Saluton kaj bonvenon al la Konscio-Projekto de Naturaj Mondaj Faktoj— nova serio, en kiu mi priskribas la gravecon de la konservado de faŭno kaj kiel vi povas kontribui al ĝi. En ĉi tiu filmeto, kun mi estas Alex Collins— alia jutubista entuziasmulo de faŭno kaj biologisto ĉe la Universitato de Bristolo. Oni povas trovi la ligilon de lia kanalo sube, mi rekomendas, ke vi kontrolu ĝin por filmetoj pri la plej maloftaj specioj de la mondo kaj kion vi povas fari por helpi ilin. Nu, kio estas mara konservado? Oni difinas maran konservadon kiel la protektadon de maraj ekosistemoj, kiu temas ĉefe pri la limigado de homfarita damaĝo al la ekosistemoj kaj la protektado de endanĝerigataj specioj. La ĉefaj minacoj, kiujn spertas la oceanoj, estas la perdo de specioj, la degenerado de habitatoj kaj ŝanĝiĝoj de la funkciado de ekosistemoj. Homa aktiveco kaŭzas pliigon de formorto kaj malpliigo de biodiverseco, ĉefe en koralaj rifoj— 88% da ili estas endanĝerigataj per troaj emisioj de karbona dioksido. Ĉi tiuj rifoj estas inter la plej gravaj fontoj de biodiverseco tutmonde. Rifoj bezonas proksimume 10.000 jarojn por formiĝi el koralaj polipoj, kaj eĉ 30.000.000 jarojn por atingi plenan maturiĝon. Ili enhavas preskaŭ 25% da ĉiu mara vivo. Tamen, tutmonde, koralaj rifoj estas mortantaj, ĉar varmiĝantaj temperaturoj kaj malbonaj cirkonstancoj blankigas la koralojn kaj farigas al ili la forĵetado de la buntaj algoj, kiujn bezonas la koraloj por vivado. Do, kial mara konservado tiel gravas? Pro la nuntempe plej alta endanĝerigado de la oceanoj kaj la formorto de 50% da la koralaj rifoj dum la pasintaj tridek jaroj, mara konservado neniam pli gravis ol nuntempe. Mi jam faris kelkajn filmetojn por priskribi pri kial konservado tiom gravas, kaj kial ni devas savi endanĝerigatajn speciojn. Do, kontrolu tiujn filmetojn post kiam vi estos spektinta ĉi tiun. Simple, malsamaj specioj dependas de unu al la alia por vivado. Se unu specio estas minacata, verŝajne alia specio ankaŭ estas minacata. Pro tio, okazas ĉena reakcio, ĝis eventuale tuta ekosistemo estas minacata. Ni bezonas sanajn ekosistemojn tiom, kiom la maran vivon mem, ĉar sen ili, ni havus malpli da manĝaĵoj, malpli da mono, kaj malpli da vivo en nia planedo ĝenerale. Finfine, la Tero bezonas sanajn oceanojn, kaj ni estas la respondeculoj, kiuj protektu ilin. Do, kiel ni povas fari ĉi tion? Unu el la metodoj plej efikaj estas la kreado de maraj protektitaj areoj. Tio kreas multe pli sekuran medion por la mara vivo, protektante kontraŭ trofiŝado, brupoluado de ŝipoj, kaj aliaj tipoj de homa aktiveco. Dankeme, ene de tiuj areoj, la biodiverseco povas pliiĝi je 21%. Oni ankaŭ povas uzi artefaritajn rifojn. Ili estas homfaritaj strukturoj, kiuj estas konstruitaj por subteni la maran vivon kaj la kreskiĝon de novaj koraloj. Artefaritaj rifoj sukcese provizas habitaton por endanĝerigata faŭno kaj helpas la resaniĝon de damaĝitaj ekosistemoj kaj la regeneriĝon de la altvalora biodiverseco. Krom tiuj strategioj, ni ankaŭ devas zorgi pri kiel ni interagas kun la mara medio. Profundmaraj teĥnikoj de fiŝado kiel trolado, dum kiu oni trenas reton sur la marfundon, povas esti ege detruaj, ĉar ili ruinigas ekologie gravajn speciojn, inkluzive de specifaj koraloj. Pelagaj teĥnikoj de fiŝado, en kiu oni trenas reton tra la pelagan zonon, povas esti egale malbonaj. Ĉi tiuj teĥnikoj estas sendistingaj; la retoj kaptas ĉion, eĉ se la fiŝkaptistoj ne volas ĝin. Pro tio, protektataj bestoj kiel delfenoj kaj testudoj ofte estas vunditaj aŭ mortigitaj. Kontraŭ ĉiu kilogramo da peneoj kaptitaj kaj venditaj, naŭ kilogramoj da aliaj marbestoj estas kaptitaj senintence, vunditaj aŭ mortigitaj kaj poste forĵetitaj. Penado pri mara konservado estas farita por malpliigi la detruadon kaŭzitan de ĉi tiuj teĥnikoj de fiŝado, aŭ per la malpliigo de la tempodaŭro, en kiu rajtas uzi ĉi tiujn teĥnikojn aŭ per la maldetruigo de la teĥnikoj mem; ekzemple, oni kuraĝigas la uzadon de certaj fiŝhokoj, per kiuj la kaptado de nevolataj specioj fariĝas malpli verŝajna. Solvi ĉi tiajn problemojn postulas multe da forta laboro, sed tio ne signifas, ke oni povas fari nenion kontraŭ ili se oni ne laboras kiel konservadisto. Do, jen kelkaj aliaj agoj, kiujn vi povas fari por helpi la mara konservadon. Unue, uzu vian akvoliverado pli ekonomie. Ĝi ne nur ŝparos por vi monon, sed ĝi ankaŭ malpliigos troan surfacan fluadon, kiu enmetas poluaĵojn kaj rubon en la oceanojn. Due, uzu malpli da energio en via ĉiutaga vivo. Pli altaj temperaturoj povas kaŭzi la mortigon de koraloj, pli altajn marnivelojn kaj inundadon, kaj pli severajn veteraĵojn, kiuj povas damaĝi marajn ekosistemojn. Multaj maraj specioj dependas de specifaj temperaturoj por determini la sekson, en kiu ili disvolviĝas. Ĉi tio nomiĝas temperatur-dependa seksa determino; sekve, temperaturaj ŝanĝiĝoj povas malekvilibrigi tutan organismaron. Vi ankaŭ povas fiŝkapti pli respondece, aŭ simple fiŝkapti malpli ofte aŭ neniame, se taŭgus al vi. Estas egale pri manĝi marmanĝaĵon. Ankaŭ gravas via malplia uzo de plasto. La ingestado de mikroplastaĵo (plasteroj, kiuj estas malpli ol 5mm larĝaj) povas kaŭzi bioakumuladon. Bioakumulado okazas kiam toksaj substancoj akumulas en la manĝoĉeno kaj eventuale kaŭzas gravan damaĝon al la specioj je la supro. Tiuj estas nur kelkaj aferoj, kiujn vi devas konsideri por malpliigi vian efikon al la mara vivo. Kompreneble estas multaj aliaj aferoj, kiujn vi povas fari por helpi, do se vi volus scii pli, tiam sciigu nin en la komentaro, por ke ni povu fari alian filmeton por vi. Dankon pro spekti. Abonu por vidi pli da filmetoj de la Kionscio-Projekto. Premi la 👍-butonon kaj trafu nian filmeton pri la pinmarteso per la ligilo al la kanalo de Alex. Mi esperas, ke vi ĝuis ĉi tiun filmeton!