1 00:00:31,020 --> 00:00:33,680 Ĉi tiu filmo estas farita en natura rezervejo «Kronockij» en Kamĉatko. 2 00:00:33,680 --> 00:00:36,180 Por maksimume malgrandigi efikon al la protektata teritorio, la filmadon partoprenis du homoj. 3 00:00:36,180 --> 00:00:43,850 Dum 25 monatoj Dmitrij Ŝpilenok kaj Anna Ŝpilenok observis vivon de vulpoj en la naturo. 4 00:01:30,980 --> 00:01:36,770 Oni diras, ke loko, kie vi aperis, influas vian sorton. 5 00:01:36,770 --> 00:01:44,360 Kie vi naskiĝis, kion vi memoras pri hejmo, kion vi vidis, kiam estis malgranda. 6 00:01:44,360 --> 00:01:51,060 Kiam mi unuafoje malfermis la okulojn, mi ekvidis ĝin — Kamĉatkon. 7 00:01:51,060 --> 00:01:59,090 Fajran teron, kiu moviĝas, spiras kaj sonas kiel viva estaĵo. 8 00:02:11,740 --> 00:02:18,610 Ĉi tie estis tiom da nekutima kaj timiga. 9 00:02:41,810 --> 00:02:48,720 La gefratoj tuj komprenis, ke en ĉi tiu mondo venkas la plej forta. 10 00:02:50,100 --> 00:02:55,740 Kaj ekis! Ili konkuris vere en ĉio. 11 00:02:57,010 --> 00:03:01,300 Ili estis aliaj. 12 00:03:06,940 --> 00:03:13,120 Tamen, panjo diris, ke estis ĝuste mi, kiu aliis. 13 00:03:27,970 --> 00:03:33,580 Dum ili trejnis ĉasistajn lertojn, mi observis, 14 00:03:33,580 --> 00:03:38,760 penetris esencon de aĵoj, absorbis belon. 15 00:03:51,790 --> 00:03:59,710 Mi naskiĝis lasta kaj estis plej malgranda, plej malforta, plej malrapida. 16 00:04:01,240 --> 00:04:06,920 Kiam mi unuan fojon eliris el la ternesto, vento apenaŭ forblovis min. 17 00:04:09,410 --> 00:04:14,880 Do oni nomis min Vento. 18 00:04:21,560 --> 00:04:28,420 Antaŭe mi pensis, la gepatroj volis, ke tio memorigu, kiom forta estis vento. 19 00:04:28,420 --> 00:04:35,560 Sed nun mi komprenas — ili nomis min tiel por ke mi memoru, kiom forta mi estiĝu. 20 00:04:38,730 --> 00:04:46,280 «Ne atentu, ke vi nun estas tia. Plej gravas akiri fortojn ĝis unua vintro», kuraĝigis min paĉjo. 21 00:04:50,720 --> 00:04:59,420 Mi kreskis, kreskis miaj gefratoj. Ni forkuradis ĉiam pli foren, estiĝis nesingardaj. 22 00:05:11,490 --> 00:05:16,460 Kaj foje per nia bruo ni vokis malbonon. 23 00:05:17,260 --> 00:05:21,210 Al ni venis li. 24 00:05:59,400 --> 00:06:05,680 Paĉjo defendis nin ĝis lasta momento. Sed li estis pli forta. 25 00:06:06,310 --> 00:06:10,550 Li forprenis ĉiujn. 26 00:06:22,700 --> 00:06:28,900 Krom la plej malforta kaj malgranda, kiu kaŝiĝis en fora angulo de la ternesto. 27 00:06:28,900 --> 00:06:32,050 Min. 28 00:07:17,270 --> 00:07:26,180 LA FLAMA VULPO 29 00:08:18,360 --> 00:08:24,200 Kaj jen mia unua vintro, pri kiu avertis paĉjo. 30 00:08:25,120 --> 00:08:31,730 Vintre belas... Kaj ankaŭ malsatas. 31 00:08:31,730 --> 00:08:36,290 Se vi ne havas rezervojn, al vi estos malfacile. 32 00:08:36,290 --> 00:08:43,900 Rezervojn mi ne havas... Sed mi estas Vento! En mi fluas sango de la plej forta kaj kuraĝa vulpo. 33 00:08:44,510 --> 00:08:49,270 Nenian vintron mi timas. 