Laŭ la Medicina Modelo
de Handikapeco,
la vorto «handikapo» signifas
«malpli kapabla:»
malpli kapabla por atingi
vian potencon,
malpli kapabla por havi
signifoplenajn rilatojn,
malpli kapabla por aktivi
en viaj ĉirkaŭaĵoj;
kaj ke tio simple estas via sortaĉo.
Ĉi tiu eksmoda vidpunkto
pri la mondo
ŝarĝas al la handikapulo
la respondecon de
venki malebligajn barilojn.
Sed ĉi tiu ideo ŝanĝiĝas.
La pli moderna Socia Modelo
de Handikapeco
diras, ke oni ne
«havas» handikapon,
sed ke oni estas handikapita.
Oni estas handikapita
de la socio.
La socio trudas al iu sintenojn
kaj fizikajn obstaklojn,
kiuj malebligas iun
atingi sian potencon.
La Socia Modelo estis kreita
de handikapuloj kaj siaj aliancanoj
por helpi kontraŭi diskriminacion
kaj kuraĝigi homojn trovi solvojn,
forigi barilojn kaj kampanji kune
nome de egaleco kaj homaj rajtoj.
Ili montras, kiel malsamaj homoj
kun malsamaj handikapoj
spertas multe da la samaj problemoj,
inkluzive de:
antaŭjuĝaj opinioj kaj sintenoj,
limigta alirebleco,
kaj kiel homoj estas sisteme
ekskluzivitaj.
La Socia Modelo serĉas manierojn,
laŭ kiuj la socio povas esti planita
kaj organizita
por provizi alireblecon,
sendependecon kaj oportunaĵojn
per maniero, kiu ebligas homojn
anstataŭ ol malebligi ilin.
La Socia Modelo de Handikapeco
montras, ke
handikapeco estas socia koncepto
kreita de sociaj bariloj—
bariloj, kiujn oni povas elimini.
Ni lernas, ke la respondecon
havas la registaro,
publikaj lokoj, entreprenoj kaj firmaoj
kaj individuaj homoj
por fari ŝanĝojn,
pliigi alireblecon
kaj konstrui pli egalan socion,
en kiu ĉiu homo havas oportunaĵon
por plenumi sian potencon.