Rendevuo kun István Ertl Mi devus prezenti István Ertl, verŝajne ne necesas ĉar li estas tre bone konata de ni ĉiuj. Li naskiĝis hungaro, sed poste evoluis. Mi verkis soneton pri li, antaŭ nelonge. Mi legos la soneton kaj poste mi scias, ke la temo de la kunsido estas ĉio, kio vi iam ajn volis demandi de Istvan sed ne kuraĝis, aŭdacis fari. Familianoj rajtas sed vi rajtas demandi la familianojn. Al Istvan Ertl En Luksemburg' nomad' budapeŝtane amikojn li akceptas malavare krom en la Zamenhofa kaj hungare ankaŭ ruse, latine kaj germane (kaj permane) libroj, revuoj, artikoloj same post tria revizio senerare ekvivas novan vivon kaj elstare li verkas kvazaŭ Ŝvartze Kolomane. Imagu se li tiel virtuoze verkus abunde poezie proze li mem bonvolu fari la elekton sed eble li komponis jam abundon kaj ĝin forŝovis en tirkesto-fundon ĉar li aspiras simple la perfekton. (aplaŭdoj) Post tiel perfekta enkonduko, kion mi povus ankoraŭ aldoni? Mi eble bonus diri al vi kelkajn enkondukajn vortojn pri la rolo de hazardo en mia vivo. Mi ŝatas, ke en Esperantaj kluboj oni rajtas prelegi kaj la homoj aŭskultas vin. Jen la okazo, ke oni povas prezenti senĝene siajn ideojn, marotojn, ion ajn, mi volas provi, ke hazardo en la vivo kaj pri tio ke mi nun ne ĉeestus ĉi-tie kaj havi la saman kompanion sen la ekzisto de, ekz., unu hungara kuracisto, unu usona busŝoforo, kaj unu franca spiono, ekzemple. (ridoj) Pri hungara kuracisto vi ĉiuj jam aŭdis, eĉ ne sciantaj la poemojn, Kolomano Kalocsay. Okazis ke Kolomano ne nur poeziis kaj tradukis, estas ankoraŭ du seĝoj ĉi-tie, eble vi ŝatus... (Mi estas juna kaj laciĝas rapide) Kolomano Kalocsay, kiu estis doktoro, kuracisto, do la tutan tagon labori, ĉar li ne havis infanojn, do... li ankaŭ povis poemi en Esperanto en sia libera tempo, certe li estis aktivulo kaj sukcesis verki gramatikon de Esperanto en la hungara, kiu en 1964 aŭ 1965 estis eldonita en miloj kaj miloj de ekzempleroj en Hungario tiutempe. Kaj en tiu sama jaro hazarde mia patro kaj mia patrino kiuj jam estis geedzoj de kelka tempo aĉetis tiun gramatikon, kiu estas tre grava eventuale en la vivo, kaj ankaŭ naŭ monatojn poste mi naskiĝis. Poste, ili ne povis konsenti, kiu aĉetis la gramatikon kaj kiu inventis tion. Do la plej verŝajna versio estas, ke mia patro en sia naiva ideo pensis, ke gravedaj virinoj havas nenion por fari kaj do eble bonus lerni Esperanton, el gramatiko, kia ideo, kaj ne el lernolibroj. Bone, la libro estis sur la breto kaj neniu ĝin tuŝis, librojn tuŝu la Mefisto. Sed ĉar en Hungario ankaŭ multaj zorgis pri la bonfarto de infanoj kaj la internacia infana jaro oni konstruis multajn novajn ludilojn oni ankaŭ konstruis tre longan glitilon (laŭvivanta tobogano) en la flanko de la monto Gellért. Foje, mi iris tien kun mia eta fratino, kiu tiam aĝis 7 jarojn kaj mi 12 jarojn kaj do ni glitis sur longa litilo, jam tiam mi estis homo kun tre malrapidaj reagoj kaj fizike ne aparte lerta, glitante sur tiu longa afero mi vidis, ke ie sube tie en la fino iuj infanoj tragrimpas, trarampas, suriras la glitejon kaj vi estas jam alvenanta, kiel tobogano, rapide glitanta, do mi volis ne tuŝi, ne trafi, mi iel retriĝis kaj la rezulto estas, ke mi eliras kiel peza pafaĵo, iom horizontale, alteriĝis, kaj mia maleolo rompiĝis. El tiu montoflanko helpate de mia eta fratino, mi iris hejmen dum du kilometroj. Kaj vi demandas, kial tiu historio devus interesi iun ajn ĉar kiam mi iris resti kun tiu maleolo rompita en lito dum du semajnoj, mi legis dikan libron pri la beneluksaj ŝtatoj. Dum ripozo mi legis pri tiuj ŝtatoj unu post la alia. Mi aĝis tiam 12, do mi havis grandan intereson por Benelukso. Mi ankaŭ trovis, manke de aliaj legaĵoj, verŝajne tiun gramatikon de Kalocsay, do mi komencis legi de antaŭe kaj de malantaŭe, kaj en la mezo mi atingis la finon, kaj mi trovis tre interesa tiun ideon, ke oni konstruis lingvon kaj klarigas la funkciadon, mi flankeniris la aferon sed poste mi konstatis, ke mi pli-malpli komprenas tiun lingvon. En Hungario, eblis tion konstati en la jaroj 76-78 ĉar se iri surstraten en ajna gazeta budo mi trovis revuojn, eĉ plurajn, en Esperanto. Mi povis aĉeti Hungara Vivo, Juna Amiko aŭ eĉ hungarlingva revuo por lerni lingvojn, kun Esperanta paĝo. Poste ekis hungarlingva Esperanta revuo. Do kiel ajn eblis eklerni Esperanton. Sed poste mi ne multe uzis. Hungario en la 60-70-80aj jaroj estis ne tute libera lando, oni ne povis kiam ajn forlasi ĝin, turismi oni povis en la Orienteŭropaj ŝtatoj, aŭ unufoje en ĉiu tria jaro en la tiel nomata kapitalisma okcidento, libera okcidento, kiel ekzemple Hispanio, ĉu ne? Tro malmultaj hungaroj venis ĉi tien por konstati, venis Kubala, Puŝkas... Tiutempe, Puskas jam trapasis la epokon en kiu demandis tion. En la 80aj kiel studento mi volis vojaĝi, Esperanto estis tre bona pasigilo por tio. Oni klarigis al mi, ke ekzistas Pasporta Servo kaj mi tuj ĝin aĉetis. La plia malhelpo estis, ke mi ne estis en tiu fama 3a jaro, kiam