34 00:09:20,480 --> 00:09:27,020 Mi ne povas spiri! Nenion mi aŭdas! Malvarmegas! Kaj timigas! 35 00:09:31,120 --> 00:09:38,130 Kion paĉjo farus sur mia loko? Enirus la terneston, transatendis la ŝtormon tie! 36 00:09:38,780 --> 00:09:45,660 Kaj se neĝo ŝtopos la elirejon? Se mi iĝos ŝlosita subtere? 37 00:09:46,680 --> 00:09:51,000 Restos ĉi tie por ĉiam? 38 00:10:55,240 --> 00:11:02,770 La ŝtormo finiĝis same neatendite, kiel ĝi komenciĝis. Estis neniu, kiu travivis ĝin. 39 00:11:03,800 --> 00:11:08,000 Ĉu mi sola restis sur la tero? 40 00:11:09,370 --> 00:11:13,300 Momenton! Tio ne estas miaj spuroj. 41 00:11:14,140 --> 00:11:20,690 Mi sekvis ilin kaj ekvidis tion, de kio mia spiro haltis. 42 00:11:26,860 --> 00:11:31,560 La plej rufa en la tuta mondo, 43 00:11:32,010 --> 00:11:38,010 kun la plej pufa vosto kaj fajnaj akropintaj oreloj. 44 00:11:48,520 --> 00:11:53,620 Kaj turno de ŝia kapo... Ŝia rigardo... 45 00:11:54,140 --> 00:11:57,880 Ŝi kvazaŭ vokis min. 46 00:12:28,610 --> 00:12:32,720 Kaj mi ekiris al ŝi. 47 00:12:39,140 --> 00:12:42,410 Kaj ŝi ankaŭ ekiris al mi! 48 00:12:42,410 --> 00:12:50,780 Mi ne povis kredi mian feliĉon. Ĉio estis kiel en fabelo. Mi pretis meti ĉion al ŝiaj piedoj. Sed... 49 00:13:04,780 --> 00:13:10,870 Sed tiutage mi ricevis batojn sur la orelojn, sur la flankojn, kaj sur la muzelon. 50 00:13:11,640 --> 00:13:17,460 Kio mi nun estas por ŝi? Fremdulo, kiu transpasis la limon. 51 00:13:17,460 --> 00:13:22,270 Defendo de teritorio pli gravas ol ajnaj sentoj, mi ne oponas. 52 00:13:22,270 --> 00:13:26,650 Sed mi farus al ŝi nenion malbonan. 53 00:13:30,260 --> 00:13:33,620 Ŝi nomiĝis Lafo. 54 00:13:33,620 --> 00:13:37,810 Rufa fajro sur blanka neĝo. 55 00:13:39,130 --> 00:13:46,040 Lafo ekbruligis en mia koro ion, kio ne ebligis halti. 56 00:13:50,130 --> 00:13:55,130 Ŝiaj okuloj... Ŝia hararo... 57 00:13:55,620 --> 00:13:59,840 Flamo de ŝia bildo brulegis interne kaj ne estingiĝis. 58 00:13:59,840 --> 00:14:05,890 Kaj tuta oceano ne povus malvarmigi min en ĉi tiu neforgesebla tago. 59 00:14:37,360 --> 00:14:42,100 Blankaj glacipecoj en ŝaŭmaj ondoj — jen mia vivo. 60 00:14:42,780 --> 00:14:50,530 Ĝi impetas ien kaj ne trovas lokon por resti. Eble, almenaŭ ĉi-okaze al mi bonŝancos? 61 00:14:50,750 --> 00:14:55,880 Sed kiel degeligi la malvarman koron de Lafo? 62 00:15:21,200 --> 00:15:25,490 Decidite. Mi iros al ŝi kaj pardonpetos. 63 00:15:25,490 --> 00:15:32,830 Mi venos nokte sen averto kaj petos pardonon pro mia unua vizito malsukcesa. 64 00:15:44,080 --> 00:15:49,120 Lafo, ĉu vi estas hejme? Mi venis por pardonpeti. 65 00:15:51,030 --> 00:15:54,300 Pardonu... Lafo! 66 00:17:02,910 --> 00:17:09,530 Mi mem kulpas. Bonan tempon mi trovis — dum nokto veni rekte al la ternesto! 67 00:17:09,530 --> 00:17:16,210 Ja almenaŭ maldecas veni al damo meze de nokto! Ŝi povis ektimi. 68 00:17:17,270 --> 00:17:23,930 Mi necesas ion por konkeri ŝian koron. 69 00:17:28,920 --> 00:17:33,690 Vento bezonas heroaĵon. 