1 00:00:07,099 --> 00:00:11,388 Saluton kaj bonvenon al la Konscio-Projekto de Naturaj Mondaj Faktoj— 2 00:00:11,388 --> 00:00:14,064 nova serio, en kiu mi priskribas la gravecon de 3 00:00:14,064 --> 00:00:17,320 la konservado de faŭno kaj kiel vi povas kontribui al ĝi. 4 00:00:17,692 --> 00:00:20,170 En ĉi tiu filmeto, kun mi estas Alex Collins— 5 00:00:20,170 --> 00:00:23,085 alia jutubista entuziasmulo de faŭno kaj biologisto 6 00:00:23,085 --> 00:00:24,879 ĉe la Universitato de Bristolo. 7 00:00:24,879 --> 00:00:26,759 Oni povas trovi la ligilon de lia kanalo sube, 8 00:00:26,759 --> 00:00:28,259 mi rekomendas, ke vi kontrolu ĝin 9 00:00:28,259 --> 00:00:30,950 por filmetoj pri la plej maloftaj specioj de la mondo 10 00:00:30,950 --> 00:00:32,940 kaj kion vi povas fari por helpi ilin. 11 00:00:33,351 --> 00:00:36,040 Nu, kio estas mara konservado? 12 00:00:36,066 --> 00:00:40,600 Oni difinas maran konservadon kiel la protektadon de maraj ekosistemoj, 13 00:00:40,600 --> 00:00:44,081 kiu temas ĉefe pri la limigado de homfarita damaĝo al la ekosistemoj 14 00:00:44,081 --> 00:00:46,310 kaj la protektado de endanĝerigataj specioj. 15 00:00:46,650 --> 00:00:50,398 La ĉefaj minacoj, kiujn spertas la oceanoj, estas la perdo de specioj, 16 00:00:50,398 --> 00:00:51,800 la degenerado de habitatoj 17 00:00:51,800 --> 00:00:54,260 kaj ŝanĝiĝoj de la funkciado de ekosistemoj. 18 00:00:54,392 --> 00:00:57,420 Homa aktiveco kaŭzas pliigon de formorto 19 00:00:57,420 --> 00:01:00,294 kaj malpliigo de biodiverseco, 20 00:01:00,294 --> 00:01:04,019 ĉefe en koralaj rifoj— 88% da ili estas endanĝerigataj 21 00:01:04,019 --> 00:01:06,370 per troaj emisioj de karbona dioksido. 22 00:01:06,720 --> 00:01:11,006 Ĉi tiuj rifoj estas inter la plej gravaj fontoj de biodiverseco tutmonde. 23 00:01:11,581 --> 00:01:15,761 Rifoj bezonas proksimume 10.000 jarojn por formiĝi el koralaj polipoj, 24 00:01:15,761 --> 00:01:17,500 kaj eĉ 30.000.000 jarojn por 25 00:01:17,500 --> 00:01:19,285 atingi plenan maturiĝon. 26 00:01:19,285 --> 00:01:23,872 Ili enhavas preskaŭ 25% da ĉiu mara vivo. 27 00:01:27,396 --> 00:01:29,310 Tamen, tutmonde, 28 00:01:29,310 --> 00:01:31,059 koralaj rifoj estas mortantaj, 29 00:01:31,059 --> 00:01:34,756 ĉar varmiĝantaj temperaturoj kaj malbonaj cirkonstancoj blankigas la koralojn 30 00:01:34,756 --> 00:01:37,114 kaj farigas al ili la forĵetado de la buntaj algoj, 31 00:01:37,114 --> 00:01:39,841 kiujn bezonas la koraloj por vivado. 32 00:01:40,789 --> 00:01:45,132 Do, kial mara konservado tiel gravas? 33 00:01:45,690 --> 00:01:49,339 Pro la nuntempe plej alta endanĝerigado de la oceanoj 34 00:01:49,339 --> 00:01:53,202 kaj la formorto de 50% da la koralaj rifoj dum la pasintaj tridek jaroj, 35 00:01:53,202 --> 00:01:54,840 mara konservado neniam 36 00:01:54,840 --> 00:01:56,709 pli gravis ol nuntempe. 37 00:01:57,129 --> 00:01:58,680 Mi jam faris kelkajn filmetojn 38 00:01:58,680 --> 00:02:01,355 por priskribi pri kial konservado tiom gravas, 39 00:02:01,355 --> 00:02:03,711 kaj kial ni devas savi endanĝerigatajn speciojn. 40 00:02:03,810 --> 00:02:05,442 Do, kontrolu tiujn filmetojn post kiam 41 00:02:05,442 --> 00:02:06,649 vi estos spektinta ĉi tiun. 42 00:02:06,649 --> 00:02:09,947 Simple, malsamaj specioj dependas de unu al la alia por vivado. 