Saluton kaj bonan — ĉe mi — vesperon,
karaj geamikoj.
Mi nomiĝas Пётр (Pjotr), aŭ, Esperante,
Petro Fedosov,
kaj mi havas 16 jarojn,
kaj ĉi-jare mi havas du prelegojn.
La unua el ili estas en Esperanto,
kaj la temo estas
"Fonetiko de Esperanto: konsonantoj".
Do bonvolu la lumbildaron... dankon.
Mi volas enkonduki jen kie.
Kutime, kiam oni esploras
fonetikon de iu lingvo,
oni parolas pri tio,
kion reale diras la denaskuloj.
Oni venas al lando,
kie oni parolas tiun lingvon,
oni intervjuas denaskulojn, komparas,
sonregistras, analizas kaj tiel plu.
Sed dum tiu ĉi prelego
ni provos fari ion neatendtan.
Ĉar Esperanto estas lingvo artefarita,
mi provos analizi ne realan praktikon,
sed tion, kion lasis al ni Zamenhof' mem,
do liaj skribaĵojn kaj sonregistraĵojn.
Sed kio do? Por komenco necesas
kategoriigi tiujn ĉi skribaĵojn,
necesas diri, kion do konkrete ni havas.
Fontoj. Do, font-pririgardo.
Ne estas tre multe da fontoj, nome estas
«Fundamento de Esperanto», «Lingvaj Respondoj»,
la tria kunsido (poste mi klarigos, pri kio temas),
kaj sonregistraĵo de Zamenhof'.
Do mi supozas, ke plejmulto el vi scias,
kio estas Fundamento -
se vi ne scias, do dum la unua Kongreso
en 1905 en la urbo Bulonjo-ĉe-Maro
estis farita libro, kiu nomiĝas
«Fundamento de Esperanto»,
kaj ĝis nun oni ĝin opinias «netuŝebla»,
do tio signifas, ke tio, kio estas en ĝi skribita,
estas... ne povas esti ŝanĝata.
«Lingvaj respondoj» estas kolekto de
diversaj artikoloj, eble, leteroj kaj tiel plu
de Zamenhof' pri la lingvo.
Estas ĝuste liaj respondoj al demandoj
de diversaj samideanoj.
La tria kunsido estas parto en la libro
«Detala raporto pri...» mi ne memoras plenan nomon,
do pri la unua kongreso de Esperanto.
Pri kio temas? Ĉiuj kunsidoj dum la unua kongreso
de Esperanto
estis stenografiitaj,
kaj poste oni publikigis la tekston.
Do unu el tiu kunsidoj, kaj nome la tria,
estis dediĉita ankaŭ al la prononcado.
Finfine, feliĉe, ni havas unu sonregistraĵon
de Ludoviko Zamenhof' mem,
do ni povas scii, kiel li mem
prononcis la sonojn.
Mia prelego estos, ni diru, triparta,
kaj la unua parto estas "Fundamento,
aŭ Kion Zamenhof' preskribis".
Sed, diros vi, bonege, jen Zamenhof'
lasis al ni dokumentojn, ke "litero
prononciĝas tiel,
litero ⟨c⟩ prononciĝas tiel" ktp.,
sed li kiel priskribis prononcon?
Nu, li... Fundamento...
Do, «Fundamento de Esperanto» estas
kvinparta (gramatiko estas angla, germana,
franca, rusa, pola),
kaj do estas skribite en tiuj lingvoj, kiel prononci la sonojn.
Nu, ekzemple, mi ne scias,
pri litero <b> ruse estas skribite,
ke necesas ĝin prononci kiel ⟨b⟩ (b).
Sed jen la problemo. De kie ni scias, kiel oni parolis tiujn lingvojn en 1905? Eble, la prononcado ŝanĝiĝis kaj ni nun malĝuste komprenas, kion skribis Zamenhof'.
Kaj ĉi tie nin helpas menciita ekzemple en videoj de jan Misali Internacia Fonetika Alfabeto. Ĉar ĝuste en tiu tempo, kion jan Misali menciis, komencas aperi artikoloj pri Internacia Fonetika Alfabeto.