0:00:28.409,0:00:34.588 Jen Marcos, el Barcelono, sed tiu povus esti ajna ulo el ajna loko. 0:00:35.799,0:00:41.275 Li vidos ion kio okazas ĉiutage en laborejoj kaj hejmoj de la tuta mondo. 0:01:00.913,0:01:06.151 Printila ilero paneis kaj la fabrikanto konsilas alporti ĝin al la teknika servo. 0:01:08.168,0:01:10.713 Mia teknikulo analizos la problemon, 0:01:10.713,0:01:13.104 sed tio jam kostas 15 € kaj imposton. 0:01:13.104,0:01:16.404 Certe malfacilos trovi la ilerojn por ripari ĝin. 0:01:16.404,0:01:19.778 Vere, ripari ĝin ne estas paginda. 0:01:19.778,0:01:22.245 Tiu reparo kostus 110, 120 €. 0:01:22.245,0:01:24.698 Vi havas printilojn kontraŭ 39€ kaj pli. 0:01:24.698,0:01:28.249 Mi konsilus vin rigardi novajn printilojn. 0:01:28.249,0:01:31.184 Sendube, mi aĉetus novan. 0:01:31.184,0:01:35.965 Ne hazardas, ke la tri vendistoj konsilas aĉeti novan printilon. 0:01:36.842,0:01:42.457 Se Marcos konsentas, li estos plia viktimo de la paneiga programado, 0:01:42.457,0:01:45.818 la motoro sekreta de nia socio konsumema. 0:01:49.143,0:01:52.028 Nia rolo en la vivo ŝajnas limiĝi 0:01:52.028,0:01:54.208 al kreditoj kaj aĉeti aĵojn nebezonatajn. 0:01:56.178,0:02:00.322 Nia socio estas dormanta pro ekonomia kreskado, 0:02:00.322,0:02:04.169 kiu funkcias ne por satigi la bezonojn, 0:02:04.169,0:02:06.116 sed nur por kreski. 0:02:08.466,0:02:12.581 Se homoj ne aĉetas, ekonomio ne kreskas. 0:02:14.993,0:02:16.185 Paneiga programado: 0:02:16.539,0:02:19.223 Deziro en la koro de la konsumanto 0:02:19.823,0:02:24.600 por posedi ion iome pli novan, iome pli frue ol bezonate. 0:02:27.065,0:02:31.334 En jena dokumenta filmo ni montros kiel tia programado 0:02:31.334,0:02:34.188 destinis niajn vivojn ekde 20aj jaroj, 0:02:34.188,0:02:40.307 kiam la fabrikantoj reduktis la vivon de la varoj por plialtigi la vendojn. 0:02:40.768,0:02:45.343 Tiel, ili reduktis la utilan vivon al 1000 horoj. 0:02:47.266,0:02:53.478 Ni malkovros ke dizajnistoj kaj inĝenieroj devigatis havi novajn valorojn kaj celojn. 0:02:53.478,0:02:59.165 Ili devige rekomencis ĉion por krei ion pli rompeblan. 0:02:59.165,0:03:02.650 Tio estas pruvite! VI ĵus pagis ion, 0:03:02.650,0:03:03.900 kaj jam ne plu uzeblas. 0:03:03.900,0:03:06.032 UZI KAJ FORĴETI! 0:03:07.355,0:03:10.426 Ni konos novajn konsumantojn 0:03:10.426,0:03:13.058 kiuj kontraŭas la aliajn fabrikantojn. 0:03:15.212,0:03:19.068 Ĉu realigeblas ekonomio sen paneiga programado 0:03:19.068,0:03:21.341 kaj sen atako al la natura medio? 0:03:22.202,0:03:24.395 Estonteco ne pardonos nin! 0:03:24.395,0:03:29.079 Estonteco malkovros la vivstilon tro malŝpareman 0:03:29.079,0:03:31.226 de evoluintaj landoj. 0:03:38.995,0:03:41.341 Aĉetu, Forĵetu, Aĉetu. La sekreta rakonto pri la paneiga programado. 0:03:44.402,0:03:46.456 Bonvenon al Livermore, Kalifornio, 0:03:46.456,0:03:49.126 hejmo de la ampolo plej malnova tutmonde. 0:03:50.002,0:03:51.626 Mi estas Lynn Owens, 0:03:51.626,0:03:55.064 prezidanto de la Ampola Komitato. 0:03:57.602,0:04:01.579 Je 1972 ni malkovris 0:04:01.579,0:04:05.202 ke ampolo de la fajristejo 0:04:05.202,0:04:07.272 estis gravega ampolo. 0:04:14.982,0:04:20.120 La ampolo de Livermore funkciadas senhalte ekde 1901. 0:04:20.120,0:04:25.223 De nun, jam ĝi konsumis du ret-kameraojn kaj la tria ankoraŭ funkcias. 0:04:33.184,0:04:36.550 Je 2001, kiam la ampolo datrevenis je unu jarcento, 0:04:36.550,0:04:41.005 Livermore organizis festegon datrevenan uson-stile. 0:04:42.126,0:04:45.964 Ni esperis 200 festantojn, 0:04:45.964,0:04:49.264 sed fine prezentiĝis 800, 900 homoj! 0:04:54.768,0:04:58.218 Ĉu vi imagus datrevenan kanton al ampolo? 0:04:58.680,0:05:01.010 Nek ni, sed ili ja kantis. 0:05:15.287,0:05:16.895 La origino de la ampolo estis... 0:05:16.895,0:05:20.072 Ĝin oni faris en urbo Shelbey, en Ohio, 0:05:20.072,0:05:22.264 je 1895 pli malpli. 0:05:22.264,0:05:26.410 Ĝin fiksis tiuj interesaj sinjorinoj, kiuj aperas en miaj bildoj, 0:05:26.410,0:05:29.249 kaj kelkaj akciuloj de la entrepreno. 0:05:30.772,0:05:33.149 La filamento estis invento de Adolphe Chaillet. 0:05:33.149,0:05:35.603 Li inventis sian filamenton por daŭri. 0:05:43.033,0:05:44.995 Kial daŭris tiom? Mi ne scias. 0:05:44.995,0:05:47.895 Estas sekreto kiun li gardis kaj portis tomben. 0:05:48.903,0:05:54.418 La formulo por longdaŭra filamento ne estas la nura mistero de la ampola historio. 0:05:55.049,0:06:00.038 Sekreto eĉ pli grava estas kiel kaj kial ĉi tiu humila varo iĝis 0:06:00.038,0:06:03.229 la unua viktimo de la paneiga programado. 0:06:05.434,0:06:08.411 La kristnaska 1924jara tago estis grava tago. 0:06:08.642,0:06:13.738 En Ĝenevo pluraj sinjoroj belvestitaj rendevuis 0:06:13.738,0:06:15.466 kun sekreta plano. 0:06:15.466,0:06:20.341 Ili kreis la unuan kartelon mondan 0:06:20.341,0:06:24.863 por kontroli la ampolan produktadon 0:06:24.863,0:06:28.501 kaj gardi al si la mondan merkaton ampolan. 0:06:29.963,0:06:32.539 La kartelo nomiĝis Phoebus. 0:06:33.647,0:06:38.947 Phoebus inkluzivis la ĉefajn fabrikantojn de ampoloj eŭropaj kaj usonaj 0:06:38.947,0:06:43.547 kaj eĉ la forajn koloniojn en Azio kaj Afriko. 0:06:44.208,0:06:49.065 Celo estis interŝanĝi patentojn, kontroli la produktadon 0:06:49.065,0:06:52.197 kaj, ĉefe, kontroli la konsumanton. 0:06:52.197,0:06:59.004 Ili deziris ke homoj aĉetu ampolojn ofte. 0:06:59.004,0:07:02.994 Se ampoloj daŭris multe, estis do ekonomia malavantaĝo. 0:07:03.000,0:07:08.611 Origine la celo de fabrikantoj estis longa vivo por siaj ampoloj. 0:07:08.873,0:07:12.050 La 21an oktobron 1871, 0:07:12.050,0:07:14.905 multaj eksperimentoj rezultigis 0:07:14.905,0:07:19.621 lampeton ege rezistan, 0:07:20.005,0:07:23.951 kun filamento tre stabila. 