1
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Saluton kaj bonan - ĉe mi - vesperon,
karaj geamikoj.
2
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Mi nomiĝas Пётр (Pjotr), aŭ, Esperante,
Petro Fedosov,
3
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
kaj mi havas 16 jarojn,
4
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
kaj ĉi-jare mi havas du prelegojn.
5
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
La unua el ili estas en Esperanto,
kaj la temo estas
6
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
"Fonetiko de Esperanto: konsonantoj".
7
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Do bonvolu la lumbildaron... dankon.
8
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Mi volas enkonduki jen kie.
9
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Kutime, kiam oni esploras
fonetikon de iu lingvo,
10
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
oni parolas pri tio,
kion reale diras la denaskuloj.
11
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Oni venas al lando,
kie oni parolas tiun lingvon,
12
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
oni intervjuas denaskulojn, komparas,
sonregistras, analizas kaj tiel plu.
13
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Sed dum tiu ĉi prelego
ni provos fari ion neatendtan.
14
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Ĉar Esperanto estas lingvo artefarita,
mi provos analizi ne realan praktikon,
15
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
sed tion, kion lasis al ni Zamenhof' mem,
do liaj skribaĵojn kaj sonregistraĵojn.
16
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Sed kio do? Por komenco necesas
kategoriigi tiujn ĉi skribaĵojn,
17
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
necesas diri, kion do konkrete ni havas.
18
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Fontoj. Do, font-pririgardo.
19
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Ne estas tre multe da fontoj, nome estas
"Fundamento de Esperanto", "Lingvaj Respondoj",
20
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
la tria kunsido (poste mi klarigos, pri kio temas),
21
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
kaj sonregistraĵo de Zamenhof'.
22
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Do mi supozas, ke plejmulto el vi scias,
kio estas Fundamento -
23
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
se vi ne scias, do dum la unua Kongreso
en 1905 en la urbo Bulonjo-ĉe-Maro
24
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
estis farita libro, kiu nomiĝas
"Fundamento de Esperanto",
25
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
kaj ĝis nun oni ĝin opinias "netuŝebla",
do tio signifas, ke tio, kio estas en ĝi skribita,
26
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
estas... ne povas esti ŝanĝata.
27
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
"Lingvaj respondoj" estas kolekto de
diversaj artikoloj, eble, leteroj kaj tiel plu
28
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
de Zamenhof' pri la lingvo.
29
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Estas ĝuste liaj respondoj al demandoj
de diversaj samideanoj.
30
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
La tria kunsido estas parto en la libro
"Detala raporto pri..." mi ne memoras plenan nomon,
31
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
do pri la unua kongreso de Esperanto.
32
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Pri kio temas? Ĉiuj kunsidoj dum la unua kongreso
de Esperanto
33
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
estis stenografiitaj,
kaj poste oni publikigis la tekston.
34
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Do unu el tiu kunsidoj, kaj nome la tria,
estis dediĉita ankaŭ al la prononcado.
35
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Finfine, feliĉe, ni havas unu sonregistraĵon
de Ludoviko Zamenhof' mem,
36
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
do ni povas scii, kiel li mem
prononcis la sonojn.
37
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Mia prelego estos, ni diru, triparta,
38
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
kaj la unua parto estas "Fundamento,
aux Kion Zamenhof' preskribis".
39
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Sed, diros vi, bonege, jen Zamenhof'
lasis al ni dokumentojn, ke "litero
prononciĝas tiel,
40
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
litero prononciĝas tiel" ktp.,
sed li kiel priskribis prononcon?
41
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Nu, li... Fundamento...
42
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Do, "Fundamento de Esperanto" estas
kvinparta (gramatiko estas angla, germana,
franca, rusa, pola),
43
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
kaj do estas skribite en tiuj lingvoj, kiel prononci la sonojn.
44
99:59:59,999 --> 99:59:59,999
Nu, ekzemple, mi ne scias, pri litero estas skribite, ke necesas ĝin prononci kiel <б> (b)