VIVIS UNU KOZJAVIN En unu oficejo, inter aliaj laborantoj, servis viro nomata Kozjavin. Ordinara homo, neniel rimarkinda ekstere. Unu fojon lia estro diris al li: "Kozjavin! Parenteze – iru, kara, tiudirekten, rigardu, ĉu estas ie Sidorov. La kasisto venis." "Jes", diris Kozjavin kaj iris ĝuste la montritan direkton. Kaj ĉiun renkontitan li demandis: "Ĉu vi vidis Sidorov-on? La kasisto venis." Ĉu vi vidis Sidorov-on? Ĉu vi vidis Sidorov-on? Ĉu vi vidis Sidorov-on? La kasisto venis. "Plej gravas ne perdi la direkton", ripetadis mense Kozjavin. Ĉu vi vidis Sidorov-on? La kasisto venis. Dum aliaj uzis sian konstitucian rajton por ripozo, Kozjavin pludaŭris porti la ofican ŝarĝon. Kaj li portis ĝin ĝuste laŭ la montrita direkto. Ĉu vi vidis Sidorov-on? La kasisto venis. Tago proksimiĝis al sia fino, kaj situo de Sidorov ankoraŭ restis nekonata. Ĉu vi vidis Sidorov-on? La kasisto venis. En aŭroro de nova tago Kozjavin moviĝis laŭ la sama kurso. Unu tago iris post alia, same iris Kozjavin, Neniom li flankiĝis de la difinita direkto. Ĉu vi vidis Sidorov-on? La kasisto venis. Tiel Kozjavin ĉirkaŭis la tutan Teron kaj neniam flankiĝis de la kurso. Kaj ĉar la Tero, kiel estas konate, globas, do post ioma tempo Kozjavin revenis en la hejman oficejon, sed, kompreneble, de alia flanko. Li fartas bone kaj pretas plenumi ĉian taskon. Jen malfeliĉo! FINO