0:00:31.020,0:00:33.680 Ĉi tiu filmo estas farita en [br]natura rezervejo «Kronockij» en Kamĉatko. 0:00:33.680,0:00:36.180 Por maksimume malgrandigi efikon al la protektata [br]teritorio, la filmadon partoprenis du homoj. 0:00:36.180,0:00:43.850 Dum 25 monatoj Dmitrij Ŝpilenok kaj Anna Ŝpilenok [br]observis vivon de vulpoj en la naturo. 0:01:30.980,0:01:36.770 Oni diras, ke loko, kie vi aperis, [br]influas vian sorton. 0:01:36.770,0:01:44.360 Kie vi naskiĝis, kion vi memoras pri hejmo, [br]kion vi vidis, kiam estis malgranda. 0:01:44.360,0:01:51.060 Kiam mi unuafoje malfermis [br]la okulojn, mi ekvidis ĝin — Kamĉatkon. 0:01:51.060,0:01:59.090 Fajran teron, kiu moviĝas, [br]spiras kaj sonas kiel viva estaĵo. 0:02:11.740,0:02:18.610 Ĉi tie estis tiom da nekutima kaj timiga. 0:02:41.810,0:02:48.720 La gefratoj tuj komprenis, [br]ke en ĉi tiu mondo venkas la plej forta. 0:02:50.100,0:02:55.740 Kaj ekis! Ili konkuris vere en ĉio. 0:02:57.010,0:03:01.300 Ili estis aliaj. 0:03:06.940,0:03:13.120 Tamen, panjo diris, [br]ke estis ĝuste mi, kiu aliis. 0:03:27.970,0:03:33.580 Dum ili trejnis ĉasistajn lertojn, mi observis, 0:03:33.580,0:03:38.760 penetris esencon de aĵoj, absorbis belon. 0:03:51.790,0:03:59.710 Mi naskiĝis lasta kaj estis plej malgranda, [br]plej malforta, plej malrapida. 0:04:01.240,0:04:06.920 Kiam mi unuan fojon eliris el la ternesto, [br]vento apenaŭ forblovis min. 0:04:09.410,0:04:14.880 Do oni nomis min Vento. 0:04:21.560,0:04:28.420 Antaŭe mi pensis, la gepatroj volis, [br]ke tio memorigu, kiom forta estis vento. 0:04:28.420,0:04:35.560 Sed nun mi komprenas — ili nomis min tiel [br]por ke mi memoru, kiom forta mi estiĝu. 0:04:38.730,0:04:46.280 «Ne atentu, ke vi nun estas tia. Plej gravas [br]akiri fortojn ĝis unua vintro», kuraĝigis min paĉjo. 0:04:50.720,0:04:59.420 Mi kreskis, kreskis miaj gefratoj. [br]Ni forkuradis ĉiam pli foren, estiĝis nesingardaj. 0:05:11.490,0:05:16.460 Kaj foje per nia bruo ni vokis malbonon. 0:05:17.260,0:05:21.210 Al ni venis li. 0:05:59.400,0:06:05.680 Paĉjo defendis nin ĝis lasta momento. [br]Sed li estis pli forta. 0:06:06.310,0:06:10.550 Li forprenis ĉiujn. 0:06:22.700,0:06:28.900 Krom la plej malforta kaj malgranda, [br]kiu kaŝiĝis en fora angulo de la ternesto. 0:06:28.900,0:06:32.050 Min. 0:07:17.270,0:07:26.180 LA FLAMA VULPO 0:08:18.360,0:08:24.200 Kaj jen mia unua vintro, [br]pri kiu avertis paĉjo. 0:08:25.120,0:08:31.730 Vintre belas... Kaj ankaŭ malsatas. 0:08:31.730,0:08:36.290 Se vi ne havas rezervojn, [br]al vi estos malfacile. 0:08:36.290,0:08:43.900 Rezervojn mi ne havas... Sed mi estas Vento! [br]En mi fluas sango de la plej forta kaj kuraĝa vulpo. 0:08:44.510,0:08:49.270 Nenian vintron mi timas. 