WEBVTT 00:00:31.020 --> 00:00:33.680 Ĉi tiu filmo estas farita en natura rezervejo «Kronockij» en Kamĉatko. 00:00:33.680 --> 00:00:36.180 Por maksimume malgrandigi efikon al la protektata teritorio, la filmadon partoprenis du homoj. 00:00:36.180 --> 00:00:43.850 Dum 25 monatoj Dmitrij Ŝpilenok kaj Anna Ŝpilenok observis vivon de vulpoj en la naturo. 00:01:30.980 --> 00:01:36.770 Oni diras, ke loko, kie vi aperis, influas vian sorton. 00:01:36.770 --> 00:01:44.360 Kie vi naskiĝis, kion vi memoras pri hejmo, kion vi vidis, kiam estis malgranda. 00:01:44.360 --> 00:01:51.060 Kiam mi unuafoje malfermis la okulojn, mi ekvidis ĝin — Kamĉatkon. 00:01:51.060 --> 00:01:59.090 Fajran teron, kiu moviĝas, spiras kaj sonas kiel viva estaĵo. 00:02:11.740 --> 00:02:18.610 Ĉi tie estis tiom da nekutima kaj timiga. 00:02:41.810 --> 00:02:48.720 La gefratoj tuj komprenis, ke en ĉi tiu mondo venkas la plej forta. 00:02:50.100 --> 00:02:55.740 Kaj ekis! Ili konkuris vere en ĉio. 00:02:57.010 --> 00:03:01.300 Ili estis aliaj. 00:03:06.940 --> 00:03:13.120 Tamen, panjo diris, ke estis ĝuste mi, kiu aliis. 00:03:27.970 --> 00:03:33.580 Dum ili trejnis ĉasistajn lertojn, mi observis, 00:03:33.580 --> 00:03:38.760 penetris esencon de aĵoj, absorbis belon. 00:03:51.790 --> 00:03:59.710 Mi naskiĝis lasta kaj estis plej malgranda, plej malforta, plej malrapida. 00:04:01.240 --> 00:04:06.920 Kiam mi unuan fojon eliris el la ternesto, vento apenaŭ forblovis min. 00:04:09.410 --> 00:04:14.880 Do oni nomis min Vento. 00:04:21.560 --> 00:04:28.420 Antaŭe mi pensis, la gepatroj volis, ke tio memorigu, kiom forta estis vento. 00:04:28.420 --> 00:04:35.560 Sed nun mi komprenas — ili nomis min tiel por ke mi memoru, kiom forta mi estiĝu. 00:04:38.730 --> 00:04:46.280 «Ne atentu, ke vi nun estas tia. Plej gravas akiri fortojn ĝis unua vintro», kuraĝigis min paĉjo. 00:04:50.720 --> 00:04:59.420 Mi kreskis, kreskis miaj gefratoj. Ni forkuradis ĉiam pli foren, estiĝis nesingardaj. 00:05:11.490 --> 00:05:16.460 Kaj foje per nia bruo ni vokis malbonon. 00:05:17.260 --> 00:05:21.210 Al ni venis li. 00:05:59.400 --> 00:06:05.680 Paĉjo defendis nin ĝis lasta momento. Sed li estis pli forta. 00:06:06.310 --> 00:06:10.550 Li forprenis ĉiujn. 00:06:22.700 --> 00:06:28.900 Krom la plej malforta kaj malgranda, kiu kaŝiĝis en fora angulo de la ternesto. 00:06:28.900 --> 00:06:32.050 Min. 00:07:17.270 --> 00:07:26.180 LA FLAMA VULPO 00:08:18.360 --> 00:08:24.200 Kaj jen mia unua vintro, pri kiu avertis paĉjo. 00:08:25.120 --> 00:08:31.730 Vintre belas... Kaj ankaŭ malsatas. 00:08:31.730 --> 00:08:36.290 Se vi ne havas rezervojn, al vi estos malfacile. 00:08:36.290 --> 00:08:43.900 Rezervojn mi ne havas... Sed mi estas Vento! En mi fluas sango de la plej forta kaj kuraĝa vulpo. 00:08:44.510 --> 00:08:49.270 Nenian vintron mi timas. 