Laŭ la Medicina Modelo de Handikapeco, la vorto «handikapo» signifas «malpli kapabla:» malpli kapabla por atingi vian potencon, malpli kapabla por havi signifoplenajn rilatojn, malpli kapabla por aktivi en viaj ĉirkaŭaĵoj; kaj ke tio simple estas via sortaĉo. Ĉi tiu eksmoda vidpunkto pri la mondo ŝarĝas al la handikapulo la respondecon de venki malebligajn barilojn. Sed ĉi tiu ideo ŝanĝiĝas. La pli moderna Socia Modelo de Handikapeco diras, ke oni ne «havas» handikapon, sed ke oni estas handikapita. Oni estas handikapita de la socio. La socio trudas al iu sintenojn kaj fizikajn obstaklojn, kiuj malebligas iun atingi sian potencon. La Socia Modelo estis kreita de handikapuloj kaj siaj aliancanoj por helpi kontraŭi diskriminacion kaj kuraĝigi homojn trovi solvojn, forigi barilojn kaj kampanji kune nome de egaleco kaj homaj rajtoj. Ili montras, kiel malsamaj homoj kun malsamaj handikapoj spertas multe da la samaj problemoj, inkluzive de: antaŭjuĝaj opinioj kaj sintenoj, limigta alirebleco, kaj kiel homoj estas sisteme ekskluzivitaj. La Socia Modelo serĉas manierojn, laŭ kiuj la socio povas esti planita kaj organizita por provizi alireblecon, sendependecon kaj oportunaĵojn per maniero, kiu ebligas homojn anstataŭ ol malebligi ilin. La Socia Modelo de Handikapeco montras, ke handikapeco estas socia koncepto kreita de sociaj bariloj— bariloj, kiujn oni povas elimini. Ni lernas, ke la respondecon havas la registaro, publikaj lokoj, entreprenoj kaj firmaoj kaj individuaj homoj por fari ŝanĝojn, pliigi alireblecon kaj konstrui pli egalan socion, en kiu ĉiu homo havas oportunaĵon por plenumi sian potencon.