Ĉi tiu filmo estas farita en
natura rezervejo «Kronockij» en Kamĉatko.
Por maksimume malgrandigi efikon al la protektata
teritorio, la filmadon partoprenis du homoj.
Dum 25 monatoj Dmitrij Ŝpilenok kaj Anna Ŝpilenok
observis vivon de vulpoj en la naturo.
Oni diras, ke loko, kie vi aperis,
influas vian sorton.
Kie vi naskiĝis, kion vi memoras pri hejmo,
kion vi vidis, kiam estis malgranda.
Kiam mi unuafoje malfermis
la okulojn, mi ekvidis ĝin — Kamĉatkon.
Fajran teron, kiu moviĝas,
spiras kaj sonas kiel viva estaĵo.
Ĉi tie estis tiom da nekutima kaj timiga.
La gefratoj tuj komprenis,
ke en ĉi tiu mondo venkas la plej forta.
Kaj ekis! Ili konkuris vere en ĉio.
Ili estis aliaj.
Tamen, panjo diris,
ke estis ĝuste mi, kiu aliis.
Dum ili trejnis ĉasistajn lertojn, mi observis,
penetris esencon de aĵoj, absorbis belon.
Mi naskiĝis lasta kaj estis plej malgranda,
plej malforta, plej malrapida.
Kiam mi unuan fojon eliris el la ternesto,
vento apenaŭ forblovis min.
Do oni nomis min Vento.
Antaŭe mi pensis, la gepatroj volis,
ke tio memorigu, kiom forta estis vento.
Sed nun mi komprenas — ili nomis min tiel
por ke mi memoru, kiom forta mi estiĝu.
«Ne atentu, ke vi nun estas tia. Plej gravas
akiri fortojn ĝis unua vintro», kuraĝigis min paĉjo.
Mi kreskis, kreskis miaj gefratoj.
Ni forkuradis ĉiam pli foren, estiĝis nesingardaj.
Kaj foje per nia bruo ni vokis malbonon.
Al ni venis li.
Paĉjo defendis nin ĝis lasta momento.
Sed li estis pli forta.
Li forprenis ĉiujn.
Krom la plej malforta kaj malgranda,
kiu kaŝiĝis en fora angulo de la ternesto.
Min.
LA FLAMA VULPO
Kaj jen mia unua vintro,
pri kiu avertis paĉjo.
Vintre belas... Kaj ankaŭ malsatas.
Se vi ne havas rezervojn,
al vi estos malfacile.
Rezervojn mi ne havas... Sed mi estas Vento!
En mi fluas sango de la plej forta kaj kuraĝa vulpo.
Nenian vintron mi timas.
Mi ne povas spiri! Nenion mi aŭdas!
Malvarmegas! Kaj timigas!
Kion paĉjo farus sur mia loko?
Enirus la terneston, transatendis la ŝtormon tie!
Kaj se neĝo ŝtopos la elirejon?
Se mi iĝos ŝlosita subtere?
Restos ĉi tie por ĉiam?
La ŝtormo finiĝis same neatendite, kiel ĝi
komenciĝis. Estis neniu, kiu travivis ĝin.
Ĉu mi sola restis sur la tero?
Momenton! Tio ne estas miaj spuroj.
Mi sekvis ilin kaj ekvidis tion,
de kio mia spiro haltis.
La plej rufa en la tuta mondo,
kun la plej pufa vosto
kaj fajnaj akropintaj oreloj.
Kaj turno de ŝia kapo... Ŝia rigardo...
Ŝi kvazaŭ vokis min.
Kaj mi ekiris al ŝi.
Kaj ŝi ankaŭ ekiris al mi!
Mi ne povis kredi mian feliĉon. Ĉio estis kiel
en fabelo. Mi pretis meti ĉion al ŝiaj piedoj. Sed...
Sed tiutage mi ricevis batojn sur la orelojn,
sur la flankojn, kaj sur la muzelon.
Kio mi nun estas por ŝi?
Fremdulo, kiu transpasis la limon.
Defendo de teritorio pli gravas
ol ajnaj sentoj, mi ne oponas.
Sed mi farus al ŝi nenion malbonan.
Ŝi nomiĝis Lafo.
Rufa fajro sur blanka neĝo.
Lafo ekbruligis en mia koro ion,
kio ne ebligis halti.
