[Script Info] Title: [Events] Format: Layer, Start, End, Style, Name, MarginL, MarginR, MarginV, Effect, Text Dialogue: 0,0:00:31.02,0:00:33.68,Default,,0000,0000,0000,,Ĉi tiu filmo estas farita en \Nnatura rezervejo «Kronockij» en Kamĉatko. Dialogue: 0,0:00:33.68,0:00:36.18,Default,,0000,0000,0000,,Por maksimume malgrandigi efikon al la protektata \Nteritorio, la filmadon partoprenis du homoj. Dialogue: 0,0:00:36.18,0:00:43.85,Default,,0000,0000,0000,,Dum 25 monatoj Dmitrij Ŝpilenok kaj Anna Ŝpilenok \Nobservis vivon de vulpoj en la naturo. Dialogue: 0,0:01:30.98,0:01:36.77,Default,,0000,0000,0000,,Oni diras, ke loko, kie vi aperis, \Ninfluas vian sorton. Dialogue: 0,0:01:36.77,0:01:44.36,Default,,0000,0000,0000,,Kie vi naskiĝis, kion vi memoras pri hejmo, \Nkion vi vidis, kiam estis malgranda. Dialogue: 0,0:01:44.36,0:01:51.06,Default,,0000,0000,0000,,Kiam mi unuafoje malfermis \Nla okulojn, mi ekvidis ĝin — Kamĉatkon. Dialogue: 0,0:01:51.06,0:01:59.09,Default,,0000,0000,0000,,Fajran teron, kiu moviĝas, \Nspiras kaj sonas kiel viva estaĵo. Dialogue: 0,0:02:11.74,0:02:18.61,Default,,0000,0000,0000,,Ĉi tie estis tiom da nekutima kaj timiga. Dialogue: 0,0:02:41.81,0:02:48.72,Default,,0000,0000,0000,,La gefratoj tuj komprenis, \Nke en ĉi tiu mondo venkas la plej forta. Dialogue: 0,0:02:50.10,0:02:55.74,Default,,0000,0000,0000,,Kaj ekis! Ili konkuris vere en ĉio. Dialogue: 0,0:02:57.01,0:03:01.30,Default,,0000,0000,0000,,Ili estis aliaj. Dialogue: 0,0:03:06.94,0:03:13.12,Default,,0000,0000,0000,,Tamen, panjo diris, \Nke estis ĝuste mi, kiu aliis. Dialogue: 0,0:03:27.97,0:03:33.58,Default,,0000,0000,0000,,Dum ili trejnis ĉasistajn lertojn, mi observis, Dialogue: 0,0:03:33.58,0:03:38.76,Default,,0000,0000,0000,,penetris esencon de aĵoj, absorbis belon. Dialogue: 0,0:03:51.79,0:03:59.71,Default,,0000,0000,0000,,Mi naskiĝis lasta kaj estis plej malgranda, \Nplej malforta, plej malrapida. Dialogue: 0,0:04:01.24,0:04:06.92,Default,,0000,0000,0000,,Kiam mi unuan fojon eliris el la ternesto, \Nvento apenaŭ forblovis min. Dialogue: 0,0:04:09.41,0:04:14.88,Default,,0000,0000,0000,,Do oni nomis min Vento. Dialogue: 0,0:04:21.56,0:04:28.42,Default,,0000,0000,0000,,Antaŭe mi pensis, la gepatroj volis, \Nke tio memorigu, kiom forta estis vento. Dialogue: 0,0:04:28.42,0:04:35.56,Default,,0000,0000,0000,,Sed nun mi komprenas — ili nomis min tiel \Npor ke mi memoru, kiom forta mi estiĝu. Dialogue: 0,0:04:38.73,0:04:46.28,Default,,0000,0000,0000,,«Ne atentu, ke vi nun estas tia. Plej gravas \Nakiri fortojn ĝis unua vintro», kuraĝigis min paĉjo. Dialogue: 0,0:04:50.72,0:04:59.42,Default,,0000,0000,0000,,Mi kreskis, kreskis miaj gefratoj. \NNi forkuradis ĉiam pli foren, estiĝis nesingardaj. Dialogue: 0,0:05:11.49,0:05:16.46,Default,,0000,0000,0000,,Kaj foje per nia bruo ni vokis malbonon. Dialogue: 0,0:05:17.26,0:05:21.21,Default,,0000,0000,0000,,Al ni venis li. Dialogue: 0,0:05:59.40,0:06:05.68,Default,,0000,0000,0000,,Paĉjo defendis nin ĝis lasta momento. \NSed li estis pli forta. Dialogue: 0,0:06:06.31,0:06:10.55,Default,,0000,0000,0000,,Li forprenis ĉiujn. Dialogue: 0,0:06:22.70,0:06:28.90,Default,,0000,0000,0000,,Krom la plej malforta kaj malgranda, \Nkiu kaŝiĝis en fora angulo de la ternesto. Dialogue: 0,0:06:28.90,0:06:32.05,Default,,0000,0000,0000,,Min. Dialogue: 0,0:07:17.27,0:07:26.18,Default,,0000,0000,0000,,LA FLAMA VULPO Dialogue: 0,0:08:18.36,0:08:24.20,Default,,0000,0000,0000,,Kaj jen mia unua vintro, \Npri kiu avertis paĉjo. Dialogue: 0,0:08:25.12,0:08:31.73,Default,,0000,0000,0000,,Vintre belas... Kaj ankaŭ malsatas. Dialogue: 0,0:08:31.73,0:08:36.29,Default,,0000,0000,0000,,Se vi ne havas rezervojn, \Nal vi estos malfacile. Dialogue: 0,0:08:36.29,0:08:43.90,Default,,0000,0000,0000,,Rezervojn mi ne havas... Sed mi estas Vento! \NEn mi fluas sango de la plej forta kaj kuraĝa vulpo. Dialogue: 