70 00:17:36,990 --> 00:17:44,090 Maragloj! Unu tia rabobirdo povas disŝiri plej fortan vulpon. 71 00:17:46,930 --> 00:17:52,120 Sed heroaĵo ja ne estas alporti muson en dentoj. 72 00:18:34,760 --> 00:18:40,160 Mi decidiĝu. Nun — aŭ neniam. 73 00:19:32,340 --> 00:19:39,060 Uf! Mi apenaŭ fuĝis! Ĉu efektive mi volis kapti maraglon? 74 00:19:39,060 --> 00:19:46,580 Probable, ili pensis, ke mi estas freneza, kaj decidis ne havi aferon kun mi. Bonŝancis... 75 00:19:47,810 --> 00:19:53,180 Ŝi vidis ĉion! Verŝajne, mi ridindas en ŝiaj okuloj. 76 00:19:53,180 --> 00:19:57,380 Aŭ mi denove estos batita... 77 00:20:01,640 --> 00:20:08,300 Kaj tiam ŝi kriis al mi — al mi! — ke mi estas kuraĝa! 78 00:20:45,650 --> 00:20:52,740 Kurte, ni decidis loĝi kune. Kaj ŝi ne plu forpelis min. 79 00:21:15,910 --> 00:21:22,690 Vintraj tagoj sekvis unu la alian. Mi ĝuis ĉiun minuton apud mia amatino. 80 00:21:24,460 --> 00:21:29,400 Mi forgesis, ke en la mondo povas esti io krom ŝi. 81 00:22:12,480 --> 00:22:21,330 Vintro estas tempo malfacila, sed trankvila. Kaj printempe vekiĝas ili... 82 00:22:22,600 --> 00:22:27,650 Malsataj kaj ferocaj. 83 00:22:51,480 --> 00:22:59,250 Li forprenis la vivojn de miaj gepatroj kaj gefratoj, kaj nun li venis por preni mian familion. 84 00:23:07,890 --> 00:23:13,130 Li flaras min, scias, ke mi estas ie ĉi tie. 85 00:23:14,320 --> 00:23:21,160 Sed nia ternesto profundas. Ĝi havas multe da toneloj kaj anguloj, kien ursa manego ne atingos. 86 00:23:29,490 --> 00:23:36,800 Ni sidas senbrue, ĝis li foriros. Kiom ajn forta estus malsato, la urso ne povos fosi senfine. 87 00:24:13,600 --> 00:24:18,620 Ĉu li foriris aŭ ne? Necesas eliri kaj kontroli. 88 00:24:18,620 --> 00:24:21,920 Lafo ne vidu mian timon. 89 00:24:27,080 --> 00:24:33,050 Ĉi-foje al ni bonŝancis. La urso decidis ne elspezi fortojn por ni. 90 00:24:33,700 --> 00:24:40,680 Li iris en specialan lokon fore en la montaro — malantaŭ tiu vulkano. 91 00:24:41,410 --> 00:24:46,050 Oni iras al ĝi tutan tagon aŭ eĉ pli. 92 00:26:18,970 --> 00:26:26,990 Valo de gejseroj estas miraklo de la naturo. Tuta tero kvazaŭ bolas tie. 93 00:26:29,560 --> 00:26:37,250 Kiam ĉi tie kuŝas dika neĝtavolo, tie, supre, jam kreskas nova bongusta herbo. 94 00:26:38,490 --> 00:26:46,250 Pro la subtera varmego printempo tie okazas multe pli frue, kaj en ĉi tiuj lokoj ĉiam troveblas io por gustumi. 95 00:27:11,690 --> 00:27:17,410 Sed ni, vulpoj, malofte venas tien. Ĉi loko estas tro alte en la montaro. 96 00:27:17,640 --> 00:27:22,400 Krome, dum primtempo tie kolektiĝas ursoj. 97 00:27:22,660 --> 00:27:26,930 Li jam estas tie. 98 00:27:35,240 --> 00:27:40,880 Ursinoj kun idoj ankaŭ iras tien. 99 00:28:11,660 --> 00:28:17,010 Kaj kial la urso estas sola? Kie estas lia familio? 100 00:28:17,560 --> 00:28:22,280 Li ne konas ĉi tiun vorton. 101 00:28:56,010 --> 00:29:02,260 Kiam ursidoj naskiĝas, tio estas granda ĝojo por ilia panjo. 