0:00:09.305,0:00:15.209 Proksimume 365 milionoj da homoj[br]havas la anglan kiel gepatran lingvon. 0:00:16.609,0:00:20.710 Pli ol du miliardoj da aliaj[br]lernas kaj parolas la anglan 0:00:20.711,0:00:23.059 kiel duan aŭ trian lingvon. 0:00:24.376,0:00:26.082 Se vi regas la anglan 0:00:26.083,0:00:31.535 vi povas komprenigi vin[br]al preskaŭ 2,5 miliardoj da homoj. 0:00:32.485,0:00:36.838 Kial vi bezonus lerni[br]iun alian fremdan lingvon? 0:00:36.839,0:00:41.143 Ĉu tio ne estas nur[br]ridinda tempomalŝparo? 0:00:41.144,0:00:45.382 Nelson Mandelo estis furioze kritikita 0:00:45.383,0:00:49.112 de sudafrikanoj pro tio,[br]ke li parolis afrikanse. 0:00:50.022,0:00:51.488 Li respondis: 0:00:51.489,0:00:55.225 "Se vi parolas al homo[br]en lingvo, kiun li komprenas, 0:00:56.055,0:00:57.613 tio iras al lia kapo. 0:00:59.023,0:01:02.040 Se vi parolas al li en lia propra lingvo, 0:01:02.720,0:01:04.312 tio iras al lia koro." 0:01:05.391,0:01:06.661 Do jen la afero: 0:01:06.662,0:01:09.330 se vi volas konvinki iun, 0:01:09.331,0:01:11.705 vi bezonas paroli al lia koro. 0:01:13.185,0:01:14.973 Papoj scias tion. 0:01:14.974,0:01:18.884 Johano Paŭlo la dua flue parolis[br]dekon da lingvoj 0:01:18.885,0:01:22.343 kaj dekojn da aliaj[br]iom pli elementnivele. 0:01:22.953,0:01:26.591 Kien ajn li iris,[br]li salutis la homojn 0:01:26.592,0:01:30.847 per almenaŭ kelkaj frazoj[br]en ilia denaska lingvo; 0:01:30.848,0:01:35.845 kaj tio estis grava ŝlosilo[br]por lia populareco. 0:01:37.395,0:01:39.804 Homoj kun fremda bopatrino 0:01:39.805,0:01:43.265 aŭ estonta bopatrino[br]ankaŭ scias tion. 0:01:44.005,0:01:46.406 Ili povas paroli angle[br]kun sia koramikino, 0:01:46.407,0:01:50.552 sed kiam ili volas bonan rilaton[br]kun la panjo de la knabino, 0:01:51.222,0:01:55.181 junuloj pretas lerni[br]la plej strangajn lingvojn, 0:01:55.185,0:01:56.872 inkluzive de la nederlanda. 0:01:56.876,0:01:58.668 (Ridado) 0:01:58.676,0:02:01.104 Kaj la lertaĵo kutime sukcesas. 0:02:01.974,0:02:03.300 Kial? 0:02:04.030,0:02:09.044 Nu, nia denaska lingvo[br]tute interplektiĝis kun 0:02:09.045,0:02:13.050 nia personeco, nia identeco. 0:02:13.051,0:02:17.694 Nia tute persona historio[br]profunde enradikiĝis, 0:02:17.695,0:02:20.727 trempiĝis en nia patrina lingvo. 0:02:21.451,0:02:27.648 Tiom da memoraĵoj kaj sentoj[br]estas konektitaj al vortoj, esprimoj, 0:02:28.764,0:02:31.642 eĉ al la gramatiko,[br]kun kiu ni kreskis. 0:02:32.646,0:02:37.141 Se vi lernas[br]la lingvon de aliuloj, 0:02:37.142,0:02:40.350 vi montras vin sincere interesita 0:02:40.351,0:02:44.168 pri ilia vivo, ilia personeco, 0:02:44.959,0:02:47.585 Kiu bopatrino estus ne flatita? 0:02:48.711,0:02:52.581 Kiam vi aŭdas vian propran lingvon,[br]vi sentas vin konekata. 0:02:53.834,0:02:55.617 Kiam vi vojaĝas, 0:02:55.618,0:02:59.592 kaj estas parolinta[br]fremdan lingvon dum tagoj aŭ semajnoj, 0:03:00.642,0:03:03.011 enirinte la aviadilon, 0:03:03.012,0:03:06.279 kie la personaro salutas vin[br]en via propra lingvo, 0:03:06.280,0:03:08.408 vi scias, ke vi rehejmiĝas. 0:03:10.478,0:03:14.450 Se gepatraj lingvoj havus aromojn, 0:03:14.451,0:03:18.680 mi kredas, ke ili odorus kiel kukoj, 0:03:18.681,0:03:21.103 kaj bonfartiga kokosupo, 0:03:21.773,0:03:23.828 kaj de avina tualetakvo 0:03:24.668,0:03:27.941 eble iom de tineglobetoj. 0:03:28.742,0:03:34.000 Tio tre eble estas la kialo,[br]pro kiu konstruitaj lingvoj, 0:03:34.001,0:03:40.301 kia Esperanto, ne sukcesis[br]tiel vaste, kiel atendiĝis. 0:03:41.212,0:03:44.212 Kvankam ili estas saĝe projektitaj, 0:03:44.213,0:03:46.995 kaj simplaj, facile lerneblaj, 0:03:48.334,0:03:53.085 neniu lando iam adoptis[br]planlingvon kiel propran. 0:03:53.948,0:03:58.939 Same kiel fremda lingvo[br]sisteme instruota 0:03:58.940,0:04:02.564 vaste kaj dum longa tempo 0:04:03.414,0:04:05.161 kvankam tio estis provita. 0:04:05.831,0:04:11.871 Sed iel, malgraŭ la malfacilaĵoj[br]pri naturaj lingvoj - 0:04:11.872,0:04:15.434 la ĉagrenaj malregulecoj, 0:04:15.435,0:04:20.154 la malkongruo inter[br]literumo kaj prononco, 0:04:20.156,0:04:24.694 kelkfoje absurda malsimpleco[br]de la gramatiko - 0:04:25.655,0:04:27.304 sed malgraŭ ĉio ĉi 0:04:28.304,0:04:34.192 ni preferas lerni lingvojn,[br]kiuj nature kreskis kun homoj. 0:04:35.812,0:04:39.654 Planlingvoj alparolas la kapon. 0:04:40.774,0:04:44.772 Naturaj lingvoj odoras kuke. 0:04:46.056,0:04:51.981 Por Nelson Mandela lerni la[br]afrikansan estis "koni vian malamikon". 0:04:51.982,0:04:56.910 Li diris "Vi sciu ilian lingvon[br]kaj iliajn pasiojn 0:04:56.911,0:05:00.243 kaj esperojn kaj timojn,[br]se vi volas venki ilin." 0:05:01.073,0:05:03.644 Tion li faris. Tio efikis. 0:05:04.724,0:05:08.186 Sed ne ĉiam temas pri malamikoj, ĉu? 0:05:09.254,0:05:12.111 Tio aplikeblas al ĉiaj homaj rilatoj. 0:05:13.445,0:05:17.746 Kaj mi estos la lasta por aserti[br]ke bopatrinoj estas malamikoj - 0:05:17.747,0:05:18.983 laŭ difino. 0:05:19.833,0:05:22.762 Antaŭ sep aŭ ok jaroj 0:05:22.763,0:05:25.642 mi veturis tra Pollando[br]kun mia familio. 0:05:27.172,0:05:31.413 La butikoj estis fermotaj,[br]kaj ni bezonis aĉeti nutraĵon. 0:05:32.257,0:05:35.692 Finfine ni vidis vendejegon[br]je la alia flanko de la strato. 0:05:36.908,0:05:41.637 La sola maniero por iri tien[br]estis U-turni. 0:05:41.638,0:05:43.328 Tion mi do faris. 0:05:44.368,0:05:46.578 Tio verŝajne estis danĝera. 0:05:47.528,0:05:49.696 Tio certe estis kontraŭleĝa. 