mi rajtus, sed ekzistis elirvojo. Se vi ricevas oficialan invitleteron, ĉu de parenco via, ĉu de privatulo, de Esperantisto kiu deklaros sin respondeca pri via restado, vi povas vojaĝi. Mi klopodis, mi skribis al iuj Esperantistoj kaj efektive, troviĝis frenezuloj tiaj, kiam mi iris instrui al Sicilio ekzemple, kaj post jaro mi veturis eĉ al Francio, kaj poste eĉ al Usono, kaj ekzemple en Francio, por iom retroiri en la tempo, en la eta vilaĝo Saint-Lambert-la-Poterie, "Sankta Lamberto la Putujo", pli konata pro sia proksimeco al kastelo Gresijono vivis iu franca Esperantisto. Li estis LA Esperantisto de la vilaĝo kaj en tiu vilaĝo kun malpli da 2.000 loĝantoj ĉiuj sciis, ke tiu homo kun sia antenego sur la domo estis radio-amatoro kaj eks-spiono kaj pro tio Esperantisto ĉar tion li rakontis al ĉiu ĉe ajna okazo. Ekz., kiam mi vizitis s-on Berthelot en la vilaĝo ofte parolis pri Esperanto kaj lasis tie la reklamilojn kaj iu ajn sciis pri tiu familio kaj Eo. Krome, feliĉe, Fabienne Berthelot, la filino de tiu familio, ne tuj, ŝi estis almenaŭ informita pri la ekzisto de Esperanto (Edzino): Mi estis informita pri la ekzisto de iu gramatiko. Kial vi kontraŭdiras la preleganton? (ridoj) Ja iun bazan informon vi havis: iu gramatiko, iu mensa praktikilo, kaj poste, kiam vi estis studento kaj volis ekzerci vian menson, vi iris lerni Esperanton. Sed, eble mi neniam renkontus mian edzinon nur por tio kvankam kiu scias? Do, vojaĝanta al Usono, en la somero de 90, mi vizitis diversajn lokojn. Mi ankaŭ volis viziti la nepre faman Disnejlandon, ĉar kiel dekjarulo, mi absolute volis iri tien. Poste, 25-jarulo, mi konstatis surloke, ke estas iusence malfrue nun, se mi memoras, ke kun granda entuziasmo kaj longa vico por la sekva spektaklo levis Esperantan literaturon. Tiu Disnejlando estas apud urbo nomata Anaheim kaj la eksvicurbestro de Anaheim estis Esperantisto. Eble vi jam rimarkis, ke kutime urbestroj ne estas Esperantistoj sed ja la eksvicurbestroj! Ankaŭ ne la famuloj sed la onkloj aŭ la avoj de famuloj. Tiu leĝo ne de Tonyo sed... (Tonyo): Jes, fakte, mi prelegis pri tio. Do, la eksvicurbestro, Joshua Tilman, estis LA loka Esperantisto, tre fervora, ekzemple, li donacis pecon da dezerto al Esperanto-movado, por ke tiel ni fondu Esperantan kolonion prefere kun universitato, poste mi povas prelegi pri tio en la jaro 88-89 en la revuo Esperanto. Li estis gastiganto per Pasporta Servo. Mi parolis pri busŝoforo sed ne li ne estis tio. Anaheim estis proksime al Los-Anĝeleso, sed ne tiom proksime, kiom vi povus piediri. Entute, piediri en Usono estas suspekta aktivado. Iu mortdanĝera ĉar ili demandis sin kial vi piediras kvazaŭ vi havu malbonajn intencojn. Mi flugis al Losanĝeleso. Tie mi piediris, kaj mi konstatis, ke ĝi ne estas urbo por piediri. Vespere mi volis iri ĉe mia nova gastiganto kiel normala eŭropano, per publika transporto, ĉu ne? Do mi sciis, ke busoj estas en busstacidomo, mi aĉetis la bileton por Anaheim kaj demandis kiun estas la sekva Morgaŭ, sinjoro. Morgaŭ?? Kion mi diable nun faru? Mi ne sciis, mi estis pripensanta do mi aŭdis Mi havis flug-abonon, mi povus reflugi al alia urbo, iu ajn, sed mi iradis surstrate, pripensante, bremsis buso apude pro la ruĝa trafiklumo kaj mi pensis subite, kial mi ne demandu? kaj mi frapis la pordon, la ŝoforo malfermis kaj mi demandis: ĉu al Anaheim? jes, jes, kompreneble al Anaheim, li diris. (ridoj) do tiu busŝoforo transportis min al la urbo kie atendis min la vicurbestro, mi igis lin pagi por mi grandan "banana split", kaj poste li montris al mi mian tranoktejon, la grandan televidilon tre usonan, kaj li ne montris sed poste mi trovis, ke sur la televidilo estis enorma koverto adresita al mi, kaj mi trovis, ke ĝin sendis mia estonta edzino. Sed kiel ŝi povis scii, ke mi troviĝus tie, se eĉ mi ne sciis kie mi troviĝus momenton antaŭe? (Miguel) Virinoj scias ĉion. Sen tiu busŝoforo mi ne estus trovinta ŝian leteron do ĉio sekva eble ne okazus. Estas tiaj misteroj kaj hazardoj en la vivo. (Edzino) Kial vi ne troviĝus ĝin? Ĉar mi ne irintus al tiu loko entute. (Edzino): Ĉu? Oni informis min, ke ne plu estas busoj en tiu tago. Iu buso ankoraŭ vagadis tie sed fakte ĝi verŝajne... Jen pri la hazardo en la vivo. Mi ne scias pri kio mi volis babili, verŝajne hazardoj se iu ŝatis tiun ideon. Eble ne pri tio vi volis scii, mi ne scias kion vi volas scii. Do vi eble scias, ke mi sukcesis dek jarojn vivteni min kaj mian familion parazitante la tutan Esperanto-komunumon aŭ almenaŭ tiun parton, kiu estas membro de UEA. Mi redaktis la revuon en tiu tempo kiam revuoj estis farataj sur papero kaj homoj ankoraŭ abonis, eble legis kaj sendis leterojn. Pli-malpli mi foriris en tiu tempo kiam tiu modelo de papera revuo ĉesis. Bona koincido, ĉu ne? Ĝi ankoraŭ legatas nuntempe kaj kelkaj homoj legas surpapere. Poste mi ne kabeis sed mi plu parazitas ĉiujn civitanojn de Eŭropa Unio, ĉar mi laboras kiel funkciulo de Eŭropa Unio, kaj mi