00:09:20.480 --> 00:09:27.020 Mi ne povas spiri! Nenion mi aŭdas! Malvarmegas! Kaj timigas! 00:09:31.120 --> 00:09:38.130 Kion paĉjo farus sur mia loko? Enirus la terneston, transatendis la ŝtormon tie! 00:09:38.780 --> 00:09:45.660 Kaj se neĝo ŝtopos la elirejon? Se mi iĝos ŝlosita subtere? 00:09:46.680 --> 00:09:51.000 Restos ĉi tie por ĉiam? 00:10:55.240 --> 00:11:02.770 La ŝtormo finiĝis same neatendite, kiel ĝi komenciĝis. Estis neniu, kiu travivis ĝin. 00:11:03.800 --> 00:11:08.000 Ĉu mi sola restis sur la tero? 00:11:09.370 --> 00:11:13.300 Momenton! Tio ne estas miaj spuroj. 00:11:14.140 --> 00:11:20.690 Mi sekvis ilin kaj ekvidis tion, de kio mia spiro haltis. 00:11:26.860 --> 00:11:31.560 La plej rufa en la tuta mondo, 00:11:32.010 --> 00:11:38.010 kun la plej pufa vosto kaj fajnaj akropintaj oreloj. 00:11:48.520 --> 00:11:53.620 Kaj turno de ŝia kapo... Ŝia rigardo... 00:11:54.140 --> 00:11:57.880 Ŝi kvazaŭ vokis min. 00:12:28.610 --> 00:12:32.720 Kaj mi ekiris al ŝi. 00:12:39.140 --> 00:12:42.410 Kaj ŝi ankaŭ ekiris al mi! 00:12:42.410 --> 00:12:50.780 Mi ne povis kredi mian feliĉon. Ĉio estis kiel en fabelo. Mi pretis meti ĉion al ŝiaj piedoj. Sed... 00:13:04.780 --> 00:13:10.870 Sed tiutage mi ricevis batojn sur la orelojn, sur la flankojn, kaj sur la muzelon. 00:13:11.640 --> 00:13:17.460 Kio mi nun estas por ŝi? Fremdulo, kiu transpasis la limon. 00:13:17.460 --> 00:13:22.270 Defendo de teritorio pli gravas ol ajnaj sentoj, mi ne oponas. 00:13:22.270 --> 00:13:26.650 Sed mi farus al ŝi nenion malbonan. 00:13:30.260 --> 00:13:33.620 Ŝi nomiĝis Lafo. 00:13:33.620 --> 00:13:37.810 Rufa fajro sur blanka neĝo. 00:13:39.130 --> 00:13:46.040 Lafo ekbruligis en mia koro ion, kio ne ebligis halti. 00:13:50.130 --> 00:13:55.130 Ŝiaj okuloj... Ŝia hararo... 00:13:55.620 --> 00:13:59.840 Flamo de ŝia bildo brulegis interne kaj ne estingiĝis. 00:13:59.840 --> 00:14:05.890 Kaj tuta oceano ne povus malvarmigi min en ĉi tiu neforgesebla tago. 00:14:37.360 --> 00:14:42.100 Blankaj glacipecoj en ŝaŭmaj ondoj — jen mia vivo. 00:14:42.780 --> 00:14:50.530 Ĝi impetas ien kaj ne trovas lokon por resti. Eble, almenaŭ ĉi-okaze al mi bonŝancos? 00:14:50.750 --> 00:14:55.880 Sed kiel degeligi la malvarman koron de Lafo? 00:15:21.200 --> 00:15:25.490 Decidite. Mi iros al ŝi kaj pardonpetos. 00:15:25.490 --> 00:15:32.830 Mi venos nokte sen averto kaj petos pardonon pro mia unua vizito malsukcesa. 00:15:44.080 --> 00:15:49.120 Lafo, ĉu vi estas hejme? Mi venis por pardonpeti. 00:15:51.030 --> 00:15:54.300 Pardonu... Lafo! 00:17:02.910 --> 00:17:09.530 Mi mem kulpas. Bonan tempon mi trovis — dum nokto veni rekte al la ternesto! 00:17:09.530 --> 00:17:16.210 Ja almenaŭ maldecas veni al damo meze de nokto! Ŝi povis ektimi. 00:17:17.270 --> 00:17:23.930 Mi necesas ion por konkeri ŝian koron. 