Saluton kaj bonvenon al la
Konscio-Projekto de Naturaj Mondaj Faktoj—
nova serio, en kiu mi priskribas
la gravecon de
la konservado de faŭno
kaj kiel vi povas kontribui al ĝi.
En ĉi tiu filmeto, kun mi estas
Alex Collins—
alia jutubista entuziasmulo
de faŭno kaj biologisto
ĉe la Universitato de Bristolo.
Oni povas trovi la ligilon
de lia kanalo sube,
mi rekomendas, ke
vi kontrolu ĝin
por filmetoj pri la plej maloftaj
specioj de la mondo
kaj kion vi povas fari por helpi ilin.
Nu, kio estas mara konservado?
Oni difinas maran konservadon kiel
la protektadon de maraj ekosistemoj,
kiu temas ĉefe pri la limigado de
homfarita damaĝo al la ekosistemoj
kaj la protektado de
endanĝerigataj specioj.
La ĉefaj minacoj, kiujn spertas
la oceanoj, estas la perdo de specioj,
la degenerado de habitatoj
kaj ŝanĝiĝoj de la funkciado
de ekosistemoj.
Homa aktiveco kaŭzas pliigon
de formorto
kaj malpliigo de biodiverseco,
ĉefe en koralaj rifoj—
88% da ili estas endanĝerigataj
per troaj emisioj de karbona dioksido.
Ĉi tiuj rifoj estas inter la plej gravaj
fontoj de biodiverseco tutmonde.
Rifoj bezonas proksimume 10.000 jarojn
por formiĝi el koralaj polipoj,
kaj eĉ 30.000.000 jarojn por
atingi plenan maturiĝon.
Ili enhavas preskaŭ 25% da
ĉiu mara vivo.
Tamen, tutmonde,
koralaj rifoj estas mortantaj,
ĉar varmiĝantaj temperaturoj kaj
malbonaj cirkonstancoj blankigas la koralojn
kaj farigas al ili la forĵetado
de la buntaj algoj,
kiujn bezonas la koraloj por vivado.
Do, kial mara konservado
tiel gravas?
Pro la nuntempe plej alta endanĝerigado
de la oceanoj
kaj la formorto de 50% da la koralaj rifoj
dum la pasintaj tridek jaroj,
mara konservado neniam
pli gravis ol nuntempe.
Mi jam faris kelkajn filmetojn
por priskribi pri kial konservado
tiom gravas,
kaj kial ni devas savi
endanĝerigatajn speciojn.
Do, kontrolu tiujn filmetojn
post kiam
vi estos spektinta ĉi tiun.
Simple, malsamaj specioj dependas de
unu al la alia por vivado.
Se unu specio estas minacata,
verŝajne alia specio ankaŭ estas minacata.
Pro tio, okazas ĉena reakcio,
ĝis eventuale
tuta ekosistemo estas minacata.
Ni bezonas sanajn ekosistemojn tiom,
kiom la maran vivon mem,
ĉar sen ili, ni havus malpli da
manĝaĵoj, malpli da mono,
kaj malpli da vivo en
nia planedo ĝenerale.
Finfine, la Tero bezonas
sanajn oceanojn,
kaj ni estas la respondeculoj,
kiuj protektu ilin.
Do, kiel ni povas fari ĉi tion?
Unu el la metodoj plej efikaj estas
la kreado de maraj protektitaj areoj.
Tio kreas multe pli sekuran medion
por la mara vivo,
protektante kontraŭ trofiŝado,
brupoluado de ŝipoj, kaj
aliaj tipoj de homa aktiveco.
Dankeme, ene de tiuj areoj,
la biodiverseco povas pliiĝi je 21%.
Oni ankaŭ povas uzi artefaritajn rifojn.
Ili estas homfaritaj strukturoj, kiuj
estas konstruitaj por subteni la maran vivon
kaj la kreskiĝon de novaj koraloj.
Artefaritaj rifoj sukcese provizas
habitaton por endanĝerigata faŭno
kaj helpas la resaniĝon de
damaĝitaj ekosistemoj
kaj la regeneriĝon de la
altvalora biodiverseco.
