Proksimume 365 milionoj da homoj havas la anglan kiel gepatran lingvon. Pli ol du miliardoj da aliaj lernas kaj parolas la anglan kiel duan aŭ trian lingvon. Se vi regas la anglan vi povas komprenigi vin al preskaŭ 2,5 miliardoj da homoj. Kial vi bezonus lerni iun alian fremdan lingvon? Ĉu tio ne estas nur ridinda tempomalŝparo? Nelson Mandelo estis furioze kritikita de sudafrikanoj pro tio, ke li parolis afrikanse. Li respondis: "Se vi parolas al homo en lingvo, kiun li komprenas, tio iras al lia kapo. Se vi parolas al li en lia propra lingvo, tio iras al lia koro." Do jen la afero: se vi volas konvinki iun, vi bezonas paroli al lia koro. Papoj scias tion. Johano Paŭlo la dua flue parolis dekon da lingvoj kaj dekojn da aliaj iom pli elementnivele. Kien ajn li iris, li salutis la homojn per almenaŭ kelkaj frazoj en ilia denaska lingvo; kaj tio estis grava ŝlosilo por lia populareco. Homoj kun fremda bopatrino aŭ estonta bopatrino ankaŭ scias tion. Ili povas paroli angle kun sia koramikino, sed kiam ili volas bonan rilaton kun la panjo de la knabino, junuloj pretas lerni la plej strangajn lingvojn, inkluzive de la nederlanda. (Ridado) Kaj la lertaĵo kutime sukcesas. Kial? Nu, nia denaska lingvo tute interplektiĝis kun nia personeco, nia identeco. Nia tute persona historio profunde enradikiĝis, trempiĝis en nia patrina lingvo. Tiom da memoraĵoj kaj sentoj estas konektitaj al vortoj, esprimoj, eĉ al la gramatiko, kun kiu ni kreskis. Se vi lernas la lingvon de aliuloj, vi montras vin sincere interesita pri ilia vivo, ilia personeco, Kiu bopatrino estus ne flatita? Kiam vi aŭdas vian propran lingvon, vi sentas vin konekata. Kiam vi vojaĝas, kaj estas parolinta fremdan lingvon dum tagoj aŭ semajnoj, enirinte la aviadilon, kie la personaro salutas vin en via propra lingvo, vi scias, ke vi rehejmiĝas. Se gepatraj lingvoj havus aromojn, mi kredas, ke ili odorus kiel kukoj, kaj bonfartiga kokosupo, kaj de avina tualetakvo eble iom de tineglobetoj. Tio tre eble estas la kialo, pro kiu konstruitaj lingvoj, kia Esperanto, ne sukcesis tiel vaste, kiel atendiĝis. Kvankam ili estas saĝe projektitaj, kaj simplaj, facile lerneblaj, neniu lando iam adoptis planlingvon kiel propran. Same kiel fremda lingvo sisteme instruota vaste kaj dum longa tempo kvankam tio estis provita. Sed iel, malgraŭ la malfacilaĵoj pri naturaj lingvoj - la ĉagrenaj malregulecoj, la malkongruo inter literumo kaj prononco, kelkfoje absurda malsimpleco de la gramatiko - sed malgraŭ ĉio ĉi ni preferas lerni lingvojn, kiuj nature kreskis kun homoj. Planlingvoj alparolas la kapon. Naturaj lingvoj odoras kuke. Por Nelson Mandela lerni la afrikansan estis "koni vian malamikon". Li diris "Vi sciu ilian lingvon kaj iliajn pasiojn kaj esperojn kaj timojn, se vi volas venki ilin." Tion li faris. Tio efikis. Sed ne ĉiam temas pri malamikoj, ĉu? Tio aplikeblas al ĉiaj homaj rilatoj. Kaj mi estos la lasta por aserti ke bopatrinoj estas malamikoj - laŭ difino. Antaŭ sep aŭ ok jaroj mi veturis tra Pollando kun mia familio. La butikoj estis fermotaj, kaj ni bezonis aĉeti nutraĵon. Finfine ni vidis vendejegon je la alia flanko de la strato. La sola maniero por iri tien estis U-turni. Tion mi do faris. Tio verŝajne estis danĝera. Tio certe estis kontraŭleĝa. Sur la parkejo, eĉ antaŭ ol mi povis haltigi la motoron - mi aŭdis frapetojn. Mi do malsuprenigis la vitroplaton; kaj du okulparoj aperis. Ĉiu okulparo apartenis al policisto. Nu, mi ne povas pretendi iun nivelon de flueco en la pola iam ajn, sed mi kutime kapablis simple konversacii. Tamen en tiu stato kun kulpa konscienco, antaŭ du reprezentantoj de la leĝo en uniformo ĉiu sencoplena pola vorto, kiun mi iam sciis, forfluis el mi. Tamen mi eĉ ne momenton provi negoci tiun situacion en la angla. La angla verŝajne donintus al mi lingvan avantaĝon, sed povintus kaŭzi malkomforton al la policistoj. Mi do decidis uzi la polan. Kiel? Tiu pola anguleto en mia cerbo ĵus viŝiĝis krom unu afero. Unu afero, kiun mi tiel ofte ripetis, ke mi povintus citi ĝin dormante. Ĝi estis infana poemeto, pri malsana rano. (Ridado) Jen tio, kion mi havis. Mi scias, ke tio estis io stranga, tamen mi balbutis: (Pole) "Iu rano sentis sin malforta do al kuracisto iris ĝi kaj diris, ke ĝi malsanas. Kuracisto surmetis okulvitrojn ĉar li iom maljunis." Mi ekrigardis al la policistoj. Kaj ili kvazaŭ fiksrigardis min. (Ridado) Mi iel memoras, ke unu el ili kvazaŭ gratis sian kapon. Kaj tiam ili ridetis. Ili ridetis. Kaj tio siavice trankviligis min, nu, sufiĉe por ebligi, ke kelkaj pli sencoplenaj vortoj povu reveni en mian kapon. Mi kapablis balbuti kelkajn duonfrazojn, kiel: "Tre bedaŭras..., bezonis manĝi, ... neniam plu faros." Ili lasis min iri. Dum mi kuris al la butiko, ili kriis: (pole) “Szczęśliwej podróży!" "Bonan vojaĝon!" Ne estas mia intenco instigi vin lerni lingvojn por ke vi povu vojaĝi ĉirkaŭ la mondon, malobservi leĝojn kaj tiel eskapi. Sed tiu epizodo ilustras, kiel kelkaj vortoj, eĉ simplaj aŭ frenezaj, nur kelkaj vortoj povas iri rekte al la koro kaj fandi ĝin. Parenteze, ekzistas alternativo por la malsana rano. Estis io, kion mi same bone sciis: drinkada kanto. (Ridado) Tio povintus rezultigi ne rideton sed ekskurson al la loka policejo por sangotesto. Vi ne bezonas lerni multajn lingvojn, kaj vi ne bezonas lerni ilin ĝisfunde. Iomete povas bone efiki. Dek vortoj al la koro povas pli efiki ol mil vortoj al la kapo. Vi povas preferi ĉiam uzi la anglan kaj renkontiĝi en la mezo. Sed vi ankaŭ povas elekti esti tiu, kiu transiras la mezan linion kaj renkonti vian novan konaton, aŭ kontraŭulon, kiu ajn li estas, renkonti ilin sur ilia propra teritorio. Paroli la lingvon de aliulo ne malfortigas vin, tio montras vin forta. Estas la persono, kiu havas la kuraĝon kaj penas transiri limojn, kiu finfine venkas. Ne timu fari erarojn. Erari igas vin homa. Kaj ĉi-okaze tio estas avantaĝo: se vi tie faras eraron, vi donas al aliuloj la oportunon helpi vin, veni al vi kaj renkonti vin. Tiel la ĵus estigita konekto iĝos pli forta. Ĉu vi volas komprenigi vin aŭ ĉu vi volas konektiĝi? Ni lasu ĉiun lerni kaj uzi la anglan. Tiel ni povas interagi kun miksita aŭdantaro, kiel ni faras ĉi tie ĉe TEDx. La angla estas potenca ilo por interŝanĝi scion. por internaciaj kunvenoj pri tutmondaj problemoj. Precipe la angla estas la vojo al 365 milionoj da koroj. Por 365 milionoj da homoj la angla odoras kuke. Sed kial halti tie? Kial ne fari kroman penon kaj lerni almenaŭ unu plian fremdan lingvon? Estas multaj aromoj de kukoj tie. Ni ekgustumu novan. Dankon. (Aplaŭdo)