00:17:28.920 --> 00:17:33.690 Vento bezonas heroaĵon. 00:17:36.990 --> 00:17:44.090 Maragloj! Unu tia rabobirdo povas disŝiri plej fortan vulpon. 00:17:46.930 --> 00:17:52.120 Sed heroaĵo ja ne estas alporti muson en dentoj. 00:18:34.760 --> 00:18:40.160 Mi decidiĝu. Nun — aŭ neniam. 00:19:32.340 --> 00:19:39.060 Uf! Mi apenaŭ fuĝis! Ĉu efektive mi volis kapti maraglon? 00:19:39.060 --> 00:19:46.580 Probable, ili pensis, ke mi estas freneza, kaj decidis ne havi aferon kun mi. Bonŝancis... 00:19:47.810 --> 00:19:53.180 Ŝi vidis ĉion! Verŝajne, mi ridindas en ŝiaj okuloj. 00:19:53.180 --> 00:19:57.380 Aŭ mi denove estos batita... 00:20:01.640 --> 00:20:08.300 Kaj tiam ŝi kriis al mi — al mi! — ke mi estas kuraĝa! 00:20:45.650 --> 00:20:52.740 Kurte, ni decidis loĝi kune. Kaj ŝi ne plu forpelis min. 00:21:15.910 --> 00:21:22.690 Vintraj tagoj sekvis unu la alian. Mi ĝuis ĉiun minuton apud mia amatino. 00:21:24.460 --> 00:21:29.400 Mi forgesis, ke en la mondo povas esti io krom ŝi. 00:22:12.480 --> 00:22:21.330 Vintro estas tempo malfacila, sed trankvila. Kaj printempe vekiĝas ili... 00:22:22.600 --> 00:22:27.650 Malsataj kaj ferocaj. 00:22:51.480 --> 00:22:59.250 Li forprenis la vivojn de miaj gepatroj kaj gefratoj, kaj nun li venis por preni mian familion. 00:23:07.890 --> 00:23:13.130 Li flaras min, scias, ke mi estas ie ĉi tie. 00:23:14.320 --> 00:23:21.160 Sed nia ternesto profundas. Ĝi havas multe da toneloj kaj anguloj, kien ursa manego ne atingos. 00:23:29.490 --> 00:23:36.800 Ni sidas senbrue, ĝis li foriros. Kiom ajn forta estus malsato, la urso ne povos fosi senfine. 00:24:13.600 --> 00:24:18.620 Ĉu li foriris aŭ ne? Necesas eliri kaj kontroli. 00:24:18.620 --> 00:24:21.920 Lafo ne vidu mian timon. 00:24:27.080 --> 00:24:33.050 Ĉi-foje al ni bonŝancis. La urso decidis ne elspezi fortojn por ni. 00:24:33.700 --> 00:24:40.680 Li iris en specialan lokon fore en la montaro — malantaŭ tiu vulkano. 00:24:41.410 --> 00:24:46.050 Oni iras al ĝi tutan tagon aŭ eĉ pli. 00:26:18.970 --> 00:26:26.990 Valo de gejseroj estas miraklo de la naturo. Tuta tero kvazaŭ bolas tie. 00:26:29.560 --> 00:26:37.250 Kiam ĉi tie kuŝas dika neĝtavolo, tie, supre, jam kreskas nova bongusta herbo. 00:26:38.490 --> 00:26:46.250 Pro la subtera varmego printempo tie okazas multe pli frue, kaj en ĉi tiuj lokoj ĉiam troveblas io por gustumi. 00:27:11.690 --> 00:27:17.410 Sed ni, vulpoj, malofte venas tien. Ĉi loko estas tro alte en la montaro. 00:27:17.640 --> 00:27:22.400 Krome, dum primtempo tie kolektiĝas ursoj. 00:27:22.660 --> 00:27:26.930 Li jam estas tie. 00:27:35.240 --> 00:27:40.880 Ursinoj kun idoj ankaŭ iras tien. 00:28:11.660 --> 00:28:17.010 Kaj kial la urso estas sola? Kie estas lia familio? 00:28:17.560 --> 00:28:22.280 Li ne konas ĉi tiun vorton. 00:28:56.010 --> 00:29:02.260 Kiam ursidoj naskiĝas, tio estas granda ĝojo por ilia panjo. 