WEBVTT 00:00:00.000 --> 00:00:02.000 Dankon. 00:00:02.000 --> 00:00:04.000 Min ĝojigas esti ĉi tie. 00:00:04.000 --> 00:00:07.000 Mi priparolos novan antikvan materialon 00:00:07.000 --> 00:00:09.000 kiu ankoraŭ ade mirigas nin, 00:00:09.000 --> 00:00:11.000 kaj povus influi nian pensmanieron 00:00:11.000 --> 00:00:14.000 pri materialscienco, altteĥnikaro -- 00:00:14.000 --> 00:00:16.000 kaj eble survoje povas fari ion 00:00:16.000 --> 00:00:19.000 por kuracarto kaj monda sano, kaj helpi ĉe rearbarigo. 00:00:19.000 --> 00:00:21.000 Tio ja estas ia aŭdaca eldiro. 00:00:21.000 --> 00:00:23.000 Mi rakontos al vi iomete pli. 00:00:23.000 --> 00:00:26.000 Tiu materialo fakte havas iujn trajtojn, kiuj ŝajnas tro bonaj por esti veraj. 00:00:26.000 --> 00:00:28.000 Ĝi estas daŭrigebla, ĝi estas daŭrigeblaĵo 00:00:28.000 --> 00:00:30.000 prilaborita en nur akvo kaj ĉambra temperaturo -- 00:00:30.000 --> 00:00:32.000 kaj biologie kontrolite malkomponebla, 00:00:32.000 --> 00:00:35.000 vi do povas vidi ĝin tuj solviĝi en glaso da akvo 00:00:35.000 --> 00:00:37.000 aŭ konservi ĝin stabila dum jaroj. 00:00:37.000 --> 00:00:39.000 Ĝi manĝeblas, ĝi enplanteblas en homan korpon 00:00:39.000 --> 00:00:41.000 sen kaŭzi ian imunreagon. 00:00:41.000 --> 00:00:43.000 Ĝi efektive integriĝas en la korpo. 00:00:43.000 --> 00:00:45.000 Kaj ĝi teĥnike uzeblas, 00:00:45.000 --> 00:00:47.000 ĝi do povas utili en mikrocirkvitaroj, 00:00:47.000 --> 00:00:49.000 kaj eble en lumcirkvitoj. 00:00:49.000 --> 00:00:51.000 La materialo 00:00:51.000 --> 00:00:54.000 aspektas jene. 00:00:54.000 --> 00:00:57.000 Efektive, la materialo, kiun vi vidas, estas klara kaj travidebla. 00:00:57.000 --> 00:01:00.000 La eroj de tiu materialo estas nur akvo kaj proteino. NOTE Paragraph 00:01:00.000 --> 00:01:03.000 Tiu materialo ja estas silko. 00:01:03.000 --> 00:01:05.000 Ĝi tamen iom malsamas 00:01:05.000 --> 00:01:07.000 al tio, kion ni kutime pensas pri silko. 00:01:07.000 --> 00:01:09.000 La demando estas, kiel oni reelpensas ion, 00:01:09.000 --> 00:01:12.000 kio estas konata jam de proksimume kvin mil jaroj. 00:01:12.000 --> 00:01:15.000 Ĝenerale la malkovran procedon inspiras la naturo. 00:01:15.000 --> 00:01:17.000 Kaj tiel ni miras pri silkraŭpoj -- 00:01:17.000 --> 00:01:20.000 la silkraŭpo ĉi tie ŝpinanta sian fibron. 00:01:20.000 --> 00:01:22.000 Silkraŭpo faras ion rimarkindan: 00:01:22.000 --> 00:01:24.000 ĝi uzas du ingrediencojn, proteino kaj akvo, 00:01:24.000 --> 00:01:26.000 kiuj estas en ĝia glando, 00:01:26.000 --> 00:01:29.000 por fari materialon aparte rezisteman por protekti sin -- 00:01:29.000 --> 00:01:31.000 do kompareblan al teĥnikaj fibroj, 00:01:31.000 --> 00:01:33.000 kia Kevlar. 00:01:33.000 --> 00:01:35.000 Kaj do en la inversinĝenierada procedo 00:01:35.000 --> 00:01:37.000 pri kiu ni scias, 00:01:37.000 --> 00:01:39.000 kaj kiun ni bone konas, 00:01:39.000 --> 00:01:41.000 pro la teksindustrio, 00:01:41.000 --> 00:01:44.000 la teksindustrio ekhavas kaj malvolvas la kokonon 00:01:44.000 --> 00:01:46.000 kaj sekve teksas elegantaĵojn. 