0:00:00.000,0:00:02.000 Dankon. 0:00:02.000,0:00:04.000 Min ĝojigas esti ĉi tie. 0:00:04.000,0:00:07.000 Mi priparolos novan antikvan materialon 0:00:07.000,0:00:09.000 kiu ankoraŭ ade mirigas nin, 0:00:09.000,0:00:11.000 kaj povus influi nian pensmanieron 0:00:11.000,0:00:14.000 pri materialscienco, altteĥnikaro -- 0:00:14.000,0:00:16.000 kaj eble survoje povas fari ion 0:00:16.000,0:00:19.000 por kuracarto kaj monda sano, kaj helpi ĉe rearbarigo. 0:00:19.000,0:00:21.000 Tio ja estas ia aŭdaca eldiro. 0:00:21.000,0:00:23.000 Mi rakontos al vi iomete pli. 0:00:23.000,0:00:26.000 Tiu materialo fakte havas iujn trajtojn, kiuj ŝajnas tro bonaj por esti veraj. 0:00:26.000,0:00:28.000 Ĝi estas daŭrigebla, ĝi estas daŭrigeblaĵo 0:00:28.000,0:00:30.000 prilaborita en nur akvo kaj ĉambra temperaturo -- 0:00:30.000,0:00:32.000 kaj biologie kontrolite malkomponebla, 0:00:32.000,0:00:35.000 vi do povas vidi ĝin tuj solviĝi en glaso da akvo 0:00:35.000,0:00:37.000 aŭ konservi ĝin stabila dum jaroj. 0:00:37.000,0:00:39.000 Ĝi manĝeblas, ĝi enplanteblas en homan korpon 0:00:39.000,0:00:41.000 sen kaŭzi ian imunreagon. 0:00:41.000,0:00:43.000 Ĝi efektive integriĝas en la korpo. 0:00:43.000,0:00:45.000 Kaj ĝi teĥnike uzeblas, 0:00:45.000,0:00:47.000 ĝi do povas utili en mikrocirkvitaroj, 0:00:47.000,0:00:49.000 kaj eble en lumcirkvitoj. 0:00:49.000,0:00:51.000 La materialo 0:00:51.000,0:00:54.000 aspektas jene. 0:00:54.000,0:00:57.000 Efektive, la materialo, kiun vi vidas, estas klara kaj travidebla. 0:00:57.000,0:01:00.000 La eroj de tiu materialo estas nur akvo kaj proteino. 0:01:00.000,0:01:03.000 Tiu materialo ja estas silko. 0:01:03.000,0:01:05.000 Ĝi tamen iom malsamas 0:01:05.000,0:01:07.000 al tio, kion ni kutime pensas pri silko. 0:01:07.000,0:01:09.000 La demando estas, kiel oni reelpensas ion, 0:01:09.000,0:01:12.000 kio estas konata jam de proksimume kvin mil jaroj. 0:01:12.000,0:01:15.000 Ĝenerale la malkovran procedon inspiras la naturo. 0:01:15.000,0:01:17.000 Kaj tiel ni miras pri silkraŭpoj -- 0:01:17.000,0:01:20.000 la silkraŭpo ĉi tie ŝpinanta sian fibron. 0:01:20.000,0:01:22.000 Silkraŭpo faras ion rimarkindan: 0:01:22.000,0:01:24.000 ĝi uzas du ingrediencojn, proteino kaj akvo, 0:01:24.000,0:01:26.000 kiuj estas en ĝia glando, 0:01:26.000,0:01:29.000 por fari materialon aparte rezisteman por protekti sin -- 0:01:29.000,0:01:31.000 do kompareblan al teĥnikaj fibroj, 0:01:31.000,0:01:33.000 kia Kevlar. 0:01:33.000,0:01:35.000 Kaj do en la inversinĝenierada procedo 0:01:35.000,0:01:37.000 pri kiu ni scias, 0:01:37.000,0:01:39.000 kaj kiun ni bone konas, 0:01:39.000,0:01:41.000 pro la teksindustrio, 0:01:41.000,0:01:44.000 la teksindustrio ekhavas kaj malvolvas la kokonon 0:01:44.000,0:01:46.000 kaj sekve teksas elegantaĵojn. 