00:29:02.260 --> 00:29:10.530 Kaj ĉefa tasko ŝia estas forkonduki la infanojn kiel eble plej foren de la patro, por ke ili ne renkontiĝu. 00:29:30.410 --> 00:29:35.670 Malsata urso ne distingas inter proksimuloj kaj fremduloj. 00:29:36.440 --> 00:29:42.830 Li atakas ĉiujn, kaj neniu haltigos lin. 00:32:37.790 --> 00:32:42.660 Kaj ni havas novaĵojn. Mi estiĝis paĉjo! 00:32:46.090 --> 00:32:52.620 Nun mi havas infanojn. Kiu povus pensi? Mi estas paĉjo! 00:32:54.620 --> 00:32:59.700 Mi estas paĉjo! Lafo, ĉu vi aŭdas? Mi estas paĉjo! 00:33:04.840 --> 00:33:09.300 Kaj tio signifas, ke vi estas panjo. Ĉu vi imagas? 00:33:11.780 --> 00:33:18.100 Ho, kia bonega vi estas! Kia belulino! Kia brava panjo! 00:33:19.450 --> 00:33:24.880 Infanoj... Mi tuj instruu ĉion al ili. Kiaj do ĉarmaj ili estas! 00:33:24.880 --> 00:33:31.760 De kio komenci? Ĉu batali kontraŭ maragloj? Ĉu kolekti bukedon da musoj? Ne, tio ankoraŭ trofruas por ili. 00:33:31.760 --> 00:33:36.280 Aj, mi ne scias, de kio komenci! 00:34:19.220 --> 00:34:26.510 Infanoj... Sukcesu mi gardi vin de ĉiuj danĝeroj en la mondo. 00:34:26.990 --> 00:34:34.040 Mi jen emas plori pro kortuŝeco, jen sufokiĝas pro alfluinta sento de respondeco. 00:34:34.530 --> 00:34:40.000 Mi instruu al ili ĉion, kiel iam paĉjo instruis min. 00:34:40.360 --> 00:34:44.380 Ĉu mi sukcesos? 00:34:49.080 --> 00:34:54.360 Mi vidas la vulpidojn kaj rememoras min malgranda. 00:34:54.360 --> 00:35:00.460 Mi rigardis paĉjon same kiel ili nun rigardas min. Du miaj vulpidoj... 00:35:01.090 --> 00:35:05.460 Momenton! Ĉu ses? Ja estis du! 00:35:05.460 --> 00:35:11.140 Kion mi faru kun ili? Mi tiom junas ankoraŭ! 00:35:12.400 --> 00:35:19.970 Lafo! Lafo, ĉu do ni estas nun multinfana familio? 00:35:22.800 --> 00:35:27.520 Ni estas multinfana familio! 00:36:40.120 --> 00:36:46.030 Por nutri ĉiujn necesas multe da penoj. Paĉjo iras por labori! 00:36:46.030 --> 00:36:51.690 Ankaŭ panjo serĉas nutraĵon. Nu, ne gravas — ni estas spertaj ĉasistoj: 00:36:51.690 --> 00:36:56.180 ĉi tie kaptis muson, tie trovis fiŝon... 00:36:57.300 --> 00:37:01.900 Ho! Kaj tie estas io bongusta! 00:37:05.680 --> 00:37:10.790 Urso... Urso! Tie estas urso! 00:37:14.210 --> 00:37:19.040 Mi fuĝis... La urso eĉ ne rimarkis min. 00:37:19.040 --> 00:37:26.290 Espereble, neniu vidis kiel mi ektimis. Kion pensus la infanoj? 00:37:29.380 --> 00:37:35.170 Dum mi kuraĝe forkuris de la urso, Lafo alportis muson al la etuloj. 00:37:35.560 --> 00:37:39.090 Kiel ŝi sukcesas fari ĉion? 00:37:39.360 --> 00:37:46.500 Lafo zorgas pri ses infanoj kaj aspektas fascine! Nekredeblas! 00:37:46.860 --> 00:37:51.410 Kaj ŝi elektis min... 00:38:08.960 --> 00:38:16.980 Ankoraŭ ŝi plejparte zorgas pri la infanoj. Tamen jam tre baldaŭ ili kreskos, kaj mi instruos ilin ĉasi. 00:38:16.980 --> 00:38:21.650 Lafo, vi povas kalkuli je mi! 00:38:52.960 --> 00:39:00.300 Nun ni batvundas la piedojn kaj trakuras dekojn da kilometroj tage en serĉo de musoj. 