certe estas pagata el la mono de ĉiuj eŭropaj ŝtatanoj. Eble kiam Podemos alvenos al la potenco oni ŝanĝos tion... Eble ŝanĝu nenion, mi ŝatas mian funkcion. Mi ne scias pri kio, mi rakontu al vi, eble vi havus ideon. (Antonio): Vi redaktis multajn jarojn la revuon Esperanto, eble vi povus iom rakonti pri spertoj, anekdotoj... Ah, tiom da tempo vi havas. Dek jaroj, ĉu ne! Alvenas multaj memoroj pri tio. Mi ne scias kial, eble ĉar mi troviĝas en Hispanio, mi tuj pensas pri letero, kiun mi ricevis, ne de membro de la Ibera Skolo, sed tamen estis verkisto el Iberio. Ni povas fari konkurson, pri kiu povas esti? Estas homo kiu verkis en pluraj lingvoj kaj tradukis inter pluraj lingvoj, kies edzino venas ne el Eŭropo, kiu scipovas la rusan, (Jorge) Ĉu mi rajtas partopreni? Manuel de Seabra. (Miguel) Portugalo. Foje, mi ricevis leteron de li en kiu li skribis: "Mi legis en la antaŭa numero vian raporton pri literatura konkurso kaj mi devas diri al vi, ke vi estas absolute ne ĝentlemano, kial vi publikigas la nomojn de tiuj kandidatoj, kiuj ne venkis?" Mi rigardis denove, kaj mi publikigis nur la nomon de la premiitoj. 1a premio: Nevenka Tomić. Ah, ne-venka...! (ridegoj) Estas... multaj reagoj... Tamen, estis tre afabla penso. Li volis defendi la honoron de tiuj centoj kaj miloj da Esperantistoj, kiuj sendas siajn senvalorajn poemojn al konkurso. Sed ili ne aperos, eĉ la plej bonaj. Estis multaj similaj leteroj. Iu alia homo diris: "ĉu vi povas diri al mi, s-o redaktoro, kion signifas la vorto chavo?" C-h-a-v-o? Tio ne havas sencon. Mi rigardis la frazon kaj temis pri tio, ke oni devas fari ion senc-havan. Oni iam trovis tiajn... Estis surprizo por mi ĉefe en la komenco, ke Esperantistoj estas vere ege fiksitaj al lingvaĵoj. Mi pensas, ke se mi redaktus revuon en la hungara aŭ en ajna alia lingvo, ne estus tiom da atento kaj reagoj pri ĉiuj komoj kaj finaĵoj, kiam ĉiam estis mia timo, mi eble vekiĝis ŝvite, pri kiuj leteroj ankoraŭ venos, pri kiu neologismo mi uzis. Evidente, homoj havas malsamajn ideojn, do estis io pri kio alia ŝategis. Poste mi decidis, ke oni neniam kontentigos ĉiujn. Ne nur pri la formo, sed ankaŭ pri la enhavo mi editis tiun revuon. Se paroli pri enhavo en tiu tempo antaŭ-Interreta estis tre agrabla situacio. Mi vidis jam tiam homojn kiuj demandis pri kia estis la sento labori en Roterdamo en la centro de UEA. Mi diris, ke estas iomete kiel araneo. En la senco, ke vi diligente teksas, sed ankaŭ, ke vi sidas meze de la reto, ne Interreto, kaj venas al vi la inform-muŝetoj kaj vi glutas ilin. Mi ankaŭ devis transformi ilin en enhavon de revuo. Sed ankoraŭ ne estis la konkurenco de Interreto pri kiu scios ĉion, do mi povis raporti pri ajnaj Zamenhofaj kunsidoj, kunvenoj, kaj plenigi la revuon ankaŭ per tio. Mi ankaŭ volis, ke estu ankaŭ per la ideoj, debatoj, recenzoj, k.s. Eble tio estis tre kurta respondo. (Miguel): Kiam vi verkos novan romanon aŭ romaneton aŭ novelon aŭ novelegon? Estas tiuj provokaj homoj. Hodiaŭ mi aldonis unu neseriozan respondon. Tio estas, ke mi ne havas tempon, ĉar mi devas redakti la verkon de aliaj, por Beletra Almanako precipe, sed tio estas eskap-respondo, en la realo, mi pensas, ke mi vere ne havas la imago-kapablon por tio kaj eble ankaŭ la observo-kapablon. (Filino): Eble ankaŭ ne la veron. La vero? Mi pensis, ke eble venis al miaj limoj. Mi ne estis bona observanto verdire. Tio, kion mi povas scii pri la verkista metio rilatas al la lingva flanko. Mi povas fari stilon kaj frazojn, sed ankaŭ noveloj kiuj foje mi verkis. Plejparte estis simple iu regalaĵo, kiun mi iomete ŝanĝis. Mi ne sentas, ke... (Miguel): Tio estis satiro, kaj vi atingis bonajn nivelojn de satiro. En tiu verko, kiun vi scias. (Jorge): Ekz., li verkis rakonton kiu estas nur dupaĝan, (Jorge) Tiu Armin, kiu laŭ mi estas unu el plej bonaj prozaĵoj verkitaj iam en Esperanto. Sed kiam mi celas, ke li verkis novelon surbaze de realaĵo, kiun li nur iomete ŝanĝis, mi pensas, ke estas ekz. tiu novelo pri Taroŝka, pri neleĝaj enmigrintoj, pri polico, kaj tiaj aferoj en Kanado. Ankaŭ tiu estas bonega novelo kaj mi pensas, ke se vi farus tiel, simple preni iun okazaĵon el la realo, el la novaĵoj, kaj iom priverki ĝin, vi havas la talenton multege sufiĉan por krei tre bonan prozaĵon el tio. Kaj mia demando estas: Mi kredas memori, ke ekzistis ia ideo eldoni kolekton de viaj ĝisnunaj noveloj kaj rakontoj. Ĉu tiu ideo ankoraŭ ekzistas? Ankoraŭ ekzistas sed se mi kunmetus ĉiujn ilin, eĉ la plej fuŝajn kaj malnovajn, ne estus pli ol 100 paĝoj. Ni povus tion fari, mi parolis kun Ulrich Becker, la eldonisto de Mondial en Novjorko, sed kiel vi scias, ĝuste nun li eble ne estas en situacio fari novajn planojn. Pro tio ne estas ekskludita. Por veni ankaŭ al tiu demando, mi sentas min ĉi-tie preskaŭ ĉe mia psikologo. Vi konfrontas min kun miaj internaj timoj kaj pripensoj. Eĉ mia edzino ne kuraĝus fari tion. Aliflanke, se mi nun ĉi-tie deklarus al vi, ke jes, vi lumigis