1 00:00:00,000 --> 00:00:02,000 Dankon. 2 00:00:02,000 --> 00:00:04,000 Min ĝojigas esti ĉi tie. 3 00:00:04,000 --> 00:00:07,000 Mi priparolos novan antikvan materialon 4 00:00:07,000 --> 00:00:09,000 kiu ankoraŭ ade mirigas nin, 5 00:00:09,000 --> 00:00:11,000 kaj povus influi nian pensmanieron 6 00:00:11,000 --> 00:00:14,000 pri materialscienco, altteĥnikaro -- 7 00:00:14,000 --> 00:00:16,000 kaj eble survoje povas fari ion 8 00:00:16,000 --> 00:00:19,000 por kuracarto kaj monda sano, kaj helpi ĉe rearbarigo. 9 00:00:19,000 --> 00:00:21,000 Tio ja estas ia aŭdaca eldiro. 10 00:00:21,000 --> 00:00:23,000 Mi rakontos al vi iomete pli. 11 00:00:23,000 --> 00:00:26,000 Tiu materialo fakte havas iujn trajtojn, kiuj ŝajnas tro bonaj por esti veraj. 12 00:00:26,000 --> 00:00:28,000 Ĝi estas daŭrigebla, ĝi estas daŭrigeblaĵo 13 00:00:28,000 --> 00:00:30,000 prilaborita en nur akvo kaj ĉambra temperaturo -- 14 00:00:30,000 --> 00:00:32,000 kaj biologie kontrolite malkomponebla, 15 00:00:32,000 --> 00:00:35,000 vi do povas vidi ĝin tuj solviĝi en glaso da akvo 16 00:00:35,000 --> 00:00:37,000 aŭ konservi ĝin stabila dum jaroj. 17 00:00:37,000 --> 00:00:39,000 Ĝi manĝeblas, ĝi enplanteblas en homan korpon 18 00:00:39,000 --> 00:00:41,000 sen kaŭzi ian imunreagon. 19 00:00:41,000 --> 00:00:43,000 Ĝi efektive integriĝas en la korpo. 20 00:00:43,000 --> 00:00:45,000 Kaj ĝi teĥnike uzeblas, 21 00:00:45,000 --> 00:00:47,000 ĝi do povas utili en mikrocirkvitaroj, 22 00:00:47,000 --> 00:00:49,000 kaj eble en lumcirkvitoj. 23 00:00:49,000 --> 00:00:51,000 La materialo 24 00:00:51,000 --> 00:00:54,000 aspektas jene. 25 00:00:54,000 --> 00:00:57,000 Efektive, la materialo, kiun vi vidas, estas klara kaj travidebla. 26 00:00:57,000 --> 00:01:00,000 La eroj de tiu materialo estas nur akvo kaj proteino. 27 00:01:00,000 --> 00:01:03,000 Tiu materialo ja estas silko. 28 00:01:03,000 --> 00:01:05,000 Ĝi tamen iom malsamas 29 00:01:05,000 --> 00:01:07,000 al tio, kion ni kutime pensas pri silko. 30 00:01:07,000 --> 00:01:09,000 La demando estas, kiel oni reelpensas ion, 31 00:01:09,000 --> 00:01:12,000 kio estas konata jam de proksimume kvin mil jaroj. 32 00:01:12,000 --> 00:01:15,000 Ĝenerale la malkovran procedon inspiras la naturo. 33 00:01:15,000 --> 00:01:17,000 Kaj tiel ni miras pri silkraŭpoj -- 34 00:01:17,000 --> 00:01:20,000 la silkraŭpo ĉi tie ŝpinanta sian fibron. 35 00:01:20,000 --> 00:01:22,000 Silkraŭpo faras ion rimarkindan: 36 00:01:22,000 --> 00:01:24,000 ĝi uzas du ingrediencojn, proteino kaj akvo, 37 00:01:24,000 --> 00:01:26,000 kiuj estas en ĝia glando, 38 00:01:26,000 --> 00:01:29,000 por fari materialon aparte rezisteman por protekti sin -- 39 00:01:29,000 --> 00:01:31,000 do kompareblan al teĥnikaj fibroj, 40 00:01:31,000 --> 00:01:33,000 kia Kevlar. 41 00:01:33,000 --> 00:01:35,000 Kaj do en la inversinĝenierada procedo 42 00:01:35,000 --> 00:01:37,000 pri kiu ni scias, 43 00:01:37,000 --> 00:01:39,000 kaj kiun ni bone konas, 44 00:01:39,000 --> 00:01:41,000 pro la teksindustrio, 45 00:01:41,000 --> 00:01:44,000 la teksindustrio ekhavas kaj malvolvas la kokonon 46 00:01:44,000 --> 00:01:46,000 kaj sekve teksas elegantaĵojn. 