43 00:02:09,947 --> 00:02:11,674 Se unu specio estas minacata, 44 00:02:11,674 --> 00:02:14,310 verŝajne alia specio ankaŭ estas minacata. 45 00:02:14,310 --> 00:02:16,820 Pro tio, okazas ĉena reakcio, ĝis eventuale 46 00:02:16,820 --> 00:02:18,870 tuta ekosistemo estas minacata. 47 00:02:19,031 --> 00:02:21,157 Ni bezonas sanajn ekosistemojn tiom, 48 00:02:21,157 --> 00:02:22,760 kiom la maran vivon mem, 49 00:02:22,760 --> 00:02:26,000 ĉar sen ili, ni havus malpli da manĝaĵoj, malpli da mono, 50 00:02:26,000 --> 00:02:28,345 kaj malpli da vivo en nia planedo ĝenerale. 51 00:02:28,631 --> 00:02:31,321 Finfine, la Tero bezonas sanajn oceanojn, 52 00:02:31,321 --> 00:02:33,840 kaj ni estas la respondeculoj, kiuj protektu ilin. 53 00:02:33,840 --> 00:02:35,840 Do, kiel ni povas fari ĉi tion? 54 00:02:35,840 --> 00:02:40,190 Unu el la metodoj plej efikaj estas la kreado de maraj protektitaj areoj. 55 00:02:40,490 --> 00:02:43,440 Tio kreas multe pli sekuran medion por la mara vivo, 56 00:02:43,440 --> 00:02:45,790 protektante kontraŭ trofiŝado, 57 00:02:45,790 --> 00:02:48,890 brupoluado de ŝipoj, kaj aliaj tipoj de homa aktiveco. 58 00:02:49,360 --> 00:02:55,050 Dankeme, ene de tiuj areoj, la biodiverseco povas pliiĝi je 21%. 59 00:02:55,590 --> 00:02:57,910 Oni ankaŭ povas uzi artefaritajn rifojn. 60 00:02:57,910 --> 00:03:01,054 Ili estas homfaritaj strukturoj, kiuj estas konstruitaj por subteni la maran vivon 61 00:03:01,054 --> 00:03:02,540 kaj la kreskiĝon de novaj koraloj. 62 00:03:02,540 --> 00:03:06,801 Artefaritaj rifoj sukcese provizas habitaton por endanĝerigata faŭno 63 00:03:07,273 --> 00:03:09,900 kaj helpas la resaniĝon de damaĝitaj ekosistemoj 64 00:03:09,900 --> 00:03:12,520 kaj la regeneriĝon de la altvalora biodiverseco. 65 00:03:12,670 --> 00:03:15,370 Krom tiuj strategioj, ni ankaŭ devas zorgi pri 66 00:03:15,370 --> 00:03:18,027 kiel ni interagas kun la mara medio. 67 00:03:18,027 --> 00:03:21,225 Profundmaraj teĥnikoj de fiŝado kiel trolado, 68 00:03:21,225 --> 00:03:24,005 dum kiu oni trenas reton sur la marfundon, 69 00:03:24,005 --> 00:03:25,604 povas esti ege detruaj, 70 00:03:25,604 --> 00:03:30,040 ĉar ili ruinigas ekologie gravajn speciojn, inkluzive de specifaj koraloj. 71 00:03:30,040 --> 00:03:34,130 Pelagaj teĥnikoj de fiŝado, en kiu oni trenas reton tra la pelagan zonon, 72 00:03:34,130 --> 00:03:35,603 povas esti egale malbonaj. 73 00:03:35,603 --> 00:03:38,168 Ĉi tiuj teĥnikoj estas sendistingaj; 74 00:03:38,168 --> 00:03:40,180 la retoj kaptas ĉion, 75 00:03:40,180 --> 00:03:42,416 eĉ se la fiŝkaptistoj ne volas ĝin. 76 00:03:42,500 --> 00:03:46,503 Pro tio, protektataj bestoj kiel delfenoj kaj testudoj ofte estas vunditaj 77 00:03:46,503 --> 00:03:51,108 aŭ mortigitaj. Kontraŭ ĉiu kilogramo da peneoj kaptitaj kaj venditaj, 78 00:03:51,108 --> 00:03:54,554 naŭ kilogramoj da aliaj marbestoj estas kaptitaj senintence, 79 00:03:54,554 --> 00:03:56,775 vunditaj aŭ mortigitaj kaj poste forĵetitaj. 