciis, forfluis el mi. 00:06:39.719 --> 00:06:43.789 Tamen mi eĉ ne momenton 00:06:44.549 --> 00:06:47.728 provi negoci tiun situacion en la angla. 00:06:49.078 --> 00:06:53.318 La angla verŝajne donintus al mi lingvan avantaĝon, 00:06:54.278 --> 00:06:57.280 sed povintus kaŭzi malkomforton al la policistoj. 00:06:58.244 --> 00:07:00.934 Mi do decidis uzi la polan. 00:07:01.774 --> 00:07:02.798 Kiel? 00:07:04.479 --> 00:07:08.699 Tiu pola anguleto en mia cerbo ĵus viŝiĝis 00:07:10.388 --> 00:07:11.965 krom unu afero. 00:07:13.204 --> 00:07:17.942 Unu afero, kiun mi tiel ofte ripetis, 00:07:17.943 --> 00:07:20.814 ke mi povintus citi ĝin dormante. 00:07:22.501 --> 00:07:24.960 Ĝi estis infana poemeto, 00:07:27.563 --> 00:07:29.652 pri malsana rano. 00:07:30.273 --> 00:07:32.251 (Ridado) 00:07:32.951 --> 00:07:34.522 Jen tio, kion mi havis. 00:07:34.523 --> 00:07:39.523 Mi scias, ke tio estis io stranga, tamen mi balbutis: 00:07:40.417 --> 00:07:42.532 (Pole) "Iu rano sentis sin malforta 00:07:42.532 --> 00:07:46.084 do al kuracisto iris ĝi kaj diris, ke ĝi malsanas. 00:07:46.085 --> 00:07:50.458 Kuracisto surmetis okulvitrojn ĉar li iom maljunis." 00:07:51.564 --> 00:07:53.882 Mi ekrigardis al la policistoj. 00:07:53.883 --> 00:07:56.483 Kaj ili kvazaŭ fiksrigardis min. 00:07:56.484 --> 00:07:57.813 (Ridado) 00:07:58.653 --> 00:08:01.659 Mi iel memoras, ke unu el ili kvazaŭ gratis sian kapon. 00:08:02.669 --> 00:08:05.242 Kaj tiam ili ridetis. 00:08:06.112 --> 00:08:07.339 Ili ridetis. 00:08:07.340 --> 00:08:10.879 Kaj tio siavice trankviligis min, 00:08:10.880 --> 00:08:14.256 nu, sufiĉe por ebligi, ke kelkaj pli sencoplenaj vortoj 00:08:14.257 --> 00:08:16.677 povu reveni en mian kapon. 00:08:16.688 --> 00:08:19.687 Mi kapablis balbuti kelkajn duonfrazojn, kiel: 00:08:19.688 --> 00:08:23.483 "Tre bedaŭras..., bezonis manĝi, ... neniam plu faros." 00:08:24.763 --> 00:08:26.262 Ili lasis min iri. 00:08:27.334 --> 00:08:32.458 Dum mi kuris al la butiko, ili kriis: (pole) “Szczęśliwej podróży!" 00:08:32.480 --> 00:08:34.020 "Bonan vojaĝon!" 00:08:34.650 --> 00:08:39.006 Ne estas mia intenco instigi vin lerni lingvojn 00:08:39.006 --> 00:08:42.696 por ke vi povu vojaĝi ĉirkaŭ la mondon, malobservi leĝojn kaj tiel eskapi. 00:08:44.586 --> 00:08:49.481 Sed tiu epizodo ilustras, kiel kelkaj vortoj, 00:08:50.261 --> 00:08:53.760 eĉ simplaj aŭ frenezaj, nur kelkaj vortoj 00:08:53.761 --> 00:08:57.991 povas iri rekte al la koro kaj fandi ĝin. 00:08:58.901 --> 00:09:01.771 Parenteze, ekzistas alternativo por la malsana rano. 00:09:01.772 --> 00:09:04.207 Estis io, kion mi same bone sciis: 00:09:05.857 --> 00:09:07.232 drinkada kanto. 