0,0:08:44.51,0:08:49.27,Default,,0000,0000,0000,,Nenian vintron mi timas. Dialogue: 0,0:09:20.48,0:09:27.02,Default,,0000,0000,0000,,Mi ne povas spiri! Nenion mi aŭdas! \NMalvarmegas! Kaj timigas! Dialogue: 0,0:09:31.12,0:09:38.13,Default,,0000,0000,0000,,Kion paĉjo farus sur mia loko? \NEnirus la terneston, transatendis la ŝtormon tie! Dialogue: 0,0:09:38.78,0:09:45.66,Default,,0000,0000,0000,,Kaj se neĝo ŝtopos la elirejon? \NSe mi iĝos ŝlosita subtere? Dialogue: 0,0:09:46.68,0:09:51.00,Default,,0000,0000,0000,,Restos ĉi tie por ĉiam? Dialogue: 0,0:10:55.24,0:11:02.77,Default,,0000,0000,0000,,La ŝtormo finiĝis same neatendite, kiel ĝi \Nkomenciĝis. Estis neniu, kiu travivis ĝin. Dialogue: 0,0:11:03.80,0:11:08.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĉu mi sola restis sur la tero? Dialogue: 0,0:11:09.37,0:11:13.30,Default,,0000,0000,0000,,Momenton! Tio ne estas miaj spuroj. Dialogue: 0,0:11:14.14,0:11:20.69,Default,,0000,0000,0000,,Mi sekvis ilin kaj ekvidis tion, \Nde kio mia spiro haltis. Dialogue: 0,0:11:26.86,0:11:31.56,Default,,0000,0000,0000,,La plej rufa en la tuta mondo, Dialogue: 0,0:11:32.01,0:11:38.01,Default,,0000,0000,0000,,kun la plej pufa vosto \Nkaj fajnaj akropintaj oreloj. Dialogue: 0,0:11:48.52,0:11:53.62,Default,,0000,0000,0000,,Kaj turno de ŝia kapo... Ŝia rigardo... Dialogue: 0,0:11:54.14,0:11:57.88,Default,,0000,0000,0000,,Ŝi kvazaŭ vokis min. Dialogue: 0,0:12:28.61,0:12:32.72,Default,,0000,0000,0000,,Kaj mi ekiris al ŝi. Dialogue: 0,0:12:39.14,0:12:42.41,Default,,0000,0000,0000,,Kaj ŝi ankaŭ ekiris al mi! Dialogue: 0,0:12:42.41,0:12:50.78,Default,,0000,0000,0000,,Mi ne povis kredi mian feliĉon. Ĉio estis kiel \Nen fabelo. Mi pretis meti ĉion al ŝiaj piedoj. Sed... Dialogue: 0,0:13:04.78,0:13:10.87,Default,,0000,0000,0000,,Sed tiutage mi ricevis batojn sur la orelojn, \Nsur la flankojn, kaj sur la muzelon. Dialogue: 0,0:13:11.64,0:13:17.46,Default,,0000,0000,0000,,Kio mi nun estas por ŝi? \NFremdulo, kiu transpasis la limon. Dialogue: 0,0:13:17.46,0:13:22.27,Default,,0000,0000,0000,,Defendo de teritorio pli gravas \Nol ajnaj sentoj, mi ne oponas. Dialogue: 0,0:13:22.27,0:13:26.65,Default,,0000,0000,0000,,Sed mi farus al ŝi nenion malbonan. Dialogue: 0,0:13:30.26,0:13:33.62,Default,,0000,0000,0000,,Ŝi nomiĝis Lafo. Dialogue: 0,0:13:33.62,0:13:37.81,Default,,0000,0000,0000,,Rufa fajro sur blanka neĝo. Dialogue: 0,0:13:39.13,0:13:46.04,Default,,0000,0000,0000,,Lafo ekbruligis en mia koro ion, \Nkio ne ebligis halti. Dialogue: 0,0:13:50.13,0:13:55.13,Default,,0000,0000,0000,,Ŝiaj okuloj... Ŝia hararo... Dialogue: 0,0:13:55.62,0:13:59.84,Default,,0000,0000,0000,,Flamo de ŝia bildo brulegis interne \Nkaj ne estingiĝis. Dialogue: 0,0:13:59.84,0:14:05.89,Default,,0000,0000,0000,,Kaj tuta oceano ne povus malvarmigi min \Nen ĉi tiu neforgesebla tago. Dialogue: 0,0:14:37.36,0:14:42.10,Default,,0000,0000,0000,,Blankaj glacipecoj en ŝaŭmaj ondoj — \Njen mia vivo. Dialogue: 0,0:14:42.78,0:14:50.53,Default,,0000,0000,0000,,Ĝi impetas ien kaj ne trovas lokon por resti. \NEble, almenaŭ ĉi-okaze al mi bonŝancos? Dialogue: 0,0:14:50.75,0:14:55.88,Default,,0000,0000,0000,,Sed kiel degeligi la malvarman koron de Lafo? Dialogue: 0,0:15:21.20,0:15:25.49,Default,,0000,0000,0000,,Decidite. Mi iros al ŝi kaj pardonpetos. Dialogue: 0,0:15:25.49,0:15:32.83,Default,,0000,0000,0000,,Mi venos nokte sen averto kaj petos pardonon \Npro mia unua vizito malsukcesa. Dialogue: 0,0:15:44.08,0:15:49.12,Default,,0000,0000,0000,,Lafo, ĉu vi estas hejme? \NMi venis por pardonpeti. Dialogue: 0,0:15:51.03,0:15:54.30,Default,,0000,0000,0000,,Pardonu... Lafo! Dialogue: 0,0:17:02.91,0:17:09.53,Default,,0000,0000,0000,,Mi mem kulpas. Bonan tempon mi trovis — \Ndum nokto veni rekte al la ternesto! Dialogue: 0,0:17:09.53,0:17:16.21,Default,,0000,0000,0000,,Ja almenaŭ maldecas veni al damo \Nmeze de nokto! Ŝi povis ektimi. Dialogue: 0,0:17:17.27,0:17:23.93,Default,,0000,0000,0000,,Mi necesas ion por konkeri ŝian koron. Dialogue: 0,0:17:28.92,0:17:33.69,Default,,0000,0000,0000,,Vento bezonas heroaĵon. Dialogue: 0,0:17:36.99,0:17:44.09,Default,,0000,0000,0000,,Maragloj! Unu tia rabobirdo \Npovas disŝiri plej fortan vulpon. Dialogue: 0,0:17:46.93,0:17:52.12,Default,,0000,0000,0000,,Sed heroaĵo ja ne estas alporti muson en dentoj. Dialogue: 0,0:18:34.76,0:18:40.16,Default,,0000,0000,0000,,Mi decidiĝu. Nun — aŭ neniam. Dialogue: 0,0:19:32.34,0:19:39.06,Default,,0000,0000,0000,,Uf! Mi apenaŭ fuĝis! \NĈu efektive mi volis kapti maraglon? Dialogue: 0,0:19:39.06,0:19:46.58,Default,,0000,0000,0000,,Probable, ili pensis, ke mi estas freneza, \Nkaj decidis ne havi aferon kun mi. Bonŝancis... Dialogue: 0,0:19:47.81,0:19:53.18,Default,,0000,0000,0000,,Ŝi vidis ĉion! \NVerŝajne, mi ridindas en ŝiaj okuloj. Dialogue: 0,0:19:53.18,0:19:57.38,Default,,0000,0000,0000,,Aŭ mi denove estos batita... Dialogue: 0,0:20:01.64,0:20:08.30,Default,,0000,0000,0000,,Kaj tiam ŝi kriis al mi — al mi! — \Nke mi estas kuraĝa! Dialogue: 0,0:20:45.65,0:20:52.74,Default,,0000,0000,0000,,Kurte, ni decidis loĝi kune. \NKaj ŝi ne plu forpelis min. Dialogue: 0,0:21:15.91,0:21:22.69,Default,,0000,0000,0000,,Vintraj tagoj sekvis unu la alian. \NMi ĝuis ĉiun minuton apud mia amatino. Dialogue: 0,0:21:24.46,0:21:29.40,Default,,0000,0000,0000,,Mi forgesis, ke en la mondo povas esti io krom ŝi. Dialogue: 0,0:22:12.48,0:22:21.33,Default,,0000,0000,0000,,Vintro estas tempo malfacila, \Nsed trankvila. Kaj printempe vekiĝas ili... Dialogue: 0,0:22:22.60,0:22:27.65,Default,,0000,0000,0000,,Malsataj kaj ferocaj. Dialogue: 0,0:22:51.48,0:22:59.25,Default,,0000,0000,0000,,Li forprenis la vivojn de miaj gepatroj kaj gefratoj, \Nkaj nun li venis por preni mian familion. Dialogue: 0,0:23:07.89,0:23:13.13,Default,,0000,0000,0000,,Li flaras min, scias, ke mi estas ie ĉi tie. Dialogue: 0,0:23:14.32,0:23:21.16,Default,,0000,0000,0000,,Sed nia ternesto profundas. Ĝi havas multe da \Ntoneloj kaj anguloj, kien ursa manego ne atingos. Dialogue: 0,0:23:29.49,0:23:36.80,Default,,0000,0000,0000,,Ni sidas senbrue, ĝis li foriros. Kiom ajn forta \Nestus malsato, la urso ne povos fosi senfine. Dialogue: 0,0:24:13.60,0:24:18.62,Default,,0000,0000,0000,,Ĉu li foriris aŭ ne? \NNecesas eliri kaj kontroli. Dialogue: 0,0:24:18.62,0:24:21.92,Default,,0000,0000,0000,,Lafo ne vidu mian timon. Dialogue: 0,0:24:27.08,0:24:33.05,Default,,0000,0000,0000,,Ĉi-foje al ni bonŝancis. \NLa urso decidis ne elspezi fortojn por ni. Dialogue: 0,0:24:33.70,0:24:40.68,Default,,0000,0000,0000,,Li iris en specialan lokon fore \Nen la montaro — malantaŭ tiu vulkano. Dialogue: 0,0:24:41.41,0:24:46.05,Default,,0000,0000,0000,,Oni iras al ĝi tutan tagon aŭ eĉ pli. Dialogue: 0,0:26:18.97,0:26:26.99,Default,,0000,0000,0000,,Valo de gejseroj estas miraklo de la naturo. \NTuta tero kvazaŭ bolas tie. Dialogue: 0,0:26:29.56,0:26:37.25,Default,,0000,0000,0000,,Kiam ĉi tie kuŝas dika neĝtavolo, \Ntie, supre, jam kreskas nova bongusta herbo. Dialogue: 0,0:26:38.49,0:26:46.25,Default,,0000,0000,0000,,Pro la subtera varmego printempo tie okazas multe\Npli frue, kaj en ĉi tiuj lokoj ĉiam troveblas io por gustumi. Dialogue: 0,0:27:11.69,0:27:17.41,Default,,0000,0000,0000,,Sed ni, vulpoj, malofte venas tien. \NĈi loko estas tro alte en la montaro. Dialogue: 0,0:27:17.64,0:27:22.40,Default,,0000,0000,0000,,Krome, dum primtempo tie kolektiĝas ursoj. Dialogue: 0,0:27:22.66,0:27:26.93,Default,,0000,0000,0000,,Li jam estas tie. Dialogue: 0,0:27:35.24,0:27:40.88,Default,,0000,0000,0000,,Ursinoj kun idoj ankaŭ iras tien. Dialogue: 0,0:28:11.66,0:28:17.01,Default,,0000,0000,0000,,Kaj kial la urso estas sola? \NKie estas lia familio? Dialogue: 0,0:28:17.56,0:28:22.28,Default,,0000,0000,0000,,Li