Proksimume 365 milionoj da homoj
havas la anglan kiel gepatran lingvon.
Pli ol du miliardoj da aliaj
lernas kaj parolas la anglan
kiel duan aŭ trian lingvon.
Se vi regas la anglan
vi povas komprenigi vin
al preskaŭ 2,5 miliardoj da homoj.
Kial vi bezonus lerni
iun alian fremdan lingvon?
Ĉu tio ne estas nur
ridinda tempomalŝparo?
Nelson Mandelo estis furioze kritikita
de sudafrikanoj pro tio,
ke li parolis afrikanse.
Li respondis:
"Se vi parolas al homo
en lingvo, kiun li komprenas,
tio iras al lia kapo.
Se vi parolas al li en lia propra lingvo,
tio iras al lia koro."
Do jen la afero:
se vi volas konvinki iun,
vi bezonas paroli al lia koro.
Papoj scias tion.
Johano Paŭlo la dua flue parolis
dekon da lingvoj
kaj dekojn da aliaj
iom pli elementnivele.
Kien ajn li iris,
li salutis la homojn
per almenaŭ kelkaj frazoj
en ilia denaska lingvo;
kaj tio estis grava ŝlosilo
por lia populareco.
Homoj kun fremda bopatrino
aŭ estonta bopatrino
ankaŭ scias tion.
Ili povas paroli angle
kun sia koramikino,
sed kiam ili volas bonan rilaton
kun la panjo de la knabino,
junuloj pretas lerni
la plej strangajn lingvojn,
inkluzive de la nederlanda.
(Ridado)
Kaj la lertaĵo kutime sukcesas.
Kial?
Nu, nia denaska lingvo
tute interplektiĝis kun
nia personeco, nia identeco.
Nia tute persona historio
profunde enradikiĝis,
trempiĝis en nia patrina lingvo.
Tiom da memoraĵoj kaj sentoj
estas konektitaj al vortoj, esprimoj,
eĉ al la gramatiko,
kun kiu ni kreskis.
Se vi lernas
la lingvon de aliuloj,
vi montras vin sincere interesita
pri ilia vivo, ilia personeco,
Kiu bopatrino estus ne flatita?
Kiam vi aŭdas vian propran lingvon,
vi sentas vin konekata.
Kiam vi vojaĝas,
kaj estas parolinta
fremdan lingvon dum tagoj aŭ semajnoj,
enirinte la aviadilon,
kie la personaro salutas vin
en via propra lingvo,
vi scias, ke vi rehejmiĝas.
Se gepatraj lingvoj havus aromojn,
mi kredas, ke ili odorus kiel kukoj,
kaj bonfartiga kokosupo,
kaj de avina tualetakvo
eble iom de tineglobetoj.
Tio tre eble estas la kialo,
pro kiu konstruitaj lingvoj,
kia Esperanto, ne sukcesis
tiel vaste, kiel atendiĝis.
Kvankam ili estas saĝe projektitaj,
kaj simplaj, facile lerneblaj,
neniu lando iam adoptis
planlingvon kiel propran.
Same kiel fremda lingvo
sisteme instruota
vaste kaj dum longa tempo
kvankam tio estis provita.
Sed iel, malgraŭ la malfacilaĵoj
pri naturaj lingvoj -
la ĉagrenaj malregulecoj,
la malkongruo inter
literumo kaj prononco,
kelkfoje absurda malsimpleco
de la gramatiko -
sed malgraŭ ĉio ĉi
ni preferas lerni lingvojn,
kiuj nature kreskis kun homoj.
Planlingvoj alparolas la kapon.
Naturaj lingvoj odoras kuke.
Por Nelson Mandela lerni la
afrikansan estis "koni vian malamikon".
Li diris "Vi sciu ilian lingvon
kaj iliajn pasiojn
kaj esperojn kaj timojn,
se vi volas venki ilin."
Tion li faris. Tio efikis.
Sed ne ĉiam temas pri malamikoj, ĉu?
Tio aplikeblas al ĉiaj homaj rilatoj.
Kaj mi estos la lasta por aserti
ke bopatrinoj estas malamikoj -
laŭ difino.
Antaŭ sep aŭ ok jaroj
mi veturis tra Pollando
kun mia familio.
La butikoj estis fermotaj,
kaj ni bezonis aĉeti nutraĵon.
Finfine ni vidis vendejegon
je la alia flanko de la strato.
La sola maniero por iri tien
estis U-turni.
Tion mi do faris.
Tio verŝajne estis danĝera.
Tio certe estis kontraŭleĝa.
Sur la parkejo, eĉ antaŭ ol mi
povis haltigi la motoron -
mi aŭdis frapetojn.