47 00:01:46,000 --> 00:01:48,000 Ni volas scii, kiel ekante per akvo kaj proteino 48 00:01:48,000 --> 00:01:51,000 fari tiun fluaĵan Kevlar-on, tiun naturan Kevlar-on. 49 00:01:51,000 --> 00:01:53,000 Do la demando estas, 50 00:01:53,000 --> 00:01:56,000 kiel fari la inversan inĝenieradon 51 00:01:56,000 --> 00:01:58,000 irante de kokono al glando 52 00:01:58,000 --> 00:02:01,000 kaj ekhavi akvon kaj proteinon, la ekmaterialoj. 53 00:02:01,000 --> 00:02:03,000 Kaj tio estas ideo 54 00:02:03,000 --> 00:02:05,000 kiu venis antaŭ proksimume du jardekoj 55 00:02:05,000 --> 00:02:09,000 de iu, kun kiu mi havas la bonŝancon kunlabori, 56 00:02:09,000 --> 00:02:12,000 David Kaplan. 57 00:02:12,000 --> 00:02:14,000 Kaj tiel ni ricevis tiun ekmaterialon. 58 00:02:14,000 --> 00:02:17,000 Tiel tiu ekmaterialo ree iĝis la baza konstruero. 59 00:02:17,000 --> 00:02:19,000 Ni uzas ĝin por fari diversajn aĵojn -- 60 00:02:19,000 --> 00:02:21,000 ekzemple filmon. 61 00:02:21,000 --> 00:02:23,000 Kaj ni profitas de io, kio estas tre simpla. 62 00:02:23,000 --> 00:02:25,000 La recepto por fari tiujn filmojn 63 00:02:25,000 --> 00:02:27,000 estas profiti el la fakto, 64 00:02:27,000 --> 00:02:29,000 ke proteinoj estas ege lertaj pri kio ili faras. 65 00:02:29,000 --> 00:02:31,000 Ili trovas manieron memkuniĝi. 66 00:02:31,000 --> 00:02:34,000 Do la recepto simplas: prenu la silksolvaĵon, verŝu ĝin, 67 00:02:34,000 --> 00:02:36,000 kaj atendu, ĝis la proteino memkuniĝas. 68 00:02:36,000 --> 00:02:39,000 Malfiksinte la proteinon vi ekhavas tiun filmon, 69 00:02:39,000 --> 00:02:42,000 ĉar la proteinoj trovas unu la alian sekiĝante. 70 00:02:42,000 --> 00:02:44,000 Sed mi asertis, ke la filmo ankaŭ estas teĥnikaĵa. 71 00:02:44,000 --> 00:02:46,000 Kion tio signifas? 72 00:02:46,000 --> 00:02:49,000 Tio signifas, ke eblas interligi ĝin 73 00:02:49,000 --> 00:02:51,000 kun iuj el la specifaj teĥnikaĵoj, 74 00:02:51,000 --> 00:02:54,000 kiaj mikrocirkvitaj kaj etskalaĵaj teĥnikaroj. 75 00:02:54,000 --> 00:02:56,000 Ĉi tiu bildo de DVD 76 00:02:56,000 --> 00:02:58,000 estas nur por ilustri punkton, 77 00:02:58,000 --> 00:03:02,000 ke silko sekvas subtilegajn surfacajn malglataĵojn, 78 00:03:02,000 --> 00:03:05,000 kio signifas, ke ili kapablas reprodukti etskalajn aĵojn. 79 00:03:05,000 --> 00:03:07,000 Ĝi do devus kapabli reprodukti la informon, 80 00:03:07,000 --> 00:03:10,000 kiu estas sur la DVD. 81 00:03:10,000 --> 00:03:13,000 Kaj ni povas konservi informon, kiu estas filmo el akvo kaj proteino. 82 00:03:13,000 --> 00:03:16,000 Ni elprovis ion skribante mesaĝon sur peco da silko, 83 00:03:16,000 --> 00:03:18,000 kiu estas ĉi tie, kaj jen estas la mesaĝo. 84 00:03:18,000 --> 00:03:21,000 Kaj tre simile kiel en la DVD, eblas optike legi ĝin. 85 00:03:21,000 --> 00:03:23,000 Por tio necesas stabila mano. 86 00:03:23,000 --> 00:03:26,000 tial mi do decidis fari ĝin surpodie antaŭ milo da homoj. 87 00:03:27,000 --> 00:03:29,000 Ni do vidu. 88 00:03:29,000 --> 00:03:31,000 Kiel vi vidas la filmo eniras travideble tra ĝi. 89 00:03:31,000 --> 00:03:33,000 kaj tiam ... 