0:07:25.353,0:07:32.821 Je 1881, Edison vendis sian unuan ampolon, ĝi daŭris 1500 horojn. 0:07:34.402,0:07:38.199 Je 1924, kiam ĵus fondiĝis la kartelo Phoebus, 0:07:38.199,0:07:41.774 oni anoncis fiere 2500horan vivdaŭron, 0:07:41.774,0:07:46.187 kaj fabrikantoj insistis pri tiu ampola longa vivdaŭro . 0:07:46.187,0:07:51.865 Sed la uloj de Phoebus decidis redukti la vivdaŭron, 0:07:51.865,0:07:54.159 ĝis 1000 horoj. 0:07:58.743,0:08:03.837 Je 1925 kreiĝis "La komitato de la 1000hora vivdaŭro" 0:08:03.837,0:08:11.375 por redukti teknike la vivdaŭron ampolan. 0:08:14.567,0:08:18.699 Post pli ol 80 jaroj, Berlina historiisto, Helmut Höge, 0:08:18.699,0:08:21.180 trovis pruvojn de la agoj de la komitato 0:08:21.180,0:08:24.854 kaŝitajn inter la komitana dokumentaro. 0:08:24.854,0:08:27.262 Entreprenoj kiel Phillips en Holando, 0:08:27.262,0:08:31.225 Osram en Germanio kaj Lámparas Zeta en Hispanio. 0:08:31.886,0:08:35.897 Jen dokumento de la kartelo. 0:08:35.897,0:08:39.550 "La averaĝa vivdaŭro de la ampoloj 0:08:39.550,0:08:42.584 ne devas esti garantita nek oferita 0:08:42.584,0:08:45.387 por pli ol 1000 horoj" 0:08:49.480,0:08:53.873 Pro la kartelo, la fabrikantoj eksperimentis 0:08:53.873,0:08:56.311 por krei pli rompeblan ampolon 0:08:56.311,0:08:58.735 kiu estus tia, laŭ la nova 1000 hora regulo. 0:09:09.859,0:09:12.977 Fabrikadon oni multe kontrolis 0:09:12.977,0:09:15.720 por certiĝi ke la regulo efektiviĝis. 0:09:17.597,0:09:20.290 Oni muntis bretojn 0:09:20.290,0:09:24.405 kun multaj ampol-ingoj 0:09:24.405,0:09:30.951 por meti ampolojn provatajn. 0:09:30.951,0:09:34.558 Entreprenoj kiel Osram registris rigore 0:09:34.558,0:09:37.222 la vivdaŭrojn ampolajn. 0:09:39.545,0:09:43.840 Phoebus kreis komplikan reton por trudi siajn regulojn. 0:09:43.840,0:09:49.331 Fabrikantojn oni monpunis severe se ili ne agis laŭregule. 0:09:55.223,0:09:59.285 Jen monpuna listo de jaro 1929 0:09:59.285,0:10:03.693 kiu montras kiom da svisaj frankoj 0:10:03.693,0:10:07.178 pagendis de la kartelanoj 0:10:07.178,0:10:11.601 se iliaj ampoloj daŭris 0:10:11.601,0:10:13.824 ekzemple, dum pli ol 1500 horoj. 0:10:20.292,0:10:23.399 Dum la paneiga programado agadis, 0:10:23.399,0:10:25.666 la vivdaŭro ekfalis. 0:10:25.666,0:10:30.909 Dum nur 2 jaroj, ĝi pasis de 2500 horoj al malpli ol 1500. 0:10:34.648,0:10:38.692 Je la 40aj jaroj, la kartelo sukcesis sian celon. 0:10:38.692,0:10:42.302 Kutima ampolo tiam daŭris 1000 horojn. 0:10:43.941,0:10:46.441 Mi komprenas ke tio estis tenta je 1932. 0:10:46.441,0:10:50.879 Tiam ekologia stabileco malpli gravis 0:10:50.879,0:10:54.164 ĉar oni ne vidis ke la mondo 0:10:54.164,0:10:57.310 havas fineblajn krudmaterialojn. 0:10:57.310,0:11:00.564 Ili vidis ĉion de abunda starpunkto. 0:11:02.764,0:11:05.987 Ironie, la ampolo, ĉiam simbolo 0:11:05.987,0:11:08.195 de ideoj kaj inventoj, 0:11:08.195,0:11:13.049 estas unu el la unuaj ekzemploj kun paneiga programado. 0:11:16.849,0:11:21.198 Post 1932, patentiĝis dekoj da novaj ampoloj, 0:11:21.198,0:11:23.839 eĉ unu 100.000hore vivdaŭra. 0:11:25.070,0:11:28.133 Sed nenio enmerkatiĝis. 0:11:29.349,0:11:31.934 Oficiale, Phoebus neniam ekzistis 0:11:31.934,0:11:34.720 sed ĝia spuro neniam malaperis. 0:11:35.182,0:11:40.110 Strategie oni ŝanĝis ĝian nomon. 0:11:40.110,0:11:43.671 Ĝi nomiĝis "Internacia Kartelo De Elektro", 0:11:43.671,0:11:46.341 kaj poste nomiĝis alie. 0:11:46.341,0:11:51.056 Tre gravas ke tiu idearo ankoraŭ ekzistas. 0:11:56.644,0:12:02.699 En Barcelono, Macos ne atentis la vendistajn konsilojn pri reaĉeti printilon. 0:12:02.699,0:12:04.723 Li decidis ripari ĝin 0:12:04.723,0:12:10.179 kaj li trovis iun interrete kiu malkovris tion kio okazas al ĝi. 0:12:13.025,0:12:16.190 Tio estas la fia sekreto de la inkaj printiloj. 0:12:16.190,0:12:19.921 Mi provis printi kaj aperis "kelkaj ileroj printilaj anstataŭendas". 0:12:19.921,0:12:23.252 Mi decidis mem repari ĝin. 0:12:25.006,0:12:26.844 Saluton Marcos, mi ricevis vian mesaĝon. 0:12:26.844,0:12:29.237 Markos ĵus kontaktis la videan aŭtoron. 0:12:31.006,0:12:34.721 Estas spongo en la printilo, 0:12:34.721,0:12:37.867 kien iras inko restanta. 0:12:37.867,0:12:41.060 Printiloj ofte purigas siajn elirigilojn 0:12:41.060,0:12:44.113 de inko 0:12:44.113,0:12:46.075 per tiu spongo. 0:12:46.075,0:12:50.806 Post programita kvanto de purigoj, 0:12:50.806,0:12:53.737 la printilo ĉesas la funkciadon. 0:12:54.629,0:12:57.713 Ili diras ke ili ne volas malpurigi vian tablon. 0:12:57.713,0:13:01.460 Sed mi opinias ke la problemo estas trans tio, temas pri kiel la aparatoj funkcias. 0:13:01.460,0:13:02.917 Oni fabrikas ilin por panei. 0:13:12.963,0:13:16.561 La paneiga programado aperis samtempe al 0:13:16.561,0:13:19.270 la amasa produktado kaj la konsumema socio. 0:13:20.763,0:13:25.606 La problemo de la produktoj faritaj por daŭri malpli 0:13:25.606,0:13:28.951 estas modelo kiu komencis kun la Industria Revolucio. 0:13:28.951,0:13:33.511 El la novaj maŝinoj eliris varoj multe pli malkaraj, 0:13:33.511,0:13:35.919 kaj tio estis mirinda por la konsumantoj. 0:13:35.919,0:13:38.161 Sed ekzistis tiom granda produktado, 0:13:38.161,0:13:40.896 ke homoj ne plu povis konsumi laŭ la ritmo maŝina. 0:13:42.885,0:13:47.602 En 1928 influa revuo de reklamoj avertis: 0:13:48.278,0:13:52.350 "Varo kiu ne elĉerpiĝas estas tragedio por negocoj" 0:13:54.535,0:13:57.962 Fakte, per la amasa produktado, prezoj falis, 0:13:57.962,0:13:59.639 kaj la varoj iĝis pli aĉeteblaj por ĉiuj. 0:13:59.639,0:14:03.024 Homoj ekaĉetis pli por amuzo ol pro neceso. 0:14:03.402,0:14:05.025 La ekonomio akceliĝis. 