00:39:01.810 --> 00:39:07.410 Sed baldaŭ ekos festeno por ĉiuj. 00:39:08.840 --> 00:39:14.290 La plej bongusta fiŝo en la mondo — salmo — estis proksime. 00:39:14.930 --> 00:39:22.280 Salmoj iris al enfluejoj de riveroj. Malsataj ursoj atendis ilin rekte en oceanaj ondoj. 00:39:57.340 --> 00:40:04.780 Ne, tio ne estas fiŝoj. Tio estas balenoj. Ne eblas kapti ilin. 00:40:30.530 --> 00:40:34.330 Kaj tio ĉi estas fiŝoj. 00:40:57.400 --> 00:41:02.760 Tre baldaŭ salmoj leviĝos el la oceano en riverojn por fraji. 00:41:02.760 --> 00:41:07.310 Mi volus diri: «Tiam ankaŭ ni ĉasos». 00:41:07.310 --> 00:41:14.210 En la realo — sed al neniu rakontu tion — vulpoj ne estas tiaj sukcesaj fiŝkaptistoj kiel ursoj. 00:41:14.480 --> 00:41:19.170 Kapti vivan fiŝon scipovas nur supervulpoj. 00:41:19.170 --> 00:41:27.030 En nia familio tion faras Lafo. Ŝi estas mia supervulpino. 00:41:52.910 --> 00:41:59.040 Lafo alportas fiŝon por la infanoj kaj ĉiufoje okazas same: 00:41:59.040 --> 00:42:04.930 iu batalas kaj iu observas la batalon. 00:42:05.980 --> 00:42:10.650 Kaj nur Lia Moŝto scias, kion fari. 00:42:10.650 --> 00:42:16.290 Ni nomis lin Princo, ĉar liaj postuloj al la mondo estas vere reĝaj! 00:42:16.290 --> 00:42:21.290 Ĉiam li volas ricevi ĉion plej bonan kaj preferinde unua. 00:42:21.290 --> 00:42:25.400 Dum vi batalas, Princo sola manĝos ĉion. 00:42:25.400 --> 00:42:32.530 Kaj se ne manĝos, do kaŝos tiel, ke poste li mem ne trovos. Tia vulpido! 00:42:32.890 --> 00:42:38.570 Kaj kiel do oni nutru la familion en tiaj kondiĉoj? 00:43:11.370 --> 00:43:16.000 Divenu, kiu alkuris unua. 00:43:17.820 --> 00:43:25.620 Estas nur unu metodo por ke ĉiuj manĝu — teni Princon je la kruro, kvazaŭ bebon. 00:43:51.030 --> 00:43:55.760 Li, stultulineto, pensas, ke li estas granda, kaj li pretas tion pruvi. 00:43:55.760 --> 00:44:03.080 Princo kaŝe foriris al sia unua ĉasado — li ĉasis burdojn. 00:45:07.130 --> 00:45:13.160 Foje mi grumblas al li, sed profunde de la animo mi fieras pli li. 00:45:13.160 --> 00:45:19.280 Finfine, li ne kulpas, ke li montriĝis plej rapida, plej forta kaj lerta. 00:45:19.280 --> 00:45:23.430 Kaj plej senprudenta... 00:46:15.580 --> 00:46:22.860 Komence ni ne malkvietiĝis. Lafo ekis maltrankvili, kiam venis krepusko. 00:46:28.400 --> 00:46:35.840 Malgranda vulpido en vastega tundro. Sola. Facila predo por ĉiu ajn... 00:47:05.050 --> 00:47:11.160 Lafo restis kun la infanoj, kaj mi kuris por serĉi Princon. 00:47:16.660 --> 00:47:20.600 Filo! Filo, kie estas vi? 00:47:21.100 --> 00:47:25.650 Mi tutan nokton serĉis lin, ne haltis eĉ por sekundo. 00:47:25.650 --> 00:47:31.160 Mi trovu lin antaŭ iu alia faros tion. 00:47:50.890 --> 00:47:59.240 Odoro de lupo... Mi forpelu la solan skolton antaŭ ĉi tie aperos senkompata luparo. 