102 00:29:02,260 --> 00:29:10,530 Kaj ĉefa tasko ŝia estas forkonduki la infanojn kiel eble plej foren de la patro, por ke ili ne renkontiĝu. 103 00:29:30,410 --> 00:29:35,670 Malsata urso ne distingas inter proksimuloj kaj fremduloj. 104 00:29:36,440 --> 00:29:42,830 Li atakas ĉiujn, kaj neniu haltigos lin. 105 00:32:37,790 --> 00:32:42,660 Kaj ni havas novaĵojn. Mi estiĝis paĉjo! 106 00:32:46,090 --> 00:32:52,620 Nun mi havas infanojn. Kiu povus pensi? Mi estas paĉjo! 107 00:32:54,620 --> 00:32:59,700 Mi estas paĉjo! Lafo, ĉu vi aŭdas? Mi estas paĉjo! 108 00:33:04,840 --> 00:33:09,300 Kaj tio signifas, ke vi estas panjo. Ĉu vi imagas? 109 00:33:11,780 --> 00:33:18,100 Ho, kia bonega vi estas! Kia belulino! Kia brava panjo! 110 00:33:19,450 --> 00:33:24,880 Infanoj... Mi tuj instruu ĉion al ili. Kiaj do ĉarmaj ili estas! 111 00:33:24,880 --> 00:33:31,760 De kio komenci? Ĉu batali kontraŭ maragloj? Ĉu kolekti bukedon da musoj? Ne, tio ankoraŭ trofruas por ili. 112 00:33:31,760 --> 00:33:36,280 Aj, mi ne scias, de kio komenci! 113 00:34:19,220 --> 00:34:26,510 Infanoj... Sukcesu mi gardi vin de ĉiuj danĝeroj en la mondo. 114 00:34:26,990 --> 00:34:34,040 Mi jen emas plori pro kortuŝeco, jen sufokiĝas pro alfluinta sento de respondeco. 115 00:34:34,530 --> 00:34:40,000 Mi instruu al ili ĉion, kiel iam paĉjo instruis min. 116 00:34:40,360 --> 00:34:44,380 Ĉu mi sukcesos? 117 00:34:49,080 --> 00:34:54,360 Mi vidas la vulpidojn kaj rememoras min malgranda. 118 00:34:54,360 --> 00:35:00,460 Mi rigardis paĉjon same kiel ili nun rigardas min. Du miaj vulpidoj... 119 00:35:01,090 --> 00:35:05,460 Momenton! Ĉu ses? Ja estis du! 120 00:35:05,460 --> 00:35:11,140 Kion mi faru kun ili? Mi tiom junas ankoraŭ! 121 00:35:12,400 --> 00:35:19,970 Lafo! Lafo, ĉu do ni estas nun multinfana familio? 122 00:35:22,800 --> 00:35:27,520 Ni estas multinfana familio! 123 00:36:40,120 --> 00:36:46,030 Por nutri ĉiujn necesas multe da penoj. Paĉjo iras por labori! 124 00:36:46,030 --> 00:36:51,690 Ankaŭ panjo serĉas nutraĵon. Nu, ne gravas — ni estas spertaj ĉasistoj: 125 00:36:51,690 --> 00:36:56,180 ĉi tie kaptis muson, tie trovis fiŝon... 126 00:36:57,300 --> 00:37:01,900 Ho! Kaj tie estas io bongusta! 127 00:37:05,680 --> 00:37:10,790 Urso... Urso! Tie estas urso! 128 00:37:14,210 --> 00:37:19,040 Mi fuĝis... La urso eĉ ne rimarkis min. 129 00:37:19,040 --> 00:37:26,290 Espereble, neniu vidis kiel mi ektimis. Kion pensus la infanoj? 130 00:37:29,380 --> 00:37:35,170 Dum mi kuraĝe forkuris de la urso, Lafo alportis muson al la etuloj. 131 00:37:35,560 --> 00:37:39,090 Kiel ŝi sukcesas fari ĉion? 132 00:37:39,360 --> 00:37:46,500 Lafo zorgas pri ses infanoj kaj aspektas fascine! Nekredeblas! 133 00:37:46,860 --> 00:37:51,410 Kaj ŝi elektis min... 134 00:38:08,960 --> 00:38:16,980 Ankoraŭ ŝi plejparte zorgas pri la infanoj. Tamen jam tre baldaŭ ili kreskos, kaj mi instruos ilin ĉasi. 135 00:38:16,980 --> 00:38:21,650 Lafo, vi povas kalkuli je mi! 136 00:38:52,960 --> 00:39:00,300 Nun ni batvundas la piedojn kaj trakuras dekojn da kilometroj tage en serĉo de musoj. 