00:09:07.233 --> 00:09:08.525 (Ridado) 00:09:09.185 --> 00:09:11.394 Tio povintus rezultigi ne rideton 00:09:12.124 --> 00:09:14.430 sed ekskurson al la loka policejo 00:09:14.431 --> 00:09:15.661 por sangotesto. 00:09:17.603 --> 00:09:21.133 Vi ne bezonas lerni multajn lingvojn, 00:09:21.134 --> 00:09:24.153 kaj vi ne bezonas lerni ilin ĝisfunde. 00:09:24.154 --> 00:09:26.162 Iomete povas bone efiki. 00:09:27.122 --> 00:09:30.383 Dek vortoj al la koro povas pli efiki 00:09:30.384 --> 00:09:32.964 ol mil vortoj al la kapo. 00:09:34.644 --> 00:09:38.741 Vi povas preferi ĉiam uzi la anglan kaj renkontiĝi en la mezo. 00:09:39.851 --> 00:09:44.822 Sed vi ankaŭ povas elekti esti tiu, kiu transiras la mezan linion 00:09:44.823 --> 00:09:49.393 kaj renkonti vian novan konaton, aŭ kontraŭulon, kiu ajn li estas, 00:09:49.394 --> 00:09:51.480 renkonti ilin sur ilia propra teritorio. 00:09:52.375 --> 00:09:55.334 Paroli la lingvon de aliulo ne malfortigas vin, 00:09:55.336 --> 00:09:57.066 tio montras vin forta. 00:09:57.856 --> 00:10:04.241 Estas la persono, kiu havas la kuraĝon kaj penas transiri limojn, 00:10:05.221 --> 00:10:06.923 kiu finfine venkas. 00:10:08.292 --> 00:10:12.210 Ne timu fari erarojn. Erari igas vin homa. 00:10:12.918 --> 00:10:16.836 Kaj ĉi-okaze tio estas avantaĝo: 00:10:18.091 --> 00:10:20.692 se vi tie faras eraron, 00:10:20.693 --> 00:10:26.090 vi donas al aliuloj la oportunon helpi vin, veni al vi kaj renkonti vin. 00:10:26.091 --> 00:10:31.933 Tiel la ĵus estigita konekto iĝos pli forta. 00:10:32.934 --> 00:10:37.190 Ĉu vi volas komprenigi vin 00:10:38.320 --> 00:10:39.970 aŭ ĉu vi volas konektiĝi? 00:10:41.650 --> 00:10:46.520 Ni lasu ĉiun lerni kaj uzi la anglan. 00:10:48.080 --> 00:10:52.561 Tiel ni povas interagi kun miksita aŭdantaro, kiel ni faras ĉi tie ĉe TEDx. 00:10:53.591 --> 00:10:57.697 La angla estas potenca ilo por interŝanĝi scion. 00:10:57.698 --> 00:11:03.750 por internaciaj kunvenoj pri tutmondaj problemoj. 00:11:04.940 --> 00:11:10.161 Precipe la angla estas la vojo al 365 milionoj da koroj. 00:11:11.131 --> 00:11:17.170 Por 365 milionoj da homoj la angla odoras kuke. 00:11:18.927 --> 00:11:20.517 Sed kial halti tie? 00:11:22.007 --> 00:11:24.535 Kial ne fari kroman penon 00:11:24.536 --> 00:11:27.696 kaj lerni almenaŭ unu plian fremdan lingvon? 00:11:28.776 --> 00:11:31.784 Estas multaj aromoj de kukoj tie. 00:11:31.785 --> 00:11:34.181 Ni ekgustumu novan. 00:11:34.990 --> 00:11:36.051 Dankon. 00:11:36.463 --> 00:11:37.755 (Aplaŭdo)