00:48:07.490 --> 00:48:14.060 Se vi volas rapide trovi iun en tundro, rigardu supren. 00:48:17.680 --> 00:48:24.060 Rabobirdoj vidas ĉion kaj rimarkas predon unuaj. 00:48:33.020 --> 00:48:37.940 Ne timu, etulo. Plej grave — ne moviĝu. 00:48:38.920 --> 00:48:43.260 Ne forkuru. Nur senmoviĝu! 00:49:09.930 --> 00:49:18.840 Kiam mi forpelis la lupon, Princo diris: «Paĉjo, mi ne timis. Ja vi estis apude». 00:49:25.920 --> 00:49:32.260 Kaj tio estas la plej bonaj vortoj, kiujn patro povas aŭdi de sia filo. 00:49:48.990 --> 00:49:55.330 Kiel ĉiuj ekĝojis, kiam ni revenis bonorde. 00:50:55.300 --> 00:51:00.980 Nur Lafo riproĉis min pro tio, ke mi sola atakis la lupon. 00:51:01.490 --> 00:51:08.120 Sed ŝiaj okuloj estis plenaj da danko pro la savita filo. 00:51:20.690 --> 00:51:27.360 Mia familio... Mi povas defendi vin de ĉio en la mondo. 00:52:45.700 --> 00:52:51.790 Kaj poste li venis denove. 00:52:52.660 --> 00:52:59.860 Ni rimarkis la urson, kiam li venis jam tro proksimen. Peza spirado... 00:53:00.060 --> 00:53:05.750 Kaj la odoro, kiun mi konfuzos kun neniu alia. 00:53:05.750 --> 00:53:11.970 Sed nun mi ne kaŝiĝos en terneston. Mi savos la familion. 00:53:12.650 --> 00:53:19.000 Mi komprenis, ke mi devas defendi la familianojn, kiel tion faris paĉjo. Mi devas deturni la monstron al mi, 00:53:19.000 --> 00:53:26.500 forkonduki lin de la ternesto, igi lin postkuri min kaj poste trovi rifuĝejon, kaj ĉiuj estos savitaj. 00:53:28.720 --> 00:53:32.980 Mi impetis for. Lafo kun la infanoj restis malantaŭe. 00:53:32.980 --> 00:53:37.850 Mi kuris, sed la timo el la pasinteco rapide atingis min, 00:53:37.850 --> 00:53:44.260 kaj mi jam ne plu povis distingi, ĉu mi savas la familion aŭ saviĝas mem. 00:54:49.290 --> 00:54:56.120 Mi kuris senhalte ĝis mi falis teren sen fortoj. Kaj la urso? 00:54:57.280 --> 00:55:02.530 Li restis apud la ternesto... 00:55:18.580 --> 00:55:23.500 Vento, Vento... Kion do vi faris? 00:55:23.790 --> 00:55:30.720 Lafo! Infanoj! Ne, mi petegas, ne! Kie estas vi? 00:55:31.340 --> 00:55:37.010 Iu ajn! Almenaŭ iu ajn! 00:56:22.440 --> 00:56:31.490 Foje tio jam okazis. Spuroj de urso, lia odoro — kaj malplena ternesto. 00:56:33.950 --> 00:56:40.380 Oni diras, ke fulmo ne trafas saman lokon dufoje. 00:56:40.870 --> 00:56:46.420 Eĉ ĝi havas pli da kompato al ĉio viva. 00:56:47.970 --> 00:56:52.840 Dufoje mi perdis ĉiujn proksimulojn. 00:56:52.840 --> 00:56:58.610 Sed tiam mi estis malgranda kaj ne povis defendi min. 00:56:59.200 --> 00:57:07.040 Kien malaperis mia patra instinkto? Kial ĝi ne ordonis al mi resti kaj batali? 00:57:08.050 --> 00:57:15.100 En mi denove vekiĝis eta tremanta vulpido... 00:58:04.890 --> 00:58:12.500 Mi decidis resti sur ĉi tiu loko, kuŝi apud la ternesto kaj morti. 