0:14:26.563,0:14:28.073 Je 1929, 0:14:28.073,0:14:31.916 La krizo Wall Street haltigis la novan konsuman socion 0:14:31.916,0:14:36.468 kaj kondukis Usonon al profunda ekonomia malprospero. 0:14:37.591,0:14:39.711 La senlaboreco timige grandiĝis. 0:14:40.173,0:14:44.151 En 1933, jam atingis la 35% loĝantaron. 0:14:45.332,0:14:50.522 Vicoj ne estis por aĉeti, sed por peti laboron kaj manĝaĵon. 0:14:54.061,0:14:58.329 El Novjorko venis ŝanĝoplena propono por revigligi ekonomion. 0:15:01.283,0:15:03.985 Bernald London, fama konstruaĵa investisto, 0:15:04.278,0:15:08.897 sugestis eliri el la masprospero per devigo uzi la paneigan programadon. 0:15:09.897,0:15:13.151 Tiam estis la unua fojo kiam tiu vorto aperis skribe. 0:15:14.336,0:15:17.952 London proponis ke ĉiuj varoj havu liman vivon 0:15:17.952,0:15:22.883 kun limdaton. Post tiam, oni leĝe konsiderus la varojn mortaj. 0:15:23.538,0:15:27.149 Konsumantoj donus ilin al ia registara servo 0:15:27.149,0:15:28.703 por la varojn detrui. 0:15:30.841,0:15:33.341 Li tiel provis stabiligi kapitalon kaj laboron. 0:15:33.341,0:15:35.964 Tial, ĉiam novaj varoj estus bonvenaj, 0:15:36.380,0:15:38.864 ĉiam oni bezonus laborantojn, 0:15:38.864,0:15:41.149 kaj la kapitalo estus profitdona. 0:15:44.052,0:15:48.228 Bernald London, kredis ke per deviga paneiga programado, 0:15:48.228,0:15:52.120 fabrikoj ade produktus, homoj konsumadus, 0:15:52.120,0:15:54.555 kaj estus laboro por ĉiuj. 0:16:00.385,0:16:04.910 Giles Slade jam troviĝas Novjorke por informiĝi pri la proponinto de tia ideo. 0:16:05.264,0:16:07.684 Li sin demandas ĉu per paneigo, 0:16:07.684,0:16:13.247 Bernald London pretendis plialtigi la profitojn, aŭ helpi la senlaborulojn. 0:16:16.770,0:16:22.511 Dorotia konis al Bernald London en la 30aj jaroj, dum familia ekskurso. 0:16:22.511,0:16:25.503 Ne diru al mi kiu li estas. 0:16:26.688,0:16:28.865 Tre interese! 0:16:29.311,0:16:32.473 Sendube li aspektis tre inteligenta. 0:16:32.626,0:16:35.619 Vi konis lin en 1933... 0:16:35.619,0:16:38.626 Kiam mi estis 16, 17jara, 0:16:38.626,0:16:40.949 miaj gepatroj havis grandegan veturilon Cadillac 0:16:40.949,0:16:43.310 tiom grandan kiom zepelinon. 0:16:43.310,0:16:47.441 Mia patrino veturis, mia patro apudis al ŝi 0:16:47.441,0:16:51.649 kaj la familio London malantaŭe sidis. 0:16:51.649,0:16:55.831 Mia patro petis al Sro London klarigi al mi sian filozofion. 0:16:55.831,0:16:59.731 Kaj tiu interesa homo rakontis min 0:16:59.731,0:17:02.754 pri sia ideo por redukti la malprosperon. 0:17:03.200,0:17:07.470 Ekonomio estis katastrofa, eĉ pli ol nun. 0:17:07.885,0:17:10.339 Li obsedis sin kun tia ideo, 0:17:10.339,0:17:13.962 same kiel artistoj faras kun siaj pentraĵoj. 0:17:13.962,0:17:18.231 Li flustris miaorele, kvazaŭ li timus 0:17:18.231,0:17:22.623 ke tio estis ideo tro ekstrema. 0:17:23.692,0:17:27.478 Fakte, la ideo de Bernalh London kaptis nenies atenton, 0:17:27.478,0:17:31.002 kaj la paneigo deviga neniam uziĝis. 0:17:36.448,0:17:41.876 20 jaroj poste, en la 50aj, la paneiga programado reaperis. 0:17:41.876,0:17:47.492 Sed kun granda ŝanĝo. Ne plu temis pri devigi, sed pri logi la konsumanton. 0:17:48.376,0:17:50.553 Paneiga programado: 0:17:50.553,0:17:53.638 deziro en koro de la konsumanto 0:17:53.638,0:17:54.753 por havi ion 0:17:54.753,0:17:57.561 iome pli novan, iome pli bonan, 0:17:57.561,0:18:00.230 iome antaŭe ol bezonate. 0:18:02.138,0:18:06.536 Jen la voĉo de Brooks Stevens, granda subtenanto de la paneiga programado 0:18:06.536,0:18:08.367 en la usono postmilita. 0:18:09.044,0:18:12.730 Tiu eleganta dizajnisto kreis hejmajn aparatojn 0:18:12.730,0:18:17.344 kaj eĉ veturilojn kaj trajnojn, uzante ĉiam la paneigan programadon. 0:18:20.852,0:18:25.826 Laŭ la ŝatoj tiamaj, la dizajnoj de Brooks Stevens aperis rapidaj kaj modernaj. 0:18:25.826,0:18:28.450 Eĉ lia hejmo estis nekutima. 0:18:29.450,0:18:32.057 Mia patro dizajnis ĉi tiun hejmon, kie mi kreskiĝis. 0:18:32.734,0:18:35.080 Dum ĝia konstruado, 0:18:35.080,0:18:37.827 ĉiuj kredis ke ĝi estus busa stacidomo 0:18:37.827,0:18:41.050 ĉar ĝi ne ŝajnis kiel kutima domo. 0:18:43.819,0:18:46.457 Por mia patro, plej gravis 0:18:46.457,0:18:49.111 ke la vara dizajno havu karakteron. 0:18:49.111,0:18:52.211 Li malŝatis la neviglajn varojn 0:18:52.211,0:18:54.911 kiuj ne donis al la konsumanto 0:18:54.911,0:18:58.950 deziron por aĉeti ĝin. 0:19:01.350,0:19:04.157 La malnova eŭropa filozofio 0:19:04.157,0:19:07.596 estis krei la plej bonan varon kiu daŭru ĉiame. 0:19:07.596,0:19:11.511 Oni aĉetis bonan veston por surmeti ĝin ekde la nupto 0:19:11.511,0:19:15.180 ĝis via entombiĝo, sen renovigi ĝin. 0:19:15.180,0:19:17.465 La usona filozofio 0:19:17.465,0:19:20.303 estis krei konsumanton nekontentan 0:19:20.303,0:19:23.988 pro la varo ĝuita, 0:19:23.988,0:19:26.657 ke tiu vendu ĝin duamane 0:19:26.657,0:19:30.527 kaj aĉetu la plej novan kun plej nova dizajno. 0:19:31.768,0:19:35.332 Brooks Stevens vojaĝis ĉie en Usono 0:19:35.332,0:19:38.720 instigante la paneigan programadon per paroladoj. 0:19:38.720,0:19:41.508 Lia ideo sukcesis kaj eĥe sonis. 0:19:47.801,0:19:52.301 Homoj atentas pli la ŝajnon de la varoj. 0:19:52.947,0:19:55.232 Ili priatentas 0:19:55.232,0:19:58.778 ĉion novan, belan kaj modernan. 0:20:02.759,0:20:05.719 La dezajno kaj merkatiko tentis la konsumanton 0:20:05.719,0:20:07.909 por ĉiam deziri la lastan version. 0:20:08.386,0:20:10.625 Mia patro neniam dizajnis varon 0:20:10.625,0:20:12.786 por panei intence 0:20:12.786,0:20:16.409 aŭ funkcie malmoderniĝi dum ioma tempo. 0:20:16.856,0:20:21.494 La paneiga programado dependas de la konsumanto. 