ne konas ĉi tiun vorton. Dialogue: 0,0:28:56.01,0:29:02.26,Default,,0000,0000,0000,,Kiam ursidoj naskiĝas, \Ntio estas granda ĝojo por ilia panjo. Dialogue: 0,0:29:02.26,0:29:10.53,Default,,0000,0000,0000,,Kaj ĉefa tasko ŝia estas forkonduki la infanojn kiel \Neble plej foren de la patro, por ke ili ne renkontiĝu. Dialogue: 0,0:29:30.41,0:29:35.67,Default,,0000,0000,0000,,Malsata urso ne distingas \Ninter proksimuloj kaj fremduloj. Dialogue: 0,0:29:36.44,0:29:42.83,Default,,0000,0000,0000,,Li atakas ĉiujn, kaj neniu haltigos lin. Dialogue: 0,0:32:37.79,0:32:42.66,Default,,0000,0000,0000,,Kaj ni havas novaĵojn. \NMi estiĝis paĉjo! Dialogue: 0,0:32:46.09,0:32:52.62,Default,,0000,0000,0000,,Nun mi havas infanojn. \NKiu povus pensi? Mi estas paĉjo! Dialogue: 0,0:32:54.62,0:32:59.70,Default,,0000,0000,0000,,Mi estas paĉjo! \NLafo, ĉu vi aŭdas? Mi estas paĉjo! Dialogue: 0,0:33:04.84,0:33:09.30,Default,,0000,0000,0000,,Kaj tio signifas, ke vi estas panjo. \NĈu vi imagas? Dialogue: 0,0:33:11.78,0:33:18.10,Default,,0000,0000,0000,,Ho, kia bonega vi estas! \NKia belulino! Kia brava panjo! Dialogue: 0,0:33:19.45,0:33:24.88,Default,,0000,0000,0000,,Infanoj... Mi tuj instruu ĉion al ili. \NKiaj do ĉarmaj ili estas! Dialogue: 0,0:33:24.88,0:33:31.76,Default,,0000,0000,0000,,De kio komenci? Ĉu batali kontraŭ maragloj? Ĉu kolekti \Nbukedon da musoj? Ne, tio ankoraŭ trofruas por ili. Dialogue: 0,0:33:31.76,0:33:36.28,Default,,0000,0000,0000,,Aj, mi ne scias, de kio komenci! Dialogue: 0,0:34:19.22,0:34:26.51,Default,,0000,0000,0000,,Infanoj... Sukcesu mi gardi vin \Nde ĉiuj danĝeroj en la mondo. Dialogue: 0,0:34:26.99,0:34:34.04,Default,,0000,0000,0000,,Mi jen emas plori pro kortuŝeco, jen \Nsufokiĝas pro alfluinta sento de respondeco. Dialogue: 0,0:34:34.53,0:34:40.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi instruu al ili ĉion, \Nkiel iam paĉjo instruis min. Dialogue: 0,0:34:40.36,0:34:44.38,Default,,0000,0000,0000,,Ĉu mi sukcesos? Dialogue: 0,0:34:49.08,0:34:54.36,Default,,0000,0000,0000,,Mi vidas la vulpidojn \Nkaj rememoras min malgranda. Dialogue: 0,0:34:54.36,0:35:00.46,Default,,0000,0000,0000,,Mi rigardis paĉjon same kiel \Nili nun rigardas min. Du miaj vulpidoj... Dialogue: 0,0:35:01.09,0:35:05.46,Default,,0000,0000,0000,,Momenton! Ĉu ses? Ja estis du! Dialogue: 0,0:35:05.46,0:35:11.14,Default,,0000,0000,0000,,Kion mi faru kun ili? \NMi tiom junas ankoraŭ! Dialogue: 0,0:35:12.40,0:35:19.97,Default,,0000,0000,0000,,Lafo! \NLafo, ĉu do ni estas nun multinfana familio? Dialogue: 0,0:35:22.80,0:35:27.52,Default,,0000,0000,0000,,Ni estas multinfana familio! Dialogue: 0,0:36:40.12,0:36:46.03,Default,,0000,0000,0000,,Por nutri ĉiujn necesas multe da penoj. \NPaĉjo iras por labori! Dialogue: 0,0:36:46.03,0:36:51.69,Default,,0000,0000,0000,,Ankaŭ panjo serĉas nutraĵon. \NNu, ne gravas — ni estas spertaj ĉasistoj: Dialogue: 0,0:36:51.69,0:36:56.18,Default,,0000,0000,0000,,ĉi tie kaptis muson, tie trovis fiŝon... Dialogue: 0,0:36:57.30,0:37:01.90,Default,,0000,0000,0000,,Ho! Kaj tie estas io bongusta! Dialogue: 0,0:37:05.68,0:37:10.79,Default,,0000,0000,0000,,Urso... Urso! Tie estas urso! Dialogue: 0,0:37:14.21,0:37:19.04,Default,,0000,0000,0000,,Mi fuĝis... \NLa urso eĉ ne rimarkis min. Dialogue: 0,0:37:19.04,0:37:26.29,Default,,0000,0000,0000,,Espereble, neniu vidis kiel mi ektimis. \NKion pensus la infanoj? Dialogue: 0,0:37:29.38,0:37:35.17,Default,,0000,0000,0000,,Dum mi kuraĝe forkuris de la urso, \NLafo alportis muson al la etuloj. Dialogue: 0,0:37:35.56,0:37:39.09,Default,,0000,0000,0000,,Kiel ŝi sukcesas fari ĉion? Dialogue: 0,0:37:39.36,0:37:46.50,Default,,0000,0000,0000,,Lafo zorgas pri ses infanoj \Nkaj aspektas fascine! Nekredeblas! Dialogue: 0,0:37:46.86,0:37:51.41,Default,,0000,0000,0000,,Kaj ŝi elektis min... Dialogue: 0,0:38:08.96,0:38:16.98,Default,,0000,0000,0000,,Ankoraŭ ŝi plejparte zorgas pri la infanoj. Tamen \Njam tre baldaŭ ili kreskos, kaj mi instruos ilin ĉasi. Dialogue: 0,0:38:16.98,0:38:21.65,Default,,0000,0000,0000,,Lafo, vi povas kalkuli je mi! Dialogue: 0,0:38:52.96,0:39:00.30,Default,,0000,0000,0000,,Nun ni batvundas la piedojn kaj trakuras \Ndekojn da kilometroj tage en serĉo de musoj. Dialogue: 0,0:39:01.81,0:39:07.41,Default,,0000,0000,0000,,Sed baldaŭ ekos festeno por ĉiuj. Dialogue: 0,0:39:08.84,0:39:14.29,Default,,0000,0000,0000,,La plej bongusta fiŝo en la mondo — \Nsalmo — estis proksime. Dialogue: 0,0:39:14.93,0:39:22.28,Default,,0000,0000,0000,,Salmoj iris al enfluejoj de riveroj. Malsataj ursoj \Natendis ilin rekte en oceanaj ondoj. Dialogue: 0,0:39:57.34,0:40:04.78,Default,,0000,0000,0000,,Ne, tio ne estas fiŝoj. Tio estas balenoj. \NNe eblas kapti ilin. Dialogue: 0,0:40:30.53,0:40:34.33,Default,,0000,0000,0000,,Kaj tio ĉi estas fiŝoj. Dialogue: 0,0:40:57.40,0:41:02.76,Default,,0000,0000,0000,,Tre baldaŭ salmoj leviĝos \Nel la oceano en riverojn por fraji. Dialogue: 0,0:41:02.76,0:41:07.31,Default,,0000,0000,0000,,Mi volus diri: «Tiam ankaŭ ni ĉasos». Dialogue: 0,0:41:07.31,0:41:14.21,Default,,0000,0000,0000,,En la realo — sed al neniu rakontu tion — \Nvulpoj ne estas tiaj sukcesaj fiŝkaptistoj kiel ursoj. Dialogue: 0,0:41:14.48,0:41:19.17,Default,,0000,0000,0000,,Kapti vivan fiŝon scipovas nur supervulpoj. Dialogue: 0,0:41:19.17,0:41:27.03,Default,,0000,0000,0000,,En nia familio tion faras Lafo. \NŜi estas mia supervulpino. Dialogue: 0,0:41:52.91,0:41:59.04,Default,,0000,0000,0000,,Lafo alportas fiŝon por la infanoj \Nkaj ĉiufoje okazas same: Dialogue: 0,0:41:59.04,0:42:04.93,Default,,0000,0000,0000,,iu batalas kaj iu observas la batalon. Dialogue: 0,0:42:05.98,0:42:10.65,Default,,0000,0000,0000,,Kaj nur Lia Moŝto scias, kion fari. Dialogue: 0,0:42:10.65,0:42:16.29,Default,,0000,0000,0000,,Ni nomis lin Princo, ĉar liaj postuloj \Nal la mondo estas vere reĝaj! Dialogue: 0,0:42:16.29,0:42:21.29,Default,,0000,0000,0000,,Ĉiam li volas ricevi ĉion plej bonan \Nkaj preferinde unua. Dialogue: 0,0:42:21.29,0:42:25.40,Default,,0000,0000,0000,,Dum vi batalas, Princo sola manĝos ĉion. Dialogue: 0,0:42:25.40,0:42:32.53,Default,,0000,0000,0000,,Kaj se ne manĝos, do kaŝos tiel, \Nke poste li mem ne trovos. Tia vulpido! Dialogue: 0,0:42:32.89,0:42:38.57,Default,,0000,0000,0000,,Kaj kiel do oni nutru la familion \Nen tiaj kondiĉoj? Dialogue: 0,0:43:11.37,0:43:16.00,Default,,0000,0000,0000,,Divenu, kiu alkuris unua. Dialogue: 0,0:43:17.82,0:43:25.62,Default,,0000,0000,0000,,Estas nur unu metodo por ke ĉiuj manĝu — \Nteni Princon je la kruro, kvazaŭ bebon. Dialogue: 0,0:43:51.03,0:43:55.76,Default,,0000,0000,0000,,Li, stultulineto, pensas, ke li estas granda, \Nkaj li pretas tion pruvi. Dialogue: 0,0:43:55.76,0:44:03.08,Default,,0000,0000,0000,,Princo kaŝe foriris al sia unua ĉasado — \Nli ĉasis burdojn. Dialogue: 0,0:45:07.13,0:45:13.16,Default,,0000,0000,0000,,Foje mi grumblas al li, sed profunde \Nde la animo mi fieras pli li. Dialogue: 0,0:45:13.16,0:45:19.28,Default,,0000,0000,0000,,Finfine, li ne kulpas, ke li montriĝis \Nplej rapida, plej forta kaj lerta. Dialogue: 0,0:45:19.28,0:45:23.43,Default,,0000,0000,0000,,Kaj plej senprudenta... Dialogue: 0,0:46:15.58,0:46:22.86,Default,,0000,0000,0000,,Komence ni ne malkvietiĝis. \NLafo ekis maltrankvili, kiam venis krepusko. Dialogue: 0,0:46:28.40,0:46:35.84,Default,,0000,0000,0000,,Malgranda vulpido en vastega tundro. Sola. \NFacila predo por ĉiu ajn... Dialogue: 0,0:47:05.05,0:47:11.16,Default,,0000,0000,0000,,Lafo restis kun la infanoj, \Nkaj mi kuris por serĉi Princon. Dialogue: 0,0:47:16.66,0:47:20.60,Default,,0000,0000,0000,,Filo! Filo, kie estas vi? Dialogue: 0,0:47:21.10,0:47:25.65,Default,,0000,0000,0000,,Mi tutan nokton serĉis lin, \Nne haltis eĉ por sekundo. Dialogue: 