Krom tiuj strategioj, ni ankaŭ
devas zorgi pri
kiel ni interagas kun la mara medio.
Profundmaraj teĥnikoj de fiŝado
kiel trolado,
dum kiu oni trenas reton sur
la marfundon,
povas esti ege detruaj,
ĉar ili ruinigas ekologie gravajn speciojn,
inkluzive de specifaj koraloj.
Pelagaj teĥnikoj de fiŝado, en kiu
oni trenas reton tra la pelagan zonon,
povas esti egale malbonaj.
Ĉi tiuj teĥnikoj estas sendistingaj;
la retoj kaptas ĉion,
eĉ se la fiŝkaptistoj ne volas ĝin.
Pro tio, protektataj bestoj kiel delfenoj
kaj testudoj ofte estas vunditaj
aŭ mortigitaj. Kontraŭ ĉiu kilogramo
da peneoj kaptitaj kaj venditaj,
naŭ kilogramoj da aliaj marbestoj
estas kaptitaj senintence,
vunditaj aŭ mortigitaj kaj
poste forĵetitaj.
Penado pri mara konservado estas
farita por malpliigi la detruadon
kaŭzitan de ĉi tiuj teĥnikoj de fiŝado,
aŭ per la malpliigo de la tempodaŭro,
en kiu rajtas uzi ĉi tiujn teĥnikojn
aŭ per la maldetruigo de la teĥnikoj mem;
ekzemple, oni kuraĝigas la uzadon de
certaj fiŝhokoj, per kiuj
la kaptado de nevolataj specioj
fariĝas malpli verŝajna.
Solvi ĉi tiajn problemojn postulas
multe da forta laboro,
sed tio ne signifas, ke oni povas
fari nenion kontraŭ ili
se oni ne laboras kiel konservadisto.
Do, jen kelkaj aliaj agoj, kiujn vi povas
fari por helpi la mara konservadon.
Unue, uzu vian akvoliverado
pli ekonomie.
Ĝi ne nur ŝparos por vi monon,
sed ĝi ankaŭ
malpliigos troan surfacan fluadon, kiu
enmetas poluaĵojn kaj rubon en la oceanojn.
Due, uzu malpli da energio en
via ĉiutaga vivo.
Pli altaj temperaturoj povas kaŭzi
la mortigon
de koraloj, pli altajn marnivelojn
kaj inundadon,
kaj pli severajn veteraĵojn, kiuj
povas damaĝi marajn ekosistemojn.
Multaj maraj specioj dependas de
specifaj temperaturoj por determini
la sekson, en kiu ili disvolviĝas.
Ĉi tio nomiĝas temperatur-dependa
seksa determino;
sekve, temperaturaj ŝanĝiĝoj povas
malekvilibrigi tutan organismaron.
Vi ankaŭ povas fiŝkapti pli respondece,
aŭ simple fiŝkapti malpli ofte aŭ neniame,
se taŭgus al vi.
Estas egale pri manĝi marmanĝaĵon.
Ankaŭ gravas via malplia uzo de plasto.
La ingestado de mikroplastaĵo
(plasteroj,
kiuj estas malpli ol 5mm larĝaj)
povas kaŭzi bioakumuladon.
Bioakumulado okazas kiam
toksaj substancoj
akumulas en la manĝoĉeno kaj
eventuale kaŭzas gravan damaĝon
al la specioj je la supro.
Tiuj estas nur kelkaj aferoj,
kiujn vi devas konsideri
por malpliigi vian efikon al
la mara vivo.
Kompreneble estas multaj aliaj
aferoj, kiujn vi povas fari por helpi,
do se vi volus scii pli,
tiam sciigu nin en la komentaro,
por ke ni povu fari alian filmeton por vi.
Dankon pro spekti.
Abonu por vidi pli da filmetoj
de la Kionscio-Projekto.
Premi la 👍-butonon kaj
trafu nian filmeton
pri la pinmarteso per la ligilo
al la kanalo de Alex.
Mi esperas, ke vi ĝuis
ĉi tiun filmeton!