0:05:52.065,0:05:57.638 Sur la parkejo, eĉ antaŭ ol mi[br]povis haltigi la motoron - 0:05:58.238,0:06:00.053 mi aŭdis frapetojn. 0:06:01.250,0:06:06.096 Mi do malsuprenigis la vitroplaton;[br]kaj du okulparoj aperis. 0:06:07.624,0:06:11.963 Ĉiu okulparo apartenis[br]al policisto. 0:06:13.296,0:06:17.564 Nu, mi ne povas pretendi[br]iun nivelon de flueco en la pola 0:06:17.565,0:06:19.255 iam ajn, 0:06:19.985,0:06:23.526 sed mi kutime kapablis[br]simple konversacii. 0:06:24.336,0:06:27.780 Tamen en tiu stato[br]kun kulpa konscienco, 0:06:28.620,0:06:31.755 antaŭ du reprezentantoj[br]de la leĝo en uniformo 0:06:33.175,0:06:38.315 ĉiu sencoplena pola vorto,[br]kiun mi iam sciis, forfluis el mi. 0:06:39.719,0:06:43.789 Tamen mi eĉ ne momenton 0:06:44.549,0:06:47.728 provi negoci[br]tiun situacion en la angla. 0:06:49.078,0:06:53.318 La angla verŝajne donintus al mi[br]lingvan avantaĝon, 0:06:54.278,0:06:57.280 sed povintus kaŭzi malkomforton[br]al la policistoj. 0:06:58.244,0:07:00.934 Mi do decidis uzi la polan. 0:07:01.774,0:07:02.798 Kiel? 0:07:04.479,0:07:08.699 Tiu pola anguleto en mia cerbo [br]ĵus viŝiĝis 0:07:10.388,0:07:11.965 krom unu afero. 0:07:13.204,0:07:17.942 Unu afero, kiun mi tiel ofte ripetis, 0:07:17.943,0:07:20.814 ke mi povintus citi ĝin dormante. 0:07:22.501,0:07:24.960 Ĝi estis infana poemeto, 0:07:27.563,0:07:29.652 pri malsana rano. 0:07:30.273,0:07:32.251 (Ridado) 0:07:32.951,0:07:34.522 Jen tio, kion mi havis. 0:07:34.523,0:07:39.523 Mi scias, ke tio estis io stranga, [br]tamen mi balbutis: 0:07:40.417,0:07:42.532 (Pole) "Iu rano sentis sin malforta 0:07:42.532,0:07:46.084 do al kuracisto iris ĝi[br]kaj diris, ke ĝi malsanas. 0:07:46.085,0:07:50.458 Kuracisto surmetis okulvitrojn[br]ĉar li iom maljunis." 0:07:51.564,0:07:53.882 Mi ekrigardis al la policistoj. 0:07:53.883,0:07:56.483 Kaj ili kvazaŭ fiksrigardis min. 0:07:56.484,0:07:57.813 (Ridado) 0:07:58.653,0:08:01.659 Mi iel memoras, ke unu el ili[br]kvazaŭ gratis sian kapon. 0:08:02.669,0:08:05.242 Kaj tiam ili ridetis. 0:08:06.112,0:08:07.339 Ili ridetis. 0:08:07.340,0:08:10.879 Kaj tio siavice trankviligis min, 0:08:10.880,0:08:14.256 nu, sufiĉe por ebligi, ke [br]kelkaj pli sencoplenaj vortoj 0:08:14.257,0:08:16.677 povu reveni en mian kapon. 0:08:16.688,0:08:19.687 Mi kapablis balbuti[br]kelkajn duonfrazojn, kiel: 0:08:19.688,0:08:23.483 "Tre bedaŭras..., bezonis manĝi,[br]... neniam plu faros." 0:08:24.763,0:08:26.262 Ili lasis min iri. 0:08:27.334,0:08:32.458 Dum mi kuris al la butiko, ili kriis:[br](pole) “Szczęśliwej podróży!" 0:08:32.480,0:08:34.020 "Bonan vojaĝon!" 0:08:34.650,0:08:39.006 Ne estas mia intenco[br]instigi vin lerni lingvojn 0:08:39.006,0:08:42.696 por ke vi povu vojaĝi ĉirkaŭ la mondon,[br]malobservi leĝojn kaj tiel eskapi. 