al mi iun novan perspektivon, kaj jam morgaŭ mi komencos kaj dediĉos 200 horojn venontjare al verkado de romano – vidu ŝian reagon! Se vi jam fosas en mia animo, mi pensas, ke mi povus verki ion laŭsimila en stilo, kiel mi foje faris en mia vivo. Ekz-e mi pensis, verŝajne se mi vere provas, kaj mi diros tion malmodesta, mi povus traduki tekston de Jules Verne el la franca en la nederlandan. Do mi faris, estis enorma fortostreĉo, longa priserĉado por trafi la bonan stilon, evidente peto al amiko por provlegi ĝin. Mi faris ĝin ĉar mi volas scii, ĉu mi kapablas ĝin fari. Do verŝajne se vi demandus min, ĉu mi kapablas verki romanon, mi dirus, ke mi eble povus ĝin fari. Sed ĉu vere tiu estas la kutima interna inspiro de verkisto? Mi demandas, ĉu mi povas ĝin fari, kaj mi ne scias. Estas iu interna puŝo, pri kio mi verkis tiun satiron La Postdomo, kie mi efektive sentis, ke mi devas tion fari, disde interne la inspiro nepre fari ĝin, sed ĝi estis kvazaŭ psikoterapio por mi mem. Estas verketo, kiun mi faris kiam mi forlasis UEA kaj iomete laciĝis post 10 jaroj pri multaj aspektoj de la movado, eĉ kabeis dum 17-18 tagoj, kaj poste mi bezonis verki ion tian, en kiu mi moku ĉiujn ajn, kiuj normale indus mian respekton, kaj ankaŭ pri la aliaj. Mi ne scias, ĉu simila impreso kaj inspiro venis tiel. (Manolo) La hispanan lingvon kiam vi lernis aŭ kiel? En la loĝejo de Jorge. (Tonyo) Do ne estas bona. Origine, mi studis en universitato la latinan kaj la francan, kaj mi do povis konstati, ke diversaj lingvoj (la itala, la portugala, la hispana, la rumana) estas iuj elpensitaj versioj de la latina, kaj oni devas lerni iujn transformajn regulojn kaj poste konsterniĝi, ke la hispanoj ne uzas la decan vorton, kiu indus uzi el la latina, sed iun strangaĵon el la araba, kiel zanahoria kaj tiaj teruraĵoj, sed krom tio, surbaze de la latina, oni povas multon scii ĉiuokaze. Kiam mi vizitis Hispanion, mi iomete rigardis libron, sed poste ĉefe en 1989 mi gastis tri semajnojn en ia eltenebla familia hejmo, kvankam iom malpezigis ŝarĝon ĉar ni iris al diversaj lokoj en Hispanio, ankaŭ ĉe Liven Dek, al Sevilo, al Galegio, do ĉefe tie, kaj post kelkaj jaroj mi prenis kelkajn formalajn kursojn ĉefe ĉar mi sentis, kiam mi redaktis antologion el Borges, ke estus bone scipovi pli bone la hispanan. Bonŝance por mi, ĉe la laborejo kie mi laboras, oni povas sekvi en la labortempo lingvajn kursojn aŭ almenaŭ ni povis, ĉar nun estas pli aŭsteraj tempoj. (Edzino) Vi lernas nun la hebrean. Ne, la hebrea estas dum paŭzo, ne kadre de laboro... Se vi povis konvinki vian ĉefon, ke vi bezonas tiun lingvon, eble eblis. En mia lasta tia truko, estis kiam en mia laborejo skribis kiu volas lerni aŭ la kroatan aŭ la islandan. Kaj mi do tuj pensis, ke la kroata estas slava lingvo, tiujn mi iomete komprenas, kaj mi povus facile lerni la islandan, do mi aliĝis al kurso de la islanda. Sed mia ĉefo ne volis tion permesi ĉar, kial mi bezonus la islandan? Mi iris al la ĉefo de la ĉefo, kaj konvinkis ŝin, kaj povus mi taŭge lerni la islandan, kaj vidi ĉu estas bezono. Bone, sed vi ne tradukos de la islanda en la hungaran, tio multe ne utilos. Al la franca aŭ al la angla, jes, tio tiukaze vi povas. Do, tiam mi sekvis tiun kurson. Sed tio estas jam la islanda sed ne la hispana. Ebla ankaŭ, ĉar en mia novelo Arnim lernis la islandan. Mi devis sekvi la heroon Vi ofte legas verkojn aŭ projektojn de homoj el diversaj landoj kaj lingvoareoj. Kiam vi legas tiujn provojn de literaturaĵoj, ĉu vi rimarkas la areo-devenon de tiuj verkoj? Ne nur pro la lingvo, sed mi celas precipe ĉion, kio ne estas la lingvo mem, en tiuj provoj de verkoj, aŭ kion vi trovas karakteriza en tiu senso? Tio estas tro bona demando. Inter amikoj. (ridoj) Forfikiĝu. Kvazaŭ ni estus geamikoj. (Miguel) Rikardo faras ĉiam tro bonajn demandojn. Eble oni povas rimarki precipe kiam pri prozo temas ke homoj eble ofte sekvas iun skemon aŭ verko-kutimojn el siaj lingvoj. Lastatempa ekzemplo kaj por mi pozitiva, en Beletra Almanako oni publikigis en du malsamaj numeroj du malsamajn novelojn de Steven K. Smith, kiu estas nekonata Esperantisto en la mezo de Usono, kaj do unu el tiuj mezaj statoj de Usono, kiujn ĉiam ni vidas en la filmoj pri tornado, mondofino k.s. Tie la homo estas profesia liuto-faristo. Ĉiam mi demandis min pri... (Manolo) Mi pensas, ke neniu homo... Jes, mi malfermis fenestron, temas pri la vento. Tiu liuto-faristo ankaŭ verkas en Eo, en terure malbona - lingve - Esperanto, sed li havas talenton por elpensi historion kaj mi trovas, ke en tiuj liaj historioj li ne havas multajn stilajn efektojn, ĉar ĉiuokaze li ne havas la rimedaron por tio, estas iu efiko de usonaj noveloj tre rapidhakaj kiel filmo, rapidaj reagoj, oftaj okazaĵoj sur unuoj. Eble neniu rimarkas tion, ĉar sciante la verkiston usona mi tuj atendas usonan influon kaj en ĝi trovas, simile ĉe rusaj verkistoj mi trovas anekdotemon, eble. Eble estas mia percepto por la atendo, mi ne