0:09:20.480,0:09:27.020 Mi ne povas spiri! Nenion mi aŭdas! [br]Malvarmegas! Kaj timigas! 0:09:31.120,0:09:38.130 Kion paĉjo farus sur mia loko? [br]Enirus la terneston, transatendis la ŝtormon tie! 0:09:38.780,0:09:45.660 Kaj se neĝo ŝtopos la elirejon? [br]Se mi iĝos ŝlosita subtere? 0:09:46.680,0:09:51.000 Restos ĉi tie por ĉiam? 0:10:55.240,0:11:02.770 La ŝtormo finiĝis same neatendite, kiel ĝi [br]komenciĝis. Estis neniu, kiu travivis ĝin. 0:11:03.800,0:11:08.000 Ĉu mi sola restis sur la tero? 0:11:09.370,0:11:13.300 Momenton! Tio ne estas miaj spuroj. 0:11:14.140,0:11:20.690 Mi sekvis ilin kaj ekvidis tion, [br]de kio mia spiro haltis. 0:11:26.860,0:11:31.560 La plej rufa en la tuta mondo, 0:11:32.010,0:11:38.010 kun la plej pufa vosto [br]kaj fajnaj akropintaj oreloj. 0:11:48.520,0:11:53.620 Kaj turno de ŝia kapo... Ŝia rigardo... 0:11:54.140,0:11:57.880 Ŝi kvazaŭ vokis min. 0:12:28.610,0:12:32.720 Kaj mi ekiris al ŝi. 0:12:39.140,0:12:42.410 Kaj ŝi ankaŭ ekiris al mi! 0:12:42.410,0:12:50.780 Mi ne povis kredi mian feliĉon. Ĉio estis kiel [br]en fabelo. Mi pretis meti ĉion al ŝiaj piedoj. Sed... 0:13:04.780,0:13:10.870 Sed tiutage mi ricevis batojn sur la orelojn, [br]sur la flankojn, kaj sur la muzelon. 0:13:11.640,0:13:17.460 Kio mi nun estas por ŝi? [br]Fremdulo, kiu transpasis la limon. 0:13:17.460,0:13:22.270 Defendo de teritorio pli gravas [br]ol ajnaj sentoj, mi ne oponas. 0:13:22.270,0:13:26.650 Sed mi farus al ŝi nenion malbonan. 0:13:30.260,0:13:33.620 Ŝi nomiĝis Lafo. 0:13:33.620,0:13:37.810 Rufa fajro sur blanka neĝo. 0:13:39.130,0:13:46.040 Lafo ekbruligis en mia koro ion, [br]kio ne ebligis halti. 0:13:50.130,0:13:55.130 Ŝiaj okuloj... Ŝia hararo... 0:13:55.620,0:13:59.840 Flamo de ŝia bildo brulegis interne [br]kaj ne estingiĝis. 0:13:59.840,0:14:05.890 Kaj tuta oceano ne povus malvarmigi min [br]en ĉi tiu neforgesebla tago. 0:14:37.360,0:14:42.100 Blankaj glacipecoj en ŝaŭmaj ondoj — [br]jen mia vivo. 0:14:42.780,0:14:50.530 Ĝi impetas ien kaj ne trovas lokon por resti. [br]Eble, almenaŭ ĉi-okaze al mi bonŝancos? 0:14:50.750,0:14:55.880 Sed kiel degeligi la malvarman koron de Lafo? 0:15:21.200,0:15:25.490 Decidite. Mi iros al ŝi kaj pardonpetos. 0:15:25.490,0:15:32.830 Mi venos nokte sen averto kaj petos pardonon [br]pro mia unua vizito malsukcesa. 0:15:44.080,0:15:49.120 Lafo, ĉu vi estas hejme? [br]Mi venis por pardonpeti. 0:15:51.030,0:15:54.300 Pardonu... Lafo! 0:17:02.910,0:17:09.530 Mi mem kulpas. Bonan tempon mi trovis — [br]dum nokto veni rekte al la ternesto! 0:17:09.530,0:17:16.210 Ja almenaŭ maldecas veni al damo [br]meze de nokto! Ŝi povis ektimi. 0:17:17.270,0:17:23.930 Mi necesas ion por konkeri ŝian koron. 0:17:28.920,0:17:33.690 Vento bezonas heroaĵon. 