137 00:39:01,810 --> 00:39:07,410 Sed baldaŭ ekos festeno por ĉiuj. 138 00:39:08,840 --> 00:39:14,290 La plej bongusta fiŝo en la mondo — salmo — estis proksime. 139 00:39:14,930 --> 00:39:22,280 Salmoj iris al enfluejoj de riveroj. Malsataj ursoj atendis ilin rekte en oceanaj ondoj. 140 00:39:57,340 --> 00:40:04,780 Ne, tio ne estas fiŝoj. Tio estas balenoj. Ne eblas kapti ilin. 141 00:40:30,530 --> 00:40:34,330 Kaj tio ĉi estas fiŝoj. 142 00:40:57,400 --> 00:41:02,760 Tre baldaŭ salmoj leviĝos el la oceano en riverojn por fraji. 143 00:41:02,760 --> 00:41:07,310 Mi volus diri: «Tiam ankaŭ ni ĉasos». 144 00:41:07,310 --> 00:41:14,210 En la realo — sed al neniu rakontu tion — vulpoj ne estas tiaj sukcesaj fiŝkaptistoj kiel ursoj. 145 00:41:14,480 --> 00:41:19,170 Kapti vivan fiŝon scipovas nur supervulpoj. 146 00:41:19,170 --> 00:41:27,030 En nia familio tion faras Lafo. Ŝi estas mia supervulpino. 147 00:41:52,910 --> 00:41:59,040 Lafo alportas fiŝon por la infanoj kaj ĉiufoje okazas same: 148 00:41:59,040 --> 00:42:04,930 iu batalas kaj iu observas la batalon. 149 00:42:05,980 --> 00:42:10,650 Kaj nur Lia Moŝto scias, kion fari. 150 00:42:10,650 --> 00:42:16,290 Ni nomis lin Princo, ĉar liaj postuloj al la mondo estas vere reĝaj! 151 00:42:16,290 --> 00:42:21,290 Ĉiam li volas ricevi ĉion plej bonan kaj preferinde unua. 152 00:42:21,290 --> 00:42:25,400 Dum vi batalas, Princo sola manĝos ĉion. 153 00:42:25,400 --> 00:42:32,530 Kaj se ne manĝos, do kaŝos tiel, ke poste li mem ne trovos. Tia vulpido! 154 00:42:32,890 --> 00:42:38,570 Kaj kiel do oni nutru la familion en tiaj kondiĉoj? 155 00:43:11,370 --> 00:43:16,000 Divenu, kiu alkuris unua. 156 00:43:17,820 --> 00:43:25,620 Estas nur unu metodo por ke ĉiuj manĝu — teni Princon je la kruro, kvazaŭ bebon. 157 00:43:51,030 --> 00:43:55,760 Li, stultulineto, pensas, ke li estas granda, kaj li pretas tion pruvi. 158 00:43:55,760 --> 00:44:03,080 Princo kaŝe foriris al sia unua ĉasado — li ĉasis burdojn. 159 00:45:07,130 --> 00:45:13,160 Foje mi grumblas al li, sed profunde de la animo mi fieras pli li. 160 00:45:13,160 --> 00:45:19,280 Finfine, li ne kulpas, ke li montriĝis plej rapida, plej forta kaj lerta. 161 00:45:19,280 --> 00:45:23,430 Kaj plej senprudenta... 162 00:46:15,580 --> 00:46:22,860 Komence ni ne malkvietiĝis. Lafo ekis maltrankvili, kiam venis krepusko. 163 00:46:28,400 --> 00:46:35,840 Malgranda vulpido en vastega tundro. Sola. Facila predo por ĉiu ajn... 164 00:47:05,050 --> 00:47:11,160 Lafo restis kun la infanoj, kaj mi kuris por serĉi Princon. 165 00:47:16,660 --> 00:47:20,600 Filo! Filo, kie estas vi? 166 00:47:21,100 --> 00:47:25,650 Mi tutan nokton serĉis lin, ne haltis eĉ por sekundo. 167 00:47:25,650 --> 00:47:31,160 Mi trovu lin antaŭ iu alia faros tion. 168 00:47:50,890 --> 00:47:59,240 Odoro de lupo... Mi forpelu la solan skolton antaŭ ĉi tie aperos senkompata luparo. 