0:20:22.463,0:20:28.086 Neniu devigas iri al vendejo kaj aĉeti varon. 0:20:28.086,0:20:31.833 Ili memvole iras, mem-elekte. 0:20:37.595,0:20:44.174 Libereco kaj feliĉo per senlima konsumo. La usona vivmaniero de la 50aj jaroj 0:20:44.174,0:20:46.743 metis la bazon de nia nuna konsuma socio. 0:21:02.805,0:21:05.569 Sen paneiga programado, 0:21:05.569,0:21:07.414 ĉi tiuj lokoj ne ekzistus. 0:21:09.660,0:21:13.191 Ne estus varoj, ne estus industrio, 0:21:13.499,0:21:16.245 ne estus dizajnistoj, arkitekturistoj, 0:21:16.245,0:21:19.191 vendistoj, purigistoj, 0:21:19.191,0:21:21.660 sekuristoj... 0:21:21.660,0:21:23.150 Ĉiuj laborantoj malaperus. 0:21:23.611,0:21:25.742 Kiom ofte vi ŝanĝas vian poŝtelefonon? 0:21:26.219,0:21:27.457 -Post 18 monatoj. 0:21:27.457,0:21:29.342 -Ĉiujare. 0:21:29.999,0:21:35.243 Nuntempe, paneigan programadon oni instruas en lernejoj de dizajno kaj inĝenierarto. 0:21:36.271,0:21:39.015 Boris Sknuf instruas pri la vara viv-ciklo, 0:21:39.445,0:21:42.680 la moderna eŭfemismo samsignifa al paneiga programado. 0:21:43.572,0:21:45.492 Mi aĉetiris, 0:21:46.361,0:21:48.231 kaj jen miaj varoj; 0:21:48.231,0:21:49.561 pato, 0:21:50.992,0:21:53.846 salo, ĉemizo, alia ĉemizo... 0:21:54.761,0:22:00.190 Oni instruas al studantoj dizajni por entreprena mondo regata de ununura celo: 0:22:00.190,0:22:02.686 oftaj kaj ripetitaj aĉetoj. 0:22:02.983,0:22:07.113 Mi volas ke vi diru kiom ili daŭros ĝis panei, 0:22:07.113,0:22:08.983 kiom longa estos ties uz-vivo. 0:22:12.321,0:22:15.944 Dizajnistoj devas kompreni por kiaj entreprenoj ili laboras. 0:22:15.944,0:22:18.444 La entrepreno destinas, per sia negoca idealo, 0:22:18.444,0:22:22.652 la ofton de renovigo de siaj varoj. 0:22:23.790,0:22:27.363 Dizajnistoj ricevas tiun informon 0:22:27.363,0:22:31.433 kaj devas dizajni la varon ĝuste 0:22:31.433,0:22:35.179 laŭ la strategio negoca de la entrepreno. 0:22:37.449,0:22:42.596 La paneiga programado estas la radiko de la granda kresko ekonomia 0:22:42.596,0:22:46.286 kie vivis la okcidenta mondo ekde la 50aj jaroj. 0:22:48.440,0:22:53.696 De tiam, kresko estas la centro de nia ekonomio. 0:22:56.189,0:22:58.858 Ni vivas en socio de kresko 0:22:58.858,0:23:02.727 kiu ne kreskas por sati la bezonojn, 0:23:02.727,0:23:04.689 sed kreskas nur por kreski. 0:23:04.689,0:23:08.696 Kreski senlime, per senlima produktado. 0:23:08.696,0:23:13.858 Kaj por pravigi tion, la konsumo devas kreski sen limoj. 0:23:15.583,0:23:19.931 Serge Latouche, elstara kritikisto de la socio de kresko, 0:23:19.931,0:23:22.557 ofte skribas pri ĝiaj moviloj. 0:23:24.111,0:23:27.201 Estas tri gravaj iloj: 0:23:27.201,0:23:31.793 reklamado, paneiga programado, kaj kredito. 0:23:39.501,0:23:40.985 En la lasta generacio, 0:23:40.985,0:23:43.470 nia rolo en la vivo limiĝas al peti kreditojn 0:23:43.470,0:23:45.462 por aĉeti aĵojn nebezonatajn. 0:23:45.462,0:23:47.624 Tio ne estas logika laŭ mi. 0:23:50.238,0:23:55.141 La kritikistoj al la kresksocio avertas ke ĉi tio estas nesubtenebla longtempvide, 0:23:55.757,0:23:58.492 ĉar ĝi baziĝas en evidenta kontraŭdiro. 0:23:59.585,0:24:02.685 Tiu, kiu kredas ke kreskado senlima 0:24:02.685,0:24:05.200 kongruas kun kunlima mondo, 0:24:05.200,0:24:06.562 estas freneza 0:24:06.562,0:24:08.062 aŭ estas ekonomiisto. 0:24:08.062,0:24:11.946 Estas tradegedio ke nun ni ĉiuj estas ekonomiistoj. 0:24:13.728,0:24:17.982 Kial novan varon oni kreas tutmonde ĉiun 3 minutojn? 0:24:17.982,0:24:20.005 Ĉu tio necesas? 0:24:20.764,0:24:24.141 Multaj homoj rimarkas ke la aferoj devas ŝanĝiĝi tiam 0:24:24.141,0:24:28.257 kiam politikistoj diras ke aĉetiri kaj konsumi 0:24:28.257,0:24:31.418 estas la plej bona solvo por revigligi la ekonomion. 0:24:31.418,0:24:34.918 Ni povus diri ke per la kreskosocio, 0:24:34.918,0:24:37.618 ni estas kvazaŭ en rapida veturilo 0:24:37.618,0:24:40.995 sen veturanto, 0:24:42.180,0:24:43.957 veturilo sen bremsoj 0:24:43.957,0:24:45.564 kies cela loko 0:24:45.564,0:24:49.526 estas bato en muron, 0:24:49.526,0:24:51.207 aŭ fali en klifon. 0:25:08.022,0:25:10.917 Legante instrukci-librojn, 0:25:10.917,0:25:13.627 Marcos rimarkas ke la inĝenieroj 0:25:13.627,0:25:17.869 destinas la uzvivon de multaj printiloj, kiam ili dizajnis. 0:25:25.945,0:25:30.670 Ili sukcesas tion metante blaton en la printilon. 0:25:42.292,0:25:44.192 Mi trovis la blaton. 0:25:44.192,0:25:47.077 Ĝi estas blato EEPROM, kie registriĝas 0:25:47.077,0:25:48.392 nombrado de printadoj. 0:25:49.354,0:25:51.546 Kiam atingiĝas specifa kvanto, 0:25:51.546,0:25:53.708 la printilo malŝlosiĝas kaj ne plu printas. 0:26:02.934,0:26:06.888 Kion opinias inĝenieroj pro dizajni varon por ke tiu paneu? 0:26:06.888,0:26:12.037 La dilemo videblas en tiu ĉi brita filmo de 1951, 0:26:12.037,0:26:15.772 kie juna kemiisto inventas fadenon neniam elĉerpeblan 0:26:16.388,0:26:19.258 La kemiisto kredas ke li havis grandan sukceson, 0:26:27.608,0:26:29.916 sed al kelkaj ne plaĉas la invento, 0:26:30.947,0:26:34.769 kaj post tempeto post-iris lin ne nur la posedantoj fabrikaj 0:26:34.769,0:26:37.970 sed ankaŭ la laborantoj kiuj timis senlaborecon. 0:26:39.386,0:26:42.623 Tio estas vere interesa, kaj memorigas al mi 0:26:42.623,0:26:44.585 ion okazinta en la ŝtofa industrio. 0:26:47.318,0:26:53.201 En 1949, granda kemia entrepreno Dupont prezentis revolucian fibron homfaritan, 0:26:53.201,0:26:54.368 la nilonon. 0:26:58.984,0:27:03.618 Por virinoj ŝtrumpeto longdaŭra estis granda sukceso, 0:27:03.618,0:27:05.352 sed ĝojo ne tiom daŭris. 0:27:06.598,0:27:08.459 Mia patro laboris ĉe Dupont 0:27:08.459,0:27:11.973 en la nilona fabrikado kaj antaŭ kaj post la milito. 