0:08:44.586,0:08:49.481 Sed tiu epizodo ilustras,[br]kiel kelkaj vortoj, 0:08:50.261,0:08:53.760 eĉ simplaj aŭ frenezaj, [br]nur kelkaj vortoj 0:08:53.761,0:08:57.991 povas iri rekte al la koro kaj fandi ĝin. 0:08:58.901,0:09:01.771 Parenteze, ekzistas alternativo[br]por la malsana rano. 0:09:01.772,0:09:04.207 Estis io, kion mi same bone sciis: 0:09:05.857,0:09:07.232 drinkada kanto. 0:09:07.233,0:09:08.525 (Ridado) 0:09:09.185,0:09:11.394 Tio povintus rezultigi ne rideton 0:09:12.124,0:09:14.430 sed ekskurson al la loka policejo 0:09:14.431,0:09:15.661 por sangotesto. 0:09:17.603,0:09:21.133 Vi ne bezonas lerni multajn lingvojn, 0:09:21.134,0:09:24.153 kaj vi ne bezonas[br]lerni ilin ĝisfunde. 0:09:24.154,0:09:26.162 Iomete povas bone efiki. 0:09:27.122,0:09:30.383 Dek vortoj al la koro[br]povas pli efiki 0:09:30.384,0:09:32.964 ol mil vortoj al la kapo. 0:09:34.644,0:09:38.741 Vi povas preferi ĉiam uzi la anglan[br]kaj renkontiĝi en la mezo. 0:09:39.851,0:09:44.822 Sed vi ankaŭ povas elekti esti tiu,[br]kiu transiras la mezan linion 0:09:44.823,0:09:49.393 kaj renkonti vian novan konaton,[br]aŭ kontraŭulon, kiu ajn li estas, 0:09:49.394,0:09:51.480 renkonti ilin sur ilia propra teritorio. 0:09:52.375,0:09:55.334 Paroli la lingvon de aliulo[br]ne malfortigas vin, 0:09:55.336,0:09:57.066 tio montras vin forta. 0:09:57.856,0:10:04.241 Estas la persono, kiu havas la kuraĝon[br]kaj penas transiri limojn, 0:10:05.221,0:10:06.923 kiu finfine venkas. 0:10:08.292,0:10:12.210 Ne timu fari erarojn.[br]Erari igas vin homa. 0:10:12.918,0:10:16.836 Kaj ĉi-okaze tio estas avantaĝo: 0:10:18.091,0:10:20.692 se vi tie faras eraron, 0:10:20.693,0:10:26.090 vi donas al aliuloj la oportunon[br]helpi vin, veni al vi kaj renkonti vin. 0:10:26.091,0:10:31.933 Tiel la ĵus estigita konekto[br]iĝos pli forta.[br] 0:10:32.934,0:10:37.190 Ĉu vi volas komprenigi vin 0:10:38.320,0:10:39.970 aŭ ĉu vi volas konektiĝi? 0:10:41.650,0:10:46.520 Ni lasu ĉiun lerni[br]kaj uzi la anglan. 0:10:48.080,0:10:52.561 Tiel ni povas interagi kun miksita[br]aŭdantaro, kiel ni faras ĉi tie ĉe TEDx.[br] 0:10:53.591,0:10:57.697 La angla estas potenca ilo[br]por interŝanĝi scion. 0:10:57.698,0:11:03.750 por internaciaj kunvenoj[br]pri tutmondaj problemoj. 0:11:04.940,0:11:10.161 Precipe la angla estas la vojo[br]al 365 milionoj da koroj. 0:11:11.131,0:11:17.170 Por 365 milionoj da homoj[br]la angla odoras kuke. 0:11:18.927,0:11:20.517 Sed kial halti tie? 0:11:22.007,0:11:24.535 Kial ne fari kroman penon 0:11:24.536,0:11:27.696 kaj lerni almenaŭ unu[br]plian fremdan lingvon? 0:11:28.776,0:11:31.784 Estas multaj aromoj[br]de kukoj tie. 0:11:31.785,0:11:34.181 Ni ekgustumu novan. 0:11:34.990,0:11:36.051 Dankon. 0:11:36.463,0:11:37.755 (Aplaŭdo)