90 00:03:38,000 --> 00:03:45,000 (Aplaŭdo) 91 00:03:45,000 --> 00:03:47,000 La plej rimarkinda atingo estas, 92 00:03:47,000 --> 00:03:50,000 ke mia mano nun restis sufiĉe longe senmova por fari tion. 93 00:03:50,000 --> 00:03:53,000 Do, de kiam vi konas tiujn ecojn 94 00:03:53,000 --> 00:03:55,000 de tiu materialo, 95 00:03:55,000 --> 00:03:57,000 vi povas fari multajn aferojn. 96 00:03:57,000 --> 00:03:59,000 Ili ne estas limigitaj al filmoj. 97 00:03:59,000 --> 00:04:02,000 La materialo povas havi multajn formojn. 98 00:04:02,000 --> 00:04:05,000 Kaj do oni iom freneziĝas, kaj faras diversajn optikajn erojn 99 00:04:05,000 --> 00:04:07,000 aŭ faras etprismajn areojn, 100 00:04:07,000 --> 00:04:09,000 kia la reflekta bendo, kiu estas sur viaj kurŝuoj. 101 00:04:09,000 --> 00:04:11,000 Aŭ vi povas fari belaĵojn, 102 00:04:11,000 --> 00:04:13,000 kiuj konstrueblas - ĉu la kamerao povas vidi? 103 00:04:13,000 --> 00:04:16,000 Vi povas aldoni trian dimension al la filmo. 104 00:04:16,000 --> 00:04:18,000 Kaj, se la angulo ĝustas, 105 00:04:18,000 --> 00:04:21,000 vi nun povas vidi hologramon aperi en tiu silkfilmo. 106 00:04:23,000 --> 00:04:25,000 Sed eblas fari aliajn aĵojn. 107 00:04:25,000 --> 00:04:27,000 Imageblas uzi puran proteinon por konduki lumon, 108 00:04:27,000 --> 00:04:29,000 ni do faris optikajn fibrojn. 109 00:04:29,000 --> 00:04:32,000 Sed silko estas multekapabla kaj preterpasas optikon. 110 00:04:32,000 --> 00:04:34,000 Oni povas pensi pri diversajn formojn. 111 00:04:34,000 --> 00:04:37,000 Ekzemple, se vi timas viziti kuraciston kaj pikiĝi per injektilo, 112 00:04:37,000 --> 00:04:39,000 ni faras etnadlajn areojn. 113 00:04:39,000 --> 00:04:41,000 Jen vi vidas sur la ekrano homan haron 114 00:04:41,000 --> 00:04:43,000 supermetitan sur la nadlo farita el silko -- 115 00:04:43,000 --> 00:04:45,000 nur por doni ideon pri grando. 116 00:04:45,000 --> 00:04:47,000 Eblas fari pli grandajn aĵojn. 117 00:04:47,000 --> 00:04:49,000 Eblas fari dentradojn kaj ŝraŭbojn -- 118 00:04:49,000 --> 00:04:52,000 kiujn vi povas aĉeti en vendejego. 119 00:04:52,000 --> 00:04:55,000 Kaj la dentradoj ankaŭ funkcias en akvo. 120 00:04:55,000 --> 00:04:57,000 Do eblas pensi pri alternativaj mekanikaĵoj. 121 00:04:57,000 --> 00:05:00,000 Kaj eble vi povas uzi tiun fluaĵan Kevlar-on, se vi bezonas ion rezistan 122 00:05:00,000 --> 00:05:03,000 por anstataŭigi ĉirkaŭaĵajn vejnojn, ekzemple, 123 00:05:03,000 --> 00:05:05,000 aŭ eble tutan oston. 124 00:05:05,000 --> 00:05:07,000 Jen vi vidas ĉi tie ekzempleton 125 00:05:07,000 --> 00:05:09,000 de kranieto -- 126 00:05:09,000 --> 00:05:11,000 ni nomas ĝin eta Yorick. 127 00:05:11,000 --> 00:05:14,000 (Ridado) 128 00:05:14,000 --> 00:05:17,000 Sed eblas fari aĵojn, ekzemple tasojn, 129 00:05:17,000 --> 00:05:20,000 kaj per aldono de iom da oro aŭ da duonkonduktaĵo 130 00:05:20,000 --> 00:05:23,000 eblas fari sensilojn, kiuj gluiĝas sur la surfacoj de nutraĵoj. 