tro scias. Ĉe poeziaĵoj ebla ankaŭ. Denove ĉe rusoj vi trovas pli grandan ŝaton de limoj, pasintajn formojn, liberajn versojn, certe tiajn influojn. Sed mi ankaŭ pensas, eble mi estas tiom misformita de relative grandproporcia legado de Esperantaj verkoj, ke mi eble ne legas sufiĉe da alia beletro por ankoraŭ pli bone kompari. Kaj ankaŭ estas profesia misformiĝo, ke mi jam rimarkas la lingvajn flankojn kaj tiujn ni ĉiuokaze trovas la tipajn genarojn de rusoj, hispanoj, poloj, hungaroj, ktp. Eble mi devus esti, kial oni fakte diras en Esperanto, pri tiuj profesiuloj kiuj helpas la policanojn trovi la krimulojn laŭ sciencaj analizoj. (Manolo) Forense (eo: jura kuracisto) Ja, tiel mi dirus, sed verŝajne tio al mi mankas, mi devus esti stilanaliziisto, kiu krimis tiun ĉinoj* el tiuj nacioj, eble post dek linioj jam povus konstati la lingvojn... (Alex) Demandon: ĉu vi legas la nuntempan revuon Esperanto? Jes, iomete. Kion vi opinias pri ĝi? Se vi estus... almenaŭ la aspekto pliboniĝis, ĉu? Ĉu mi donu oficialan respondon? Kiel ajn vi volas. Kiel inter amikoj. Eble pliboniĝis, iomete, mi kompreneble ŝatus vidi redaktoron, kiu estus pli hejma en Esperantujo ĝenerale, kiu ŝajne priscias. Tro ofte mi havas la impreson, kvazaŭ mia nuna redaktoro ĉiufoje malkovrus iun novaĵon, ion enorman, brazilan, en brazila entuziasmo, kaj ĉiam dramaj efikoj, "ĉu estas la lasta momento por bone enkonduki Esperanton en la mondon de komerco"? Kaj metas tiun frazon kiel titolon. Eble estas nur iu latinida stilero, kiu al mi ne tiom plaĉas, mi preferas sobran stilon sed almenaŭ certe la impreso grafika ne estas malbona kaj la enhavo estas iom pli varia ol antaŭe. Preseraroj ankoraŭ estas sed tion mi ŝatas ĉar mi havas rubrikon en La Ondo de Esperanto kie mi kolektas preserarojn. Foje, mi petas redaktoron, kiu farus tion* sen tio mi ne havus rubrikon. (Alex) Kia estas multlingvismo en la Eŭropa Unio? Ĉu vera? Ĉar vi estas ene, vi scias pli. Laŭ mi ne. La angla kaj la franca, ĉu? Tie la oficiala respondo estas sufiĉe simila al la privata. Oni devas distingi inter EU kiel tia, kie estas miliardo da homoj, kaj EU kiel iuj 20.000 homoj kiuj laboras por ĝi en Bruselo, Luksemburgo, Strasburgo kaj aliaj lokoj. Do inter la plej malgranda Eŭropo kie mi laboras, pli kaj pli oni funkcias angle. Duarange oni funkcietas france kaj ege malofte, iometete germane. Mi povas ilustri tion. Kiam mi eklaboris en 2003 ĉe la Eŭropa Revizora Kortumo tie mi ricevis trionon de la tekstoj por traduki en la franca lingvo, ĉiuj tradukas en siajn lingvojn, mi tradukas en la hungaran. Sed nun preskaŭ neniu originalo estas plu en la franca, ĉiuj en la angla. Ĉiu alia estas ege escepta, kaj eĉ plia evoluo estas ke ni, hungaraj tradukistoj, de tempo al tempo devas traduki el la hungara en la anglan ĉar mankas sufiĉe da anglaj kolegoj kiuj lernis la hungaran. Aŭ se ili lernis, kiu estas nia kazo, li intertempe fariĝis ĉefo kaj ne havas tempon por traduki. Lasta nia afero: la koridoraj interparoloj, pro tio ke en Luksemburgio ni estas en lando, kiu estas tre interesa lingve: franca, germana, luksemburga kaj portugala, kiuj estas la ĉefaj lingvoj de la lando, krom la angla, kiel ofta interkomunikilo, tamen la surstrata lingvo estas baze la franca, en la ĉefurbo, ankaŭ homoj kiuj venas por labori ĉe la institucioj iom post iom rimarkas, ke indas lerni la francan bone, se ili ne jam faris. Do kun la kolegoj, same ofte mi parolas angle kaj france, estas la du ĉeflingvoj en la ĉiutagaj rilatadoj. Sed se mi retroiras al la duonmiliarda dimensio de EU, precipe ni priservas ĉiujn ŝtatanojn de EU kaj tradukas al ĉiuj lingvoj, per tiuj formalaj servoj daŭre estas por ĉiuj lingvoj. Mi persone tradukas tekstojn al la hungara, por ke la homoj povu ekz. studi ke Eŭropa Unio helpis per amaso da mono la konstruadon de nefunkciantaj flughavenoj en Hispanio. Pri tio hispanoj volus legi pli ol hungaroj, sed tamen ankaŭ hungaroj povus legi en mia traduko, kaj eble alian raporton pri kio ni faras, hungaroj pli ŝatos legi, kial la mono kiun Eŭropo donis al Hungario por igi Danubon pli navigebla estis elspezita por konstrui biciklajn vojojn laŭ Danubo. Tion mi tradukas en la hungaran, aliajn tradukojn aliaj kolegoj en la hispanan. Tio estas parto de la rajtoj, ĉar ĝi estas via mono, do vi sciu en via lingvo kie ĝi elspeziĝis. Do tion mi trovas grava ankaŭ ĉar mia salajro venas de tie. Ankaŭ kiel demokratia rajto. (Alex) Kaj mi jam aŭdis, ke anglajn denaskulojn oni dungas pli ol la ceterajn. Eblas tio. Ĉe tradukistoj, kiu estas subfako; fakte, tradukistoj estas minoritato inter ĉiuj funkciuloj. Ĉe tradukistoj, oni fakte nun devas serĉi per tre fortan lampo anglajn denaskulojn kiuj povus dungiĝi, ĉar ju pli juna anglo li estas des malpli li lernis lingvojn. Tiam ni kvazaŭ devas pozitive diskriminacii por trovi tiujn anglajn denaskulojn, kiujn ni bezonas, kaj ĉiukaze estas tiu stranga anglo, kiu scias plurajn lingvojn. Sed por paroli pri ne-tradukistoj