0:27:11.973,0:27:16.122 Li rakontis min ke kiam la nilono aperis 0:27:16.122,0:27:19.530 kaj estis provita por krei ŝtrumpojn, 0:27:19.791,0:27:23.992 liaj kunlaborantoj alportis ŝtrumpojn hejmen 0:27:23.992,0:27:27.143 por siaj edzinoj aŭ koramikinoj. 0:27:27.143,0:27:29.643 Mia patro alportis kelkajn al mia patrino 0:27:29.643,0:27:34.235 kaj la unuaj plaĉegis al ŝi pro la granda rezisteco. 0:27:38.582,0:27:42.911 La Dupontaj kemiistoj ja rajtis fieri. 0:27:42.911,0:27:46.617 Eĉ viroj miris al la nilonŝtrumpa rezisto! 0:27:47.383,0:27:49.902 Problemo estis ke ili daŭris tro longe. 0:27:49.902,0:27:53.433 Virinoj feliĉegis ĉar ne aperis ŝirstrekoj, 0:27:53.433,0:27:57.433 sed tio signifis ke la fabrikantoj 0:27:57.433,0:27:59.364 ne vendus multajn ŝtrumpojn. 0:28:02.564,0:28:05.876 DuPont donis novan celon al Nicole Fox kaj liaj kunlaborantoj. 0:28:09.167,0:28:12.621 Ili ree devis kemenci ĉion 0:28:12.621,0:28:14.829 por krei fibrojn pli malfortajn. 0:28:15.198,0:28:20.236 Kaj malkovri ion pli ŝireblan 0:28:20.236,0:28:23.105 por ke la ŝtrumpoj ne tiom daŭru. 0:28:25.900,0:28:30.362 La samaj kemiistoj kiuj cerbumis tiom por krei longdaŭran nilonon, 0:28:30.362,0:28:34.354 iris laŭ la epoka fluo kaj tiel kreis pli malfortan. 0:28:34.354,0:28:38.053 Tiu ĉiamdaŭra fadenon malaperis el la fabrikoj, 0:28:38.053,0:28:39.720 same kiel en la filmo. 0:28:39.720,0:28:42.503 Ni volas la plenan posedon de tiu malkovro. 0:28:42.503,0:28:45.118 Se vi akceptas, ni pagos duoblon de la kontrakto. 0:28:45.118,0:28:47.418 Kvaronan milionon... 0:28:48.464,0:28:49.364 -Por forigi ĝin? 0:28:49.364,0:28:50.187 -Jes. 0:28:50.695,0:28:55.818 Kion opiniis la kemiistoj Dupontaj pri intence redukti la uzvivon varan? 0:28:56.772,0:28:59.664 Ja devis esti ĉagrena por la inĝenieroj 0:28:59.664,0:29:03.227 devige uzi siajn konojn por krei subnivelan varon, 0:29:03.227,0:29:06.574 post tiom da penoj por krei bonan varon. 0:29:06.574,0:29:12.197 Sed mi supozas ke tio estas ekstera vidpunkto. 0:29:12.966,0:29:15.343 Eble ili nur plenumis sian laboron. 0:29:15.343,0:29:18.350 Fortigi aŭ malfortigi ĝin estis ilia laboro. 0:29:21.224,0:29:24.000 Etike tiuj estis komplikaj tempoj por la inĝenieroj. 0:29:24.000,0:29:27.962 Tiu alfrontado igis al ili repensi 0:29:27.962,0:29:30.616 siajn etikajn ideojn plej fundamentajn. 0:29:32.647,0:29:35.577 La maljuna filozofio apogis 0:29:35.577,0:29:38.600 la varojn longdaŭrajn, neniam rompeblajn. 0:29:38.600,0:29:41.885 La junaj filozofiuloj, helpataj de la merkato, 0:29:41.885,0:29:43.693 deziris krei varojn 0:29:43.693,0:29:45.685 tiel forĵeteblaj kiel eble. 0:29:45.685,0:29:48.770 La debato finiĝis 0:29:48.770,0:29:52.439 kiam la nova filozofio gajnis la ludadon. 0:29:56.834,0:30:00.893 La paneiga programado ne nur trafis la inĝenierojn. 0:30:00.893,0:30:05.569 La ĉagreno de la konsumantoj videblis en la elstara teatraĵo de Arthur Miller: 0:30:05.569,0:30:07.103 Morto de vojaĝanto. 0:30:07.118,0:30:10.767 Tiel, kiel Willy Loman, la konsumantoj nur rajtis plendi. 0:30:11.183,0:30:14.281 Eĉ nur unu fojon en mia vivo, mi dezirus posedi ion antaŭ rompiĝi! 0:30:14.281,0:30:16.584 Estas ada senĉesa batalo kontraŭ la rubejego! 0:30:16.584,0:30:19.544 Mi ĵus pagis la veturilon kaj jam ĝi misfunkcias. 0:30:19.544,0:30:23.900 La fridujo konsumas rimenojn senĉese. 0:30:24.916,0:30:26.646 Tio estas pruvite! 0:30:26.646,0:30:28.858 VI ĵus pagis ion kaj ne plu uzeblas. 0:30:31.685,0:30:36.184 Konsumantoj ne sciis, ke malantaŭ la Fera Kurteno, 0:30:36.184,0:30:37.757 en la landoj de la orienta bloko, 0:30:37.757,0:30:41.805 ekzistis tuta ekonomio sen paneiga programado. 0:30:48.466,0:30:54.434 La komunisma ekonomio ne baziĝas sur libera merkato, sed sur registara planado. 0:30:54.605,0:30:58.999 Ĝi ne estis tre efika, kaj ĝi suferis oftan mankon de resursoj. 0:30:59.337,0:31:04.192 En tia ekonomio, paneiga programado neniel logikis. 0:31:08.253,0:31:13.056 En la pasinta orienta Germanio, tiu estas la komunisma ekonomio plej efika, 0:31:13.056,0:31:20.031 la reguloj diris ke fridujoj kaj lavmaŝinoj funkciendis por 25 jaroj. 0:31:23.047,0:31:28.114 Mi aĉetis ĉi tiun fridujon en la Orienta Germanio je 1985, 0:31:28.114,0:31:31.538 ĝi jam estas 24jara almenaŭ. 0:31:32.722,0:31:36.557 Mi neniam bezonis ŝanĝi la ampolon, 0:31:36.557,0:31:38.888 ĝi estas preskaŭ 25jara. 0:31:42.103,0:31:49.354 En 1981, orient-Berlina fabriko ekproduktis ampolon longdaŭran kaj 0:31:49.354,0:31:54.213 oni prezentis ĝin en internacia foiro por trovi okcidentaj aĉetantoj. 0:31:55.244,0:31:58.242 Kiam la fabrikantoj de la orienta Germanio 0:31:58.242,0:32:01.164 prezentis tiujn ampolojn 0:32:01.164,0:32:03.145 en la ferio de Hanover en 1981, 0:32:03.837,0:32:07.379 iliaj kolegoj de okcidento diris: "Ili senlaboriĝos". 0:32:07.379,0:32:10.309 La inĝenieroj de orient-Germanio diris: 0:32:10.309,0:32:12.907 "Ne, male. 0:32:12.907,0:32:16.315 Ni gardos niajn postenojn 0:32:16.315,0:32:19.907 se ni enŝparas materialojn kaj ne malŝparas volframon." 0:32:23.138,0:32:26.466 La okcidentuloj malakceptis la ampolon. 0:32:27.374,0:32:30.522 En 1989 falis la muro Berlina, 0:32:31.291,0:32:36.711 la fabriko fermiĝis kaj la longdaŭra ampolo ne plu produktiĝis. 0:32:38.249,0:32:42.404 Nun nur eblas vidi ĝin en ekspozicioj kaj muzeoj. 0:32:52.173,0:32:57.206 20 jaroj post la falo Berlin-mura, la konsumemo sen-brensa 0:32:57.206,0:33:00.202 okazas kaj oriente kaj okcidente. 0:33:06.726,0:33:10.066 Kun unu malsimileco, en la interreta epoko 0:33:10.066,0:33:14.454 la konsumantoj pretas lukti kontraŭ la paneiga programado. 