131 00:05:23,000 --> 00:05:25,000 Eblas fari elektronikaĵajn erojn, 132 00:05:25,000 --> 00:05:27,000 kiuj faldiĝas kaj volviĝas. 133 00:05:27,000 --> 00:05:30,000 Aŭ antaŭante la modon, silkajn lumdiodajn tatuojn. 134 00:05:30,000 --> 00:05:33,000 Kiel vi vidas, estas multuzeblo, 135 00:05:33,000 --> 00:05:35,000 en la materiaj formoj, 136 00:05:35,000 --> 00:05:38,000 kiujn oni povas fari per silko. 137 00:05:38,000 --> 00:05:40,000 Sed ankaŭ estas iuj unikaj trajtoj. 138 00:05:40,000 --> 00:05:43,000 Tio estas, kial oni efektive volus fari ĉiujn ĉi aĵojn? 139 00:05:43,000 --> 00:05:45,000 Ĉe la komenco mi koncize menciis ĝin; 140 00:05:45,000 --> 00:05:47,000 la proteino estas biologie digestebla kaj akceptata. 141 00:05:47,000 --> 00:05:50,000 Ĉi tie vi vidas bildon de hista sekcaĵo. 142 00:05:50,000 --> 00:05:53,000 Ĉu tio signifas, ke ĝi estas biologie digestebla kaj akceptata? 143 00:05:53,000 --> 00:05:56,000 Eblas enplanti ĝin en la korpon sen neceso forigi la enplantaĵon. 144 00:05:56,000 --> 00:06:00,000 Kio signifas, ke ĉiuj aĵoj, kiujn vi vidis, kaj ĉiuj formoj 145 00:06:00,000 --> 00:06:03,000 principe enplanteblas kaj malaperos. 146 00:06:03,000 --> 00:06:05,000 Tio, kion vi vidas en ĉi tiu hista sekcaĵo, 147 00:06:05,000 --> 00:06:08,000 fakte estas tiu reflekta bendo. 148 00:06:08,000 --> 00:06:11,000 Do, kiel oni estas nokte vidata de aŭto, 149 00:06:11,000 --> 00:06:14,000 la ideo estas, ke oni povas vidi, se oni prilumas histon, 150 00:06:14,000 --> 00:06:16,000 oni povas vidi pli profundajn partojn de histo 151 00:06:16,000 --> 00:06:18,000 ĉar tie estas tiu reflekta bendo farita el silko. 152 00:06:18,000 --> 00:06:20,000 Ĉi tie vi vidas, ke ĝi integriĝas en histon. 153 00:06:20,000 --> 00:06:22,000 Kaj integriĝo en homa korpo 154 00:06:22,000 --> 00:06:24,000 ne estas la sola afero. 155 00:06:24,000 --> 00:06:27,000 Sed gravas reintegriĝo en la medion. 156 00:06:27,000 --> 00:06:29,000 Do vi havas horloĝon, vi havas proteinon, 157 00:06:29,000 --> 00:06:31,000 kaj nun silka taso, kia ĉi tiu 158 00:06:31,000 --> 00:06:34,000 povas esti forĵetata senpente. 159 00:06:34,000 --> 00:06:41,000 (Aplaŭdo) 160 00:06:41,000 --> 00:06:44,000 Ne kiel polistirenaj tasoj 161 00:06:44,000 --> 00:06:47,000 kiuj malbonŝance ĉiutage plenigas niajn ŝutejojn. 162 00:06:47,000 --> 00:06:49,000 Ĝi manĝeblas, 163 00:06:49,000 --> 00:06:51,000 do eblas meti nutraĵon en inteligentan pakaĵon, 164 00:06:51,000 --> 00:06:53,000 kiun vi povas kuiri kun la nutraĵo. 165 00:06:53,000 --> 00:06:55,000 Ĝi ne bongustas, 166 00:06:55,000 --> 00:06:57,000 mi do bezonos iom da helpo pri tio. 167 00:06:57,000 --> 00:07:00,000 Sed verŝajne plej rimarkindas, ke ĝi plene recikligeblas. 168 00:07:00,000 --> 00:07:02,000 Silko dum sia memkuniĝa procedo 169 00:07:02,000 --> 00:07:04,000 agas kiel kokono por biologia materialo. 170 00:07:04,000 --> 00:07:06,000 Kaj se oni ŝanĝas la recepton. 