00:58:16.120 --> 00:58:21.560 Tamen subite mi eksentis ies varmon. 00:58:23.220 --> 00:58:27.080 Tio estis ŝi, Lafo! 00:58:27.080 --> 00:58:33.930 Ŝi malsekiĝis ĝis lasta hareto, ŝi estis timigita, sed viva! 00:58:45.040 --> 00:58:49.980 «Mi pensis, ke mi perdis vin!» 00:58:53.680 --> 00:59:01.640 «La infanoj estas sekuraj, mi ankaŭ. Sed tio ne plu rilatas vin», respondis ŝi. 00:59:16.210 --> 00:59:22.150 Ŝi forkondukis la urson de la ternesto! Kia feliĉo! 00:59:22.690 --> 00:59:29.700 Sed en ĉi tiu feliĉo ne estas loko por malkuraĝulo, kiu ne povis defendi sian familion. 00:59:35.340 --> 00:59:42.140 Mi devas foriri... Sed kiel oni povas foriri de sia amo? 01:00:28.630 --> 01:00:35.410 Mi faris eraron kaj ne komprenis, kiel korekti ĝin. 01:00:41.520 --> 01:00:48.720 Mi elpensis pretekstojn por esti pli proksime al ili. Mi lernis fiŝkapti. 01:00:50.690 --> 01:00:56.330 Sed ĉu sufiĉas alporti fiŝon post tio, kio okazis? 01:01:21.560 --> 01:01:28.690 Lafo eĉ ne rigardis min. «Lasu tion kaj iru kun mi», ŝi diris al Princo, 01:01:28.690 --> 01:01:33.450 kaj gvidis lin al ĉasado. 01:01:39.640 --> 01:01:46.640 Ŝi instruas la infanojn trovi nutraĵon. Tio estu mia laboro. 01:01:47.210 --> 01:01:54.280 Sed mi ne plu ekzistas por ili. Ili bonege faras ĉion sen mi. 01:02:33.550 --> 01:02:38.860 La infanoj kreskis antaŭ miaj okuloj, tamen sen mia partopreno. 01:02:38.860 --> 01:02:46.400 Mi sekvis ilin kiel ombro, ĉiam estis apude. Sed neniu bezonis tion. 01:03:04.580 --> 01:03:10.580 Adoleskantoj... Ili vidis, kiel ŝanĝiĝis panja rilato al mi, 01:03:10.580 --> 01:03:17.470 kaj decidis sekvi ĝin. Mi volis helpi ilin en preparado al memstara vivo, 01:03:17.470 --> 01:03:24.760 kiu ekos jam venontan aŭtunon. Sed ili nur bruskis. 01:03:25.610 --> 01:03:30.880 Mi estiĝis malplena loko por ili. 01:06:02.410 --> 01:06:10.740 Li venis denove. Sed nun bolanta furiozo subpremis mian timon. 01:06:10.740 --> 01:06:15.930 Pereu mi, sed mi ne ebligos tuŝi mian familion. 01:06:15.930 --> 01:06:22.050 Mi ne plu estas tiu, kiu tremas pro timo en la plej fora angulo de profunda ternesto. 01:06:22.050 --> 01:06:27.750 Mi estas filo de mia patro. Mi mem estas patro! 01:06:35.120 --> 01:06:40.520 Mi estas Vento, flama vulpo! 01:07:30.680 --> 01:07:35.890 Timo estas forta. Ĝi povas malklarigi la menson. 01:07:35.890 --> 01:07:41.460 Furiozo estas forta. Ĝi povas ŝteli la animon. 01:07:41.810 --> 01:07:50.450 Sed amo estas pli forta ol ili. Ĝi donacas pardonon kaj donas duan ŝancon. 01:08:24.860 --> 01:08:32.120 Miaj vulpidoj baldaŭ devos fariĝi memstaraj kaj trovi sin. 01:08:50.320 --> 01:08:56.940 Ili jam tute plenkreskis. Baldaŭ ekos ilia unua vojaĝo. 01:08:57.470 --> 01:09:04.890 Kia montriĝos ilia navigado en ĉi tiu mirinda oceano da vivo, nomata Kamĉatko? 01:09:04.890 --> 01:09:09.160 La tempo montros. 