0,0:47:25.65,0:47:31.16,Default,,0000,0000,0000,,Mi trovu lin antaŭ iu alia faros tion. Dialogue: 0,0:47:50.89,0:47:59.24,Default,,0000,0000,0000,,Odoro de lupo... Mi forpelu la solan skolton \Nantaŭ ĉi tie aperos senkompata luparo. Dialogue: 0,0:48:07.49,0:48:14.06,Default,,0000,0000,0000,,Se vi volas rapide trovi iun en tundro, \Nrigardu supren. Dialogue: 0,0:48:17.68,0:48:24.06,Default,,0000,0000,0000,,Rabobirdoj vidas ĉion \Nkaj rimarkas predon unuaj. Dialogue: 0,0:48:33.02,0:48:37.94,Default,,0000,0000,0000,,Ne timu, etulo. Plej grave — ne moviĝu. Dialogue: 0,0:48:38.92,0:48:43.26,Default,,0000,0000,0000,,Ne forkuru. Nur senmoviĝu! Dialogue: 0,0:49:09.93,0:49:18.84,Default,,0000,0000,0000,,Kiam mi forpelis la lupon, Princo diris: \N«Paĉjo, mi ne timis. Ja vi estis apude». Dialogue: 0,0:49:25.92,0:49:32.26,Default,,0000,0000,0000,,Kaj tio estas la plej bonaj vortoj, \Nkiujn patro povas aŭdi de sia filo. Dialogue: 0,0:49:48.99,0:49:55.33,Default,,0000,0000,0000,,Kiel ĉiuj ekĝojis, kiam ni revenis bonorde. Dialogue: 0,0:50:55.30,0:51:00.98,Default,,0000,0000,0000,,Nur Lafo riproĉis min pro tio, \Nke mi sola atakis la lupon. Dialogue: 0,0:51:01.49,0:51:08.12,Default,,0000,0000,0000,,Sed ŝiaj okuloj estis plenaj da danko \Npro la savita filo. Dialogue: 0,0:51:20.69,0:51:27.36,Default,,0000,0000,0000,,Mia familio... \NMi povas defendi vin de ĉio en la mondo. Dialogue: 0,0:52:45.70,0:52:51.79,Default,,0000,0000,0000,,Kaj poste li venis denove. Dialogue: 0,0:52:52.66,0:52:59.86,Default,,0000,0000,0000,,Ni rimarkis la urson, kiam li venis \Njam tro proksimen. Peza spirado... Dialogue: 0,0:53:00.06,0:53:05.75,Default,,0000,0000,0000,,Kaj la odoro, kiun mi konfuzos kun neniu alia. Dialogue: 0,0:53:05.75,0:53:11.97,Default,,0000,0000,0000,,Sed nun mi ne kaŝiĝos en terneston. \NMi savos la familion. Dialogue: 0,0:53:12.65,0:53:19.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi komprenis, ke mi devas defendi la familianojn, \Nkiel tion faris paĉjo. Mi devas deturni la monstron al mi, Dialogue: 0,0:53:19.00,0:53:26.50,Default,,0000,0000,0000,,forkonduki lin de la ternesto, igi lin postkuri min \Nkaj poste trovi rifuĝejon, kaj ĉiuj estos savitaj. Dialogue: 0,0:53:28.72,0:53:32.98,Default,,0000,0000,0000,,Mi impetis for. \NLafo kun la infanoj restis malantaŭe. Dialogue: 0,0:53:32.98,0:53:37.85,Default,,0000,0000,0000,,Mi kuris, sed la timo el la pasinteco \Nrapide atingis min, Dialogue: 0,0:53:37.85,0:53:44.26,Default,,0000,0000,0000,,kaj mi jam ne plu povis distingi, \Nĉu mi savas la familion aŭ saviĝas mem. Dialogue: 0,0:54:49.29,0:54:56.12,Default,,0000,0000,0000,,Mi kuris senhalte ĝis mi falis teren sen fortoj. \NKaj la urso? Dialogue: 0,0:54:57.28,0:55:02.53,Default,,0000,0000,0000,,Li restis apud la ternesto... Dialogue: 0,0:55:18.58,0:55:23.50,Default,,0000,0000,0000,,Vento, Vento... Kion do vi faris? Dialogue: 0,0:55:23.79,0:55:30.72,Default,,0000,0000,0000,,Lafo! Infanoj! Ne, mi petegas, ne! \NKie estas vi? Dialogue: 0,0:55:31.34,0:55:37.01,Default,,0000,0000,0000,,Iu ajn! Almenaŭ iu ajn! Dialogue: 0,0:56:22.44,0:56:31.49,Default,,0000,0000,0000,,Foje tio jam okazis. Spuroj de urso, lia odoro — \Nkaj malplena ternesto. Dialogue: 0,0:56:33.95,0:56:40.38,Default,,0000,0000,0000,,Oni diras, ke fulmo \Nne trafas saman lokon dufoje. Dialogue: 0,0:56:40.87,0:56:46.42,Default,,0000,0000,0000,,Eĉ ĝi havas pli da kompato al ĉio viva. Dialogue: 0,0:56:47.97,0:56:52.84,Default,,0000,0000,0000,,Dufoje mi perdis ĉiujn proksimulojn. Dialogue: 0,0:56:52.84,0:56:58.61,Default,,0000,0000,0000,,Sed tiam mi estis malgranda \Nkaj ne povis defendi min. Dialogue: 0,0:56:59.20,0:57:07.04,Default,,0000,0000,0000,,Kien malaperis mia patra instinkto? \NKial ĝi ne ordonis al mi resti kaj batali? Dialogue: 0,0:57:08.05,0:57:15.10,Default,,0000,0000,0000,,En mi denove vekiĝis eta tremanta vulpido... Dialogue: 