80 00:03:56,870 --> 00:03:59,948 Penado pri mara konservado estas farita por malpliigi la detruadon 81 00:03:59,948 --> 00:04:01,840 kaŭzitan de ĉi tiuj teĥnikoj de fiŝado, 82 00:04:01,840 --> 00:04:05,843 aŭ per la malpliigo de la tempodaŭro, en kiu rajtas uzi ĉi tiujn teĥnikojn 83 00:04:05,843 --> 00:04:08,475 aŭ per la maldetruigo de la teĥnikoj mem; 84 00:04:08,670 --> 00:04:11,950 ekzemple, oni kuraĝigas la uzadon de certaj fiŝhokoj, per kiuj 85 00:04:11,950 --> 00:04:14,773 la kaptado de nevolataj specioj fariĝas malpli verŝajna. 86 00:04:14,773 --> 00:04:17,410 Solvi ĉi tiajn problemojn postulas multe da forta laboro, 87 00:04:17,410 --> 00:04:19,503 sed tio ne signifas, ke oni povas fari nenion kontraŭ ili 88 00:04:19,503 --> 00:04:21,373 se oni ne laboras kiel konservadisto. 89 00:04:21,908 --> 00:04:26,080 Do, jen kelkaj aliaj agoj, kiujn vi povas fari por helpi la mara konservadon. 90 00:04:26,250 --> 00:04:29,465 Unue, uzu vian akvoliverado pli ekonomie. 91 00:04:29,465 --> 00:04:31,905 Ĝi ne nur ŝparos por vi monon, sed ĝi ankaŭ 92 00:04:31,905 --> 00:04:36,510 malpliigos troan surfacan fluadon, kiu enmetas poluaĵojn kaj rubon en la oceanojn. 93 00:04:36,510 --> 00:04:39,751 Due, uzu malpli da energio en via ĉiutaga vivo. 94 00:04:39,751 --> 00:04:41,520 Pli altaj temperaturoj povas kaŭzi la mortigon 95 00:04:41,520 --> 00:04:44,330 de koraloj, pli altajn marnivelojn kaj inundadon, 96 00:04:44,330 --> 00:04:48,081 kaj pli severajn veteraĵojn, kiuj povas damaĝi marajn ekosistemojn. 97 00:04:48,081 --> 00:04:51,850 Multaj maraj specioj dependas de specifaj temperaturoj por determini 98 00:04:51,850 --> 00:04:53,640 la sekson, en kiu ili disvolviĝas. 99 00:04:53,760 --> 00:04:57,080 Ĉi tio nomiĝas temperatur-dependa seksa determino; 100 00:04:57,080 --> 00:05:01,930 sekve, temperaturaj ŝanĝiĝoj povas malekvilibrigi tutan organismaron. 101 00:05:02,290 --> 00:05:04,420 Vi ankaŭ povas fiŝkapti pli respondece, 102 00:05:04,420 --> 00:05:08,090 aŭ simple fiŝkapti malpli ofte aŭ neniame, se taŭgus al vi. 103 00:05:08,280 --> 00:05:10,170 Estas egale pri manĝi marmanĝaĵon. 104 00:05:10,270 --> 00:05:13,001 Ankaŭ gravas via malplia uzo de plasto. 105 00:05:13,001 --> 00:05:15,681 La ingestado de mikroplastaĵo (plasteroj, 106 00:05:15,681 --> 00:05:19,970 kiuj estas malpli ol 5mm larĝaj) povas kaŭzi bioakumuladon. 107 00:05:20,220 --> 00:05:22,000 Bioakumulado okazas kiam toksaj substancoj 108 00:05:22,000 --> 00:05:25,230 akumulas en la manĝoĉeno kaj eventuale kaŭzas gravan damaĝon 109 00:05:25,230 --> 00:05:26,989 al la specioj je la supro. 110 00:05:27,479 --> 00:05:29,900 Tiuj estas nur kelkaj aferoj, kiujn vi devas konsideri 111 00:05:29,900 --> 00:05:32,300 por malpliigi vian efikon al la mara vivo. 112 00:05:32,420 --> 00:05:35,980 Kompreneble estas multaj aliaj aferoj, kiujn vi povas fari por helpi, 113 00:05:35,980 --> 00:05:37,490 do se vi volus scii pli, 114 00:05:37,490 --> 00:05:38,964 tiam sciigu nin en la komentaro, 115 00:05:38,964 --> 00:05:41,540 por ke ni povu fari alian filmeton por vi. 116 00:05:44,990 --> 00:05:46,420 Dankon pro spekti. 117 00:05:46,420 --> 00:05:49,305 Abonu por vidi pli da filmetoj de la Kionscio-Projekto. 118 00:05:49,610 --> 00:05:51,820 Premi la 👍-butonon kaj trafu nian filmeton 119 00:05:51,820 --> 00:05:55,480 pri la pinmarteso per la ligilo al la kanalo de Alex. 120 00:05:55,882 --> 00:05:58,202 Mi esperas, ke vi ĝuis ĉi tiun filmeton!