00:01:46.000 --> 00:01:48.000 Ni volas scii, kiel ekante per akvo kaj proteino 00:01:48.000 --> 00:01:51.000 fari tiun fluaĵan Kevlar-on, tiun naturan Kevlar-on. NOTE Paragraph 00:01:51.000 --> 00:01:53.000 Do la demando estas, 00:01:53.000 --> 00:01:56.000 kiel fari la inversan inĝenieradon 00:01:56.000 --> 00:01:58.000 irante de kokono al glando 00:01:58.000 --> 00:02:01.000 kaj ekhavi akvon kaj proteinon, la ekmaterialoj. 00:02:01.000 --> 00:02:03.000 Kaj tio estas ideo 00:02:03.000 --> 00:02:05.000 kiu venis antaŭ proksimume du jardekoj 00:02:05.000 --> 00:02:09.000 de iu, kun kiu mi havas la bonŝancon kunlabori, 00:02:09.000 --> 00:02:12.000 David Kaplan. 00:02:12.000 --> 00:02:14.000 Kaj tiel ni ricevis tiun ekmaterialon. 00:02:14.000 --> 00:02:17.000 Tiel tiu ekmaterialo ree iĝis la baza konstruero. 00:02:17.000 --> 00:02:19.000 Ni uzas ĝin por fari diversajn aĵojn -- 00:02:19.000 --> 00:02:21.000 ekzemple filmon. 00:02:21.000 --> 00:02:23.000 Kaj ni profitas de io, kio estas tre simpla. 00:02:23.000 --> 00:02:25.000 La recepto por fari tiujn filmojn 00:02:25.000 --> 00:02:27.000 estas profiti el la fakto, 00:02:27.000 --> 00:02:29.000 ke proteinoj estas ege lertaj pri kio ili faras. 00:02:29.000 --> 00:02:31.000 Ili trovas manieron memkuniĝi. 00:02:31.000 --> 00:02:34.000 Do la recepto simplas: prenu la silksolvaĵon, verŝu ĝin, 00:02:34.000 --> 00:02:36.000 kaj atendu, ĝis la proteino memkuniĝas. 00:02:36.000 --> 00:02:39.000 Malfiksinte la proteinon vi ekhavas tiun filmon, 00:02:39.000 --> 00:02:42.000 ĉar la proteinoj trovas unu la alian sekiĝante. NOTE Paragraph 00:02:42.000 --> 00:02:44.000 Sed mi asertis, ke la filmo ankaŭ estas teĥnikaĵa. 00:02:44.000 --> 00:02:46.000 Kion tio signifas? 00:02:46.000 --> 00:02:49.000 Tio signifas, ke eblas interligi ĝin 00:02:49.000 --> 00:02:51.000 kun iuj el la specifaj teĥnikaĵoj, 00:02:51.000 --> 00:02:54.000 kiaj mikrocirkvitaj kaj etskalaĵaj teĥnikaroj. 00:02:54.000 --> 00:02:56.000 Ĉi tiu bildo de DVD 00:02:56.000 --> 00:02:58.000 estas nur por ilustri punkton, 00:02:58.000 --> 00:03:02.000 ke silko sekvas subtilegajn surfacajn malglataĵojn, 00:03:02.000 --> 00:03:05.000 kio signifas, ke ili kapablas reprodukti etskalajn aĵojn. 00:03:05.000 --> 00:03:07.000 Ĝi do devus kapabli reprodukti la informon, 00:03:07.000 --> 00:03:10.000 kiu estas sur la DVD. 00:03:10.000 --> 00:03:13.000 Kaj ni povas konservi informon, kiu estas filmo el akvo kaj proteino. 00:03:13.000 --> 00:03:16.000 Ni elprovis ion skribante mesaĝon sur peco da silko, 00:03:16.000 --> 00:03:18.000 kiu estas ĉi tie, kaj jen estas la mesaĝo. 00:03:18.000 --> 00:03:21.000 Kaj tre simile kiel en la DVD, eblas optike legi ĝin. 00:03:21.000 --> 00:03:23.000 Por tio necesas stabila mano. 00:03:23.000 --> 00:03:26.000 tial mi do decidis fari ĝin surpodie antaŭ milo da homoj. 