0:33:15.315,0:33:16.843 Nia unua laboro sukcesplena 0:33:16.843,0:33:19.420 estis filmeto pri la iPod. 0:33:20.389,0:33:23.166 Mi estis sen-mone kaj aĉetis iPod 0:33:23.166,0:33:25.743 kiu kostis 400, 500 dolarojn. 0:33:26.958,0:33:30.981 Post 8, 12 monatoj la baterio mortis. 0:33:31.920,0:33:35.804 Mi telefonis al Apple por peti ke ili ŝanĝu la baterion, 0:33:35.804,0:33:39.673 kaj ilia tiama politiko estis tiu, diri al klientoj 0:33:39.673,0:33:41.849 ke ili aĉetu alian iPod. 0:33:41.849,0:33:43.784 Pli bone aĉeti novan. 0:33:43.784,0:33:44.894 Apple ne oferas. 0:33:44.894,0:33:45.575 Ne. 0:33:45.575,0:33:48.557 Ĉu Apple ne oferas anstataŭan baterion? 0:33:48.557,0:33:49.294 Ne. 0:33:49.294,0:33:52.000 Kio ĝenis ne estis la morto bateria. 0:33:52.000,0:33:54.718 Se tio okazas al mia poŝtelefono Nokia, 0:33:54.718,0:33:56.554 mi aĉetas novan baterion. 0:33:56.554,0:33:59.153 Eĉ al mia komputileto Apple 0:33:59.153,0:34:01.799 mi povas ŝanĝi la baterion. 0:34:01.799,0:34:04.517 Sed por la iPod, tiom kara, mortinte la baterio 0:34:04.517,0:34:07.906 oni devis ŝanĝi la tutan aparaton. 0:34:10.322,0:34:14.849 Mia frato havis la ideon krei filmeton pri tio. 0:34:14.849,0:34:17.844 Ni iris kun ŝablono kaj aspergilo, 0:34:17.844,0:34:21.072 pentrante sur la reklamojn de iPod viditajn. 0:34:21.072,0:34:24.208 "La baterio ne-reŝanĝebla de iPod nur vivas 18 monatojn." 0:34:27.538,0:34:31.718 Ni enretigis la videon en www.ipodsdirtysecret.com 0:34:31.718,0:34:33.354 En la una monato ĝi havis 0:34:33.354,0:34:36.074 5 aŭ 6 milionojn da vizitoj 0:34:36.074,0:34:38.742 kaj la retejo freneziĝis. 0:34:41.493,0:34:46.400 Advokato de San Francisco, Elizabeth Pritzker, aŭdis pri la video 0:34:46.400,0:34:49.952 kaj decidis procesi al Apple pro la iPod-bateria temo. 0:34:50.353,0:34:54.485 Duon-jarcenton post la kartela okazo, la paneiga programado 0:34:54.485,0:34:56.807 fine alvenis al la tribunalo. 0:34:58.486,0:35:00.663 Kiam la procesado ekis, 0:35:00.663,0:35:03.657 jam du jarojn post la enmerkatiĝo de iPod, 0:35:03.657,0:35:05.074 Apple jam vendis 0:35:05.074,0:35:07.976 3 milionojn da iPodoj en Usono. 0:35:10.032,0:35:13.300 Multaj el tiuj iPodoj havis problemojn bateriajn 0:35:13.300,0:35:16.846 kaj la posedantoj pretis iri tribunalen. 0:35:17.738,0:35:20.957 Unu el tiuj estis Andrew Westley. 0:35:21.927,0:35:25.238 Inter la konsumantoj kiuj vokis nin, 0:35:25.238,0:35:30.017 ni elektis reprezentantojn por opa procesado. 0:35:33.940,0:35:36.467 Opa procesado 0:35:36.467,0:35:38.976 estas usona aparta mekanismo: 0:35:38.976,0:35:43.796 Persona grupeto reprezentas pli grandan grupon 0:35:43.796,0:35:46.266 por prezenti proceson al tribunalo. 0:35:48.960,0:35:53.070 Mia rolo ĉi-procese estis reprezenti milojn, 0:35:53.070,0:35:56.181 eble dekmilojn da homoj. 0:35:56.181,0:35:59.804 La proceso konatiĝis kiel Westley kontraŭ Apple. 0:36:02.893,0:36:07.280 Kiam miaj amikoj kaj familio aŭdis pri tiu grava proceso, 0:36:07.280,0:36:10.972 ili kredis ke mi estis radikaliĝanta, 0:36:10.972,0:36:13.990 ke mi estis la venonta Erin Brockovich. 0:36:16.918,0:36:20.966 Je decembro 2003, Elizabeth Pritzker proceson prezentis 0:36:20.966,0:36:23.335 al tribunalo de la graflando San Mateo 0:36:23.335,0:36:26.344 ege proksime al la sidejo de Apple. 0:36:29.441,0:36:33.635 Ni petis al Apple plurajn teknikajn dokumentojn 0:36:33.635,0:36:37.048 rilate al la uzvivo de la iPoda baterio 0:36:37.048,0:36:39.556 kaj ni ricevis multaj teknikajn datenojn 0:36:39.556,0:36:43.155 pri la dizajna procezo kaj la bateriaj provoj. 0:36:43.155,0:36:44.688 Tiel, ni malkovris ke 0:36:44.688,0:36:49.215 la litia baterio iPoda dizajniĝis 0:36:49.215,0:36:51.653 dekomence 0:36:51.653,0:36:53.813 por vivi mallonge. 0:36:58.155,0:37:01.221 La kondiĉo por krei la iPodon 0:37:01.221,0:37:04.425 estis la paneiga programado. 0:37:06.748,0:37:11.135 Post monatoj de premoj, ambaŭ flankoj atingis interkonsenton. 0:37:11.135,0:37:16.407 Apple kreis anstataŭaĵan servon kaj plilongigis la garantion ĝis 2 jaroj. 0:37:16.407,0:37:19.958 La procesantoj ricevis kompenson. 0:37:21.601,0:37:24.789 Io, kio persone tedas min 0:37:24.789,0:37:27.367 estas ke Apple prezentiĝas 0:37:27.367,0:37:31.429 kiel moderna, juna kaj progresema entrepreno. 0:37:31.429,0:37:36.585 Ke entrepreno tia ne havas naturmedian politikon 0:37:36.585,0:37:38.762 kiu permesas al konsumanto 0:37:38.762,0:37:42.018 redoni la varon por ĝia recikligo kaj forigo, 0:37:42.018,0:37:45.710 tio estas kontraŭintuicia kaj kontraŭas ĝian mesaĝon. 0:37:54.086,0:37:58.690 La paneiga programado estigas fluon senhaltan da forĵetaĵoj 0:37:58.690,0:38:02.521 kiuj fine restas en landoj trimondaj kiel Ganao, en Afriko. 0:38:03.938,0:38:06.329 Ekde ok, naŭ jaroj 0:38:06.329,0:38:08.660 mi ekrimarkis ke al Ganao alvenis 0:38:08.660,0:38:11.113 multaj konteneroj de elektronikaj forĵetaĵoj. 0:38:13.098,0:38:15.362 Ni parolas pri paneaj kaj komputiloj 0:38:15.362,0:38:18.032 kaj televidiloj 0:38:18.032,0:38:21.166 kiujn neniu volas en la evoluintaj landoj. 0:38:22.722,0:38:26.159 Traktaĵo internacia malpermesas sendi elektronikajn forĵetaĵojn 0:38:26.159,0:38:27.878 al la tria mondo. 0:38:27.878,0:38:30.873 Sed komercistoj uzas simplan lertaĵon: 0:38:30.873,0:38:34.007 deklari ilin varoj duamanaj. 0:38:39.974,0:38:43.411 Pli ol 80% el la forĵetaĵoj elektronikaj kiuj iras Ganen 0:38:43.411,0:38:47.911 ne ripareblas kaj restas forlasitaj en la rubejegoj de la tuta lando. 0:38:50.081,0:38:52.722 Ni troviĝas en la rubejego Agbogbloshie. 0:38:52.722,0:38:56.739 Ĉi tie estis belega rivero Odaw, 0:38:56.739,0:39:00.152 kiu serpentis ĉirkaŭe. 0:39:00.152,0:39:03.195 Ĝi vivigis ĉion, estis multaj fiŝoj. 