169 00:48:07,490 --> 00:48:14,060 Se vi volas rapide trovi iun en tundro, rigardu supren. 170 00:48:17,680 --> 00:48:24,060 Rabobirdoj vidas ĉion kaj rimarkas predon unuaj. 171 00:48:33,020 --> 00:48:37,940 Ne timu, etulo. Plej grave — ne moviĝu. 172 00:48:38,920 --> 00:48:43,260 Ne forkuru. Nur senmoviĝu! 173 00:49:09,930 --> 00:49:18,840 Kiam mi forpelis la lupon, Princo diris: «Paĉjo, mi ne timis. Ja vi estis apude». 174 00:49:25,920 --> 00:49:32,260 Kaj tio estas la plej bonaj vortoj, kiujn patro povas aŭdi de sia filo. 175 00:49:48,990 --> 00:49:55,330 Kiel ĉiuj ekĝojis, kiam ni revenis bonorde. 176 00:50:55,300 --> 00:51:00,980 Nur Lafo riproĉis min pro tio, ke mi sola atakis la lupon. 177 00:51:01,490 --> 00:51:08,120 Sed ŝiaj okuloj estis plenaj da danko pro la savita filo. 178 00:51:20,690 --> 00:51:27,360 Mia familio... Mi povas defendi vin de ĉio en la mondo. 179 00:52:45,700 --> 00:52:51,790 Kaj poste li venis denove. 180 00:52:52,660 --> 00:52:59,860 Ni rimarkis la urson, kiam li venis jam tro proksimen. Peza spirado... 181 00:53:00,060 --> 00:53:05,750 Kaj la odoro, kiun mi konfuzos kun neniu alia. 182 00:53:05,750 --> 00:53:11,970 Sed nun mi ne kaŝiĝos en terneston. Mi savos la familion. 183 00:53:12,650 --> 00:53:19,000 Mi komprenis, ke mi devas defendi la familianojn, kiel tion faris paĉjo. Mi devas deturni la monstron al mi, 184 00:53:19,000 --> 00:53:26,500 forkonduki lin de la ternesto, igi lin postkuri min kaj poste trovi rifuĝejon, kaj ĉiuj estos savitaj. 185 00:53:28,720 --> 00:53:32,980 Mi impetis for. Lafo kun la infanoj restis malantaŭe. 186 00:53:32,980 --> 00:53:37,850 Mi kuris, sed la timo el la pasinteco rapide atingis min, 187 00:53:37,850 --> 00:53:44,260 kaj mi jam ne plu povis distingi, ĉu mi savas la familion aŭ saviĝas mem. 188 00:54:49,290 --> 00:54:56,120 Mi kuris senhalte ĝis mi falis teren sen fortoj. Kaj la urso? 189 00:54:57,280 --> 00:55:02,530 Li restis apud la ternesto... 190 00:55:18,580 --> 00:55:23,500 Vento, Vento... Kion do vi faris? 191 00:55:23,790 --> 00:55:30,720 Lafo! Infanoj! Ne, mi petegas, ne! Kie estas vi? 192 00:55:31,340 --> 00:55:37,010 Iu ajn! Almenaŭ iu ajn! 193 00:56:22,440 --> 00:56:31,490 Foje tio jam okazis. Spuroj de urso, lia odoro — kaj malplena ternesto. 194 00:56:33,950 --> 00:56:40,380 Oni diras, ke fulmo ne trafas saman lokon dufoje. 195 00:56:40,870 --> 00:56:46,420 Eĉ ĝi havas pli da kompato al ĉio viva. 196 00:56:47,970 --> 00:56:52,840 Dufoje mi perdis ĉiujn proksimulojn. 197 00:56:52,840 --> 00:56:58,610 Sed tiam mi estis malgranda kaj ne povis defendi min. 198 00:56:59,200 --> 00:57:07,040 Kien malaperis mia patra instinkto? Kial ĝi ne ordonis al mi resti kaj batali? 199 00:57:08,050 --> 00:57:15,100 En mi denove vekiĝis eta tremanta vulpido... 200 00:58:04,890 --> 00:58:12,500 Mi decidis resti sur ĉi tiu loko, kuŝi apud la ternesto kaj morti. 