00:03:27.000 --> 00:03:29.000 Ni do vidu. 00:03:29.000 --> 00:03:31.000 Kiel vi vidas la filmo eniras travideble tra ĝi. 00:03:31.000 --> 00:03:33.000 kaj tiam ... 00:03:38.000 --> 00:03:45.000 (Aplaŭdo) 00:03:45.000 --> 00:03:47.000 La plej rimarkinda atingo estas, 00:03:47.000 --> 00:03:50.000 ke mia mano nun restis sufiĉe longe senmova por fari tion. NOTE Paragraph 00:03:50.000 --> 00:03:53.000 Do, de kiam vi konas tiujn ecojn 00:03:53.000 --> 00:03:55.000 de tiu materialo, 00:03:55.000 --> 00:03:57.000 vi povas fari multajn aferojn. 00:03:57.000 --> 00:03:59.000 Ili ne estas limigitaj al filmoj. 00:03:59.000 --> 00:04:02.000 La materialo povas havi multajn formojn. 00:04:02.000 --> 00:04:05.000 Kaj do oni iom freneziĝas, kaj faras diversajn optikajn erojn 00:04:05.000 --> 00:04:07.000 aŭ faras etprismajn areojn, 00:04:07.000 --> 00:04:09.000 kia la reflekta bendo, kiu estas sur viaj kurŝuoj. 00:04:09.000 --> 00:04:11.000 Aŭ vi povas fari belaĵojn, 00:04:11.000 --> 00:04:13.000 kiuj konstrueblas - ĉu la kamerao povas vidi? 00:04:13.000 --> 00:04:16.000 Vi povas aldoni trian dimension al la filmo. 00:04:16.000 --> 00:04:18.000 Kaj, se la angulo ĝustas, 00:04:18.000 --> 00:04:21.000 vi nun povas vidi hologramon aperi en tiu silkfilmo. 00:04:23.000 --> 00:04:25.000 Sed eblas fari aliajn aĵojn. 00:04:25.000 --> 00:04:27.000 Imageblas uzi puran proteinon por konduki lumon, 00:04:27.000 --> 00:04:29.000 ni do faris optikajn fibrojn. NOTE Paragraph 00:04:29.000 --> 00:04:32.000 Sed silko estas multekapabla kaj preterpasas optikon. 00:04:32.000 --> 00:04:34.000 Oni povas pensi pri diversajn formojn. 00:04:34.000 --> 00:04:37.000 Ekzemple, se vi timas viziti kuraciston kaj pikiĝi per injektilo, 00:04:37.000 --> 00:04:39.000 ni faras etnadlajn areojn. 00:04:39.000 --> 00:04:41.000 Jen vi vidas sur la ekrano homan haron 00:04:41.000 --> 00:04:43.000 supermetitan sur la nadlo farita el silko -- 00:04:43.000 --> 00:04:45.000 nur por doni ideon pri grando. 00:04:45.000 --> 00:04:47.000 Eblas fari pli grandajn aĵojn. 00:04:47.000 --> 00:04:49.000 Eblas fari dentradojn kaj ŝraŭbojn -- 00:04:49.000 --> 00:04:52.000 kiujn vi povas aĉeti en vendejego. 00:04:52.000 --> 00:04:55.000 Kaj la dentradoj ankaŭ funkcias en akvo. 00:04:55.000 --> 00:04:57.000 Do eblas pensi pri alternativaj mekanikaĵoj. 00:04:57.000 --> 00:05:00.000 Kaj eble vi povas uzi tiun fluaĵan Kevlar-on, se vi bezonas ion rezistan 00:05:00.000 --> 00:05:03.000 por anstataŭigi ĉirkaŭaĵajn vejnojn, ekzemple, 00:05:03.000 --> 00:05:05.000 aŭ eble tutan oston. 00:05:05.000 --> 00:05:07.000 Jen vi vidas ĉi tie ekzempleton 00:05:07.000 --> 00:05:09.000 de kranieto -- 00:05:09.000 --> 00:05:11.000 ni nomas ĝin eta Yorick. 00:05:11.000 --> 00:05:14.000 (Ridado) 00:05:14.000 --> 00:05:17.000 Sed eblas fari aĵojn, ekzemple tasojn, 00:05:17.000 --> 00:05:20.000 kaj per aldono de iom da oro aŭ da duonkonduktaĵo 00:05:20.000 --> 00:05:23.000 eblas fari sensilojn, kiuj gluiĝas sur la surfacoj de nutraĵoj. 