0:17:36.990,0:17:44.090 Maragloj! Unu tia rabobirdo [br]povas disŝiri plej fortan vulpon. 0:17:46.930,0:17:52.120 Sed heroaĵo ja ne estas alporti muson en dentoj. 0:18:34.760,0:18:40.160 Mi decidiĝu. Nun — aŭ neniam. 0:19:32.340,0:19:39.060 Uf! Mi apenaŭ fuĝis! [br]Ĉu efektive mi volis kapti maraglon? 0:19:39.060,0:19:46.580 Probable, ili pensis, ke mi estas freneza, [br]kaj decidis ne havi aferon kun mi. Bonŝancis... 0:19:47.810,0:19:53.180 Ŝi vidis ĉion! [br]Verŝajne, mi ridindas en ŝiaj okuloj. 0:19:53.180,0:19:57.380 Aŭ mi denove estos batita... 0:20:01.640,0:20:08.300 Kaj tiam ŝi kriis al mi — al mi! — [br]ke mi estas kuraĝa! 0:20:45.650,0:20:52.740 Kurte, ni decidis loĝi kune. [br]Kaj ŝi ne plu forpelis min. 0:21:15.910,0:21:22.690 Vintraj tagoj sekvis unu la alian. [br]Mi ĝuis ĉiun minuton apud mia amatino. 0:21:24.460,0:21:29.400 Mi forgesis, ke en la mondo povas esti io krom ŝi. 0:22:12.480,0:22:21.330 Vintro estas tempo malfacila, [br]sed trankvila. Kaj printempe vekiĝas ili... 0:22:22.600,0:22:27.650 Malsataj kaj ferocaj. 0:22:51.480,0:22:59.250 Li forprenis la vivojn de miaj gepatroj kaj gefratoj, [br]kaj nun li venis por preni mian familion. 0:23:07.890,0:23:13.130 Li flaras min, scias, ke mi estas ie ĉi tie. 0:23:14.320,0:23:21.160 Sed nia ternesto profundas. Ĝi havas multe da [br]toneloj kaj anguloj, kien ursa manego ne atingos. 0:23:29.490,0:23:36.800 Ni sidas senbrue, ĝis li foriros. Kiom ajn forta [br]estus malsato, la urso ne povos fosi senfine. 0:24:13.600,0:24:18.620 Ĉu li foriris aŭ ne? [br]Necesas eliri kaj kontroli. 0:24:18.620,0:24:21.920 Lafo ne vidu mian timon. 0:24:27.080,0:24:33.050 Ĉi-foje al ni bonŝancis. [br]La urso decidis ne elspezi fortojn por ni. 0:24:33.700,0:24:40.680 Li iris en specialan lokon fore [br]en la montaro — malantaŭ tiu vulkano. 0:24:41.410,0:24:46.050 Oni iras al ĝi tutan tagon aŭ eĉ pli. 0:26:18.970,0:26:26.990 Valo de gejseroj estas miraklo de la naturo. [br]Tuta tero kvazaŭ bolas tie. 0:26:29.560,0:26:37.250 Kiam ĉi tie kuŝas dika neĝtavolo, [br]tie, supre, jam kreskas nova bongusta herbo. 0:26:38.490,0:26:46.250 Pro la subtera varmego printempo tie okazas multe[br]pli frue, kaj en ĉi tiuj lokoj ĉiam troveblas io por gustumi. 0:27:11.690,0:27:17.410 Sed ni, vulpoj, malofte venas tien. [br]Ĉi loko estas tro alte en la montaro. 0:27:17.640,0:27:22.400 Krome, dum primtempo tie kolektiĝas ursoj. 0:27:22.660,0:27:26.930 Li jam estas tie. 0:27:35.240,0:27:40.880 Ursinoj kun idoj ankaŭ iras tien. 0:28:11.660,0:28:17.010 Kaj kial la urso estas sola? [br]Kie estas lia familio? 0:28:17.560,0:28:22.280 Li ne konas ĉi tiun vorton. 0:28:56.010,0:29:02.260 Kiam ursidoj naskiĝas, [br]tio estas granda ĝojo por ilia panjo. 