0:39:03.195,0:39:07.514 Mi iradis al proksima lernejo, 0:39:07.514,0:39:10.532 ni venis por ludi piedpilkon kaj pasigi tempon. 0:39:10.532,0:39:14.643 Fiŝistoj organizadis promenojn surboatajn. 0:39:14.643,0:39:17.382 Nun ĉio malaperis. 0:39:17.382,0:39:20.494 Kaj tio tre tristigas kaj kolerigas min 0:39:25.488,0:39:29.851 Nuntempe ne ekzistas infanoj ludantaj post iri lernejen. 0:39:29.851,0:39:34.681 Anstataŭ tio, junuloj de malriĉaj infanoj venas por serĉi rubon. 0:39:36.213,0:39:40.951 Ili bruligas la plastikaĵon kablan por preni la metalon enan. 0:39:47.345,0:39:52.072 La infanoj pli etaj reserĉas por trovi 0:39:52.072,0:39:55.719 ajnajn metaletojn kiujn granduloj forgesis. 0:40:12.446,0:40:14.735 Kiuj sendas al ni tian rubon diras: 0:40:14.735,0:40:17.940 "Ni volas malfermi tiun digitalan breĉon 0:40:17.940,0:40:21.353 inter Eŭropo kaj Ameriko, kaj la cetera Afriko kaj Ganao." 0:40:21.353,0:40:24.766 Sed la senditaj komputiloj 0:40:24.766,0:40:26.554 ne funkcias. 0:40:29.713,0:40:31.975 Ne logikas ricevi forĵetaĵojn 0:40:31.975,0:40:35.146 se ne eblas ripari ilin, des malpli se ne estas viaj 0:40:35.146,0:40:38.072 kaj via lando iĝas monda rubejego. 0:40:46.849,0:40:49.914 La rubo kiun oni kaŝis al vido dum tiom longe 0:40:49.914,0:40:52.659 dum la industria erao, nun venas al niaj vivoj 0:40:52.659,0:40:54.813 kaj ni ne povas eviti ĝin. 0:40:54.813,0:40:58.250 La malŝparema ekonomio alvenas al sia fino 0:40:58.250,0:41:01.753 ĉar ne plu restas lokoj por surmeti la forĵetaĵojn. 0:41:01.753,0:41:05.865 Danke al pasigo tempa ni rimarkis 0:41:05.865,0:41:09.326 ke la planedon ne povas subteni porĉiame tion ĉi. 0:41:09.326,0:41:11.972 La resursoj materialaj kaj energiaj 0:41:11.972,0:41:15.340 kiujn ni havas estas kunlimaj. 0:41:16.201,0:41:18.382 Estonteco neniam pardonos nin. 0:41:18.382,0:41:23.327 Oni malkovros la vivstilon malŝpareman 0:41:23.327,0:41:26.206 de la evoluintaj landoj. 0:41:28.806,0:41:34.183 Homoj el ĉie ekagas nun kontraŭ la paneiga programado. 0:41:35.814,0:41:39.628 Mike Anane batalas ekde la katena fino, 0:41:39.628,0:41:42.478 li komencis kolektante informojn. 0:41:42.878,0:41:47.918 Ĉi tie mi gardas la forĵetaĵojn kun indentigaj etiketoj. 0:41:47.918,0:41:52.095 Ĉi tie legeblas Centralo AMU en Zelando, Danlando. 0:41:53.909,0:41:57.090 Ĉi tio venas el Germanio, oni sendis tien ĉi por forĵeti. 0:41:57.090,0:41:58.715 Universitato Westminster. 0:41:58.715,0:42:00.432 Apple estas entrepreno 0:42:00.432,0:42:03.079 kiu fanfaronas esti ekologiista. 0:42:03.079,0:42:05.983 Sed multaj varoj de Apple fine restas ĉi tie. 0:42:07.376,0:42:11.856 Mi havas datenbankon kun etiketoj kaj kontaktoj 0:42:11.856,0:42:15.271 de la entreprenoj kiuj posedis 0:42:15.271,0:42:18.103 la rubon forĵetitan en Ganao. 0:42:20.210,0:42:24.070 Mike planas el tiuj datenoj igi pruvojn 0:42:24.070,0:42:26.119 por denunco en tribunalo. 0:42:30.667,0:42:34.240 Ni devas ekagi per punrimedoj, 0:42:34.240,0:42:36.028 procesi homojn 0:42:36.028,0:42:38.375 por ke ne plia rubo alvenu al Ganao. 0:42:49.798,0:42:55.463 Marcos retumas denove, li serĉas kiel longigi la vivon de sia printilo. 0:42:57.711,0:43:02.105 Retejo el Rusio ŝajnas oferi programaron senpagan 0:43:02.105,0:43:04.724 por printiloj kun nombrila blato. 0:43:06.038,0:43:10.882 La programisto penigis sin por klarigi sian personan motivon. 0:43:10.882,0:43:13.807 Tio ĉi okazas pro malbona muntado. 0:43:13.807,0:43:16.130 Tiu estas ilia negoca modelo. 0:43:16.130,0:43:19.380 Ĝi estas malbona por la uzanto kaj la naturmedio. 0:43:19.380,0:43:23.514 Tial, mi trovis rimedon por krei programaron 0:43:23.514,0:43:27.275 permesantan reekigi la blaton nombrilan. 0:43:28.599,0:43:34.335 Marcos ne scias kio okazeblas, sed li fine decidas elŝuti la programaron. 0:43:36.726,0:43:41.280 El vilaĝeto francia, John Thackara batalas kontraŭ la paneiga programado, 0:43:41.280,0:43:45.804 li helpas homojn el la tuta mondo kundividi ideojn negocajn kaj dizajnajn. 0:43:46.806,0:43:51.147 En la plej malriĉaj landoj, aĵojn oni ĉiam riparas. 0:43:51.147,0:43:54.675 La ideo forĵeti varon nur ĉar ĝi paneis 0:43:54.675,0:43:58.012 estas nepensebla por homoj el la sudo. 0:43:59.690,0:44:02.680 En barato ekzistas vorto "jugaad" 0:44:02.680,0:44:06.133 por priskribi tiun kutimon ripari aĵojn, 0:44:06.133,0:44:08.956 senzorge la malfacilecon. 0:44:12.369,0:44:16.293 Ni provas trovi homojn kun realaj projektoj, 0:44:16.293,0:44:21.052 kiuj ne diru al si asertojn absktraktajn 0:44:21.052,0:44:23.561 pri kiel malbone iras ĉio aŭ kio ŝanĝendas. 0:44:28.623,0:44:34.195 Unu el tiuj estas Warlden Phillips, ido de la fabrikantoj ampolaj. 0:44:38.747,0:44:41.184 Mi memoras ke mia avo alportis min 0:44:41.184,0:44:42.507 al fabriko de Phillips 0:44:42.507,0:44:47.454 por ke mi vidu kiel oni fabrikas ampolojn, 0:44:47.454,0:44:48.755 tio estas mirinda. 0:44:53.826,0:44:56.811 Preskaŭ jarcenton post la kartelo ampola, 0:44:56.811,0:45:02.152 Warlden Phillips daŭrigas la familian kutimon, sed kun malsimila vidpunkto. 0:45:02.152,0:45:05.588 Li produktas ampolon LEDan kiu daŭras 25 jarojn. 0:45:10.257,0:45:14.413 Ne ekzistas mondo ekologia kaj mondo negoca. 0:45:16.658,0:45:19.151 Negoco kaj subtenebleco iras mane kune. 0:45:19.151,0:45:21.913 Fakte, tio estas la plej bona bazo por negoco. 0:45:21.913,0:45:24.997 Kaj la sola rimedo sukcesi tion 0:45:24.997,0:45:27.509 estas konsideri la realan koston 0:45:27.509,0:45:30.039 de la resursoj uzitaj. 0:45:30.039,0:45:32.268 Kaj konsideri same la konsumon energian, 0:45:32.268,0:45:35.938 aldone al la transportokonsumo nedirekta. 