00:05:23.000 --> 00:05:25.000 Eblas fari elektronikaĵajn erojn, 00:05:25.000 --> 00:05:27.000 kiuj faldiĝas kaj volviĝas. 00:05:27.000 --> 00:05:30.000 Aŭ antaŭante la modon, silkajn lumdiodajn tatuojn. NOTE Paragraph 00:05:30.000 --> 00:05:33.000 Kiel vi vidas, estas multuzeblo, 00:05:33.000 --> 00:05:35.000 en la materiaj formoj, 00:05:35.000 --> 00:05:38.000 kiujn oni povas fari per silko. 00:05:38.000 --> 00:05:40.000 Sed ankaŭ estas iuj unikaj trajtoj. 00:05:40.000 --> 00:05:43.000 Tio estas, kial oni efektive volus fari ĉiujn ĉi aĵojn? 00:05:43.000 --> 00:05:45.000 Ĉe la komenco mi koncize menciis ĝin; 00:05:45.000 --> 00:05:47.000 la proteino estas biologie digestebla kaj akceptata. 00:05:47.000 --> 00:05:50.000 Ĉi tie vi vidas bildon de hista sekcaĵo. 00:05:50.000 --> 00:05:53.000 Ĉu tio signifas, ke ĝi estas biologie digestebla kaj akceptata? 00:05:53.000 --> 00:05:56.000 Eblas enplanti ĝin en la korpon sen neceso forigi la enplantaĵon. 00:05:56.000 --> 00:06:00.000 Kio signifas, ke ĉiuj aĵoj, kiujn vi vidis, kaj ĉiuj formoj 00:06:00.000 --> 00:06:03.000 principe enplanteblas kaj malaperos. 00:06:03.000 --> 00:06:05.000 Tio, kion vi vidas en ĉi tiu hista sekcaĵo, 00:06:05.000 --> 00:06:08.000 fakte estas tiu reflekta bendo. 00:06:08.000 --> 00:06:11.000 Do, kiel oni estas nokte vidata de aŭto, 00:06:11.000 --> 00:06:14.000 la ideo estas, ke oni povas vidi, se oni prilumas histon, 00:06:14.000 --> 00:06:16.000 oni povas vidi pli profundajn partojn de histo 00:06:16.000 --> 00:06:18.000 ĉar tie estas tiu reflekta bendo farita el silko. 00:06:18.000 --> 00:06:20.000 Ĉi tie vi vidas, ke ĝi integriĝas en histon. 00:06:20.000 --> 00:06:22.000 Kaj integriĝo en homa korpo 00:06:22.000 --> 00:06:24.000 ne estas la sola afero. 00:06:24.000 --> 00:06:27.000 Sed gravas reintegriĝo en la medion. 00:06:27.000 --> 00:06:29.000 Do vi havas horloĝon, vi havas proteinon, 00:06:29.000 --> 00:06:31.000 kaj nun silka taso, kia ĉi tiu 00:06:31.000 --> 00:06:34.000 povas esti forĵetata senpente. 00:06:34.000 --> 00:06:41.000 (Aplaŭdo) 00:06:41.000 --> 00:06:44.000 Ne kiel polistirenaj tasoj 00:06:44.000 --> 00:06:47.000 kiuj malbonŝance ĉiutage plenigas niajn ŝutejojn. 00:06:47.000 --> 00:06:49.000 Ĝi manĝeblas, 00:06:49.000 --> 00:06:51.000 do eblas meti nutraĵon en inteligentan pakaĵon, 00:06:51.000 --> 00:06:53.000 kiun vi povas kuiri kun la nutraĵo. 00:06:53.000 --> 00:06:55.000 Ĝi ne bongustas, 00:06:55.000 --> 00:06:57.000 mi do bezonos iom da helpo pri tio. NOTE Paragraph 00:06:57.000 --> 00:07:00.000 Sed verŝajne plej rimarkindas, ke ĝi plene recikligeblas. 00:07:00.000 --> 00:07:02.000 Silko dum sia memkuniĝa procedo 00:07:02.000 --> 00:07:04.000 agas kiel kokono por biologia materialo. 00:07:04.000 --> 00:07:06.000 Kaj se oni ŝanĝas la recepton. 