[angle] Saluton al ĉiuj! Mi nomiĝas Dominic kaj mi faras filmeton por Wikitongues. Mi nur parolos pri mi mem, nu… parolonte pri mia heredaĵo, kaj mi uzos la jenajn lingvojn: la francan kaj la maŭrican kreolan. [france] Bonan vesperon al ĉiuj, mi nomiĝas Dominic, plezuron, plezuron. Mi iomete parolos pri mia vivo. Nu, mi naskiĝis en Melburno, sed miaj gepatroj venas el Maŭricio, kaj ili venis ĉi tie antaŭ ol mia naskiĝo. [maŭrice] Bonan vesperon al ĉiuj, mi parolos kun vi per la maŭrica kreola. Mi vidis, ke ekzistis filmetoj… ne ekzistis filmetoj en la maŭrica kreola en Wikitongues, do mi iomete parolos pri Maŭricio. Maŭricio havas multajn kulturojn, kaj, nu, sklavoj kreis la maŭrican kreolan. La sklavoj aŭdis la francan, sed ili mem kreis sian propran lingvon. Mi ŝatas ludi muzikon, vi povas vidi la gitaron. Mi ŝatas ludi basgitaron, la basgitaro estas nuntempe tre mojosa.