WEBVTT 00:00:14.320 --> 00:00:16.950 Laŭ la Medicina Modelo de Handikapeco, 00:00:16.950 --> 00:00:20.380 la vorto «handikapo» signifas «malpli kapabla:» 00:00:20.960 --> 00:00:23.370 malpli kapabla por atingi vian potencon, 00:00:23.370 --> 00:00:26.080 malpli kapabla por havi signifoplenajn rilatojn, 00:00:26.080 --> 00:00:29.319 malpli kapabla por aktivi en viaj ĉirkaŭaĵoj; 00:00:29.319 --> 00:00:31.750 kaj ke tio simple estas via sortaĉo. 00:00:32.960 --> 00:00:34.880 Ĉi tiu eksmoda vidpunkto pri la mondo 00:00:34.880 --> 00:00:37.920 ŝarĝas al la handikapulo la respondecon de 00:00:37.920 --> 00:00:40.381 venki malebligajn barilojn. 00:00:41.040 --> 00:00:42.750 Sed ĉi tiu ideo ŝanĝiĝas. 00:00:42.920 --> 00:00:45.685 La pli moderna Socia Modelo de Handikapeco 00:00:45.685 --> 00:00:48.320 diras, ke oni ne «havas» handikapon, 00:00:48.320 --> 00:00:50.311 sed ke oni estas handikapita. 00:00:50.960 --> 00:00:53.381 Oni estas handikapita de la socio. 00:00:54.160 --> 00:00:58.160 La socio trudas al iu sintenojn kaj fizikajn obstaklojn, 00:00:58.160 --> 00:01:00.760 kiuj malebligas iun atingi sian potencon. 00:01:02.640 --> 00:01:08.720 La Socia Modelo estis kreita de handikapuloj kaj siaj aliancanoj 00:01:08.720 --> 00:01:13.360 por helpi kontraŭi diskriminacion 00:01:13.360 --> 00:01:17.759 kaj kuraĝigi homojn trovi solvojn, 00:01:17.759 --> 00:01:20.159 forigi barilojn kaj kampanji kune 00:01:20.159 --> 00:01:23.073 nome de egaleco kaj homaj rajtoj. 00:01:24.820 --> 00:01:27.528 Ili montras, kiel malsamaj homoj kun malsamaj handikapoj 00:01:27.528 --> 00:01:30.560 spertas multe da la samaj problemoj, 00:01:30.560 --> 00:01:32.720 inkluzive de: 00:01:32.720 --> 00:01:35.759 antaŭjuĝaj opinioj kaj sintenoj, 00:01:35.759 --> 00:01:37.800 limigta alirebleco, 00:01:37.800 --> 00:01:41.180 kaj kiel homoj estas sisteme ekskluzivitaj. 00:01:42.720 --> 00:01:44.720 La Socia Modelo serĉas manierojn, 00:01:44.720 --> 00:01:47.439 laŭ kiuj la socio povas esti planita kaj organizita 00:01:47.439 --> 00:01:50.000 por provizi alireblecon, 00:01:50.000 --> 00:01:52.720 sendependecon kaj oportunaĵojn 00:01:52.720 --> 00:01:56.947 per maniero, kiu ebligas homojn anstataŭ ol malebligi ilin. 00:01:59.200 --> 00:02:03.080 La Socia Modelo de Handikapeco montras, ke 00:02:03.080 --> 00:02:05.920 handikapeco estas socia koncepto 00:02:05.920 --> 00:02:08.000 kreita de sociaj bariloj— 00:02:08.000 --> 00:02:10.731 bariloj, kiujn oni povas elimini. 00:02:12.400 --> 00:02:15.190 Ni lernas, ke la respondecon havas la registaro, 00:02:15.190 --> 00:02:19.000 publikaj lokoj, entreprenoj kaj firmaoj kaj individuaj homoj 00:02:19.000 --> 00:02:22.120 por fari ŝanĝojn, pliigi alireblecon 00:02:22.120 --> 00:02:25.040 kaj konstrui pli egalan socion, 00:02:25.040 --> 00:02:29.330 en kiu ĉiu homo havas oportunaĵon por plenumi sian potencon.