201 00:58:16,120 --> 00:58:21,560 Tamen subite mi eksentis ies varmon. 202 00:58:23,220 --> 00:58:27,080 Tio estis ŝi, Lafo! 203 00:58:27,080 --> 00:58:33,930 Ŝi malsekiĝis ĝis lasta hareto, ŝi estis timigita, sed viva! 204 00:58:45,040 --> 00:58:49,980 «Mi pensis, ke mi perdis vin!» 205 00:58:53,680 --> 00:59:01,640 «La infanoj estas sekuraj, mi ankaŭ. Sed tio ne plu rilatas vin», respondis ŝi. 206 00:59:16,210 --> 00:59:22,150 Ŝi forkondukis la urson de la ternesto! Kia feliĉo! 207 00:59:22,690 --> 00:59:29,700 Sed en ĉi tiu feliĉo ne estas loko por malkuraĝulo, kiu ne povis defendi sian familion. 208 00:59:35,340 --> 00:59:42,140 Mi devas foriri... Sed kiel oni povas foriri de sia amo? 209 01:00:28,630 --> 01:00:35,410 Mi faris eraron kaj ne komprenis, kiel korekti ĝin. 210 01:00:41,520 --> 01:00:48,720 Mi elpensis pretekstojn por esti pli proksime al ili. Mi lernis fiŝkapti. 211 01:00:50,690 --> 01:00:56,330 Sed ĉu sufiĉas alporti fiŝon post tio, kio okazis? 212 01:01:21,560 --> 01:01:28,690 Lafo eĉ ne rigardis min. «Lasu tion kaj iru kun mi», ŝi diris al Princo, 213 01:01:28,690 --> 01:01:33,450 kaj gvidis lin al ĉasado. 214 01:01:39,640 --> 01:01:46,640 Ŝi instruas la infanojn trovi nutraĵon. Tio estu mia laboro. 215 01:01:47,210 --> 01:01:54,280 Sed mi ne plu ekzistas por ili. Ili bonege faras ĉion sen mi. 216 01:02:33,550 --> 01:02:38,860 La infanoj kreskis antaŭ miaj okuloj, tamen sen mia partopreno. 217 01:02:38,860 --> 01:02:46,400 Mi sekvis ilin kiel ombro, ĉiam estis apude. Sed neniu bezonis tion. 218 01:03:04,580 --> 01:03:10,580 Adoleskantoj... Ili vidis, kiel ŝanĝiĝis panja rilato al mi, 219 01:03:10,580 --> 01:03:17,470 kaj decidis sekvi ĝin. Mi volis helpi ilin en preparado al memstara vivo, 220 01:03:17,470 --> 01:03:24,760 kiu ekos jam venontan aŭtunon. Sed ili nur bruskis. 221 01:03:25,610 --> 01:03:30,880 Mi estiĝis malplena loko por ili. 222 01:06:02,410 --> 01:06:10,740 Li venis denove. Sed nun bolanta furiozo subpremis mian timon. 223 01:06:10,740 --> 01:06:15,930 Pereu mi, sed mi ne ebligos tuŝi mian familion. 224 01:06:15,930 --> 01:06:22,050 Mi ne plu estas tiu, kiu tremas pro timo en la plej fora angulo de profunda ternesto. 225 01:06:22,050 --> 01:06:27,750 Mi estas filo de mia patro. Mi mem estas patro! 226 01:06:35,120 --> 01:06:40,520 Mi estas Vento, flama vulpo! 227 01:07:30,680 --> 01:07:35,890 Timo estas forta. Ĝi povas malklarigi la menson. 228 01:07:35,890 --> 01:07:41,460 Furiozo estas forta. Ĝi povas ŝteli la animon. 229 01:07:41,810 --> 01:07:50,450 Sed amo estas pli forta ol ili. Ĝi donacas pardonon kaj donas duan ŝancon. 230 01:08:24,860 --> 01:08:32,120 Miaj vulpidoj baldaŭ devos fariĝi memstaraj kaj trovi sin. 231 01:08:50,320 --> 01:08:56,940 Ili jam tute plenkreskis. Baldaŭ ekos ilia unua vojaĝo. 232 01:08:57,470 --> 01:09:04,890 Kia montriĝos ilia navigado en ĉi tiu mirinda oceano da vivo, nomata Kamĉatko? 233 01:09:04,890 --> 01:09:09,160 La tempo montros. 