Mi do malsuprenigis la vitroplaton;
kaj du okulparoj aperis.
Ĉiu okulparo apartenis
al policisto.
Nu, mi ne povas pretendi
iun nivelon de flueco en la pola
iam ajn,
sed mi kutime kapablis
simple konversacii.
Tamen en tiu stato
kun kulpa konscienco,
antaŭ du reprezentantoj
de la leĝo en uniformo
ĉiu sencoplena pola vorto,
kiun mi iam sciis, forfluis el mi.
Tamen mi eĉ ne momenton
provi negoci
tiun situacion en la angla.
La angla verŝajne donintus al mi
lingvan avantaĝon,
sed povintus kaŭzi malkomforton
al la policistoj.
Mi do decidis uzi la polan.
Kiel?
Tiu pola anguleto en mia cerbo
ĵus viŝiĝis
krom unu afero.
Unu afero, kiun mi tiel ofte ripetis,
ke mi povintus citi ĝin dormante.
Ĝi estis infana poemeto,
pri malsana rano.
(Ridado)
Jen tio, kion mi havis.
Mi scias, ke tio estis io stranga,
tamen mi balbutis:
(Pole) "Iu rano sentis sin malforta
do al kuracisto iris ĝi
kaj diris, ke ĝi malsanas.
Kuracisto surmetis okulvitrojn
ĉar li iom maljunis."
Mi ekrigardis al la policistoj.
Kaj ili kvazaŭ fiksrigardis min.
(Ridado)
Mi iel memoras, ke unu el ili
kvazaŭ gratis sian kapon.
Kaj tiam ili ridetis.
Ili ridetis.
Kaj tio siavice trankviligis min,
nu, sufiĉe por ebligi, ke
kelkaj pli sencoplenaj vortoj
povu reveni en mian kapon.
Mi kapablis balbuti
kelkajn duonfrazojn, kiel:
"Tre bedaŭras..., bezonis manĝi,
... neniam plu faros."
Ili lasis min iri.
Dum mi kuris al la butiko, ili kriis:
(pole) “Szczęśliwej podróży!"
"Bonan vojaĝon!"
Ne estas mia intenco
instigi vin lerni lingvojn
por ke vi povu vojaĝi ĉirkaŭ la mondon,
malobservi leĝojn kaj tiel eskapi.
Sed tiu epizodo ilustras,
kiel kelkaj vortoj,
eĉ simplaj aŭ frenezaj,
nur kelkaj vortoj
povas iri rekte al la koro kaj fandi ĝin.
Parenteze, ekzistas alternativo
por la malsana rano.
Estis io, kion mi same bone sciis:
drinkada kanto.
(Ridado)
Tio povintus rezultigi ne rideton
sed ekskurson al la loka policejo
por sangotesto.
Vi ne bezonas lerni multajn lingvojn,
kaj vi ne bezonas
lerni ilin ĝisfunde.
Iomete povas bone efiki.
Dek vortoj al la koro
povas pli efiki
ol mil vortoj al la kapo.
Vi povas preferi ĉiam uzi la anglan
kaj renkontiĝi en la mezo.
Sed vi ankaŭ povas elekti esti tiu,
kiu transiras la mezan linion
kaj renkonti vian novan konaton,
aŭ kontraŭulon, kiu ajn li estas,
renkonti ilin sur ilia propra teritorio.
Paroli la lingvon de aliulo
ne malfortigas vin,
tio montras vin forta.
Estas la persono, kiu havas la kuraĝon
kaj penas transiri limojn,
kiu finfine venkas.
Ne timu fari erarojn.
Erari igas vin homa.
Kaj ĉi-okaze tio estas avantaĝo:
se vi tie faras eraron,
vi donas al aliuloj la oportunon
helpi vin, veni al vi kaj renkonti vin.
Tiel la ĵus estigita konekto
iĝos pli forta.
Ĉu vi volas komprenigi vin
aŭ ĉu vi volas konektiĝi?
Ni lasu ĉiun lerni
kaj uzi la anglan.
Tiel ni povas interagi kun miksita
aŭdantaro, kiel ni faras ĉi tie ĉe TEDx.
La angla estas potenca ilo
por interŝanĝi scion.
por internaciaj kunvenoj
pri tutmondaj problemoj.
Precipe la angla estas la vojo
al 365 milionoj da koroj.
Por 365 milionoj da homoj
la angla odoras kuke.
Sed kial halti tie?
Kial ne fari kroman penon
kaj lerni almenaŭ unu
plian fremdan lingvon?
Estas multaj aromoj
de kukoj tie.
Ni ekgustumu novan.
Dankon.
(Aplaŭdo)