FRATOJ LU ĉina fabelo Antaŭlonge loĝis en Ĉinio tri fratoj Lu... Ili estis tiel similaj, ke eĉ la patrino distingis ilin laŭ koloraj bendoj... Lu unua povis obeigi fajron. Lu dua povis fortrinki maron... ...kaj povis redoni la maron reen. Lu tria sciis lingvojn de birdoj, fiŝoj kaj bestoj. Foje... Ve al mi, ve al mi. Ve al mi, ve al mi. Pri kio vi ploras, maljunulo? Ĉiu mia posedaĵo estis unu monero Kaj mi faligis ĝin en la maron. Kun kio mi revenos hejmen? Je kio mi aĉetos rizon por mia edzino? Ne ploru, maljunulo! Tio estas afero korektebla. Nun mi fortrinkos la tutan maron, Kaj vi trovos vian moneron! Ne trinku! Ne trinku plu! Ĉu vi vidas fiŝon? Ĝi ion krias al ni. Mi nenion aŭdas. La fiŝa lingvo estas neaŭdebla, sed ĝi krias per tuta sia forto. Pri kio do ĝi krias? Ĝi diras, ke se vi fortrinkos la tutan akvon, Do ĉiuj fiŝoj pereos! Diru al la fiŝo, ke kiam ni trovos la moneron, Mi fordonos la akvon reen! Fordonu la akvon nun! Kaj la moneron ili trovos mem! Ĉu ili mem? Nu, bone. Ili demandas, kia estis la monero. Tia ĉi. Ve al mi, ve al mi. Ĉi tie ne estas mia monero. La mia estis kupra, kaj ĉi tie ĉiuj estas oraj. Kaj por kio vi bezonas la kupran? Prenu la orajn! Prenu! Jen pro tio Dankon. Okazis malfeliĉo! Ni kuru! Rapide! Unu hakisto hakas arbon, Sur kiu ŝi havas neston! Kaj en la nesto estas ŝiaj idoj — du filoj Kaj unu filino! Kuru rapide! Haltu! Atendu! Ne haku... Ĉu vi vidas la neston? Se la arbo falos — do idoj de ĉi tiu birdo pereos! Du filoj kaj unu filino. Du filoj kaj unu filino... Baldaŭ venos nokto, Kaj mi bezonas haki dek arbojn plu. Ne ĉagreniĝu, bona hakisto! Ni helpos vin! Do, jen... Al la hodiaŭa leciono Vi devis lerni vortojn je litero "M". Ĉu tiel? Tre bone... Vi povas respondi. Do, mi aŭskultas. Do, memoron vi havas bonan, Sed prononco malpli bonas. Ni ripetu ankoraŭfoje. Melo!.. Bone. Ni daŭrigu. Meelo!.. Ne "meelo", sed "mielo". Ĉu vi komprenas? "I". — Mielo. — Mielo... — Mielo... — Ĝuste! Do, nun diru al mi, Kio estas ĉi tio? Ne malhelpu. Tio estas en la kapra lingvo. Kaj kiel tio estas en la homa? Ni studis tion nur hieraŭ. — Marbo!.. — Ne. Barbo!.. Ne "marbo" kaj ne "barbo", sed "arbo". Arbo! Ĉu vi komprenas? Arbo!.. Tre bone! Kaj en la birda? Kaj kiel estas "arbo" en la fiŝa? Brave! Mi garantas — eĉ unu jaro ne pasos, kiam vi parolos ĉiujn tri lingvojn. Kaj nun vi povas ludi. Kuru for! Kuru! Ĉu vi ne vidis, ke la granda mandareno volis pafi ĉi tiun kaprineton? Mi vidis. Do, pro kio vi kriis? Mi kriis ĝuste pro tio, ke mi vidis. Arestu lin! Kaj fordonu lin al tigro! Tio ne estas tigro, tio estas putra kataĉo! Forigu! Kaj la knabon bruligu Morgaŭ tagmeze! Vi demandas, kiel vi povas helpi... Kiel do vi povas helpi min, Tiom eta birdo? Jen... Flugu. La patrino kaj la fratoj sciu, Ke en la lasta minuto Mi pensas pri ili. Mi nenie trovis lin. Kio povis okazi al li? Mi trairis la tutan arbaron. Nenie li estas. Kie estas li? Kie estas li, mia kara? Tio estas li! Tio estas li! Mia kara... Kie li estas? Ni ne komprenas vian lingvon... Kiu diros al ni? Mi!.. — Ĉu vi? — Mi!.. Kiel vi povas helpi nin? Traduki!.. Do, traduku! Traduku! Malfeliĉo!.. — Malfeliĉo? Kie li estas? — Kio okazis al li? En malliberejo!.. En malliberejo? He, ekzekutisto! Prenu la knabon. Kaj ne forturnu rigardon de li. La knabo estas ruza, kiel vulpo! Kaj li povas eskapi! Li eskapos, vi diras? Mi lin eĉ ne rigardos, Kaj li tutegale ne eskapos de mi! Ho, ne fanfaronu! Ni vetu. — Kontraŭ kio? — Ĉio, kion vi volas. Kion donos al vi nia favora mandareno pro la hodiaŭa ekzekuto? Li donos tiom, kiom li volos. Do, ni vetu kontraŭ la duono. — Ĉu tio ne tro grandas? — Ho, ĉu vi ektimis? Mi? Ektimis? He, asistantoj! Kovru la knabon Per ĉi tiu barelo. Nu, Kion vi diros, malliberejisto? Ĉu mi rigardas lin? Ne. Ĉu li povas eskapi de mi? Ankaŭ ne. Kaj kie estas la knabo? Mi estas ĉi tie! Kial vi ne estas gardata? Mi trompis la ekzekutiston kaj eskapis. Sed poste mi komprenis mian kulpon Kaj revenis. La ekzekutisto lasis vin! Gardistoj! Arestu la ekzekutiston! Iru, ekzekutisto, iru, fanfaronulo... Ricevu vian premion! Donu al li centon da bastonbatoj. Ho, favora mandareno... Mi povas ricevi nur kvindek. Ĉar la duonon mi perdis laŭ veto Kun la malliberejisto. Ricevu la tutan centon, kaj poste fordonu la ŝuldon Al la malliberejisto!.. Flamo arda de la fajro, Iru foren de mi! Staru, fajro, antaŭ mi kiel muro senmovebla. Sparkojn vi ne ĵetu supren. Iru for kaj estiniĝu. Fajron! Fajron! Fajron! Fajron! Savu! Akvon! Akvon! Akvon! Akvon! Se li ne pereis en fajro, do li pereu en akvo! Veturigu lin sur mian rapidan ŝipon! Al la sunleviĝo mi venos mem. Rigardu! Rigardu! Mi nun demandos. La fiŝoj demandas, ĉu ili devas redoni la mandarenon. Diru al la fiŝoj, ke ili ne maltrankvilu!