Ŝiaj okuloj... Ŝia hararo...
Flamo de ŝia bildo brulegis interne
kaj ne estingiĝis.
Kaj tuta oceano ne povus malvarmigi min
en ĉi tiu neforgesebla tago.
Blankaj glacipecoj en ŝaŭmaj ondoj —
jen mia vivo.
Ĝi impetas ien kaj ne trovas lokon por resti.
Eble, almenaŭ ĉi-okaze al mi bonŝancos?
Sed kiel degeligi la malvarman koron de Lafo?
Decidite. Mi iros al ŝi kaj pardonpetos.
Mi venos nokte sen averto kaj petos pardonon
pro mia unua vizito malsukcesa.
Lafo, ĉu vi estas hejme?
Mi venis por pardonpeti.
Pardonu... Lafo!
Mi mem kulpas. Bonan tempon mi trovis —
dum nokto veni rekte al la ternesto!
Ja almenaŭ maldecas veni al damo
meze de nokto! Ŝi povis ektimi.
Mi necesas ion por konkeri ŝian koron.
Vento bezonas heroaĵon.
Maragloj! Unu tia rabobirdo
povas disŝiri plej fortan vulpon.
Sed heroaĵo ja ne estas alporti muson en dentoj.
Mi decidiĝu. Nun — aŭ neniam.
Uf! Mi apenaŭ fuĝis!
Ĉu efektive mi volis kapti maraglon?
Probable, ili pensis, ke mi estas freneza,
kaj decidis ne havi aferon kun mi. Bonŝancis...
Ŝi vidis ĉion!
Verŝajne, mi ridindas en ŝiaj okuloj.
Aŭ mi denove estos batita...
Kaj tiam ŝi kriis al mi — al mi! —
ke mi estas kuraĝa!
Kurte, ni decidis loĝi kune.
Kaj ŝi ne plu forpelis min.
Vintraj tagoj sekvis unu la alian.
Mi ĝuis ĉiun minuton apud mia amatino.
Mi forgesis, ke en la mondo povas esti io krom ŝi.
Vintro estas tempo malfacila,
sed trankvila. Kaj printempe vekiĝas ili...
Malsataj kaj ferocaj.
Li forprenis la vivojn de miaj gepatroj kaj gefratoj,
kaj nun li venis por preni mian familion.
Li flaras min, scias, ke mi estas ie ĉi tie.
Sed nia ternesto profundas. Ĝi havas multe da
toneloj kaj anguloj, kien ursa manego ne atingos.
Ni sidas senbrue, ĝis li foriros. Kiom ajn forta
estus malsato, la urso ne povos fosi senfine.
Ĉu li foriris aŭ ne?
Necesas eliri kaj kontroli.
Lafo ne vidu mian timon.
Ĉi-foje al ni bonŝancis.
La urso decidis ne elspezi fortojn por ni.
Li iris en specialan lokon fore
en la montaro — malantaŭ tiu vulkano.
Oni iras al ĝi tutan tagon aŭ eĉ pli.
Valo de gejseroj estas miraklo de la naturo.
Tuta tero kvazaŭ bolas tie.
Kiam ĉi tie kuŝas dika neĝtavolo,
tie, supre, jam kreskas nova bongusta herbo.
Pro la subtera varmego printempo tie okazas multe
pli frue, kaj en ĉi tiuj lokoj ĉiam troveblas io por gustumi.
Sed ni, vulpoj, malofte venas tien.
Ĉi loko estas tro alte en la montaro.
Krome, dum primtempo tie kolektiĝas ursoj.
Li jam estas tie.
Ursinoj kun idoj ankaŭ iras tien.
Kaj kial la urso estas sola?
Kie estas lia familio?
Li ne konas ĉi tiun vorton.
Kiam ursidoj naskiĝas,
tio estas granda ĝojo por ilia panjo.
Kaj ĉefa tasko ŝia estas forkonduki la infanojn kiel
eble plej foren de la patro, por ke ili ne renkontiĝu.
Malsata urso ne distingas
inter proksimuloj kaj fremduloj.
Li atakas ĉiujn, kaj neniu haltigos lin.
Kaj ni havas novaĵojn.
Mi estiĝis paĉjo!
Nun mi havas infanojn.
Kiu povus pensi? Mi estas paĉjo!
Mi estas paĉjo!
Lafo, ĉu vi aŭdas? Mi estas paĉjo!