0,0:58:04.89,0:58:12.50,Default,,0000,0000,0000,,Mi decidis resti sur ĉi tiu loko, \Nkuŝi apud la ternesto kaj morti. Dialogue: 0,0:58:16.12,0:58:21.56,Default,,0000,0000,0000,,Tamen subite mi eksentis ies varmon. Dialogue: 0,0:58:23.22,0:58:27.08,Default,,0000,0000,0000,,Tio estis ŝi, Lafo! Dialogue: 0,0:58:27.08,0:58:33.93,Default,,0000,0000,0000,,Ŝi malsekiĝis ĝis lasta hareto, \Nŝi estis timigita, sed viva! Dialogue: 0,0:58:45.04,0:58:49.98,Default,,0000,0000,0000,,«Mi pensis, ke mi perdis vin!» Dialogue: 0,0:58:53.68,0:59:01.64,Default,,0000,0000,0000,,«La infanoj estas sekuraj, mi ankaŭ. \NSed tio ne plu rilatas vin», respondis ŝi. Dialogue: 0,0:59:16.21,0:59:22.15,Default,,0000,0000,0000,,Ŝi forkondukis la urson de la ternesto! \NKia feliĉo! Dialogue: 0,0:59:22.69,0:59:29.70,Default,,0000,0000,0000,,Sed en ĉi tiu feliĉo ne estas loko por malkuraĝulo, \Nkiu ne povis defendi sian familion. Dialogue: 0,0:59:35.34,0:59:42.14,Default,,0000,0000,0000,,Mi devas foriri... \NSed kiel oni povas foriri de sia amo? Dialogue: 0,1:00:28.63,1:00:35.41,Default,,0000,0000,0000,,Mi faris eraron kaj ne komprenis, \Nkiel korekti ĝin. Dialogue: 0,1:00:41.52,1:00:48.72,Default,,0000,0000,0000,,Mi elpensis pretekstojn por esti \Npli proksime al ili. Mi lernis fiŝkapti. Dialogue: 0,1:00:50.69,1:00:56.33,Default,,0000,0000,0000,,Sed ĉu sufiĉas alporti fiŝon post tio, kio okazis? Dialogue: 0,1:01:21.56,1:01:28.69,Default,,0000,0000,0000,,Lafo eĉ ne rigardis min. \N«Lasu tion kaj iru kun mi», ŝi diris al Princo, Dialogue: 0,1:01:28.69,1:01:33.45,Default,,0000,0000,0000,,kaj gvidis lin al ĉasado. Dialogue: 0,1:01:39.64,1:01:46.64,Default,,0000,0000,0000,,Ŝi instruas la infanojn trovi nutraĵon. \NTio estu mia laboro. Dialogue: 0,1:01:47.21,1:01:54.28,Default,,0000,0000,0000,,Sed mi ne plu ekzistas por ili. \NIli bonege faras ĉion sen mi. Dialogue: 0,1:02:33.55,1:02:38.86,Default,,0000,0000,0000,,La infanoj kreskis antaŭ miaj okuloj, \Ntamen sen mia partopreno. Dialogue: 0,1:02:38.86,1:02:46.40,Default,,0000,0000,0000,,Mi sekvis ilin kiel ombro, ĉiam estis apude. \NSed neniu bezonis tion. Dialogue: 0,1:03:04.58,1:03:10.58,Default,,0000,0000,0000,,Adoleskantoj... \NIli vidis, kiel ŝanĝiĝis panja rilato al mi, Dialogue: 0,1:03:10.58,1:03:17.47,Default,,0000,0000,0000,,kaj decidis sekvi ĝin. Mi volis helpi ilin \Nen preparado al memstara vivo, Dialogue: 0,1:03:17.47,1:03:24.76,Default,,0000,0000,0000,,kiu ekos jam venontan aŭtunon. \NSed ili nur bruskis. Dialogue: 0,1:03:25.61,1:03:30.88,Default,,0000,0000,0000,,Mi estiĝis malplena loko por ili. Dialogue: 0,1:06:02.41,1:06:10.74,Default,,0000,0000,0000,,Li venis denove. \NSed nun bolanta furiozo subpremis mian timon. Dialogue: 0,1:06:10.74,1:06:15.93,Default,,0000,0000,0000,,Pereu mi, sed mi ne ebligos tuŝi mian familion. Dialogue: 0,1:06:15.93,1:06:22.05,Default,,0000,0000,0000,,Mi ne plu estas tiu, kiu tremas pro timo \Nen la plej fora angulo de profunda ternesto. Dialogue: 0,1:06:22.05,1:06:27.75,Default,,0000,0000,0000,,Mi estas filo de mia patro. \NMi mem estas patro! Dialogue: 0,1:06:35.12,1:06:40.52,Default,,0000,0000,0000,,Mi estas Vento, flama vulpo! Dialogue: 0,1:07:30.68,1:07:35.89,Default,,0000,0000,0000,,Timo estas forta. \NĜi povas malklarigi la menson. Dialogue: 0,1:07:35.89,1:07:41.46,Default,,0000,0000,0000,,Furiozo estas forta. \NĜi povas ŝteli la animon. Dialogue: 0,1:07:41.81,1:07:50.45,Default,,0000,0000,0000,,Sed amo estas pli forta ol ili. \NĜi donacas pardonon kaj donas duan ŝancon. Dialogue: 0,1:08:24.86,1:08:32.12,Default,,0000,0000,0000,,Miaj vulpidoj baldaŭ devos \Nfariĝi memstaraj kaj trovi sin. Dialogue: 0,1:08:50.32,1:08:56.94,Default,,0000,0000,0000,,Ili jam tute plenkreskis. \NBaldaŭ ekos ilia unua vojaĝo. Dialogue: 0,1:08:57.47,1:09:04.89,Default,,0000,0000,0000,,Kia montriĝos ilia navigado en ĉi tiu \Nmirinda oceano da