eŭropfunkciulaj efektive estas ofte avantaĝo aŭ supozanta avantaĝo esti denaska anglalingvano, sed kutime estas malfacile pruvi, ke iu estis dungita pro tio. Aŭ eble ekzemple estis malrekte tiel, ke oni dungis la homon, ĉar li jam montris sian kapablon antaŭe en aliaj lokoj, kaj havis okazon por tion fari antaŭe, ĉar li sciis la anglan. Povas esti. (Jorge) Vi ankaŭ aktivas koncerne al IKEL (Internacia Komitato de Etna Libereco) jam de multaj jaroj, eble pli ol 20 jaroj, mi ne bone komprenas tion, ĉar kiam mi legis la revuon Etnismo, iujn numerojn, tiu ideo organizi la mapon de Eŭropo laŭ la etnoj aŭ gentoj sennecese ŝanĝi la limojn de la ŝtatoj aŭ regnoj, por ke ili prikonformu al la etna distribuo de Eŭropo, por mi tio ĉiam ŝajnis ĥimera ideo kaj tre danĝera ideo. (Manolo) Kaj malzamenhofa. (Filino) Simple forigu ĉiujn limojn. (Jorge) Kiel vi mem rilatas al tiu ideo de tiu etnismo en Esperantujo? Mia respondo estas tute privata kaj neserioza. Sed ĝi montros, ke ni ofte en niaj vivoj aktivas aŭ estas konvinkitaj por aferoj, kiuj entute ne estas raciaj. La unua parto de tio estas ke mi estas hungaro, kvankam mi jam evoluis poste, kaj mi devus eviti longan lecionon pri historio, sed vi ĉiuj scias, ke post la 1-a mondmilito Hungario troviĝis inter la malvenkintoj, oni forprenis preskaŭ du trionojn de la teritorio de Hungario, multaj "etnaj" hungaroj troviĝis ekster la limoj. Do pro tio ĉiam en Hungario restis granda sentemo pri tiaj demandoj. Kaj iusence por hungaroj ĉiam estis klare, ĉefe por tiu sperto, ke absolute ne estas identeco inter limoj geografiaj de nacio kaj limoj de etno, se oni tiel volas nomi, aŭ kultura unuo, homoj sentas sin interligitaj pro - kutime - lingvo sed eble pro iu alia ligilo, povus esti religio, do mia konkreta ekzemplo estas pri la hungaroj, ĉu ne? Ke por iu klara afero Hungario estus pli granda, homoj tranĉis ĝin kaj iuj hungaroj restis ekstere. Estas normale, ke la limoj ne plu koincidas kun la ankoraŭ sentataj limoj de la kultura nacio. En la 80-aj jaroj tiu estis unu el la gravaj ideoj de opozicio al la komunisma reĝimo. Alia ideo estis medio-protektado, oni iris protesti (mi fakte iris bierumi) kontraŭ la akvo-barilo sur rubo aŭ io tia. Nu, la sama idearo pri kio parolis, tiu pri Hungario kaj ĝiaj perditaj teritorioj estas parto de la tre ekstrema hungara naciismo dekstra. Estas tre malagrabla situacio, kiam oni iusence komprenas kaj konsentas kun tiu historia perdo-sento kaj samtempe scias, ke tiun idearon akaparis homoj kiuj misuzas ĝin por krei pliajn konfliktojn. Tio estis mia unua parto de respondo. Dua estas, ke poste kiam mi eniris Esperantujon, per tiuj vojagoj kiujn mi aludis, mi iris al Sicilio, mi trovis, ke ĝuste mia invitinto, Giambattista Nicastro, estis aktivulo por la sicilia movado. Ne por sendependigi Sicilion sed por plikonatigi la kulturon, pli lerni la lingvon, pli konscii kaj kultivi la sicilian lingvon, kiu estas ege tute aparte de la norm-itala. En lia hejmo mi trovis ĉiujn ĝistiamajn jarkolektojn de la revuo de IKEL. Kaj dum la aliaj siestis - la bona suda kutimo - mi ĉiam havis ĉiutage tri horojn por legi "Etnismon". Do mi lernis amasegon pri katalunoj, pri okcitanoj, pri skotoj, ĉefe okcidenteŭropaj aferoj, ĉar estas malpli da informoj el Orienta Eŭropo, kaj mi trovis tion ege interesa, ĉar en Hungario mi havis pli-malpli neniun informon pri tio. Estis unu el la alportadoj de Esperanto por mi, do poste venis al mi nature, ke mi kontaktu tiujn homojn, kaj denove tute subjektive inter la aktivuloj de IKEL, estas amikoj de Daniele Vitali, kiu estis la antaŭa prezidanto do simple pro amikeco mi falis facile en kaptilon de promesoj, ke vi povos provlegi foje artikolojn kaj tiel mi trafis en la estraron. Laŭ la vojo de malpleja rezisto. En la sama maniero, ke ĉiun jaron mi pagas 5€ por esti membro de Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj, ĉar mi trovas bona la ideon ne fumi, kaj 5€ jare ne kostas multe por subteni plian mortantan fakan asocion. Etnismo estas iom pli grava en mia vivo ol kontraŭfumismo kvankam fumo eble pli malutilas al la sano ol etnismo. Do certaj demandoj meritus pli profundan diskutadon, por tio vi eble devus havi pli engaĝitan membron de la estraro ol mi. Mi estas en la estraro nomata "Estraro pri rilatoj kun E-gazetoj". Tio sonas same serioze kiel esti ministro de la Esperanta Respubliko. (Jorge) Konsulo. En la realo, mi provlegas la venontan materialon de Etnismo, tie faras la saman laboron kiel ĉe Beletra Almanako, kiun mi vere neglektas. Kaj ankaŭ pri movado, vi ankaŭ estas membro, se mi ne eraras, de iu organo de UEA, kiun oni kreis. Jes. Kiu konsilas la estraron aŭ ion simile. Ĉu vi vere faras tion? La demando estas facila. Mi falis en kaptilon sed intertempe mi evoluis kaj mi povas diri ne pli ofte do mi antaŭ kelkaj jaroj diris al mia edzino, ke mia grava celo en la vivo estas ĉiu semajno rifuzi bonan Esperantan peton. Kutime, mi nur sukcesas tion. En tiu kazo