0:29:02.260,0:29:10.530 Kaj ĉefa tasko ŝia estas forkonduki la infanojn kiel [br]eble plej foren de la patro, por ke ili ne renkontiĝu. 0:29:30.410,0:29:35.670 Malsata urso ne distingas [br]inter proksimuloj kaj fremduloj. 0:29:36.440,0:29:42.830 Li atakas ĉiujn, kaj neniu haltigos lin. 0:32:37.790,0:32:42.660 Kaj ni havas novaĵojn. [br]Mi estiĝis paĉjo! 0:32:46.090,0:32:52.620 Nun mi havas infanojn. [br]Kiu povus pensi? Mi estas paĉjo! 0:32:54.620,0:32:59.700 Mi estas paĉjo! [br]Lafo, ĉu vi aŭdas? Mi estas paĉjo! 0:33:04.840,0:33:09.300 Kaj tio signifas, ke vi estas panjo. [br]Ĉu vi imagas? 0:33:11.780,0:33:18.100 Ho, kia bonega vi estas! [br]Kia belulino! Kia brava panjo! 0:33:19.450,0:33:24.880 Infanoj... Mi tuj instruu ĉion al ili. [br]Kiaj do ĉarmaj ili estas! 0:33:24.880,0:33:31.760 De kio komenci? Ĉu batali kontraŭ maragloj? Ĉu kolekti [br]bukedon da musoj? Ne, tio ankoraŭ trofruas por ili. 0:33:31.760,0:33:36.280 Aj, mi ne scias, de kio komenci! 0:34:19.220,0:34:26.510 Infanoj... Sukcesu mi gardi vin [br]de ĉiuj danĝeroj en la mondo. 0:34:26.990,0:34:34.040 Mi jen emas plori pro kortuŝeco, jen [br]sufokiĝas pro alfluinta sento de respondeco. 0:34:34.530,0:34:40.000 Mi instruu al ili ĉion, [br]kiel iam paĉjo instruis min. 0:34:40.360,0:34:44.380 Ĉu mi sukcesos? 0:34:49.080,0:34:54.360 Mi vidas la vulpidojn [br]kaj rememoras min malgranda. 0:34:54.360,0:35:00.460 Mi rigardis paĉjon same kiel [br]ili nun rigardas min. Du miaj vulpidoj... 0:35:01.090,0:35:05.460 Momenton! Ĉu ses? Ja estis du! 0:35:05.460,0:35:11.140 Kion mi faru kun ili? [br]Mi tiom junas ankoraŭ! 0:35:12.400,0:35:19.970 Lafo! [br]Lafo, ĉu do ni estas nun multinfana familio? 0:35:22.800,0:35:27.520 Ni estas multinfana familio! 0:36:40.120,0:36:46.030 Por nutri ĉiujn necesas multe da penoj. [br]Paĉjo iras por labori! 0:36:46.030,0:36:51.690 Ankaŭ panjo serĉas nutraĵon. [br]Nu, ne gravas — ni estas spertaj ĉasistoj: 0:36:51.690,0:36:56.180 ĉi tie kaptis muson, tie trovis fiŝon... 0:36:57.300,0:37:01.900 Ho! Kaj tie estas io bongusta! 0:37:05.680,0:37:10.790 Urso... Urso! Tie estas urso! 0:37:14.210,0:37:19.040 Mi fuĝis... [br]La urso eĉ ne rimarkis min. 0:37:19.040,0:37:26.290 Espereble, neniu vidis kiel mi ektimis. [br]Kion pensus la infanoj? 0:37:29.380,0:37:35.170 Dum mi kuraĝe forkuris de la urso, [br]Lafo alportis muson al la etuloj. 0:37:35.560,0:37:39.090 Kiel ŝi sukcesas fari ĉion? 0:37:39.360,0:37:46.500 Lafo zorgas pri ses infanoj [br]kaj aspektas fascine! Nekredeblas! 0:37:46.860,0:37:51.410 Kaj ŝi elektis min... 0:38:08.960,0:38:16.980 Ankoraŭ ŝi plejparte zorgas pri la infanoj. Tamen [br]jam tre baldaŭ ili kreskos, kaj mi instruos ilin ĉasi. 0:38:16.980,0:38:21.650 Lafo, vi povas kalkuli je mi! 0:38:52.960,0:39:00.300 Nun ni batvundas la piedojn kaj trakuras [br]dekojn da kilometroj tage en serĉo de musoj. 