Kaj tio signifas, ke vi estas panjo.
Ĉu vi imagas?
Ho, kia bonega vi estas!
Kia belulino! Kia brava panjo!
Infanoj... Mi tuj instruu ĉion al ili.
Kiaj do ĉarmaj ili estas!
De kio komenci? Ĉu batali kontraŭ maragloj? Ĉu kolekti
bukedon da musoj? Ne, tio ankoraŭ trofruas por ili.
Aj, mi ne scias, de kio komenci!
Infanoj... Sukcesu mi gardi vin
de ĉiuj danĝeroj en la mondo.
Mi jen emas plori pro kortuŝeco, jen
sufokiĝas pro alfluinta sento de respondeco.
Mi instruu al ili ĉion,
kiel iam paĉjo instruis min.
Ĉu mi sukcesos?
Mi vidas la vulpidojn
kaj rememoras min malgranda.
Mi rigardis paĉjon same kiel
ili nun rigardas min. Du miaj vulpidoj...
Momenton! Ĉu ses? Ja estis du!
Kion mi faru kun ili?
Mi tiom junas ankoraŭ!
Lafo!
Lafo, ĉu do ni estas nun multinfana familio?
Ni estas multinfana familio!
Por nutri ĉiujn necesas multe da penoj.
Paĉjo iras por labori!
Ankaŭ panjo serĉas nutraĵon.
Nu, ne gravas — ni estas spertaj ĉasistoj:
ĉi tie kaptis muson, tie trovis fiŝon...
Ho! Kaj tie estas io bongusta!
Urso... Urso! Tie estas urso!
Mi fuĝis...
La urso eĉ ne rimarkis min.
Espereble, neniu vidis kiel mi ektimis.
Kion pensus la infanoj?
Dum mi kuraĝe forkuris de la urso,
Lafo alportis muson al la etuloj.
Kiel ŝi sukcesas fari ĉion?
Lafo zorgas pri ses infanoj
kaj aspektas fascine! Nekredeblas!
Kaj ŝi elektis min...
Ankoraŭ ŝi plejparte zorgas pri la infanoj. Tamen
jam tre baldaŭ ili kreskos, kaj mi instruos ilin ĉasi.
Lafo, vi povas kalkuli je mi!
Nun ni batvundas la piedojn kaj trakuras
dekojn da kilometroj tage en serĉo de musoj.
Sed baldaŭ ekos festeno por ĉiuj.
La plej bongusta fiŝo en la mondo —
salmo — estis proksime.
Salmoj iris al enfluejoj de riveroj. Malsataj ursoj
atendis ilin rekte en oceanaj ondoj.
Ne, tio ne estas fiŝoj. Tio estas balenoj.
Ne eblas kapti ilin.
Kaj tio ĉi estas fiŝoj.
Tre baldaŭ salmoj leviĝos
el la oceano en riverojn por fraji.
Mi volus diri: «Tiam ankaŭ ni ĉasos».
En la realo — sed al neniu rakontu tion —
vulpoj ne estas tiaj sukcesaj fiŝkaptistoj kiel ursoj.
Kapti vivan fiŝon scipovas nur supervulpoj.
En nia familio tion faras Lafo.
Ŝi estas mia supervulpino.
Lafo alportas fiŝon por la infanoj
kaj ĉiufoje okazas same:
iu batalas kaj iu observas la batalon.
Kaj nur Lia Moŝto scias, kion fari.
Ni nomis lin Princo, ĉar liaj postuloj
al la mondo estas vere reĝaj!
Ĉiam li volas ricevi ĉion plej bonan
kaj preferinde unua.
Dum vi batalas, Princo sola manĝos ĉion.
Kaj se ne manĝos, do kaŝos tiel,
ke poste li mem ne trovos. Tia vulpido!
Kaj kiel do oni nutru la familion
en tiaj kondiĉoj?
Divenu, kiu alkuris unua.
Estas nur unu metodo por ke ĉiuj manĝu —
teni Princon je la kruro, kvazaŭ bebon.
Li, stultulineto, pensas, ke li estas granda,
kaj li pretas tion pruvi.
Princo kaŝe foriris al sia unua ĉasado —
li ĉasis burdojn.
Foje mi grumblas al li, sed profunde
de la animo mi fieras pli li.