mi ne sukcesis, sed poste montriĝis, ke mi ne estis klare informita pro neatento pri kio estis tiu konsilio. Do kiam oni diris, ke oni devus fari skajpkunsidojn, legi protokolojn... Mi imagis, ke mi simple enirus iun liston de nomoj, ke de tempo al tempo agrable venus al ĝi kaj ankaŭ malfermus*. Mi imagis. Do tion mi povus fari, sed regule skajp-kunsidi, ne dankon. Mi skribis al Marko, ke mi ege bedaŭras, mi vere ne povas partopreni, no pro malemo sed pro pigreco, kaj verŝajne li respondis, ke ĉiukaze li ne povas forpreni nomon, sed ne gravas ĉar se mi foje havos ideon, mi skribu. (Tonyo) Tamen, ĉu la konsilio funkcias sen vi? Estas cirkonstancoj*, kutime mi ne legas ilin ĉar mi ne havas tempon ĉar estas sufiĉe da mesaĝoj pri BA. (Tonyo) Kaj kiel vi vidas UEA-n kaj la movadon nuntempe? El movada vidpunkto por tuŝi alian punkton de nia agado. Mi vidas ĝin ĉiuflanke. Mi havas la impreson, ke la Esperantistaro aŭ Esperantujo aŭ kiel ajn nomi ĝin, foras. Eble estas misimpreso pro la nova* Interreto, kiu bedaŭre donas la impreson, ke aperas nova Esperantisto ĉar ĉiu petas, ke vi alkliku en Facebook ion, pri kio oni neniam aŭdis. Oni estas real-time, samtempe informitaj pri ajna nova Esperantisto en la mondo. Eble misimpreso. (Edzino) Ke ĉio, kio influas en lernu samtempe. Jes, cetere, eble vi devus prelegi ĉar ŝi estas pli finvenkisma ĉi-tie ol mi. Kiu male al mi sukcesis Esperantigi homojn. (Alex) Kiu estas via metodo? Ne, mi simple helpas homojn en Lernu, sed mi ne diras al ili, ke ili envenu. Tiam ne, sed la konto* estis tre fiera. Lasta somero, mi estis invitita instrui en NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro), mi estis fiera, estis en tre fora parto de Kanado, apude loĝas Marko Fettes, ĝuste tiam ni estis hejme, estis la urbo Victoria, belega loko, estas kampuso, universitato, mi havis fakte la impreson ne ke mi estas en universitato meze de naturo, sed ke estas naturo meze de universitato. Matene mi volis iri trovi kafon ien ajn, mi ekiris de mia konstruaĵo al alia, tra pareto, kaj haltis. Ĉu mi vere kuraĝus? Sur la pado subite aperis ok cervoj kaj rigardis min. Poste mi demandis homojn, ĉu estas antaŭursoj?* Ne, kutime ne. Mi demandis alaskan partoprenanton, ĉu li havas sperton pri ursoj. "Ursoj jes, kompreneble". Kion vi faras se venas urso ĉe vi? "Mi rigardas tra la kuireja fenestro, prenas kafon kaj ah, urso?" Tio estis parentezo. En tiu kursaro NASK ni havis 3 niveloj da studentoj. Entute 70 aŭ 80 en la tri kursoj kaj en alia kurso, en la mia, estis sinjorino, inter 50 kaj 60-jara, Ruth Co... mi ne memoras. parte hungarorigina virino, de Broklino (Novjorko), kiu nun loĝas en Okcidenta Usono. Ni amikiĝis en Facebook poste kaj kiam ŝi demandis ion laŭ la babilo mi ne memoras kiel, venis al la demando pri Klara, kaj ni identigis, ke Klara fakte estas ŝia korektistino, instruistino en Lernu. Kaj do Ruth diris al mi, ke kiam ŝi eklernis Esperanton en Lernu, la decida punkto por ŝi, estis ke ekzistas denaskuloj, kaj Klara diris, ke ŝi estas tio. Mi ne volis malkaŝi, ke laŭ la plej strikta difino ŝi ne estas denaska ĉar li ne parolis al ŝi en Esperanto, ŝi nur aŭdis preterpasi Esperanton inter la gepatroj. Sed per ŝia ekzemplo, ŝi sukcesis helpi konvinki novan Esperantistinon. (Edzino) Senintence. Do, por alveni al tiu demando, mi pensas, ke la Esperantistaro tute ne kridas kaj trovas poste multajn novajn terenojn kaj ĉefe nune eblas fari amasojn da aferoj, antaŭe oni bezonis komplikan organizadon, sed nun per la reto oni povas trovi kunlaboranton. Nur, ke la tiel nomata organizita movado iel postlamas* tion kaj ne vere eniras tiujn kazojn.* Sed jam en la Interretaj tempoj mi emis diri, kiam homoj demandis, kion faras tiu faka asocio? Mi emis diri, eble faras nenion kiel tia, sed ĝiaj membroj faras tion kaj tion, se oni metas la stampon de la fervojista asocio, ĝian apartan agadon, jes. Tiu same hodiaŭ plu validas. Se Nicola Ruggiero en sia islanda angulo poemas kaj vi ĉi-tie kritikas, se poste oni metas ĉion en la retejo de la literatura ĥeremio, la Lit. Akad. agadas. Kaj jen unu strukturo Esperantuja kiu funkcias. Por mi foje la demando aspektas iom formala pri ĉu la movado foras aŭ ne. Pli gravas, ke la komunumo floru/floras (mi dubas kiam mi uzas la u-modon). Pri tio mi povus fari publikan diskuton. Ĉu dekadencas la movado? (stranga voĉo) Matene mi ankoraŭ uzas la u-tempon.