0:39:01.810,0:39:07.410 Sed baldaŭ ekos festeno por ĉiuj. 0:39:08.840,0:39:14.290 La plej bongusta fiŝo en la mondo — [br]salmo — estis proksime. 0:39:14.930,0:39:22.280 Salmoj iris al enfluejoj de riveroj. Malsataj ursoj [br]atendis ilin rekte en oceanaj ondoj. 0:39:57.340,0:40:04.780 Ne, tio ne estas fiŝoj. Tio estas balenoj. [br]Ne eblas kapti ilin. 0:40:30.530,0:40:34.330 Kaj tio ĉi estas fiŝoj. 0:40:57.400,0:41:02.760 Tre baldaŭ salmoj leviĝos [br]el la oceano en riverojn por fraji. 0:41:02.760,0:41:07.310 Mi volus diri: «Tiam ankaŭ ni ĉasos». 0:41:07.310,0:41:14.210 En la realo — sed al neniu rakontu tion — [br]vulpoj ne estas tiaj sukcesaj fiŝkaptistoj kiel ursoj. 0:41:14.480,0:41:19.170 Kapti vivan fiŝon scipovas nur supervulpoj. 0:41:19.170,0:41:27.030 En nia familio tion faras Lafo. [br]Ŝi estas mia supervulpino. 0:41:52.910,0:41:59.040 Lafo alportas fiŝon por la infanoj [br]kaj ĉiufoje okazas same: 0:41:59.040,0:42:04.930 iu batalas kaj iu observas la batalon. 0:42:05.980,0:42:10.650 Kaj nur Lia Moŝto scias, kion fari. 0:42:10.650,0:42:16.290 Ni nomis lin Princo, ĉar liaj postuloj [br]al la mondo estas vere reĝaj! 0:42:16.290,0:42:21.290 Ĉiam li volas ricevi ĉion plej bonan [br]kaj preferinde unua. 0:42:21.290,0:42:25.400 Dum vi batalas, Princo sola manĝos ĉion. 0:42:25.400,0:42:32.530 Kaj se ne manĝos, do kaŝos tiel, [br]ke poste li mem ne trovos. Tia vulpido! 0:42:32.890,0:42:38.570 Kaj kiel do oni nutru la familion [br]en tiaj kondiĉoj? 0:43:11.370,0:43:16.000 Divenu, kiu alkuris unua. 0:43:17.820,0:43:25.620 Estas nur unu metodo por ke ĉiuj manĝu — [br]teni Princon je la kruro, kvazaŭ bebon. 0:43:51.030,0:43:55.760 Li, stultulineto, pensas, ke li estas granda, [br]kaj li pretas tion pruvi. 0:43:55.760,0:44:03.080 Princo kaŝe foriris al sia unua ĉasado — [br]li ĉasis burdojn. 0:45:07.130,0:45:13.160 Foje mi grumblas al li, sed profunde [br]de la animo mi fieras pli li. 0:45:13.160,0:45:19.280 Finfine, li ne kulpas, ke li montriĝis [br]plej rapida, plej forta kaj lerta. 0:45:19.280,0:45:23.430 Kaj plej senprudenta... 0:46:15.580,0:46:22.860 Komence ni ne malkvietiĝis. [br]Lafo ekis maltrankvili, kiam venis krepusko. 0:46:28.400,0:46:35.840 Malgranda vulpido en vastega tundro. Sola. [br]Facila predo por ĉiu ajn... 0:47:05.050,0:47:11.160 Lafo restis kun la infanoj, [br]kaj mi kuris por serĉi Princon. 0:47:16.660,0:47:20.600 Filo! Filo, kie estas vi? 0:47:21.100,0:47:25.650 Mi tutan nokton serĉis lin, [br]ne haltis eĉ por sekundo. 0:47:25.650,0:47:31.160 Mi trovu lin antaŭ iu alia faros tion. 0:47:50.890,0:47:59.240 Odoro de lupo... Mi forpelu la solan skolton [br]antaŭ ĉi tie aperos senkompata luparo. 