PROMETEO Multe da klopodoj estas pro ĉi tiu dia fajro. Mi gardu, zorgu... Bezonatas hastigi Hefeston. — Rigardu, amiko Hefesto, kion mi alportis por vi! — Ho, amiko Prometeo!... — Vi ĉiam alportas ion novan... Kio estas ĉi tio? — Mi instruis la homojn trakti ŝtonon! Kredu, tio malfacilis por mi. Sed nun per ĉi ŝtono Eblas fari boaton el ligno. Oni ŝnuros al ĝi bastonon — kaj eblos fosi teron. Eblos defendi sin de besto. Kaj... Do, tio vere malfacilis!... Rigardu al mia laboraĵo. La sankta fajro de nia reganto Zeŭso havos fidindan gardiston. Kia monstro!... Por kio vi malŝparas vian talenton, amiko Hefesto? Se vi scius, kiel bezonatas la fajro de Zeŭso tie, malsupre! — Kiu bezonas ĝin tie? — La homoj! Ĝi varmigus ilian teron, flamigus iliajn korojn, Ilumus iliajn pensojn! — Denove vi pri la homoj... — Mi ĵus revenis de tie. Dioj... Sendu varmon... Sendu varmon, ho, dioj... Ilumi iliajn pensojn?... — Ĉu vi komprenas, kion vi volas? — Se la homoj ricevos la sanktan fajron, Do ili similos nin, la diojn! Kiu do tiam distingos diojn de homoj? Ĉu vi imagas, kia konfuzaĵo estos... Ne, Mia bronza militisto scias unu aĵon: obei. Jen, imagu: al la sankta fajro Proksimiĝas ŝtelisto... Stopu ĝin! Ĝi sufokos min! — Kiel? Kiel stopi? — La ŝlosilo!... Turnu ĝin! Hastu... Jen kiel... Ĉu vi vidis? Jes. Vi estas senkompara majstro, amiko Hefesto. Estu tio, kio estos. Mi helpos ilin. Tio ne povas esti! Prometeo... Neniu alia povis. Prometeo. Neniu alia povis. Silentu! Silentu! Mia plej bona kreaĵo! Mi konsolos vin, mia filo Hefesto. Vi devas atingi kaj puni la arogantulon. Mi? Mi ne povas. Prometeo estas mia amiko... Kompatu min, mastro! Kial vi prokrastas? Ĉu pro konscienco, duboj? Memoru, majstro, la dioj estas severaj en juĝado. Rememoru, kiel oni foje ĵetis vin de sur Olimpo. Vi ĝis nun lamas... Fajroj! Fajroj estas ĉie! Necesas neniigi ilin. Ĉiun! Ĉiun! Ĉiun! Kiun vi pentris? Diinon. Vane vi ĝojas. Tutegale vi ne similiĝos la diojn! Mi volas trovi Prometeon, interparoli kun li. Nun ni nenion povas fari al li. Bezonatas atendi. Mi ne estos lia ekzekutisto! Vi povas trankviliĝi: via amiko ne tiel simplas, kiel vi pensas. Dum li havas enmane ankoraŭ unu petalon de la sankta fajro, — Li estas netuŝebla! — Ĉu vere? — Mi ne sciis. — Pro tio li kuraĝas. Ni bone konas ĉi tiujn titanojn! Gestoj, heroaĵoj... Sed pri si ili ne forgesas. Unu fajro plu! Plu, plu, plu! — Do helpu min... — Nun senutilas. Jam ne eblas estinigi. Granda Zeŭso, granda Zeŭso! Ĉio estas perdita! Vi frue ridas, patro de dioj. Dum mi vivas, la fajro brulos sur la tero! Kion mi diris al vi? Nia Prometeo lasis unu petalon por si! Ĉiu farus same sur lia loko. Nun mi nenion povas fari al li. Ĉu vere? Vere... Li estas ruza! Li ĉion antaŭvidis. Rigardu — fajro. Ni estas savitaj! Vivu, homa gento. — Li pereigis sin. — Nun li estas en niaj manoj! Nu, kiu venkis? Sed vi... Vi mem... Por kio vi faris tion? Se vi ne kompenis tuj, mia amiko Hefesto, Do vi neniam komprenos. Pardonu, amiko Prometeo. Mi ne volis... — Mi estas devigita. — Tia estas la volo de Zeŭso. Tia estas la volo de Zeŭso... Por mi pli bonas esti alforĝita al la roko, Ol esti sklavo de Zeŭso! Ĉu pretas? Kaj nun — diru: Pro kio vi faris ĉion ĉi tion? Kiuj sekretaj kaŭzoj igis vin? Konfesu, kaj via destino estos faciligita. Jes! Pensu pri via sorto! Pensu! Al kio vi strebis? Mi volis helpi la homojn. Vi ne kredigos nin je tio! Diru veron! Ĉu vi diros?! Mi volis helpi la homojn. Mensogo! Mi volis helpi la homojn. Dioj! Vi estas maljustaj! Konfesu! Nur unu vorto — kaj oni indulgos vin! Tutegale vi ne komprenos! Kial? Tio ja simplas. Diru: "Mi kulpas. Mi volis riĉon, povon, forton". Ĉiu komprenos vin... Mi volis helpi la homojn. Tio ja tiel simplas. Ĉu vi efektive ne komprenas? Li ridas je ni!.. Por vi malsufiĉas viaj suferadoj, do ricevu la plej timigan punon — Forgeson! Mi volis helpi la homojn! Kaj mi helpis ilin! Fino! Ne estas Prometeo kaj neniam li estis! Ne lasu min. Konservu min. Tion diras la fajro... Lia fajro! Ni konservis vian donacon, Prometeo. FINO