0:01:46.000,0:01:48.000 Ni volas scii, kiel ekante per akvo kaj proteino 0:01:48.000,0:01:51.000 fari tiun fluaĵan Kevlar-on, tiun naturan Kevlar-on. 0:01:51.000,0:01:53.000 Do la demando estas, 0:01:53.000,0:01:56.000 kiel fari la inversan inĝenieradon 0:01:56.000,0:01:58.000 irante de kokono al glando 0:01:58.000,0:02:01.000 kaj ekhavi akvon kaj proteinon, la ekmaterialoj. 0:02:01.000,0:02:03.000 Kaj tio estas ideo 0:02:03.000,0:02:05.000 kiu venis antaŭ proksimume du jardekoj 0:02:05.000,0:02:09.000 de iu, kun kiu mi havas la bonŝancon kunlabori, 0:02:09.000,0:02:12.000 David Kaplan. 0:02:12.000,0:02:14.000 Kaj tiel ni ricevis tiun ekmaterialon. 0:02:14.000,0:02:17.000 Tiel tiu ekmaterialo ree iĝis la baza konstruero. 0:02:17.000,0:02:19.000 Ni uzas ĝin por fari diversajn aĵojn -- 0:02:19.000,0:02:21.000 ekzemple filmon. 0:02:21.000,0:02:23.000 Kaj ni profitas de io, kio estas tre simpla. 0:02:23.000,0:02:25.000 La recepto por fari tiujn filmojn 0:02:25.000,0:02:27.000 estas profiti el la fakto, 0:02:27.000,0:02:29.000 ke proteinoj estas ege lertaj pri kio ili faras. 0:02:29.000,0:02:31.000 Ili trovas manieron memkuniĝi. 0:02:31.000,0:02:34.000 Do la recepto simplas: prenu la silksolvaĵon, verŝu ĝin, 0:02:34.000,0:02:36.000 kaj atendu, ĝis la proteino memkuniĝas. 0:02:36.000,0:02:39.000 Malfiksinte la proteinon vi ekhavas tiun filmon, 0:02:39.000,0:02:42.000 ĉar la proteinoj trovas unu la alian sekiĝante. 0:02:42.000,0:02:44.000 Sed mi asertis, ke la filmo ankaŭ estas teĥnikaĵa. 0:02:44.000,0:02:46.000 Kion tio signifas? 0:02:46.000,0:02:49.000 Tio signifas, ke eblas interligi ĝin 0:02:49.000,0:02:51.000 kun iuj el la specifaj teĥnikaĵoj, 0:02:51.000,0:02:54.000 kiaj mikrocirkvitaj kaj etskalaĵaj teĥnikaroj. 0:02:54.000,0:02:56.000 Ĉi tiu bildo de DVD 0:02:56.000,0:02:58.000 estas nur por ilustri punkton, 0:02:58.000,0:03:02.000 ke silko sekvas subtilegajn surfacajn malglataĵojn, 0:03:02.000,0:03:05.000 kio signifas, ke ili kapablas reprodukti etskalajn aĵojn. 0:03:05.000,0:03:07.000 Ĝi do devus kapabli reprodukti la informon, 0:03:07.000,0:03:10.000 kiu estas sur la DVD. 0:03:10.000,0:03:13.000 Kaj ni povas konservi informon, kiu estas filmo el akvo kaj proteino. 0:03:13.000,0:03:16.000 Ni elprovis ion skribante mesaĝon sur peco da silko, 0:03:16.000,0:03:18.000 kiu estas ĉi tie, kaj jen estas la mesaĝo. 0:03:18.000,0:03:21.000 Kaj tre simile kiel en la DVD, eblas optike legi ĝin. 0:03:21.000,0:03:23.000 Por tio necesas stabila mano. 0:03:23.000,0:03:26.000 tial mi do decidis fari ĝin surpodie antaŭ milo da homoj. 