0:48:07.490,0:48:14.060 Se vi volas rapide trovi iun en tundro, [br]rigardu supren. 0:48:17.680,0:48:24.060 Rabobirdoj vidas ĉion [br]kaj rimarkas predon unuaj. 0:48:33.020,0:48:37.940 Ne timu, etulo. Plej grave — ne moviĝu. 0:48:38.920,0:48:43.260 Ne forkuru. Nur senmoviĝu! 0:49:09.930,0:49:18.840 Kiam mi forpelis la lupon, Princo diris: [br]«Paĉjo, mi ne timis. Ja vi estis apude». 0:49:25.920,0:49:32.260 Kaj tio estas la plej bonaj vortoj, [br]kiujn patro povas aŭdi de sia filo. 0:49:48.990,0:49:55.330 Kiel ĉiuj ekĝojis, kiam ni revenis bonorde. 0:50:55.300,0:51:00.980 Nur Lafo riproĉis min pro tio, [br]ke mi sola atakis la lupon. 0:51:01.490,0:51:08.120 Sed ŝiaj okuloj estis plenaj da danko [br]pro la savita filo. 0:51:20.690,0:51:27.360 Mia familio... [br]Mi povas defendi vin de ĉio en la mondo. 0:52:45.700,0:52:51.790 Kaj poste li venis denove. 0:52:52.660,0:52:59.860 Ni rimarkis la urson, kiam li venis [br]jam tro proksimen. Peza spirado... 0:53:00.060,0:53:05.750 Kaj la odoro, kiun mi konfuzos kun neniu alia. 0:53:05.750,0:53:11.970 Sed nun mi ne kaŝiĝos en terneston. [br]Mi savos la familion. 0:53:12.650,0:53:19.000 Mi komprenis, ke mi devas defendi la familianojn, [br]kiel tion faris paĉjo. Mi devas deturni la monstron al mi, 0:53:19.000,0:53:26.500 forkonduki lin de la ternesto, igi lin postkuri min [br]kaj poste trovi rifuĝejon, kaj ĉiuj estos savitaj. 0:53:28.720,0:53:32.980 Mi impetis for. [br]Lafo kun la infanoj restis malantaŭe. 0:53:32.980,0:53:37.850 Mi kuris, sed la timo el la pasinteco [br]rapide atingis min, 0:53:37.850,0:53:44.260 kaj mi jam ne plu povis distingi, [br]ĉu mi savas la familion aŭ saviĝas mem. 0:54:49.290,0:54:56.120 Mi kuris senhalte ĝis mi falis teren sen fortoj. [br]Kaj la urso? 0:54:57.280,0:55:02.530 Li restis apud la ternesto... 0:55:18.580,0:55:23.500 Vento, Vento... Kion do vi faris? 0:55:23.790,0:55:30.720 Lafo! Infanoj! Ne, mi petegas, ne! [br]Kie estas vi? 0:55:31.340,0:55:37.010 Iu ajn! Almenaŭ iu ajn! 0:56:22.440,0:56:31.490 Foje tio jam okazis. Spuroj de urso, lia odoro — [br]kaj malplena ternesto. 0:56:33.950,0:56:40.380 Oni diras, ke fulmo [br]ne trafas saman lokon dufoje. 0:56:40.870,0:56:46.420 Eĉ ĝi havas pli da kompato al ĉio viva. 0:56:47.970,0:56:52.840 Dufoje mi perdis ĉiujn proksimulojn. 0:56:52.840,0:56:58.610 Sed tiam mi estis malgranda [br]kaj ne povis defendi min. 0:56:59.200,0:57:07.040 Kien malaperis mia patra instinkto? [br]Kial ĝi ne ordonis al mi resti kaj batali? 0:57:08.050,0:57:15.100 En mi denove vekiĝis eta tremanta vulpido... 0:58:04.890,0:58:12.500 Mi decidis resti sur ĉi tiu loko, [br]kuŝi apud la ternesto kaj morti. 0:58:16.120,0:58:21.560 Tamen subite mi eksentis ies varmon. 