VIVIS UNU KOZJAVIN
En unu oficejo, inter aliaj laborantoj,
servis viro nomata Kozjavin.
Ordinara homo,
neniel rimarkinda ekstere.
Unu fojon lia estro
diris al li: "Kozjavin!
Parenteze – iru, kara, tiudirekten, rigardu,
ĉu estas ie Sidorov. La kasisto venis."
"Jes", diris Kozjavin kaj iris
ĝuste la montritan direkton.
Kaj ĉiun renkontitan li demandis:
"Ĉu vi vidis Sidorov-on? La kasisto venis."
Ĉu vi vidis Sidorov-on?
Ĉu vi vidis Sidorov-on?
Ĉu vi vidis Sidorov-on?
La kasisto venis.
"Plej gravas ne perdi la direkton",
ripetadis mense Kozjavin.
Ĉu vi vidis Sidorov-on?
La kasisto venis.
Dum aliaj uzis sian
konstitucian rajton por ripozo,
Kozjavin pludaŭris porti
la ofican ŝarĝon.
Kaj li portis ĝin ĝuste
laŭ la montrita direkto.
Ĉu vi vidis Sidorov-on?
La kasisto venis.
Tago proksimiĝis al sia fino, kaj situo
de Sidorov ankoraŭ restis nekonata.
Ĉu vi vidis Sidorov-on?
La kasisto venis.
En aŭroro de nova tago Kozjavin
moviĝis laŭ la sama kurso.
Unu tago iris post alia,
same iris Kozjavin,
Neniom li flankiĝis
de la difinita direkto.
Ĉu vi vidis Sidorov-on?
La kasisto venis.
Tiel Kozjavin ĉirkaŭis la tutan Teron
kaj neniam flankiĝis de la kurso.
Kaj ĉar la Tero, kiel estas konate,
globas, do post ioma tempo
Kozjavin revenis en la hejman oficejon,
sed, kompreneble, de alia flanko.
Li fartas bone kaj pretas
plenumi ĉian taskon.
Jen malfeliĉo!
FINO