01:10:36.900 --> 01:10:42.320 Infanoj lernas ne de vortoj, sed de niaj agoj. Tio veras. 01:10:42.320 --> 01:10:47.180 Princon tiel inspiris la heroaĵoj de liaj gepatroj, kiuj forpelis la ursojn, 01:10:47.180 --> 01:10:52.760 ke li ekpensis, kiel li mem distingiĝu. Li tiel tedis ursojn, 01:10:52.760 --> 01:10:58.090 ke ili, kompatindaj, eĉ ne povis fiŝkapti trankvile. 01:12:50.530 --> 01:12:57.890 Princo ekis danĝerajn ludojn kun tiuj, kun kiuj oni ne ludu — ursoj. 01:14:12.970 --> 01:14:19.570 Por la juna vulpo venis tempo ekscii, kial oni ne konfuzu kuraĝon kaj senprudenton. 01:14:19.570 --> 01:14:26.450 Miaj gepatroj pereis, savante sian familion de la urso. Kaj por kio riskas vi, Princo? 01:14:26.450 --> 01:14:30.700 Esti kuraĝa ne signifas serĉi danĝerojn. 01:14:30.700 --> 01:14:38.770 Pro timo oni povas perdi la plej valoran, tamen senprudenta risko estas kialo de stultaj perdoj! 01:14:53.860 --> 01:14:59.850 Tamen... Foje senprudenta risko helpas konkeri amon. 01:14:59.850 --> 01:15:04.590 Sed nun mi parolas ne pri tio. 01:15:17.130 --> 01:15:25.010 La somero foriris de sur la montopintoj, malsupreniĝis ĉiam pli malalten al la oceano. 01:15:36.490 --> 01:15:43.620 Tio estis lastaj tagoj, kiam eblis ne maltrankvili pro nutraĵo. Ĝi estis ĉie. 01:15:43.620 --> 01:15:49.830 Junaj gevulpoj tutajn tagojn kolektadis la rikolton de beroj kaj pinaj semoj. 01:15:49.830 --> 01:15:55.860 Ja plej gravas akiri fortojn ĝis unua vintro. 01:17:47.780 --> 01:17:54.020 Sed jen ili foriris. Ili fosas ternestojn, ankoraŭ malplenajn. 01:17:54.020 --> 01:17:59.930 Kaj unu tagon ankaŭ en ili eksonos voĉoj de vulpidoj. 01:18:02.900 --> 01:18:08.050 Mi esperas, la gefiloj memoras, ke ternestojn oni faru longaj, 01:18:08.050 --> 01:18:14.430 por ke neniu ursa manego povu atingi tiujn, kiujn ili amas. 01:18:18.850 --> 01:18:25.570 Kaj ke iliaj novaj hejmoj estu plenaj da amo. 01:19:57.700 --> 01:20:03.650 Oni diras, ke loko, kie vi naskiĝis, influas vian sorton. 01:20:04.370 --> 01:20:10.700 Estis Kamĉatko, kiu donis al mi fortojn kaj kuraĝon. 01:20:14.000 --> 01:20:20.420 Ĝi instruis ami kaj admiri belon. 01:20:24.210 --> 01:20:27.130 Mia fajra tero. 01:20:27.130 --> 01:20:34.650 Mia hejmo kun puraj riveroj, travidebla aero kaj senfinaj vastaĵoj. 01:20:35.440 --> 01:20:44.390 Kaj mi estas nur unu el la formoj, kiujn portempe prenis la eterna energio de la fajra lando. 01:20:45.140 --> 01:20:53.920 Ne eblas perei, se vi estas eterna. Ne eblas perdi esperon, se en vi vivas harmonio. 01:21:02.720 --> 01:21:10.650 Ne eblas ne gardi la naturon, se la naturo estas vi mem. 01:21:35.390 --> 01:21:41.980 La historio de Vento kaj lia familio estis filmita sur la teritorio de natura rezervejo «Kronockij» en Kamĉatko. 01:21:41.980 --> 01:21:49.140 Nur en tiaj lokoj ankoraŭ eblas vera vivo de animaloj en la natura medio.