* (Jorge) Ĉu pliaj demandoj? Aŭ vi volas demandi, peti aŭ mendi ion? Jes, Esperante mi troviĝas suku* estas bone. Jes, estas portreto supre. Mi ŝatus aŭdi pri via laboro pri Beletra Almanako Kio igas vin progresi, redaktoro... Tiuj, kiuj la perfiduloj foriras? Ĉu vi plu ŝatas tiun laboron? Ĉu vi laciĝas? Mi pli ŝatas ĝin je la 6a matene aŭ je la 19a, ĉar je la 21a mi jam dormiĝas. Pli serioze, jes, mi ŝatas. Kvankam sen diri pro kio. Eble pro tiaj momentoj, en YouTube brazilano sendas Beletran Almanakon, aparte starigas tiun novelon de la menciita usona liut-faristo, pri kiom bona ĝi estas, kaj tiam mi scias, jes, bona. Estas iomete kiel ĉe instruistoj. Kiam lernanto akiras la premion. Mi scias, eble. Kvankam ne tute tiel, ĉar instruisto tamen scias profunde se la lernanto ĉiukaze kapablos. Sed diras al si mem, ke ne eblus eniri. Eble ankaŭ denove li komenci analizii lin mem. Eble prenis la bonajn partojn de laboro ĉe UEA kaj garlas* en mia vivo. Estas tiu sama impreso, ke venas amase da interesaj ĉie en la mondo kaj nur vi estas en tiu mezo kiel araneo, al vi venas tiuj bonaj aferoj. Kaj vi poste dissendas ilin en vian version, certe vi havas potencojn*. Ankaŭ povas bone ŝanĝi la tekstojn. Oni pretekstas, ke oni faras nur inter konsento kun la aŭtoro. Ĉu la aŭtoro kuraĝas kontraŭ vin? Aŭ sufiĉas, ke iom insistu kaj necesas... (Rikardo) Se vi ne laborus... Estus bonege. (Rikardo) Al kio vi dediĉus vian tempon? Ĉu vi pensis pri tio? Ĉu vi preferas ne pensi? (Tonyo) Doktoro Rikardo. Estas tre utila vespero tiu ĉi por... Mi ŝparas monon anstataŭ iri al analizisto. Se mi ne bezonus, tio signifas, ke mi povus uzi monon, senzorge... Tion mi celas. Mi demandos al mia edzino, kion fari. Via eventuala emeritiĝo, mi ne scias ĉu vi havos eblecon elektiĝi* Mi vidas du realojn*: Aŭ EU disfalos pli rapide ol mi emeritiĝus. Aŭ ĉiukaze plialtigos laŭe la Ĉ-lingvoj* kaj mi sukcesos forlasi mian oficejon, mi jam estos kun lam-bastonoj, ĝis mia reciproko*. Pli serioze, mi ofte veturus al Madrido, Novjorko, intervojaĝus, transdonus persone numerojn de Beletra Almanako al ĉiuj kunlaborantoj. La realisma scenaro verŝajne estas, ke mi pro kutimo farus ĉion plu, ne plu tiom kuraĝus kontraŭdiri la petron*, kaj tiu pensus, ke mi ne havas tempon, kaj poste, kiel ĉiuj pensiuloj senescepte mi komencus: "Estis pli bone kiam mi laboris ĉar nun mi ne havas tempon". Oni aŭdas tion de ĉiuj, ĉu ne? Mi vidas tion ĉe Brian Moon, kun kiu mi kutime tagmanĝas en merkredo, jam de 2 jaroj li estas pensiita, sed ne multo ŝanĝiĝas en lia vivo. Li bezonas iri al sia oficejo. Sed mi ankoraŭ pripensos pri tia verko-romano. Eble mi jam estus simple kontenta, ke mi bezonos aĉeti kortapican en metazun'** (Rikardo) Sed mi celis precipe, ĉu vi havas iun ideon, "se mi havos pli da liberan tempon, mi dediĉus pli da tempo al tiu difinita afero". Ĉu vi havas ian tian rilatan? Lerni futbalon. (Edzino) Li farus la samon, sed... Mi lernus pliajn lingvojn. Io, kio ĝenas min, ĉu vi rimarkas en mia lingvo estas ke la studentaj tempoj bezonas havi tempon sidiĝi kaj serioze legi, studi libron. Mi ne havas tempon por tio. Iam de 20 jaroj mi diras al mi, "mi devus pli bone kompreni pri ekonomio", mi komprenas nenion, des pli kiam mi laboras en la Eŭropa Kortumo. Mi certe havus 2 aŭ 3 dikajn librojn, kiu promesas komprenigi ekonomiojn. Ruben havas dikan libron, devas studi, en lernejo. (Edzino): Ĉu do li klarigu al vi? En mia reva mondo eblus studi trankvile dikan libron pri fako, kiu interesas min precipe nun ĉio leĝe, tio nun mankas. Duonhoron, sed... (Manolo) Sed ĉu vi kredas, ke ekonomikistoj komprenas ion? Estas mi, kiu finfine komprenos la fakon. Tamen, tiu ĉi estas la vespero de analizo kaj malmodesteco. Mi aŭdas en mia kapo frazon, kiun mi tre ŝatis. En 1994 Reinhard Selten, E-isto germana, ricevis ekonomian nobelpremion. Li ricevis ĝin pro siaj atingoj en ludo-teorio kaj ? al ekonomiko. Tiam mi ankoraŭ prenis serioze mian laboron, pli ol nun, antaŭ ol iri intervjui lin, mi legis libro(j)n pri ludo-teorio por stultuloj. Mi iris intervjui lin kaj fine li diris: "Vi estas la unua ĵurnalisto, kiu havas iometan komprenon pri mia fako". Mi ne hontas el la leciono de tia afero. Bone, mi povis sidiĝi kaj legi tiun dikan libron pri interesa fako. Oni samtempe povas demandi, por kio fari ion. Poste la morto...* Atingeti la scion. Ja, eblo kiel povas deŝuti mian cerbon. (Edzino) Iu havas tempon por tio, ankaŭ mi ŝatus havi tempon. Vi havas. (Edzino) Unu fako. Ne por aliaj, kiuj interesas min. Vi vidos poste. (Iu) Strikte mi komprenas, ke nun ni ne havas tempon. (Edzino) Tion oni diris al mi, kiel junaĝa studento. Vi neniam havas tiom da tempo, kiel vi havas nun. Tio ĉiam sonas sufiĉe publike. (Tonyo) La afero estas ĉiam kio faris la mondon tia. Ĉiam ni devas havi monon, tempon kaj sanon. Komence vi havas tempon kaj sanon, sed ne monon. Poste vi ne havas tempon. Tamen la homa naturo estas tia, ke oni alkutimiĝas kaj ŝatas. Do kiam mi eklaboris ĉe UEA mi ankaŭ memoras, ke en la komencaj monatoj estis terura impreso, ke matene mi devas iri al laborejo kaj resti tie 8 horojn! Kiam mi havos tempon? Do unu monato tiu estis tre malagrabla sento. Mi laboris antaŭe, ie tie, en la lernejo, en universitato, laboris por radio, sed estis malgrandaj taskoj ĉie. Iri al la sama loko kaj sidi 8 horojn aspektis al mi horora afero. Pasis kelkaj monatoj, mi estis kontenta, pro la interesaj flankoj de laboro. Oni alkutimiĝas al sia spaveco* kaj eĉ akceptis ĝin. Filmis Manuel Parra. Subtekstigis Eduardo Berdor.