0:58:23.220,0:58:27.080 Tio estis ŝi, Lafo! 0:58:27.080,0:58:33.930 Ŝi malsekiĝis ĝis lasta hareto, [br]ŝi estis timigita, sed viva! 0:58:45.040,0:58:49.980 «Mi pensis, ke mi perdis vin!» 0:58:53.680,0:59:01.640 «La infanoj estas sekuraj, mi ankaŭ. [br]Sed tio ne plu rilatas vin», respondis ŝi. 0:59:16.210,0:59:22.150 Ŝi forkondukis la urson de la ternesto! [br]Kia feliĉo! 0:59:22.690,0:59:29.700 Sed en ĉi tiu feliĉo ne estas loko por malkuraĝulo, [br]kiu ne povis defendi sian familion. 0:59:35.340,0:59:42.140 Mi devas foriri... [br]Sed kiel oni povas foriri de sia amo? 1:00:28.630,1:00:35.410 Mi faris eraron kaj ne komprenis, [br]kiel korekti ĝin. 1:00:41.520,1:00:48.720 Mi elpensis pretekstojn por esti [br]pli proksime al ili. Mi lernis fiŝkapti. 1:00:50.690,1:00:56.330 Sed ĉu sufiĉas alporti fiŝon post tio, kio okazis? 1:01:21.560,1:01:28.690 Lafo eĉ ne rigardis min. [br]«Lasu tion kaj iru kun mi», ŝi diris al Princo, 1:01:28.690,1:01:33.450 kaj gvidis lin al ĉasado. 1:01:39.640,1:01:46.640 Ŝi instruas la infanojn trovi nutraĵon. [br]Tio estu mia laboro. 1:01:47.210,1:01:54.280 Sed mi ne plu ekzistas por ili. [br]Ili bonege faras ĉion sen mi. 1:02:33.550,1:02:38.860 La infanoj kreskis antaŭ miaj okuloj, [br]tamen sen mia partopreno. 1:02:38.860,1:02:46.400 Mi sekvis ilin kiel ombro, ĉiam estis apude. [br]Sed neniu bezonis tion. 1:03:04.580,1:03:10.580 Adoleskantoj... [br]Ili vidis, kiel ŝanĝiĝis panja rilato al mi, 1:03:10.580,1:03:17.470 kaj decidis sekvi ĝin. Mi volis helpi ilin [br]en preparado al memstara vivo, 1:03:17.470,1:03:24.760 kiu ekos jam venontan aŭtunon. [br]Sed ili nur bruskis. 1:03:25.610,1:03:30.880 Mi estiĝis malplena loko por ili. 1:06:02.410,1:06:10.740 Li venis denove. [br]Sed nun bolanta furiozo subpremis mian timon. 1:06:10.740,1:06:15.930 Pereu mi, sed mi ne ebligos tuŝi mian familion. 1:06:15.930,1:06:22.050 Mi ne plu estas tiu, kiu tremas pro timo [br]en la plej fora angulo de profunda ternesto. 1:06:22.050,1:06:27.750 Mi estas filo de mia patro. [br]Mi mem estas patro! 1:06:35.120,1:06:40.520 Mi estas Vento, flama vulpo! 1:07:30.680,1:07:35.890 Timo estas forta. [br]Ĝi povas malklarigi la menson. 1:07:35.890,1:07:41.460 Furiozo estas forta. [br]Ĝi povas ŝteli la animon. 1:07:41.810,1:07:50.450 Sed amo estas pli forta ol ili. [br]Ĝi donacas pardonon kaj donas duan ŝancon. 1:08:24.860,1:08:32.120 Miaj vulpidoj baldaŭ devos [br]fariĝi memstaraj kaj trovi sin. 1:08:50.320,1:08:56.940 Ili jam tute plenkreskis. [br]Baldaŭ ekos ilia unua vojaĝo. 1:08:57.470,1:09:04.890 Kia montriĝos ilia navigado en ĉi tiu [br]mirinda oceano da vivo, nomata Kamĉatko? 1:09:04.890,1:09:09.160 La tempo montros. 