Finfine, li ne kulpas, ke li montriĝis
plej rapida, plej forta kaj lerta.
Kaj plej senprudenta...
Komence ni ne malkvietiĝis.
Lafo ekis maltrankvili, kiam venis krepusko.
Malgranda vulpido en vastega tundro. Sola.
Facila predo por ĉiu ajn...
Lafo restis kun la infanoj,
kaj mi kuris por serĉi Princon.
Filo! Filo, kie estas vi?
Mi tutan nokton serĉis lin,
ne haltis eĉ por sekundo.
Mi trovu lin antaŭ iu alia faros tion.
Odoro de lupo... Mi forpelu la solan skolton
antaŭ ĉi tie aperos senkompata luparo.
Se vi volas rapide trovi iun en tundro,
rigardu supren.
Rabobirdoj vidas ĉion
kaj rimarkas predon unuaj.
Ne timu, etulo. Plej grave — ne moviĝu.
Ne forkuru. Nur senmoviĝu!
Kiam mi forpelis la lupon, Princo diris:
«Paĉjo, mi ne timis. Ja vi estis apude».
Kaj tio estas la plej bonaj vortoj,
kiujn patro povas aŭdi de sia filo.
Kiel ĉiuj ekĝojis, kiam ni revenis bonorde.
Nur Lafo riproĉis min pro tio,
ke mi sola atakis la lupon.
Sed ŝiaj okuloj estis plenaj da danko
pro la savita filo.
Mia familio...
Mi povas defendi vin de ĉio en la mondo.
Kaj poste li venis denove.
Ni rimarkis la urson, kiam li venis
jam tro proksimen. Peza spirado...
Kaj la odoro, kiun mi konfuzos kun neniu alia.
Sed nun mi ne kaŝiĝos en terneston.
Mi savos la familion.
Mi komprenis, ke mi devas defendi la familianojn,
kiel tion faris paĉjo. Mi devas deturni la monstron al mi,
forkonduki lin de la ternesto, igi lin postkuri min
kaj poste trovi rifuĝejon, kaj ĉiuj estos savitaj.
Mi impetis for.
Lafo kun la infanoj restis malantaŭe.
Mi kuris, sed la timo el la pasinteco
rapide atingis min,
kaj mi jam ne plu povis distingi,
ĉu mi savas la familion aŭ saviĝas mem.
Mi kuris senhalte ĝis mi falis teren sen fortoj.
Kaj la urso?
Li restis apud la ternesto...
Vento, Vento... Kion do vi faris?
Lafo! Infanoj! Ne, mi petegas, ne!
Kie estas vi?
Iu ajn! Almenaŭ iu ajn!
Foje tio jam okazis. Spuroj de urso, lia odoro —
kaj malplena ternesto.
Oni diras, ke fulmo
ne trafas saman lokon dufoje.
Eĉ ĝi havas pli da kompato al ĉio viva.
Dufoje mi perdis ĉiujn proksimulojn.
Sed tiam mi estis malgranda
kaj ne povis defendi min.
Kien malaperis mia patra instinkto?
Kial ĝi ne ordonis al mi resti kaj batali?
En mi denove vekiĝis eta tremanta vulpido...
Mi decidis resti sur ĉi tiu loko,
kuŝi apud la ternesto kaj morti.
Tamen subite mi eksentis ies varmon.
Tio estis ŝi, Lafo!
Ŝi malsekiĝis ĝis lasta hareto,
ŝi estis timigita, sed viva!
«Mi pensis, ke mi perdis vin!»
«La infanoj estas sekuraj, mi ankaŭ.
Sed tio ne plu rilatas vin», respondis ŝi.
Ŝi forkondukis la urson de la ternesto!
Kia feliĉo!
Sed en ĉi tiu feliĉo ne estas loko por malkuraĝulo,
kiu ne povis defendi sian familion.
Mi devas foriri...
Sed kiel oni povas foriri de sia amo?
Mi faris eraron kaj ne komprenis,
kiel korekti ĝin.
Mi elpensis pretekstojn por esti
pli proksime al ili. Mi lernis fiŝkapti.
Sed ĉu sufiĉas alporti fiŝon post tio, kio okazis?
Lafo eĉ ne rigardis min.
«Lasu tion kaj iru kun mi», ŝi diris al Princo,
kaj gvidis lin al ĉasado.
Ŝi instruas la infanojn trovi nutraĵon.