0:03:27.000,0:03:29.000 Ni do vidu. 0:03:29.000,0:03:31.000 Kiel vi vidas la filmo eniras travideble tra ĝi. 0:03:31.000,0:03:33.000 kaj tiam ... 0:03:38.000,0:03:45.000 (Aplaŭdo) 0:03:45.000,0:03:47.000 La plej rimarkinda atingo estas, 0:03:47.000,0:03:50.000 ke mia mano nun restis sufiĉe longe senmova por fari tion. 0:03:50.000,0:03:53.000 Do, de kiam vi konas tiujn ecojn 0:03:53.000,0:03:55.000 de tiu materialo, 0:03:55.000,0:03:57.000 vi povas fari multajn aferojn. 0:03:57.000,0:03:59.000 Ili ne estas limigitaj al filmoj. 0:03:59.000,0:04:02.000 La materialo povas havi multajn formojn. 0:04:02.000,0:04:05.000 Kaj do oni iom freneziĝas, kaj faras diversajn optikajn erojn 0:04:05.000,0:04:07.000 aŭ faras etprismajn areojn, 0:04:07.000,0:04:09.000 kia la reflekta bendo, kiu estas sur viaj kurŝuoj. 0:04:09.000,0:04:11.000 Aŭ vi povas fari belaĵojn, 0:04:11.000,0:04:13.000 kiuj konstrueblas - ĉu la kamerao povas vidi? 0:04:13.000,0:04:16.000 Vi povas aldoni trian dimension al la filmo. 0:04:16.000,0:04:18.000 Kaj, se la angulo ĝustas, 0:04:18.000,0:04:21.000 vi nun povas vidi hologramon aperi en tiu silkfilmo. 0:04:23.000,0:04:25.000 Sed eblas fari aliajn aĵojn. 0:04:25.000,0:04:27.000 Imageblas uzi puran proteinon por konduki lumon, 0:04:27.000,0:04:29.000 ni do faris optikajn fibrojn. 0:04:29.000,0:04:32.000 Sed silko estas multekapabla kaj preterpasas optikon. 0:04:32.000,0:04:34.000 Oni povas pensi pri diversajn formojn. 0:04:34.000,0:04:37.000 Ekzemple, se vi timas viziti kuraciston kaj pikiĝi per injektilo, 0:04:37.000,0:04:39.000 ni faras etnadlajn areojn. 0:04:39.000,0:04:41.000 Jen vi vidas sur la ekrano homan haron 0:04:41.000,0:04:43.000 supermetitan sur la nadlo farita el silko -- 0:04:43.000,0:04:45.000 nur por doni ideon pri grando. 0:04:45.000,0:04:47.000 Eblas fari pli grandajn aĵojn. 0:04:47.000,0:04:49.000 Eblas fari dentradojn kaj ŝraŭbojn -- 0:04:49.000,0:04:52.000 kiujn vi povas aĉeti en vendejego. 0:04:52.000,0:04:55.000 Kaj la dentradoj ankaŭ funkcias en akvo. 0:04:55.000,0:04:57.000 Do eblas pensi pri alternativaj mekanikaĵoj. 0:04:57.000,0:05:00.000 Kaj eble vi povas uzi tiun fluaĵan Kevlar-on, se vi bezonas ion rezistan 0:05:00.000,0:05:03.000 por anstataŭigi ĉirkaŭaĵajn vejnojn, ekzemple, 0:05:03.000,0:05:05.000 aŭ eble tutan oston. 0:05:05.000,0:05:07.000 Jen vi vidas ĉi tie ekzempleton 0:05:07.000,0:05:09.000 de kranieto -- 0:05:09.000,0:05:11.000 ni nomas ĝin eta Yorick. 0:05:11.000,0:05:14.000 (Ridado) 0:05:14.000,0:05:17.000 Sed eblas fari aĵojn, ekzemple tasojn, 0:05:17.000,0:05:20.000 kaj per aldono de iom da oro aŭ da duonkonduktaĵo 0:05:20.000,0:05:23.000 eblas fari sensilojn, kiuj gluiĝas sur la surfacoj de nutraĵoj. 