vivo, nomata Kamĉatko? Dialogue: 0,1:09:04.89,1:09:09.16,Default,,0000,0000,0000,,La tempo montros. Dialogue: 0,1:10:36.90,1:10:42.32,Default,,0000,0000,0000,,Infanoj lernas ne de vortoj, \Nsed de niaj agoj. Tio veras. Dialogue: 0,1:10:42.32,1:10:47.18,Default,,0000,0000,0000,,Princon tiel inspiris la heroaĵoj \Nde liaj gepatroj, kiuj forpelis la ursojn, Dialogue: 0,1:10:47.18,1:10:52.76,Default,,0000,0000,0000,,ke li ekpensis, kiel li mem distingiĝu. \NLi tiel tedis ursojn, Dialogue: 0,1:10:52.76,1:10:58.09,Default,,0000,0000,0000,,ke ili, kompatindaj, \Neĉ ne povis fiŝkapti trankvile. Dialogue: 0,1:12:50.53,1:12:57.89,Default,,0000,0000,0000,,Princo ekis danĝerajn ludojn kun tiuj, \Nkun kiuj oni ne ludu — ursoj. Dialogue: 0,1:14:12.97,1:14:19.57,Default,,0000,0000,0000,,Por la juna vulpo venis tempo ekscii, \Nkial oni ne konfuzu kuraĝon kaj senprudenton. Dialogue: 0,1:14:19.57,1:14:26.45,Default,,0000,0000,0000,,Miaj gepatroj pereis, savante sian familion \Nde la urso. Kaj por kio riskas vi, Princo? Dialogue: 0,1:14:26.45,1:14:30.70,Default,,0000,0000,0000,,Esti kuraĝa ne signifas serĉi danĝerojn. Dialogue: 0,1:14:30.70,1:14:38.77,Default,,0000,0000,0000,,Pro timo oni povas perdi la plej valoran, tamen \Nsenprudenta risko estas kialo de stultaj perdoj! Dialogue: 0,1:14:53.86,1:14:59.85,Default,,0000,0000,0000,,Tamen... \NFoje senprudenta risko helpas konkeri amon. Dialogue: 0,1:14:59.85,1:15:04.59,Default,,0000,0000,0000,,Sed nun mi parolas ne pri tio. Dialogue: 0,1:15:17.13,1:15:25.01,Default,,0000,0000,0000,,La somero foriris de sur la montopintoj, \Nmalsupreniĝis ĉiam pli malalten al la oceano. Dialogue: 0,1:15:36.49,1:15:43.62,Default,,0000,0000,0000,,Tio estis lastaj tagoj, kiam eblis \Nne maltrankvili pro nutraĵo. Ĝi estis ĉie. Dialogue: 0,1:15:43.62,1:15:49.83,Default,,0000,0000,0000,,Junaj gevulpoj tutajn tagojn kolektadis \Nla rikolton de beroj kaj pinaj semoj. Dialogue: 0,1:15:49.83,1:15:55.86,Default,,0000,0000,0000,,Ja plej gravas akiri fortojn ĝis unua vintro. Dialogue: 0,1:17:47.78,1:17:54.02,Default,,0000,0000,0000,,Sed jen ili foriris. \NIli fosas ternestojn, ankoraŭ malplenajn. Dialogue: 0,1:17:54.02,1:17:59.93,Default,,0000,0000,0000,,Kaj unu tagon ankaŭ en ili \Neksonos voĉoj de vulpidoj. Dialogue: 0,1:18:02.90,1:18:08.05,Default,,0000,0000,0000,,Mi esperas, la gefiloj memoras, \Nke ternestojn oni faru longaj, Dialogue: 0,1:18:08.05,1:18:14.43,Default,,0000,0000,0000,,por ke neniu ursa manego \Npovu atingi tiujn, kiujn ili amas. Dialogue: 0,1:18:18.85,1:18:25.57,Default,,0000,0000,0000,,Kaj ke iliaj novaj hejmoj estu plenaj da amo. Dialogue: 0,1:19:57.70,1:20:03.65,Default,,0000,0000,0000,,Oni diras, ke loko, kie vi naskiĝis, \Ninfluas vian sorton. Dialogue: 0,1:20:04.37,1:20:10.70,Default,,0000,0000,0000,,Estis Kamĉatko, kiu donis al mi \Nfortojn kaj kuraĝon. Dialogue: 0,1:20:14.00,1:20:20.42,Default,,0000,0000,0000,,Ĝi instruis ami kaj admiri belon. Dialogue: 0,1:20:24.21,1:20:27.13,Default,,0000,0000,0000,,Mia fajra tero. Dialogue: 0,1:20:27.13,1:20:34.65,Default,,0000,0000,0000,,Mia hejmo kun puraj riveroj, \Ntravidebla aero kaj senfinaj vastaĵoj. Dialogue: 0,1:20:35.44,1:20:44.39,Default,,0000,0000,0000,,Kaj mi estas nur unu el la formoj, kiujn \Nportempe prenis la eterna energio de la fajra lando. Dialogue: 0,1:20:45.14,1:20:53.92,Default,,0000,0000,0000,,Ne eblas perei, se vi estas eterna. \NNe eblas perdi esperon, se en vi vivas harmonio. Dialogue: 0,1:21:02.72,1:21:10.65,Default,,0000,0000,0000,,Ne eblas ne gardi la naturon, \Nse la naturo estas vi mem. Dialogue: 0,1:21:35.39,1:21:41.98,Default,,0000,0000,0000,,La historio de Vento kaj lia familio estis filmita sur \Nla teritorio de natura rezervejo «Kronockij» en Kamĉatko. Dialogue: 0,1:21:41.98,1:21:49.14,Default,,0000,0000,0000,,Nur en tiaj lokoj ankoraŭ eblas \Nvera vivo de animaloj en la natura medio.