171 00:07:06,000 --> 00:07:08,000 kaj aldonas aĵojn, kiam oni verŝas -- 172 00:07:08,000 --> 00:07:10,000 do aldonas aĵojn en la fluaĵan silksolvaĵon -- 173 00:07:10,000 --> 00:07:12,000 kie tiuj aĵoj estas enzimoj 174 00:07:12,000 --> 00:07:15,000 aŭ imunigaj substancoj aŭ vakcinoj, 175 00:07:15,000 --> 00:07:17,000 la memkuniĝa procedo 176 00:07:17,000 --> 00:07:20,000 konservas la biologian funkcion de ĉi tiuj. 177 00:07:20,000 --> 00:07:23,000 Ĝi tiel igas la materialojn ekologie aktivaj 178 00:07:23,000 --> 00:07:25,000 kaj interaktivaj. 179 00:07:25,000 --> 00:07:27,000 Tiel la ŝraŭbo, pri kiu ni pensis antaŭe, 180 00:07:27,000 --> 00:07:29,000 efektive uzeblas 181 00:07:29,000 --> 00:07:32,000 por ripari rompiĝintan oston -- 182 00:07:32,000 --> 00:07:34,000 kaj samtempe provizi sanigilon 183 00:07:34,000 --> 00:07:37,000 por resanigi la oston, ekzemple. 184 00:07:37,000 --> 00:07:40,000 Aŭ eblus konservi sanigilojn en sia biletujo kaj ne en sia malvarmujo. 185 00:07:40,000 --> 00:07:43,000 Ni do faris silkan karton, 186 00:07:43,000 --> 00:07:45,000 kun penicilino en ĝi. 187 00:07:45,000 --> 00:07:47,000 Kaj ni konservis penicilinon ĉe 60 ° celsiusaj. 188 00:07:47,000 --> 00:07:49,000 do 140 Farenhejtaj, 189 00:07:49,000 --> 00:07:52,000 dum du monatoj sen perdo de efikeco de la penicilino. 190 00:07:52,000 --> 00:07:54,000 Kaj tio povus esti --- 191 00:07:54,000 --> 00:07:58,000 (Aplaŭdo) 192 00:07:58,000 --> 00:08:00,000 tio povus esti ebla taŭga alternativo 193 00:08:00,000 --> 00:08:03,000 por sunenergie malvarmigitaj kameloj. 194 00:08:03,000 --> 00:08:06,000 Kaj kompreneble ne estas uzo de konservejo, se vi ne povas uzi ĝin. 195 00:08:06,000 --> 00:08:10,000 Kaj jen estas alia unika trajto, 196 00:08:10,000 --> 00:08:13,000 kiun havas tiuj materialoj, ke ili laŭprograme malkomponeblas. 197 00:08:13,000 --> 00:08:15,000 Jen vi vidas la diferencon. 198 00:08:15,000 --> 00:08:18,000 Supre estas filmo programita por ne malkomponiĝi, 199 00:08:18,000 --> 00:08:21,000 malsupre estas filmo programita por malkomponiĝi en akvo. 200 00:08:21,000 --> 00:08:23,000 Kaj vi vidas, ke la filmo en la malsupro 201 00:08:23,000 --> 00:08:25,000 liberigas, kion ĝi enhavas. 202 00:08:25,000 --> 00:08:28,000 Ĝi do ebligas la rehavon de tio, kion ni enmetis antaŭe. 203 00:08:28,000 --> 00:08:31,000 Tiel ĝi ebligas kontrolatan provizadon de sanigiloj 204 00:08:31,000 --> 00:08:34,000 kaj reintegriĝon en la medio 205 00:08:34,000 --> 00:08:36,000 en ĉiuj formoj, kiujn vi vidis. 206 00:08:36,000 --> 00:08:39,000 Tiel la malkovra fadeno, kiun ni reale havas, estas fadeno. 207 00:08:39,000 --> 00:08:42,000 Nin pasiigas tiu ideo, ke kion ajn ni volas fari, 208 00:08:42,000 --> 00:08:44,000 ĉu vi volas anstataŭigi vejnon aŭ oston, 209 00:08:44,000 --> 00:08:47,000 aŭ eble agi pli daŭrigeble en mikrocirkvitoj, 210 00:08:47,000 --> 00:08:49,000 eble trinki kafon en taso 211 00:08:49,000 --> 00:08:51,000 kaj forĵeti ĝin senpente, 212 00:08:51,000 --> 00:08:53,000 eble porti siajn sanigilojn en la poŝo, 213 00:08:53,000 --> 00:08:55,000 liveri ilin ene de via korpo 214 00:08:55,000 --> 00:08:57,000 aŭ liveri ilin trans la dezerton, 215 00:08:57,000 --> 00:08:59,000 la solvo povas esti en silka fadeno. 216 00:08:59,000 --> 00:09:01,000 Dankon. 217 00:09:01,000 --> 00:09:19,000 (Aplaŭdo)