0:05:23.000,0:05:25.000 Eblas fari elektronikaĵajn erojn, 0:05:25.000,0:05:27.000 kiuj faldiĝas kaj volviĝas. 0:05:27.000,0:05:30.000 Aŭ antaŭante la modon, silkajn lumdiodajn tatuojn. 0:05:30.000,0:05:33.000 Kiel vi vidas, estas multuzeblo, 0:05:33.000,0:05:35.000 en la materiaj formoj, 0:05:35.000,0:05:38.000 kiujn oni povas fari per silko. 0:05:38.000,0:05:40.000 Sed ankaŭ estas iuj unikaj trajtoj. 0:05:40.000,0:05:43.000 Tio estas, kial oni efektive volus fari ĉiujn ĉi aĵojn? 0:05:43.000,0:05:45.000 Ĉe la komenco mi koncize menciis ĝin; 0:05:45.000,0:05:47.000 la proteino estas biologie digestebla kaj akceptata. 0:05:47.000,0:05:50.000 Ĉi tie vi vidas bildon de hista sekcaĵo. 0:05:50.000,0:05:53.000 Ĉu tio signifas, ke ĝi estas biologie digestebla kaj akceptata? 0:05:53.000,0:05:56.000 Eblas enplanti ĝin en la korpon sen neceso forigi la enplantaĵon. 0:05:56.000,0:06:00.000 Kio signifas, ke ĉiuj aĵoj, kiujn vi vidis, kaj ĉiuj formoj 0:06:00.000,0:06:03.000 principe enplanteblas kaj malaperos. 0:06:03.000,0:06:05.000 Tio, kion vi vidas en ĉi tiu hista sekcaĵo, 0:06:05.000,0:06:08.000 fakte estas tiu reflekta bendo. 0:06:08.000,0:06:11.000 Do, kiel oni estas nokte vidata de aŭto, 0:06:11.000,0:06:14.000 la ideo estas, ke oni povas vidi, se oni prilumas histon, 0:06:14.000,0:06:16.000 oni povas vidi pli profundajn partojn de histo 0:06:16.000,0:06:18.000 ĉar tie estas tiu reflekta bendo farita el silko. 0:06:18.000,0:06:20.000 Ĉi tie vi vidas, ke ĝi integriĝas en histon. 0:06:20.000,0:06:22.000 Kaj integriĝo en homa korpo 0:06:22.000,0:06:24.000 ne estas la sola afero. 0:06:24.000,0:06:27.000 Sed gravas reintegriĝo en la medion. 0:06:27.000,0:06:29.000 Do vi havas horloĝon, vi havas proteinon, 0:06:29.000,0:06:31.000 kaj nun silka taso, kia ĉi tiu 0:06:31.000,0:06:34.000 povas esti forĵetata senpente. 0:06:34.000,0:06:41.000 (Aplaŭdo) 0:06:41.000,0:06:44.000 Ne kiel polistirenaj tasoj 0:06:44.000,0:06:47.000 kiuj malbonŝance ĉiutage plenigas niajn ŝutejojn. 0:06:47.000,0:06:49.000 Ĝi manĝeblas, 0:06:49.000,0:06:51.000 do eblas meti nutraĵon en inteligentan pakaĵon, 0:06:51.000,0:06:53.000 kiun vi povas kuiri kun la nutraĵo. 0:06:53.000,0:06:55.000 Ĝi ne bongustas, 0:06:55.000,0:06:57.000 mi do bezonos iom da helpo pri tio. 0:06:57.000,0:07:00.000 Sed verŝajne plej rimarkindas, ke ĝi plene recikligeblas. 0:07:00.000,0:07:02.000 Silko dum sia memkuniĝa procedo 0:07:02.000,0:07:04.000 agas kiel kokono por biologia materialo. 0:07:04.000,0:07:06.000 Kaj se oni ŝanĝas la recepton. 