0:45:35.938,0:45:39.911 Se la transportistoj pagus la koston realan transportan, 0:45:39.911,0:45:44.182 sen mencii ke la nafto estas resurso ne renovebla 0:45:44.182,0:45:47.083 nek ankoraŭ anstataŭebla, 0:45:47.083,0:45:50.833 la kostoj 20obliĝus aŭ 30obliĝus! 0:45:52.690,0:45:55.628 Se oni konsideras tion por ĉiu varo produktita, 0:45:55.628,0:46:01.271 la entreprenistoj tutmondaj havus grandajn emigojn 0:46:01.271,0:46:03.500 por produkti varojn ĉiamdaŭreblajn. 0:46:06.007,0:46:09.538 Ankaŭ bataleblas kontraŭ la paneiga programado 0:46:09.538,0:46:13.448 se oni repensas pri la vara inĝenierio kaj produktado. 0:46:13.878,0:46:17.711 Nova vidpunkto: "El lulilo al lulilo" 0:46:17.711,0:46:21.077 asertas ke se fabrikoj funkcius kiel naturo 0:46:21.077,0:46:24.082 la mema paneigo paneus. 0:46:25.133,0:46:28.989 Kiam ni parolas pri protekti la naturmedion, 0:46:28.989,0:46:32.637 ni ĉiam pensas pri tranĉi, rezigni, redukti. 0:46:33.313,0:46:36.960 Sed en printempo, ĉerizarbo 0:46:36.960,0:46:39.462 nek tranĉas ion nek rezignas. 0:46:43.818,0:46:46.827 La natura ciklo produktas abunde, 0:46:46.827,0:46:51.797 sed la falintaj floroj kaj sekaj folioj ne estas forĵetaĵoj, 0:46:51.797,0:46:54.327 sed nutraĵoj por aliaj vivaĵoj. 0:46:56.324,0:47:00.364 Naturo ne produktas forĵetaĵojn, nur nutraĵojn. 0:47:03.012,0:47:08.128 Braungart kredas ke la industrio povas imiti la virtan ciklon naturan. 0:47:08.482,0:47:14.552 Kaj li pruvis tion kiam li redezajnis la procezon produktadan de svisa ŝtofa fabriko. 0:47:17.333,0:47:21.425 Kiam vi kovras sofon per ŝtofoj tiaj, 0:47:21.425,0:47:25.070 la eltondaĵoj estas tiom venenaj 0:47:25.070,0:47:29.204 ke ili devas esti forigitaj kune kun la venenaj restaĵoj. 0:47:31.876,0:47:38.561 Braungart malkovris ke la fabriko uzis konstante centojn da[br]farboj kaj kemiaj produktoj. 0:47:38.561,0:47:39.838 tre venenaj. 0:47:40.893,0:47:45.969 Por produkti la novajn teksaĵojn, Braungart kaj lia teamo reduktis la liston 0:47:45.969,0:47:48.049 ĝis nur 36 substancoj, 0:47:48.049,0:47:49.661 ĉiuj biomalkomponeblaj. 0:47:51.170,0:47:55.001 Ni elektis ingrediencojn manĝeblajn. 0:47:55.001,0:47:58.112 Se vi ŝatus, vi povus aldoni ilin al via mueslio. 0:47:59.282,0:48:01.126 En malŝparema socio, 0:48:01.126,0:48:03.325 varo mallongviva kreas problemon de forĵetaĵoj. 0:48:03.325,0:48:06.612 Se socio produktas nutraĵojn, 0:48:06.612,0:48:10.047 la varoj mallongvivaj iĝas io nova. 0:48:11.404,0:48:14.831 Por la plej radikalaj kritikantoj kontraŭ la paneiga programado, 0:48:14.831,0:48:17.965 ne sufiĉas reformi la procezojn produktadajn, 0:48:17.965,0:48:21.612 ili volas repensi nian ekonomion kaj niajn valorojn. 0:48:22.426,0:48:26.092 Estas vera revolucio, revolucio kultura, 0:48:26.092,0:48:29.555 ĉar tio estas ŝanĝo de paradigmo kaj pensmaniero. 0:48:30.318,0:48:33.894 Tiu revolucio nomiĝas: Malkreskado. 0:48:33.894,0:48:37.066 Serge Latouche vojaĝas de parolado al parolado klarigante 0:48:37.066,0:48:41.094 kiel forlasi la socion kreskecan porĉiame. 0:48:42.340,0:48:45.969 La malkresko estas provoka slogano 0:48:45.969,0:48:51.635 kiu provas rompi la eŭforian paroladon 0:48:51.635,0:48:55.885 pri kreskado farebla, senlima kaj subtenebla. 0:48:55.885,0:49:00.832 Ĝi provas pruvi la neceson por ŝanĝi la logikon. 0:49:03.278,0:49:05.590 La esenco de la malkresko 0:49:05.590,0:49:08.934 resumeblas per sola vorto: redukti. 0:49:08.934,0:49:13.206 Redukti nian ekologian spuron, 0:49:13.206,0:49:15.737 la tro-produktadon kaj la tro-konsumadon. 0:49:16.759,0:49:20.195 Reduktante la konsumon kaj produktadon, 0:49:20.195,0:49:22.151 ni povas liberigi tempon 0:49:22.151,0:49:25.536 por disvolvi aliajn tipojn de riĉeco 0:49:25.536,0:49:30.250 kiuj avantaĝe ne elĉerpiĝas dum uzado, 0:49:30.250,0:49:32.478 same kiel amikeco aŭ kono. 0:49:35.461,0:49:37.865 Pli kaj pli, ni dependas de objektoj 0:49:37.865,0:49:40.400 por nia identeco kaj memestimo 0:49:40.400,0:49:43.764 Tio estas konsekvenco de la krizo de tio 0:49:43.764,0:49:45.992 kio kutimis indentigi nin, 0:49:45.992,0:49:48.523 kiel la rilato kun la komunumo aŭ lando. 0:49:48.523,0:49:51.054 Aŭ pri tiuj simplaj aferoj 0:49:51.054,0:49:53.958 kiujn konsumismo jam anstataŭis. 0:49:58.021,0:50:03.199 Se feliĉo dependus de la nivelo konsuma, 0:50:03.199,0:50:06.681 ni devus esti absolute feliĉaj, 0:50:06.681,0:50:11.650 ĉar ni konsumas 26oble pli ol en la tempoj de Marx. 0:50:11.650,0:50:13.485 Sed enketoj montras, 0:50:13.485,0:50:16.110 ke homoj ne estas 20oble pli feliĉaj, 0:50:16.110,0:50:18.733 ĉar feliĉo estas ĉiam subjektiva. 0:50:23.353,0:50:27.835 La kritikistoj kontraŭ la malkresko timas tion, ke ĝi detruos la ekonomion 0:50:27.835,0:50:30.760 kaj alportos nin reen al la ŝtonepoko. 0:50:33.161,0:50:36.009 Reveni al subtenebla socio, 0:50:36.009,0:50:40.398 kies ekologia spuro ne pli grandas ol planedo, 0:50:40.398,0:50:43.856 ne signifas reveni al ŝtona epoko, sed reveni, 0:50:43.856,0:50:47.108 konsiderante la parametrojn de lando kiel Francio, 0:50:47.108,0:50:49.731 al la 1960aj jaroj, jaroj tute ne estas Ŝtonepokaj. 0:50:52.608,0:50:57.603 La socio de malkresko realigas la vizion de Gandhi: 0:50:57.603,0:51:00.644 "La mondo sufiĉe grandas por ĉies bezonoj 0:51:00.644,0:51:02.851 por satigi ĉies bezonojn 0:51:02.851,0:51:05.150 sed ĉiam tro malgrandas 0:51:05.150,0:51:06.891 por la avido de kelkuloj." 0:51:33.293,0:51:38.023 Marcos nun instalas la rusan programaron en sia komputilo. 0:51:42.032,0:51:47.409 Per la nova programo li povas irigi al nulo la presilan nombril-blaton. 0:51:50.661,0:51:53.842 La presilo malŝlosiĝas tuj. 0:52:07.217,0:52:08.216 Ĉu la fino? 0:52:08.694,0:52:12.153 Subtekstigita de Alex Escomu (Facebook-e)