1:10:36.900,1:10:42.320 Infanoj lernas ne de vortoj, [br]sed de niaj agoj. Tio veras. 1:10:42.320,1:10:47.180 Princon tiel inspiris la heroaĵoj [br]de liaj gepatroj, kiuj forpelis la ursojn, 1:10:47.180,1:10:52.760 ke li ekpensis, kiel li mem distingiĝu. [br]Li tiel tedis ursojn, 1:10:52.760,1:10:58.090 ke ili, kompatindaj, [br]eĉ ne povis fiŝkapti trankvile. 1:12:50.530,1:12:57.890 Princo ekis danĝerajn ludojn kun tiuj, [br]kun kiuj oni ne ludu — ursoj. 1:14:12.970,1:14:19.570 Por la juna vulpo venis tempo ekscii, [br]kial oni ne konfuzu kuraĝon kaj senprudenton. 1:14:19.570,1:14:26.450 Miaj gepatroj pereis, savante sian familion [br]de la urso. Kaj por kio riskas vi, Princo? 1:14:26.450,1:14:30.700 Esti kuraĝa ne signifas serĉi danĝerojn. 1:14:30.700,1:14:38.770 Pro timo oni povas perdi la plej valoran, tamen [br]senprudenta risko estas kialo de stultaj perdoj! 1:14:53.860,1:14:59.850 Tamen... [br]Foje senprudenta risko helpas konkeri amon. 1:14:59.850,1:15:04.590 Sed nun mi parolas ne pri tio. 1:15:17.130,1:15:25.010 La somero foriris de sur la montopintoj, [br]malsupreniĝis ĉiam pli malalten al la oceano. 1:15:36.490,1:15:43.620 Tio estis lastaj tagoj, kiam eblis [br]ne maltrankvili pro nutraĵo. Ĝi estis ĉie. 1:15:43.620,1:15:49.830 Junaj gevulpoj tutajn tagojn kolektadis [br]la rikolton de beroj kaj pinaj semoj. 1:15:49.830,1:15:55.860 Ja plej gravas akiri fortojn ĝis unua vintro. 1:17:47.780,1:17:54.020 Sed jen ili foriris. [br]Ili fosas ternestojn, ankoraŭ malplenajn. 1:17:54.020,1:17:59.930 Kaj unu tagon ankaŭ en ili [br]eksonos voĉoj de vulpidoj. 1:18:02.900,1:18:08.050 Mi esperas, la gefiloj memoras, [br]ke ternestojn oni faru longaj, 1:18:08.050,1:18:14.430 por ke neniu ursa manego [br]povu atingi tiujn, kiujn ili amas. 1:18:18.850,1:18:25.570 Kaj ke iliaj novaj hejmoj estu plenaj da amo. 1:19:57.700,1:20:03.650 Oni diras, ke loko, kie vi naskiĝis, [br]influas vian sorton. 1:20:04.370,1:20:10.700 Estis Kamĉatko, kiu donis al mi [br]fortojn kaj kuraĝon. 1:20:14.000,1:20:20.420 Ĝi instruis ami kaj admiri belon. 1:20:24.210,1:20:27.130 Mia fajra tero. 1:20:27.130,1:20:34.650 Mia hejmo kun puraj riveroj, [br]travidebla aero kaj senfinaj vastaĵoj. 1:20:35.440,1:20:44.390 Kaj mi estas nur unu el la formoj, kiujn [br]portempe prenis la eterna energio de la fajra lando. 1:20:45.140,1:20:53.920 Ne eblas perei, se vi estas eterna. [br]Ne eblas perdi esperon, se en vi vivas harmonio. 1:21:02.720,1:21:10.650 Ne eblas ne gardi la naturon, [br]se la naturo estas vi mem. 1:21:35.390,1:21:41.980 La historio de Vento kaj lia familio estis filmita sur [br]la teritorio de natura rezervejo «Kronockij» en Kamĉatko. 1:21:41.980,1:21:49.140 Nur en tiaj lokoj ankoraŭ eblas [br]vera vivo de animaloj en la natura medio.