Saluton al ĉiuj! Jen Evildea via Dio! Kaj hodiaŭ nokte mi volas montri al vi, donacon kiun mi ricevis de Britio. Sed antaŭ ol mi montros tiun, mi simple volas diri ke ĉi tiu videoblogo estos ege mallonga. Do nun, la donaco. Ĝi fakte estas skatolo. Mi ricevis ĝin antaŭ kelkaj horoj. Kaj mi jam malfermis ĝin, kaj vidis la enhavon kaj diris "Kial la fek'!" Kaj poste mi diris "Nu fakte mi devas montri la enhavon al vi ĉiuj" ĉar estas interesa donaco. Kaj fakte mi ne scias ĉu vere estas donaco aŭ timigilo. Mi ne scias sed mi volas montri ĝin al vi nun. Do mi simple malfermos ĝin, kaj estas du donacoj en ĉi tiu skatolo, do mi montros la unuan. Do jen ĝi. Kaj jen. Tio vere estas araneo. Kaj laŭ la pakaĵo, vi povas manĝi ĉi tiun araneon. Do, laŭ tio, kion mi povas deveni de ĉi tiu donaco, la sendinto volas ke mi manĝu araneon kaj filmu mian reagon. Do, mi tute ne volas manĝi araneo. La ideo tute naŭzas min. Do, se vi volas ke mi manĝu ĉi tiun araneon, kaj filmu ĝin, vi devas proponi al mi, bonan defion, por vi ĉiuj. Ĉar lastatempe mi fakte proponis kelkajn defiojn, exemple, mi manĝus habaneron, se gajnus certan sumon da abonantojn, kaj tiu tute fiaskis Kaj nun mi pensas ke vi ĉiuj devas proponi la defion por vi ĉiuj. Kaj se la defio estus iom malfacila, mi faros ĝin. Mi manĝos ĉi tiun araneon, kaj mi filmos ĝin. Kaj versaĵne multe vomos. Kaj nun eĉ kiam mi pensas pri ĝi mi volas vomi iomete. La postĝusto en mia buŝo estas terura kiam mi pensas pri tio. Kaj en la skatolo estas alia donaco, estas ĉi tiun ŝlostenilo, mi supozas, ŝlosilringo Estas pli bona vorto. Kaj fakte tiu venis ĵuste tempe ĉar la mia, kiun mi uzis kun miaj ŝlosiloj, fakte rompiĝis hodiaŭ. Kiel vi povas vidi ĉi tie, la ringo ne bone sidas kuŝas, mi ne scias. Ĝi simple malbone funkcias ĉar la ŝlosiloj povas facile defali de la ringo. Do, tio alvenis ĵuste tempe. Do, mi supozas ke tio estas ĉio. Mi simple volas montri tion al vi. Kaj mi esperas ke nun vi ĉiuj povas doni al mi bonan defion, por vi ĉiuj. Kaj se vi gajnus ĝin, kaj mi konsentas, kompreneble, mi manĝos ĉi tiun fekan araneon. Mi povas vidi la krurojn, rigardu la krurojn. Hoo fek. M ne ŝatas ĝin. Do, jen ĉio, sed vi ŝatas ĉi tiun filmeton, ŝatu ĝin, diskonigu ĝin, abonu mian kanolon kiel kutime kaj mi vidos vin ĉiuj en la venonta filmo. Kaj se vi ne estas tie, mi trovos vin kaj mi puŝos araneon en vian buŝon! Kaj kiel ĉiam mi volas danki mian donacantoj ĉe Patreon, sed antaŭ ol mi faros tion, mi simple volas diri ke se vi ŝatas la enhavon de mia kanalo, vi povas donaci al mia kanalo per Patreon. La ligilo estas sube en la priskribo. Unu dolaro monate sufiĉas, kaj nun mi volas prezenti la donacantojn. Do, tiuj estas