0:07:06.000,0:07:08.000 kaj aldonas aĵojn, kiam oni verŝas -- 0:07:08.000,0:07:10.000 do aldonas aĵojn en la fluaĵan silksolvaĵon -- 0:07:10.000,0:07:12.000 kie tiuj aĵoj estas enzimoj 0:07:12.000,0:07:15.000 aŭ imunigaj substancoj aŭ vakcinoj, 0:07:15.000,0:07:17.000 la memkuniĝa procedo 0:07:17.000,0:07:20.000 konservas la biologian funkcion de ĉi tiuj. 0:07:20.000,0:07:23.000 Ĝi tiel igas la materialojn ekologie aktivaj 0:07:23.000,0:07:25.000 kaj interaktivaj. 0:07:25.000,0:07:27.000 Tiel la ŝraŭbo, pri kiu ni pensis antaŭe, 0:07:27.000,0:07:29.000 efektive uzeblas 0:07:29.000,0:07:32.000 por ripari rompiĝintan oston -- 0:07:32.000,0:07:34.000 kaj samtempe provizi sanigilon 0:07:34.000,0:07:37.000 por resanigi la oston, ekzemple. 0:07:37.000,0:07:40.000 Aŭ eblus konservi sanigilojn en sia biletujo kaj ne en sia malvarmujo. 0:07:40.000,0:07:43.000 Ni do faris silkan karton, 0:07:43.000,0:07:45.000 kun penicilino en ĝi. 0:07:45.000,0:07:47.000 Kaj ni konservis penicilinon ĉe 60 ° celsiusaj. 0:07:47.000,0:07:49.000 do 140 Farenhejtaj, 0:07:49.000,0:07:52.000 dum du monatoj sen perdo de efikeco de la penicilino. 0:07:52.000,0:07:54.000 Kaj tio povus esti --- 0:07:54.000,0:07:58.000 (Aplaŭdo) 0:07:58.000,0:08:00.000 tio povus esti ebla taŭga alternativo 0:08:00.000,0:08:03.000 por sunenergie malvarmigitaj kameloj. 0:08:03.000,0:08:06.000 Kaj kompreneble ne estas uzo de konservejo, se vi ne povas uzi ĝin. 0:08:06.000,0:08:10.000 Kaj jen estas alia unika trajto, 0:08:10.000,0:08:13.000 kiun havas tiuj materialoj, ke ili laŭprograme malkomponeblas. 0:08:13.000,0:08:15.000 Jen vi vidas la diferencon. 0:08:15.000,0:08:18.000 Supre estas filmo programita por ne malkomponiĝi, 0:08:18.000,0:08:21.000 malsupre estas filmo programita por malkomponiĝi en akvo. 0:08:21.000,0:08:23.000 Kaj vi vidas, ke la filmo en la malsupro 0:08:23.000,0:08:25.000 liberigas, kion ĝi enhavas. 0:08:25.000,0:08:28.000 Ĝi do ebligas la rehavon de tio, kion ni enmetis antaŭe. 0:08:28.000,0:08:31.000 Tiel ĝi ebligas kontrolatan provizadon de sanigiloj 0:08:31.000,0:08:34.000 kaj reintegriĝon en la medio 0:08:34.000,0:08:36.000 en ĉiuj formoj, kiujn vi vidis. 0:08:36.000,0:08:39.000 Tiel la malkovra fadeno, kiun ni reale havas, estas fadeno. 0:08:39.000,0:08:42.000 Nin pasiigas tiu ideo, ke kion ajn ni volas fari, 0:08:42.000,0:08:44.000 ĉu vi volas anstataŭigi vejnon aŭ oston, 0:08:44.000,0:08:47.000 aŭ eble agi pli daŭrigeble en mikrocirkvitoj, 0:08:47.000,0:08:49.000 eble trinki kafon en taso 0:08:49.000,0:08:51.000 kaj forĵeti ĝin senpente, 0:08:51.000,0:08:53.000 eble porti siajn sanigilojn en la poŝo, 0:08:53.000,0:08:55.000 liveri ilin ene de via korpo 0:08:55.000,0:08:57.000 aŭ liveri ilin trans la dezerton, 0:08:57.000,0:08:59.000 la solvo povas esti en silka fadeno. 0:08:59.000,0:09:01.000 Dankon. 0:09:01.000,0:09:19.000 (Aplaŭdo)