234 01:10:36,900 --> 01:10:42,320 Infanoj lernas ne de vortoj, sed de niaj agoj. Tio veras. 235 01:10:42,320 --> 01:10:47,180 Princon tiel inspiris la heroaĵoj de liaj gepatroj, kiuj forpelis la ursojn, 236 01:10:47,180 --> 01:10:52,760 ke li ekpensis, kiel li mem distingiĝu. Li tiel tedis ursojn, 237 01:10:52,760 --> 01:10:58,090 ke ili, kompatindaj, eĉ ne povis fiŝkapti trankvile. 238 01:12:50,530 --> 01:12:57,890 Princo ekis danĝerajn ludojn kun tiuj, kun kiuj oni ne ludu — ursoj. 239 01:14:12,970 --> 01:14:19,570 Por la juna vulpo venis tempo ekscii, kial oni ne konfuzu kuraĝon kaj senprudenton. 240 01:14:19,570 --> 01:14:26,450 Miaj gepatroj pereis, savante sian familion de la urso. Kaj por kio riskas vi, Princo? 241 01:14:26,450 --> 01:14:30,700 Esti kuraĝa ne signifas serĉi danĝerojn. 242 01:14:30,700 --> 01:14:38,770 Pro timo oni povas perdi la plej valoran, tamen senprudenta risko estas kialo de stultaj perdoj! 243 01:14:53,860 --> 01:14:59,850 Tamen... Foje senprudenta risko helpas konkeri amon. 244 01:14:59,850 --> 01:15:04,590 Sed nun mi parolas ne pri tio. 245 01:15:17,130 --> 01:15:25,010 La somero foriris de sur la montopintoj, malsupreniĝis ĉiam pli malalten al la oceano. 246 01:15:36,490 --> 01:15:43,620 Tio estis lastaj tagoj, kiam eblis ne maltrankvili pro nutraĵo. Ĝi estis ĉie. 247 01:15:43,620 --> 01:15:49,830 Junaj gevulpoj tutajn tagojn kolektadis la rikolton de beroj kaj pinaj semoj. 248 01:15:49,830 --> 01:15:55,860 Ja plej gravas akiri fortojn ĝis unua vintro. 249 01:17:47,780 --> 01:17:54,020 Sed jen ili foriris. Ili fosas ternestojn, ankoraŭ malplenajn. 250 01:17:54,020 --> 01:17:59,930 Kaj unu tagon ankaŭ en ili eksonos voĉoj de vulpidoj. 251 01:18:02,900 --> 01:18:08,050 Mi esperas, la gefiloj memoras, ke ternestojn oni faru longaj, 252 01:18:08,050 --> 01:18:14,430 por ke neniu ursa manego povu atingi tiujn, kiujn ili amas. 253 01:18:18,850 --> 01:18:25,570 Kaj ke iliaj novaj hejmoj estu plenaj da amo. 254 01:19:57,700 --> 01:20:03,650 Oni diras, ke loko, kie vi naskiĝis, influas vian sorton. 255 01:20:04,370 --> 01:20:10,700 Estis Kamĉatko, kiu donis al mi fortojn kaj kuraĝon. 256 01:20:14,000 --> 01:20:20,420 Ĝi instruis ami kaj admiri belon. 257 01:20:24,210 --> 01:20:27,130 Mia fajra tero. 258 01:20:27,130 --> 01:20:34,650 Mia hejmo kun puraj riveroj, travidebla aero kaj senfinaj vastaĵoj. 259 01:20:35,440 --> 01:20:44,390 Kaj mi estas nur unu el la formoj, kiujn portempe prenis la eterna energio de la fajra lando. 260 01:20:45,140 --> 01:20:53,920 Ne eblas perei, se vi estas eterna. Ne eblas perdi esperon, se en vi vivas harmonio. 261 01:21:02,720 --> 01:21:10,650 Ne eblas ne gardi la naturon, se la naturo estas vi mem. 262 01:21:35,390 --> 01:21:41,980 La historio de Vento kaj lia familio estis filmita sur la teritorio de natura rezervejo «Kronockij» en Kamĉatko. 263 01:21:41,980 --> 01:21:49,140 Nur en tiaj lokoj ankoraŭ eblas vera vivo de animaloj en la natura medio.