00:07:06.000 --> 00:07:08.000 kaj aldonas aĵojn, kiam oni verŝas -- 00:07:08.000 --> 00:07:10.000 do aldonas aĵojn en la fluaĵan silksolvaĵon -- 00:07:10.000 --> 00:07:12.000 kie tiuj aĵoj estas enzimoj 00:07:12.000 --> 00:07:15.000 aŭ imunigaj substancoj aŭ vakcinoj, 00:07:15.000 --> 00:07:17.000 la memkuniĝa procedo 00:07:17.000 --> 00:07:20.000 konservas la biologian funkcion de ĉi tiuj. 00:07:20.000 --> 00:07:23.000 Ĝi tiel igas la materialojn ekologie aktivaj 00:07:23.000 --> 00:07:25.000 kaj interaktivaj. 00:07:25.000 --> 00:07:27.000 Tiel la ŝraŭbo, pri kiu ni pensis antaŭe, 00:07:27.000 --> 00:07:29.000 efektive uzeblas 00:07:29.000 --> 00:07:32.000 por ripari rompiĝintan oston -- 00:07:32.000 --> 00:07:34.000 kaj samtempe provizi sanigilon 00:07:34.000 --> 00:07:37.000 por resanigi la oston, ekzemple. 00:07:37.000 --> 00:07:40.000 Aŭ eblus konservi sanigilojn en sia biletujo kaj ne en sia malvarmujo. 00:07:40.000 --> 00:07:43.000 Ni do faris silkan karton, 00:07:43.000 --> 00:07:45.000 kun penicilino en ĝi. 00:07:45.000 --> 00:07:47.000 Kaj ni konservis penicilinon ĉe 60 ° celsiusaj. 00:07:47.000 --> 00:07:49.000 do 140 Farenhejtaj, 00:07:49.000 --> 00:07:52.000 dum du monatoj sen perdo de efikeco de la penicilino. 00:07:52.000 --> 00:07:54.000 Kaj tio povus esti --- 00:07:54.000 --> 00:07:58.000 (Aplaŭdo) 00:07:58.000 --> 00:08:00.000 tio povus esti ebla taŭga alternativo 00:08:00.000 --> 00:08:03.000 por sunenergie malvarmigitaj kameloj. 00:08:03.000 --> 00:08:06.000 Kaj kompreneble ne estas uzo de konservejo, se vi ne povas uzi ĝin. NOTE Paragraph 00:08:06.000 --> 00:08:10.000 Kaj jen estas alia unika trajto, 00:08:10.000 --> 00:08:13.000 kiun havas tiuj materialoj, ke ili laŭprograme malkomponeblas. 00:08:13.000 --> 00:08:15.000 Jen vi vidas la diferencon. 00:08:15.000 --> 00:08:18.000 Supre estas filmo programita por ne malkomponiĝi, 00:08:18.000 --> 00:08:21.000 malsupre estas filmo programita por malkomponiĝi en akvo. 00:08:21.000 --> 00:08:23.000 Kaj vi vidas, ke la filmo en la malsupro 00:08:23.000 --> 00:08:25.000 liberigas, kion ĝi enhavas. 00:08:25.000 --> 00:08:28.000 Ĝi do ebligas la rehavon de tio, kion ni enmetis antaŭe. 00:08:28.000 --> 00:08:31.000 Tiel ĝi ebligas kontrolatan provizadon de sanigiloj 00:08:31.000 --> 00:08:34.000 kaj reintegriĝon en la medio 00:08:34.000 --> 00:08:36.000 en ĉiuj formoj, kiujn vi vidis. NOTE Paragraph 00:08:36.000 --> 00:08:39.000 Tiel la malkovra fadeno, kiun ni reale havas, estas fadeno. 00:08:39.000 --> 00:08:42.000 Nin pasiigas tiu ideo, ke kion ajn ni volas fari, 00:08:42.000 --> 00:08:44.000 ĉu vi volas anstataŭigi vejnon aŭ oston, 00:08:44.000 --> 00:08:47.000 aŭ eble agi pli daŭrigeble en mikrocirkvitoj, 00:08:47.000 --> 00:08:49.000 eble trinki kafon en taso 00:08:49.000 --> 00:08:51.000 kaj forĵeti ĝin senpente, 00:08:51.000 --> 00:08:53.000 eble porti siajn sanigilojn en la poŝo, 00:08:53.000 --> 00:08:55.000 liveri ilin ene de via korpo 00:08:55.000 --> 00:08:57.000 aŭ liveri ilin trans la dezerton, 00:08:57.000 --> 00:08:59.000 la solvo povas esti en silka fadeno. NOTE Paragraph 00:08:59.000 --> 00:09:01.000 Dankon. NOTE Paragraph 00:09:01.000 --> 00:09:19.000 (Aplaŭdo)