Tio estu mia laboro.
Sed mi ne plu ekzistas por ili.
Ili bonege faras ĉion sen mi.
La infanoj kreskis antaŭ miaj okuloj,
tamen sen mia partopreno.
Mi sekvis ilin kiel ombro, ĉiam estis apude.
Sed neniu bezonis tion.
Adoleskantoj...
Ili vidis, kiel ŝanĝiĝis panja rilato al mi,
kaj decidis sekvi ĝin. Mi volis helpi ilin
en preparado al memstara vivo,
kiu ekos jam venontan aŭtunon.
Sed ili nur bruskis.
Mi estiĝis malplena loko por ili.
Li venis denove.
Sed nun bolanta furiozo subpremis mian timon.
Pereu mi, sed mi ne ebligos tuŝi mian familion.
Mi ne plu estas tiu, kiu tremas pro timo
en la plej fora angulo de profunda ternesto.
Mi estas filo de mia patro.
Mi mem estas patro!
Mi estas Vento, flama vulpo!
Timo estas forta.
Ĝi povas malklarigi la menson.
Furiozo estas forta.
Ĝi povas ŝteli la animon.
Sed amo estas pli forta ol ili.
Ĝi donacas pardonon kaj donas duan ŝancon.
Miaj vulpidoj baldaŭ devos
fariĝi memstaraj kaj trovi sin.
Ili jam tute plenkreskis.
Baldaŭ ekos ilia unua vojaĝo.
Kia montriĝos ilia navigado en ĉi tiu
mirinda oceano da vivo, nomata Kamĉatko?
La tempo montros.
Infanoj lernas ne de vortoj,
sed de niaj agoj. Tio veras.
Princon tiel inspiris la heroaĵoj
de liaj gepatroj, kiuj forpelis la ursojn,
ke li ekpensis, kiel li mem distingiĝu.
Li tiel tedis ursojn,
ke ili, kompatindaj,
eĉ ne povis fiŝkapti trankvile.
Princo ekis danĝerajn ludojn kun tiuj,
kun kiuj oni ne ludu — ursoj.
Por la juna vulpo venis tempo ekscii,
kial oni ne konfuzu kuraĝon kaj senprudenton.
Miaj gepatroj pereis, savante sian familion
de la urso. Kaj por kio riskas vi, Princo?
Esti kuraĝa ne signifas serĉi danĝerojn.
Pro timo oni povas perdi la plej valoran, tamen
senprudenta risko estas kialo de stultaj perdoj!
Tamen...
Foje senprudenta risko helpas konkeri amon.
Sed nun mi parolas ne pri tio.
La somero foriris de sur la montopintoj,
malsupreniĝis ĉiam pli malalten al la oceano.
Tio estis lastaj tagoj, kiam eblis
ne maltrankvili pro nutraĵo. Ĝi estis ĉie.
Junaj gevulpoj tutajn tagojn kolektadis
la rikolton de beroj kaj pinaj semoj.
Ja plej gravas akiri fortojn ĝis unua vintro.
Sed jen ili foriris.
Ili fosas ternestojn, ankoraŭ malplenajn.
Kaj unu tagon ankaŭ en ili
eksonos voĉoj de vulpidoj.
Mi esperas, la gefiloj memoras,
ke ternestojn oni faru longaj,
por ke neniu ursa manego
povu atingi tiujn, kiujn ili amas.
Kaj ke iliaj novaj hejmoj estu plenaj da amo.
Oni diras, ke loko, kie vi naskiĝis,
influas vian sorton.
Estis Kamĉatko, kiu donis al mi
fortojn kaj kuraĝon.
Ĝi instruis ami kaj admiri belon.
Mia fajra tero.
Mia hejmo kun puraj riveroj,
travidebla aero kaj senfinaj vastaĵoj.
Kaj mi estas nur unu el la formoj, kiujn
portempe prenis la eterna energio de la fajra lando.
Ne eblas perei, se vi estas eterna.
Ne eblas perdi esperon, se en vi vivas harmonio.
Ne eblas ne gardi la naturon,
se la naturo estas vi mem.
La historio de Vento kaj lia familio estis filmita sur
la teritorio de natura rezervejo «Kronockij» en Kamĉatko.
Nur en tiaj lokoj ankoraŭ eblas
vera vivo de animaloj en la natura medio.